Etikedoj
amikeco, attila józsef, bobelarto, komunumo, literaturo, MoVeMo, tago de poezio, tradukado
“Ĉu vi havas tempon opinii tiujn ĉi dek poemojn? La limdato por la redaktado estas morgaŭ.” Mi staras meze de ĉenvendejo kaj provlegas poemojn de amiko dum amikino provvestas pantalonojn en la malantaŭo de la ejo. Poezia momento meze de kapitalismo. Tajpadas freneze en la apon: jes, tiu plaĉas al mi, tiu alia havas temon kiun vi jam plurfoje esploris, tiu bonas, tiu ne aparte tuŝas min, tiun mi ne ŝatas. Li fidas mian opinion. Mi atenteme kaj precize argumentante donas mian vidpunkton, kaj li avide legas kiun ajn perspektivon mi ofertas. Originale mi alskribis lin pro koncerto, kiu okazis la sekvan tagon. Portugala artisto en Hungario, kies muzikon mi konigis al li. Amikino fine decidas ne aĉeti la pantolon dum ni finredaktas la lastajn poemojn en facebook. Ne estis la unua fojo, ke mi helpas lin. Li diras, ke li nepre volas ĉi foje danki min en la libro, kaj tuj petas min provizi Esperantan tradukon de la frazo. Mi rapide sendas ĝin. Li surprizite notas kiom rapide mi laboras, kaj demandas min ĉu mi emus iam traduki unu-du poemojn liajn. Kiujn? Mi demandas. Kiu ajn plaĉas al vi.
Tiaj artaj interŝanĝoj estas la plej signifoplenaj momentoj de mia ĉiutaga tago. Kvazaŭ natura, daŭra fluo de arto rekten en miajn vejnojn, same kiel kerna vivbezono apud dormi, manĝi kaj trinki.
Estas la tago de poezio en Hungario hodiaŭ. Ni festas ĝin la tagon kiam Attila József naskiĝis en 1905. Liaj verkoj estis abunde kaj elstare tradukitaj al Esperanto. Kiam mi ankoraŭ partoprenis en deklamkonkursoj en Esperanto, mi iam gajnis per lia poemo (Betlehemaj reĝoj). Mi estis 6-jara, la plej juna partoprenanto – rakontas mia patrino, ĉar mi ne aparte multon rememoras. Omaĝe al la tago kaj la Monda Verk-Monato mi decidas diskonigi poemon de li, kiu aparte plaĉas al mi kaj publikigi kantotekston de nuntempa verkisto, kiun mi tradukis iom kadre de tiu ĉi aprila defio. Sed ĉefe honore al burĝonanta amikeco, kiun mi povas danki al nia samtempa engaĝiĝo al la literatura vivo de Esperantujo.
Koincide, tiu ĉi estas ankaŭ tago kiam denove aperas la voĉoj en la reto: “sed neniu parolas Esperanton”. La plej bona respondo al tio ne estas engaĝiĝo kun la troloj de tvitero, sed uzado de la lingvo por kio ĝi estas: ĝui la diversajn kanalojn de komunikado kiun ĝi donas. Nur tiel eblas eduki homojn efike rilate al tiu temo. Montru ekzemplon de iu, kiu tute memkompreneble uzas la lingvon ĉiu tage. Kaj se oni demandas, kio estas tio, kaj vi kelkfoje prenas la tempon klarigi, tiam oni ĉiam estos la referencpunkto por tiuj homoj. Mi ja konas iun, kiu parolas Esperanton! Kaj tiu persono eĉ konas pli da aliaj, ŝi ja ne estas sola! Eĉ se ili neniam lernas Esperanton, ja iĝos helpadvokatoj por la lingvo.
Se oni vekus min meze de la nokto kaj demandus min kio estas mia profesio, mi ĉiam dirus, ke unuavice estas mi edukisto. Kiam mi aldonas arton al la vorto, la afero iĝas pli komplika por ĝenerala komprenado. Oni tuj volas scii kio precize estas mia fako? Ĉu mi pentras? Desegnas? Muziko? Skulptaĵoj? Historio de arto? Kompreneble mi faras iomete de ĉio, sed ne tiel kiel homoj kutime atendas tion de edukisto. Oni havas tiujn fiksitajn ideojn pri formo kaj atendojn pri la rezulto, ĉefe se temas pri arto.
Labori kiel artedukisto en mia vivo signifas organizi defiojn kiel MoVeMo. Kie homoj malkovras siajn talentojn, siajn interesiĝojn pri diversaj partoj de arto. En tiu ĉi kazo ĉefe iel rilate al literaturo, kaj ankaŭ kun konekto al Esperanto. Verki, traduki, legi aŭ redakti estas diversaj anguloj de la sama afero: ni interŝanĝas ideojn, pridiskutas kio konektas nin, kaj montras kion ni ŝatas, kio interesas nin nuntempe. Kio okupas niajn mensojn tiom, ke ni volonte dediĉas iom da tempo ĉiu tage dum monato al la sperto.
Formado de komunumo ne estas rapida proceso, samkiel vere evolvi artstilon daŭras tempon. Ni multe fuŝas, fiaskas, ne finas aferojn, balbutas, konsciencriproĉas ĝis finfine venas la tago, kiam io tamen estas preta. Ion ni tamen montras al la aliaj, kaj ni kuraĝas esprimi tion, kio troviĝas profunde en nia animo.
En la komunumo de Bobelarto ni ofte defias unu la alian ankaŭ ekster la sesioj. Ni donas verktaskojn, trovas la trejnindajn kapablojn unu de la alia. Kiu ŝatas murdi siajn rolulojn verku pri io pli afabla, pli ĉarma. Tiu, kiu daŭre kunigas homojn kaj elektas montri la esperplenan, ĝojan flankon de la vivo, provu verki pri io malhela, timiga, eĉ kuraĝu murdi afablajn rolulojn!
Ekzemple la ideo montri kanton kaj poste traduki la kantotekston venas de la babiladoj kaj interŝanĝoj en la lingvo de arto. Mi diras al mia tutfreŝa amiko: aŭskultu tiun ĉi kanton, kaj diru al mi pri kio ĝi temas laŭ vi. Estas invito ludi: tute ne komprenante la tekston nur sentante la energion de la muziko kaj la voĉon de la kantisto pri kio ĝi povas temi? Kaj tiel funkcias magio: li kaptas la komprenon sen ajna misa ideo, kaj mi decidas traduki la kantotekston en kelkaj minutoj por montri la signifon malantaŭ la vortoj.
Se vi emas ludi tiun ludon kun mi, do aŭskultu la kanton unue, kaj nur poste legu la tradukon de la kantoteksto, fine de la artikolo.
Hieraŭa kunveno por pridiskuti kiel ni fartas dum la defio de MoVeMo la temo denove aperas: kion kaj kial ni tradukas? Mi konas la respondon por mi mem, sed aliaj videble sentas same: ni tradukas aferojn kiujn ni ŝategas, kun kies teksto ni volonte pasigas pli da tempo, relegante liniojn, alienojn, provante diversajn vortojn, ritmojn kaj signifojn. Kiom precize traduki? Kiel transdoni la emociojn? Tio estas daŭra negocado kaj dependas de gusto. Ni faras, ni ĝuas la proceson kaj intertempe diskonigas pecojn da arto, literaturo el niaj tre diversaj kulturoj unu kun la alia.
Intertempe omaĝe al la elstara poeto, kiu Attila József estis, mi elektis tradukon de Imre Szabó, unu el la plej brilaj tradukistoj de poemoj en la hungara movado, kiu forpasis antaŭ 3 jaroj, ankaŭ en aprilo.
Sidi, stari, murdi, morti – Attila József (Ülni, állni, ölni, halni) Tiun seĝon flanken puŝi, por la trajno jen alkuŝi, montgrimpante time muti, sakon al la valo ŝuti, araneon incitadi, oldulinon amorflati, bongustan fabsupon vori, vojon tra la kot’ esplori, ĉapon sur la relon meti, lagorande promeneti, lagofunde silueti, inter tintaj ondoj beli, inter sunfloroj prosperi – aŭ nur bele ĝemdiskreti, nur muŝeton forhuŝeti, mian polvan libron viŝi, – mian spegulon surkraĉi, kun malamikoj paciĝi, ilin ĉiujn ekstermaĉi, gapi sangon ekgutantan, vidi inojn dance vantan – aŭ nur pace vivprodigi – Budapeŝton ekbruligi, per paneto birdon peti, la panaĉon teren treti, amatinon ekplorigi, la fratinon surbrakigi, kaj se saldi pri la mondo, ĝin forlasi sen respondo – Ho, vi liga kaj malliga, ĉi-poemon finverkiga, ridgajiga, ploropika, vivo mia, vi, elektiga! (1926) Tradukis: Imre Szabó Aperis en la libro Urboranda Nokto Eldonis la Hungara Esperanto-Asocio en 1986
Fine jen la traduko de la kantoteksto de la kanto-ludo:
Tiel mi enamiĝis al vi – László Kollár-Klemencz (Úgy szerettem beléd) Kiel la vivo malrapide ĉesas Mi vin per miaj fingroj tuŝas Mi amas vin tiomege tre Kiel neniu sur la tuta ter-rado ĉi tie Kiel barbfiŝo la puran lagon, kiel mildajn vortojn la vento Tiel mi amas vin tre Kiel neniu sur la tuta ter-rado ĉi tie Kiel inko trarompas paperon Kiel balancilo malrapide balanciĝas Tiom mi ekamis vin tre kiel neniun iam ajn antaŭe Kiel floro malrapide malfermas siajn petalojn Kiel la stratlumoj malrapide ŝaltiĝas Tiom mi ekamis vin tre Malrapide, malrapide, kiel neniun iam ajn antaŭe La rando de la telero tuŝas la forkon Kiu mi estas apud vi, fariĝis mi.