Etikedoj
bobelarto, INK, literatura duonmaratono, literaturo, organizado, reta evento
Se vi volus legi mallongan priskribon pri mi ĝi dirus: Stela ŝatas organizi Esperanto-renkontiĝojn kaj paroli pri tio. Mi malkovrigas al vi nenion novan aŭ surprizan pri mi, krom se tiu ĉi estas la unua blogero kiun vi legas en SĈNK. En tiu kazo: bonvenon al mia mondo!
Kiam ajn mi estis organizanta ion ajn por kaj en Esperantujo mi havis novajn spertojn por rakonti. La strukturo de organizado restas la sama, oni bezonas atingi la samajn etapojn, estas sinsekvo de la laboro. Pro tio mi devas diri al vi, ke nenio donas pli da fajro al mia kreemo ol kiam oni organizas novan Esperantan renkontiĝon. Kaj ĉar momente mi laboras pri io, kio ĝis nun neniam okazis tiel, en tiu ĉi formo, mi ĝoje rakontos al vi iom la fonon de la laboro.
Organizi, partopreni, analizi renkontiĝojn mi faras de jardekoj. Mia sperto kaj kerna parto de mia aktiveco kaj ĝojo estas tio. Ne nur pri kiel okazigi ion ajn, sed pensi pri komunikado, teamo, planado, kunlaboro, limdatoj, negocado kaj celoj.
Ĉefe tion pri celoj mi komprenis tre malfrue. Ke oni ne nur ekorganizu, sed vere pripensu kion kaj ĉefe kial ni faras. Kompreneble poste ankaŭ kiel. Sed nenio montras pli la kial parton de organizado. Ĉar kiam vi havas ion decidindan, kaj organizado temas multege pri decidoj, ĉeforganizado pri la kapablo decidi, vi daŭre devas reiri al la kialo de la evento.
Mi eĉ pli ŝatas analizi organizadon, kiam mi mem estas meze de la procezo. Pridiskuti post la fino de evento kio okazis, aŭ rememori kaj lerni pri malnovaj eraroj, kompreni kiel oni povintus pli bone fari estas tre utila kutimo. Sed rakonti pri la organizado dum oni organizas estas io, kio laŭ mi pleje helpas al ajna organizanto de renkontiĝoj.
Miaj tagoj nun pasas grandparte organizante la Literaturan Maratonon kaj la Interkulturajn Novelo-Konkursojn. Mi parolas kun la ĵurianoj kaj ni ĵus lanĉis la trian eldonon ĉi semajne. La aliĝilo por la maratono jam malfermas.
Iam mi priskribos la sperton de organizi tiom grandskalan konkurson (kompreneble mi jam ekverkis pri ĝi almenaŭ ses foje), sed nun mi vere volas detale paroli pri la maratono, ĉar ĝi estas mirinda sperto. Ĝi estas nova reta renkontiĝo pri literaturo, kaj sentiĝos kiel kurado per literaturo. Ĝi okazos la 11-an de marto ĉi jare. Kaj mi ŝatas ĉion pri ĝi.
Ni komencu per la nomo: kial literatura? Ĉar ĝi estas evento kiu okupiĝos pri literaturo. Tiom simple: la nomo enhavas la celon. Kial duonmaratono? Ĉar ni okazigos unu literaturan eventon/programeron post la alia kaj tio signifas, ke ni kvazaŭ kuros de unu evento al la alia. Unu partoprenanto transdonos la stafeton al la alia. Kial duona? Ĉar ni faros tion dum duona tago, do dum 12 horoj kun 1-hora paŭzo en la mezo. La tuto okazos en unusola Zoom-ĉambro, do oni povas iri kaj veni laŭ sia emo por la programeroj kiuj allogas la atenton.
Bone, iusence ĉiu renkontiĝo estas nova, eĉ se ili estas parto de tradicio, ero en ĉeno de renkontiĝoj kiuj jam eĉ centfoje okazis kiel la Universala Kongreso. Sed ĉi foje mi vere volas videbligi la penso-procezon kiam ni okazigas ion, kio vere ne ekzistis – almenaŭ laŭ mia scio – antaŭe.
La inspira parto de organizado por mi estas pensi pri tio, kiu volu partopreni vian renkontiĝon? Kial vi dediĉos multe da tempo por okazigi ĝin. Kio motivigas vin? Kion vi volas atingi? Kion vi volas sperti? Kaj se vi ne scias la respondon al tiuj demandoj aŭ ne havas precizan celon tiam haltu por momento, sidu silente kun via ideo, prefere kun papero kaj skribilo, kaj komencu skizi vian idealan renkontiĝon.
Se vi pensas, ke eble tio estas freneza ideo, aŭ mi nur ŝercas, pensu denove. Kun miaj kolegoj ni parolis dum horoj kion ni volas atingi, por kiu ni pretigas tiun ĉi eventon, kion ni ŝatus fari, kiujn ni volas pleje inviti, kiujn ni volas kunigi.
Mi diros al vi precize kion mi volas rilate al la duonmaratono. Kaj klarigos al vi paŝo post paŝo kial. Oni diras: nomen est omen. Unu el miaj familiaj nomoj povas esti komprenataj tiel: kunliganto.
Mi ŝatas kunigi homojn. Jes, ankaŭ amantojn, mi volonte sorĉistinumas en la malantaŭo. Sed homojn ĝenerale. Mi ŝatas organizi eventojn, kiuj estas neforgeseblaj. Pri kiu homoj diras poste: mi ĝojas, ke mi partoprenis ĝin, kaj eble eĉ post dek jaroj diras: tiun tagon mi ne forgesos kiam… Vivo ne estas multe pli ol unu renkontiĝo post la alia. Kelkajn ni forgesas post sekundo, kaj kelkaj restas kun ni dumvive. Mi deziras kontribui al tiu dua kategorio. Kaj krei tiujn momentojn por mi mem.
En tiu maratono mi volas, ke homoj kiuj ŝatas ajnan angulon de literaturo sentu tiel, ke indas viziti la Zoom-ĉambron de Bobelarto almenaŭ por duonhoro. Enrigardu iom, kaj restu iom pli. Revidu homojn, rekonektu kun ili kaj interŝanĝu ideojn, aŭ nur silenteme aŭskultu la rakontojn de la aliaj. Kredu min vi ne konas ĉiun verkiston, vi ne aŭdis jam ĉiun rakonton plurfoje kaj eĉ se vi jam faris verkekzercon, ankaŭ tio ŝanĝiĝas ĉiu foje. Etaj miraklaj momentoj daŭre okazas dum niaj kunvenoj. Tial ni nenion surbendigas. Vi partoprenu kiam aferoj okazas, kiel en ĉeesta renkontiĝo por sperti la efemerecon de la sperto.
*
Mi diras nenion novan per tio, ke la pandemio vere fortigis la ĉeeston de Esperantistoj en la reto, kaj ekorganizadon de retaj eventoj. Mi malkovris, ke homoj supriziĝis je la eblaj konektoj tra la mondo. Ni ja pigre estis alkutimiĝintaj al nia geografia realeco kaj agis laŭ tio ankaŭ en Esperantujo. La pasintaj 3 jaroj estis kvazaŭ inkubatoro: kio funkcias kaj kio ne? Kion oni volonte partoprenas? Kio taŭgas por kiu? Ĉar kiaj renkontiĝoj ekzistas en Esperantujo? Laŭ geografio, laŭ ŝatokupo, laŭ aĝo, kaj la “universala” kategorio. Nenio alia.
Indas okazigi lokajn, landajn eventojn, kunigi aktivulojn laŭ geografio, laŭ la diversaj regionoj aŭ urboj. Praktike proksimeco estas la plej facila organizilo. Ĝi utilas por pluraj celoj, tute kompreneble kaj konvene.
Universala: do, klare vi konas tiun ĉi. Celas esti tutmonda, nur ne sukcesas, sed almenaŭ provas per sia nomo.
Aĝo: jes, specife mi parolas pri junularaj renkontiĝoj. Estas io alia partopreni junulan renkontiĝon en sia junaĝo. Kaj mi tre bone konscias kial tiu kategorio estas bezonata, kaj kial mi malĝojas, ke ĝi ne estas pli strikte kontrolata, ke vere nur junuloj partoprenu ilin. Mi volonte batalas pri tiu parto iam ajn. Mi vidis tro da damaĝo en la movado rilate al tio.
Ŝatoj: tiuj estas specifaj kategorioj kiel fervojistoj, nudistoj, biciklistoj, veganoj, kulturo, ktp. Tiu ĉi estas evidente kien apartenas tiu ĉi renkontiĝo, la Literatura Duonmaratono. Se vi ŝatas legi, verki, traduki, librojn, vortojn, kaj eĉ en Esperanto kelkfoje, tiu ĉi renkontiĝo ja estas por vi. Se vi ne ŝatas, mi certe ne ofendiĝos je via malĉeesto.
Do imagu: 12 horoj da literaturo sen halti. Unu preleganto, prezentanto, aŭtoro, entuziasmulo pri literaturo donos la stafeton al la alia. Komencos mi, per prezentado de la evento (mallonge, neniun interesas solena malfermo), kaj poste ni ekos per literaturo kaj efektive ne haltos. Nenia paŭzo – eĉ se estas unuhora en la mezo, ĝi estos nur simbola –, nur literaturo. Ĝi estos tre amuza. Informplena, bonhumora, serioza kaj ĝisoste plenplena je entuziasmo al literaturo.
Kial mi volas organizi ĝin? Ĉar ĉe Bobelarto kie mi laboras ni ŝatas eksperimenti. Ni daŭre serĉas vojojn, metodojn kaj manierojn engaĝigi homojn al literaturo en Esperanto. Mi volis renkontiĝon, kiu daŭras pli longe ol niaj kutimaj eventoj. Kiu vere havas tiun senton, ke ĝi havas fluon, eĉ ŝtormon, ke ni portas ĉiutipan literaturan eblecon al vi, kaj al ni. Ke ni kunigas homojn kiuj ŝatas literaturon. Kiuj ŝatas legi, verki, volas ekkoni aŭtorojn kiuj nun verkas: ili ja estas inter ni, ne loĝas sur iu nubo aŭ en alia planedo. Kies libron vi eble jam legis, kaj volas vidi kiu estas malantaŭ la vortoj. Eble vi konas absolute nenion pri literaturo en Esperanto, tio estas tute en ordo. Vi ricevos iom da gusto kaj ideoj pri kion legi, kio novas? Kiu aktivas rilate al tio?
Plej multe da sabatoj en la monato Bobelarto ofertas diversajn sesiojn: verkadon, legosalonon, kaj tiu perioda ĉeesto, kaj klubeca sento por kuniĝi ĉiu monate gravas. Sed kelkfoje oni volas iom vojaĝi pli, fari pli. Mi volis defii min, ĉu mi kapablus organizi renkontiĝon, kiu enhavas dum horoj kaj horoj nur literaturajn programerojn?
Verdire, mi tre rapide havis tro da programideoj. Kaj kompreneble krom tio, kion mi volas, venas ideoj de ĉiuj, kiuj plenigas la aliĝilon, kaj ili skribas pli kion volas vidi, sperti. Do homojn ja interesas literaturo, nur ili estas dise en la mondo kaj ne tiom evidentas kie ili povas kuniĝi.
Mi volis defii min per 24 horoj. Sed la realo estas, ke tio nun kun la resto de la laboro estas tro. Mi volis vere dividi la tagon al 3 foje 8 horoj kaj fari eventon, kiu daŭras ĉirkaŭ la globo. Mi esperas, ke iun tagon mi sukcesos tion fari, ĉar ideoj ja abundas, kaj same kiel mi ĝojas pri la babiladoj kiujn ni ja okazigos, mi jam nun tristas pri tiu multego kiun ni ne povos ĉi foje fari: ni ne povas inviti ĉiujn aŭtorojn, verki tiom multe, legi eĉ pli, havi ĉiujn eldonejojn kaj doni la atenton al ĉiu literatura konkurso kiu ekzistas. Sed ni faros nian plej eblon por oferti ion buntan. Kiel aspektas la literatura mondo de Esperantujo nun, en 2023? Kion ni havas? Kiun ni legas? Kiun ni legu, kiun ni ŝatas? Kie aperas la novaj libroj?
Tio ĉio estos nur kvazaŭ rapidaj impresoj de partoj de la mondo kaj ne pli. Tial mi pensas, ke ĝi vere estas maratono. Estas rememorigo, ke nia laboro, do, de ĉiuj homoj kiuj okupiĝas pri literaturo en Esperanto, estas maratona. Ĝi daŭras longe kaj bezonas persistemon.
Mi de longa tempo ne esploris koncepton, kaj iris profunden al la kial. Mi skribis pri tio antaŭe: ĉefe mi heredis renkontiĝojn kun siaj kutimoj, oftaj devoj de antaŭaj organizantoj, siaj tradicioj kaj ĉiuj malbenoj kiam mi volis ion ŝanĝi. Ke evento restu freŝa, daŭre interesa kaj inda oni devas rerevi kion ĝi signifu tiun jaron, tiun fojon. Kio gravas nun?
Dum la maratono la celo estas montri, ke ĉe Bobelarto ni vere tre diverse aktivas, kaj kunligas homojn per literaturo. Ni ne parolas pri gramatiko, ni verkas, ni legas, ĝojas pri novaj ideoj, rakontoj, pri revido de malnovaj amikoj, pri engaĝiĝo de novuloj kiuj emas ekzerci la lingvon.
Kompreneble ni volas varbi por la INK-konkurso, ni volas, ke pli kaj pli da homoj verku kaj partoprenu per siaj noveloj. Ni ankaŭ volas, ke homoj venu al MoVeMo (Monda Verk-Monato) tuj poste, en aprilo, – jam la kvara eldono –, ĝi estas unu el la plej mojosaj aferoj, kiu povas okazi en la reto. Ĝi estas serioza defio kun siaj donacoj, multe pli ol pretaj verkoj aŭ tradukitaj paĝoj.
Mi ankaŭ volas, ke la partoprenantoj komprenu, ke ni havos pli da riĉa kulturo, se oni subtenas la agadon de eldonejoj, de projektoj kiel Bobelarto. Donu monon al homoj, institutoj kies laboron vi ŝatas. Diru al la verkistoj, ke vi aprezas kion ili verkas. Kuraĝigu ilin rememorigante ilin, ke vi fakte legis la verkojn, la rakonton, la artikolon, la eldonaĵon, ke vi volas vidi pli. Aĉetu la librojn, mendu la bitlibrojn, abonu la revuojn, subtenu la podkaston, la kanalon, diru al viaj amikoj kiujn kulturaĵojn vi ŝatis, verku recenzojn, lasu afablajn komentojn kiuj ne mencias akuzativon, donacu librojn al novuloj kaj maljunaj movaduloj, invitu verkistojn al viaj kluboj, legu kune kaj komprenu, ke tio ĉio dependas de vi, de ni. Nia komunumo. Neniu de ekstere venos savi nin. Kion ni kontribuas, tio estas.
Mi ankaŭ volas, ke homoj iomete gustumu kio okazas. Mi pleje pasias pri verkado. Mi kredas, ke vivo ĝenerale pli bonas, se oni prenas iom da tempo eligi pensojn, verkante rakontojn, notante kio okazas. La papero donas bonan alrigardon al kio aperas ene kaj paralele ekstere. Ĝi estas maniero por travivi. Ni verkas nian propran historion, ankaŭ en la movado.
Mi organizas nur renkontiĝojn kiujn mi mem volas partopreni, donas taskojn por verki kiujn mi mem volas pripensi. Mi ŝategas kiam ni publike aprezas unu la alian, kaj uzas la tempon kaj scenon por danki unu la alian por la kontribuo al la movado. Mi ŝatas kiam tio ne estas solena, peza, aŭ oficiala. Simple elkora, afabla, kaj amuza.
Mi ŝatas kiam homoj fartas bone. Kaj mi scias, ke literaturo bonfartigas homojn. Vortoj donas subtenon. Ĉu ni legas aŭ verkas ilin. Kaj ke miaj plej bonaj babiladoj pasinttempe okazis kiam la diskuto enhavis ajnan formon de literaturo. Mi volas vidi kio eblas de tio en la reto.
Unu Zoom-ĉambro, du foje ses horoj, la homoj malantaŭ la eldonejoj, tradukoj, podkastoj, multe da vortoj kaj amika ĉeesto. Ĉu vi partoprenos ĝin?
– Kaj mi tre bone konscias kial tiu kategorio estas bezonata, kaj kial mi malĝojas, ke ĝi ne estas pli strikte kontrolata, ke vere nur junuloj partoprenu ilin. Mi volonte batalas pri tiu parto iam ajn. Mi vidis tro da damaĝo en la movado rilate al tio.
Konsentite. En kiu universo 18-jarulo sentas sin samgeneraciano de homo dufoje pli aĝa? Kiel juna unuafojulo sentu sin ĉehejme, kiam la plej memfidaj partoprenantoj lernis Esperanton antaŭ ol eĉ naskiĝis nia freŝulo? Kial tiu revenu plian jaron?
Antaŭ kelkaj monatoj mi kontrolis la aliĝoliston de iu populara junulara aranĝo (ja kun «J» en la titolo!), kaj amare konstatis, ke la pluraj el la unuaj aliĝintoj partoprenis junularajn kunvenojn kun mi antaŭ du jardekoj, en fora epoko kiam ni estis en niaj dudekaj jaroj.
ŜatiLiked by 1 persono
Mi supozas ke ni rigardis la saman liston, ĉar mi faris same. Mi rigardis kiuj aliĝis, kaj esperis “ne koni” la homojn. Sed ne estis tiel, kaj poste mi rekontrolis, kaj nur pli longiĝis la listo de maljunaj konatuloj…
ŜatiŜati
– Mi supozas ke ni rigardis la saman liston
La respondo estas sendube «jes» 😉
Mi nun estas 44-jara, kio signifas, ke ankaŭ miaj samgeneracianoj aliĝintaj al tiu ĉi «junulara» aranĝo superas la kvardekon. Tio iom streĉas la difinon de «juna», laŭ mi.
ŜatiLiked by 1 persono