Etikedoj

, , , , ,

Sonas kiel naski bebon, ĉu ne? Eventuale la kvanto de sufero kaj doloro rezultas espereble en ĉarma-sana bebo kiu poste pli ĝojigas la vivon de sia familio kaj ĉirkaŭaĵo. Verdire, mi ne scias ĉu la komparo taŭgas, ĉefe, ke mi neniam naskis bebon, kaj la Monda Verk-Monato daŭras nur unu solan monaton, kvankam mi jam organizis tri, sed ja povas esti ke la sperto influas poste vian tutan vivon.

Kelkaj ekzemploj venas al mia menso de la pasintaj jaroj kiuj estis profundaj: iu (bone, pluraj…) verkis pecon da teksto kiun volis jam de longa tempo kaj tiel eligis suferadon el sia koro kaj tropensadon de sia menso. Pluraj finfaris projektojn kiujn forlasis dum jaroj kaj finfine trovis la inspiron kaj subtenon fini ilin. Amikecoj formiĝis, babiladoj pli ĝojigis la tagojn, festado de komunaj kaj individuaj etaj sukcesoj fortigis la volon finfari la defion. Eĉ nova kolego de Bobelarto aperis dank’ al ĝi.

Se vi volas scii ĉu iu ideo via sencas aŭ indas la penon vi trovos la respondon al tio nur per ekfarado. Se vi decidas dediĉi la 30 tagojn de aprilo ĉiu tage iom labori pri via revo, tiam kredu min: vi ricevos la necesajn respondojn. La tuton vi povas fari por vi mem, eĉ ne montri pri kio vi laboras, sed la ŝanco je sukceso eĉ pli grandiĝas kiam vi fakte rakontas pri kio vi okupiĝas.

La titolo de la blogero venas de veterana partoprenanto de antaŭaj MoVeMo-j, kaj verdire ĝi trafe arigas la spertojn de la defio: se vi persistas ĉiu tage, fine vi ja atingos ĝojan rezulton. Mi certe jam menciis tion, sed mi faros daŭre: mi ŝatas kiam mi estas ĉirkaŭita de homoj en Esperantujo kiuj faras ion. Ne nur parolas pri tio kion volas fari, sed fakte faras. Mi tiomege tediĝas de niaj karaj samideanoj (ĉu vere ni havas la samajn ideojn? – mi dubas) kiuj havas grandajn ide(al)ojn, sed neniel antaŭenpaŝas provante-testante ĉu la afero fakte realiegblas. Kaj la plej bela parto de iliaj streboj plej verŝajne estas tio ke ili pensas ke la parolado jam estas la finfarita laboro mem. Ke la ideo jam egalas al rezulto.

MoVeMo estas nur tiom kiom vi aldonas al la sperto. Vi povas laŭdi la laboron de aliaj en la grupo, sed neniel tio kompareblas al tio kiam vi partoprenas kaj finfaras la malfacilan defion de arda sindediĉado al tasko dum kvar kaj iom da semajnoj. Estas tiom da homoj kiuj nur rigardas la aliajn labori, kaj jes, kelkfoje agrablaj-afablaj laŭdoj tre bone sentiĝas al la menso. Sed eĉ pli bonas kiam vi mem aldonas ion al la komunumo. Se vi ne nur prenas kaj ĝuas la laboron de aliaj, sed ankaŭ per viaj kapablo kaj perspektivo kontribuas al la tuto.

Kiam la Literatura Duonmaratono finiĝis mi pensis: ho, tio estis vere surprize maratona kaj laciga, sed nun mi sentas tiel ke la vera maratono komenciĝas en aprilo. Iusence nia tuto vivo estas maratono kaj mi scias, ke tio estas kliŝo. Post la mirinda sperto kiun la Duonmaratono donis al ni, venas la vera laboro: daŭrigi kion ni komencis.

En duontago ni prezentis nur impresetojn kiom riĉas la literatura mondo de Esperantujo. Por povi montri tion multe da homoj laboras en la malantaŭo: verkas, eldonas librojn, tradukas kaj redaktas tekstojn por ke estu pri kio paroli. Kaj fari tion ĉion ni pli sukcesas en komunumo. Ĉiu bezonas la subtenon por atingi siajn celojn. En Esperantujo eĉ pli ni scias ke sen nia sindona laboro preskaŭ nenio ekzistus.

Kaj estas kelkaj en luksa pozicio – kiel mi –, kiu povas ĉiutage-profesie labori por diversaj projektoj. Unu el miaj plej ŝatataj aferoj en la mondo estas sidi kun teamo kaj eklabori pri detaloj de renkontiĝo. Kiam ni jam akceptis la bazan novan ideon kaj venas tempo priparoli kiel realigi nian celon. Mi ankaŭ tre ŝatas la eventojn mem kaj sidi poste analizante la sukcesojn, la ideojn por la sekva fojo. Kutime mi prefere laboras pri aferoj kiuj estas daŭripovaj. Kies bazo bone funkcias por konstante evolui koncepton, kiu jam bonfunkcias en si mem.

Por la sekva Duonmaratono la ideoj abundas kaj plurajn indos realigi. La partoprenantoj kuraĝe sendis siajn petojn jam plenigante la aliĝilon – venis amaso por konsideri. Mi konstatu: la kerna ideo bone funkciis, kaj ni atingis kion ni volis: ni sukcese engaĝigis homojn al literaturo en Esperanto ĉirkaŭ la mondo. De la januara organizado ĝis la marta realigado ni ne malŝparis multe da tempo. Ni vere prenis la spacon por plani kion ni volas, kiel ĝi sentiĝu, kion ni deziras atingi, kaj kiam tiuj detaloj estis deciditaj tiam la organizado jam fluis en sia ritmo.

Por la sekva mia persona celo estos “ne esti bezonata” la tutan tempon. Nun tiu parto estis natura: mi ĉeforganizis kaj grandparte gvidis ĝin. Praktike la kontaktadon kun la prezentantoj faris mi kaj pro tio iusence la evento centriĝis ĉirkaŭ mi. Mia partopreno de la tuto estis nepra kaj se bezonintus mi devintus (kaj povintus) gvidi la tuton de la komenca malfermo de la Zoom-ĉambro ĝis la lotumado de la premioj en la fino. Dank’ al mia brila kaj freŝa kungvidanto: Jaes, tio ne estis bezonata. Li elstare gvidis la duan parton de la evento, kaj mi nur subtenis lian laboron de la flanko krom miaj du prezentoj.

Simile estas la koncepto de MoVeMo: la unuan ni vere pripensis rapide kaj prefere testis pli-malpli tuj anstataŭ troe analizi ĉu povus funkcii, ĉu indas demandi multajn homojn antaŭ lanĉi ĝin. La praktiko montras ke organizi jam la kvaran fojon estas io kion la komunumo atendas. Ĉiu foje MoVeMo finiĝas pluraj diras: mi jam atendas la sekvan, mi jam scias kion mi volos fari dum la sekva.

Kaj do por tiuj por kiuj tiu tuta koncepto estas nova: la defio komenciĝos post 3 tagoj! Ni atendas la saman sukceson, malfacilaĵojn, suferadon kaj ĝojon kiel dum la pasintaj. Por vi, kiuj fakte emas testi viajn projektojn kaj labori pri ili en subtenema rondo, jen via ŝanco: aliĝu al la plej mojosa komunumo de agemuloj tuj!