Etikedoj

, , , ,

Estas la lasta tago de la jaro, do mi rapide finverku la rakonton, kiun mi komencis la lastan tagon de novembro… Denove pasis monato da laboro kaj kompreneble ankaŭ festoj, nekredeble! Anstataŭ troe detaligi la jaron, mi trakuros la restantajn monatojn de 2022 por povi bonvenigi la novan jaron kun malferma animo por novaj aventuroj en Esperantujo!

Jen!

En aprilo ni daŭrigis la novan defion de MoVeMo, la Monda Verk-Monato kaj en la legosalono legis la verkojn de la verkkursoj kiujn ni komencis en septembro 2021. Diversaj partoprenantoj de la sesioj proponis novelojn por krei libreton nur por tiu ĉi monato. La 30-taga defio alportis eĉ pli da partoprenantoj ol en novembro, kaj ĉi foje ni jam havis aliĝilon, do povis kontakti la homojn por donaci atestilon fine de la monato. En la komencanta verksesio ni verkis rakontojn uzante la samajn 5 vortojn.

Fine de la monato Bobelarto kaj mi ricevis inviton al la Brita Kongreso en Conwy, do ni povis okazigi la unuajn dumrenkontiĝajn verksesion kaj legosalonojn!

En majo ni verkis pri senlimaj roluloj kaj ankaŭ uzis “ekstremajn komparojn” por trejni niajn verkmuskolojn. En la legosalono gastis Mikaelo Bronŝtejn ĉe ni. La monaton ni pasigis per la antaŭpreparado de la 10-epizoda podkastserio de Amo, Tuso kaj Forpaso, kun multaj diversaj laŭtlegantoj kaj bonhumora kunlaboro kun Anna Lobo.

Dum ni produktis la serion, paralele ankaŭ je freneza rapideco redaktis la novelaron por la presado.

En junio ni finis la unuan retan jaron de Bobelarto kun amata aŭtoro Julian Modest en tre bonhumora kunveno kaj ni verkis pri homo starante antaŭ granda akvo kun la komencantoj kaj pri evoluo kun progresantoj – pro la jaro kun Bobelarto. Fine de la monato mi jam estis tre laca. Mi partoprenis ĉeestan hungaran verkkurson, kio estis tre-tre laboriga kaj lerniga, interesa, sed plenelĉerpiga ankaŭ.

En julio ni antaŭpreparis multon por la Universala Kongreso en Montrealo. La retaj sesioj paŭzis, sed krom tio la laboro abundis, ĉio malantaŭ la kulisoj okazis. En mia persona vivo mi translokiĝis al alia loĝejo (tamen, finfine sen iri de unu lando al la alia), do vi povas imagi, ke ankaŭ tio estas sufiĉe energibezona evento. Mi notis en mian kalendaron plurfoje: “tagoj sen renkonti iun ajn”, por ripozi plene.

En aŭgusto alvenis la monato kiun ni tre atendis, kaj por kiu ni antaŭpreparis efektive la tutan jaron. Dum la Universala Kongreso en Montrealo, mi gvidis verksesiojn, legosalonojn, kaj plej grave prezentis la freŝe aperintan novelaron de la unua Interkultura Novelo-Konkurso. Dum la semajno okazis ankaŭ la Efemera artgalerio, kaj eĉ pli menciida estas, ke mi finfine povis prezenti la premiojn por INK. La tuta sperto meritas sian propran blogenskribon, kiun mi ekverkis kvar foje, sen publikigado. Eble iam. Por kelkaj tagoj post mia reveno al Budapeŝto mi pripensis ĉu tamen vojaĝi al Nederlando por la IJK. Sed mi jam en junio pensis: tio ne okazos. Iam ripozado bezonatas antaŭ la rekomenco de la retaj sesioj kaj aliaj taskoj en septembro.

Dum la legosalono estis prezentita la nova novelaro Amo, Tuso kaj Forpaso kaj ni fokusiĝis pri la diversaj konkursoj, kiuj havis limdatojn en septembro kaj oktobro. Inter alie la dua eldono de INK. Ni tiom sukcese varbis por ĝi, ke ni ricevis pli ol 400 novelojn en la kvar permesitaj lingvoj, donante al mi kaj la tuta teamo enorman laboron kolekti, ordigi kaj pretigi kajerojn por la ĵurianoj por novembro kaj decembro.

En oktobro ni gastigis EAB-on kaj Tim Owen prezentis la Infanlibron de la Jaro: La domo ĉe Pu-angulo. La eldonlaboro de EAB meritas multe pli da sesioj kaj legosalonoj, do ni reinvitis ilin por februaro. Ni verkis kun komencantoj pri katoj kaj hundoj, kaj malantaŭ la kulisoj redaktis kaj selektis kaj komunikis pri la dua INK, dum ni estis antaŭpreparantaj la trian eldonon.

En novembro revenis la Monda Verk-Monato, jam la tria eldono, kaj eĉ pli da homoj kunfaris la defion. Oficiale 34 homoj aliĝis, sed pluraj sekvis kaj ekzercis dum tri dek tagoj sen enskribiĝi. La sperto denove estis elstara. Ĉiam io nova okazas! Ĉi foje la nova ideo estis pretigi kalendarojn por subteni la partoprenantojn. Ni kreis unu kun motivigaj frazoj, unu kun vortoj por inspiri verkadon kaj unu malplenan kiun eblis mem plenigi por plani la aktivecon por la monato. Fine de la monato okazis la tria VK/Retoso, la tuto estis tre malfrue anoncita kaj ne restis multe da tempo proponi aŭ prepari programerojn, tamen ni kontribuis per ses diversaj sesioj. Dum la novula sesio ni verkis pri strangaj manĝaĵoj kiuj donas iun neatenditan povon kaj mi tre multe ridis dum la sesioj, ĉar la ideoj de la partoprenantoj estis aparte spritaj!

Alvenis decembro kaj ni ŝrumpis rolulon sub la kristnaskarbo, dum la legosalono ni laŭtlegis la tutan teatraĵon 1910 de Ĵenja Amis, kies prezentado okazis dum la UK en Montrealo. Gastis ĉe ni la du ĉefroluloj ankaŭ: Alena Adler kaj Garry Evans. Bela omaĝo al Zamĉjo kaj nia laboro ĉe Bobelarto! Ĵenja laboregis por kaj dum la UK, kaj ni ĝoje repensis pri la emocioj de aŭgusto kune. Nun la surbendigita teatraĵo ankaŭ rigardeblas en jutubo.

Vidu, tio estas la konciza listo de la okazaĵoj, vere sentiĝas kiel sprinto tra la jaro. Per JarKompaso mi sidos kviete kaj pli longe dum horoj kun miaj memoroj kaj kalendaro por profundiĝi en la spertoj kiun 2022 alportis. Ĝi estis absolute mirinda jaro! Mi estas terura laca, kaj ne aparte preta por 2023, sed kion fari, post kelkaj horoj ĝi ja alvenos. Do preta aŭ ne, jam temp’ está!

Sume: mi sendis 31 novaĵleterojn kun multe da bildoj, tradukitaj citaĵoj, entute ni organizis ĉirkaŭ 100 diversajn Bobelarto-sesiojn, eventojn, okazaĵojn: verksesiojn, legosalonojn, kunvenojn, diskutojn, defiojn – ĉefe rete, sed ĉi jare jam ankaŭ surloke finfine. Mi proksimume parolis kun ĉ. 500 diversaj homoj pri literaturo, verkado en Esperanto, aktivado per kaj por la lingvo kaj la komunumo.

Mi kunorganizis du literaturajn konkursojn, konkursis en kelkaj, gajnis premion en du, redaktis minesciaskiomda noveloj, verkis kelkajn blogartikolojn, multege da tekstoj por retejoj kaj reklamoj, diversaj bezonataj komunikoj kaj aliaj aferoj pri kiuj mi nun forgesas. Mi gvidis ĉ. 80 diversajn sesiojn kaj informis pri la ekzisto de literaturo en Esperanto en mia ĉiutaga vivo tiel ĝentile varbante por la lingvo, pri kiu ni scias, ke ne nur teorie ekzistas, sed fakte spiras.

Mi lasis laste la plej gravan parton de mia laboro: mi helpis al homoj ke ili verku, memesprimu, kuraĝu provi. Tio estas mia plej grava tasko. En mia sango fluas la heredaĵo de pluraj generacioj de edukistoj. Mi volas ke homoj kredu, ke verki estas eblo. Estas tajpilon, skribilon for. Vi ne devas tuj montri al mi aŭ la mondo, simple provu.

Kaj mi provos fari la samon en la sekva jaro. La tuto temas pri tio. La valoro de memesprimado per vortoj verkitaj originale en Esperanto. Nun. Via vidpunkto kaj vivspertoj gravas. Viaj rakontoj bezonatas. Ne forgesu tion en 2023.

Vidu, tiu ĉi estis mia unua plena jaro profesie labori plentempe por Esperanto. Ne timigu vin la kvanto de aferoj kiujn mi listigis ĉi tie. Estis teamlaboro. Mi certe ne sole, kaj ne por mi mem faris tiom da aferoj. Sen la entuziasmo de mia ĉefo, kunpensado de la kolegoj okazintus nenio el tio. Sen la partopreno de interesiĝantoj la sesioj estintus malplenaj. Ideoj, deziroj kaj petoj venis de la komunumo, de homoj kiuj engaĝiĝas en la uzado de Esperanto por kaj per literaturo. Do dankon al ĉiu kiu iel aliĝis ĉi jare al la plej mojosa angulo de Esperantujo!

Rerigardi al la jaro indas. Verki tion ĉion igas min aprezi la ĝojon de la jaro, la laboregon kiun ni faris, la atingojn festi denove kaj ĉefe rememorigas al mi kial indis okupiĝi pri tio ĉio. Mi kuraĝigas ankaŭ vin fari tiuspecan kolektadon de viaj memoroj: kion vi Esperantumis dum la jaro? Kion vi kreis? Kie vi estas? Kiun vi renkontis? Kio surprizis vin? Kien vi vojaĝis? Kion vi ĝojas adiaŭi? Kaj plej grave: ĉu ni renkontiĝos en 2023?