Ĉu mi volintus kreski ne kiel denaskulo? Venas la demando al mi plurfoje – ne nur de mi al mi, sed kompreneble de aliaj ankaŭ. La uzado de Esperanto tiom grandskale estis parto de mia infanaĝo, kerna aspekto de miaj vivspertoj kaj nun kiel plenkreskulo mia laboro ligiĝas al la fakto, ke mi parolas la lingvon. Mi havas enorman laborsperton dank’ al movado kaj al la komunumo al kiu mi apartenas.
Do, iusence jes. Kompreneble se mi povus gardi la perspektivon de esti denaskulo kaj poste kompari la du spertojn en paralela universo mi volonte vivus du vivojn tiusence. Aliflanke estintus aliaj opcioj: ĉu esti dulingva sed kun la franca? Tio ne estintus tiom malfacile klarigebla afero. La franca estas la franca, oni rekonas ĝin en la strato. Kaj plej verŝajne mi ankaŭ provus en tria paralela universo la opcion ne kreski dulingve – kiel mi trovus lingvolernadon tiel? Ĉu mi ŝatus lerni aliajn lingvojn? Mi devus en la lernejo. Kaj en kvara universo trilingve, en kvina kun alia(j) lingvo(j).
Interesus min, ĉu sen miaj gepatroj mi trovintus Esperanton? Ĉu mi aŭdintus pri ĝi iel? La populareco vaste diversas tra la jardekoj. Estis tempo kiam ne eblis eviti aŭdi pri Esperanto, nun en la ĝenerala hungara ĉiutago tio okazas apenaŭ. Ĉu la ideo kaptintus mian intereson por provi lerni la lingvon kaj poste engaĝiĝi en la komunumon kaj absorbi la kulturon de ĝi tiel? Mi pensas, ke tio estas la plej interesa demando. Ĉar kiam oni ekkonas novajn Esperantistojn la demando ĉiam estas: kaj vi, kiel vi lernis la lingvon? Kaj oni rakontas pri kurso, instruisto, nuntempe multe pri Duolingo kaj fine kiel oni trovas ajnan manieron uzi ĝin: en tvitero aŭ telegramo ekzemple.
La demando specife nun trafas min, ĉar kara amiko skribis pri tio en mesaĝo, ke ŝi ekrezignis pri parolado en Esperanto al siaj infanoj. Ne, mi ne volas konvinki ŝin daŭrigi. Tiu decido estas malfacila kaj tre persona, eĉ mesaĝi pri tio montras multe da fido. Tamen, la afero trafas min. Eĉ tiel ke mi konas la cirkonstancojn kaj verdire mi ne tiom surpriziĝas, ke fine ne funkciis daŭre interagi kun la infanoj en Esperanto.
Kiam partnero ekde la komenco ne aparte estas subtenema (=toleras) eduki la infanojn ankaŭ kun Esperanto oni vere bezonas grandan volon por daŭre elekti paroli al la infanoj en lingvo, kiun la alia per siaj agoj kvazaŭ duonakceptas. Kutime oni elektas paroli situacie al la infanoj, kaj jes, ofte la kialo por tio estas honto. Honto daŭre klarigi, ne voli ricevi la demandojn de la ĉirkaŭaĵo, la vivo sufiĉe malfacilas ĉiukaze. Etaj infanoj bezonas multe da energio, kaj se aldona lingvo petas tro de la ĉefa prizorganto de la infanoj, tiam la tuto iĝas nur ĝena aldone energiraba defio, kiu je iu momento iĝas tro kaj kaŭzas rezignon.
Kaj eĉ se mi ne volas konvinki ŝin. Mi bedaŭras la tuton. Ne estas aliaj vortoj por diri. Jes, mi volus pli da denaskuloj, ĉar mi ĝojus pri pli da mi. Tiusence ke mi rememoras pri la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF) antaŭ kelkaj jaroj, kiun mi partoprenis kiel plenkreskulo kaj mi detale priskribis la neantaŭe sentitan pacon kiun mi spertis. La unuan fojon mi estis en grupo kie la infanoj sciis kio estas denaskulo, la gepatroj estis similaj al la miaj kaj mia koro sentis la plej grandan trankvilon kaj ĝojon iam ajn. Unika okazo en mia vivo.
Do kiam gepatro rezignas pri edukado kun Esperanto mi profunde komprenas kaj ankaŭ funebras.
–
Tagon poste evidentiĝis ke temis pri aprila ŝerco. Ĝi estis tre bona, ĉar mi tuj kredis ĝin – evidentiĝis, ke mi estis la unusola, kiu fakte kredis ĝin. Kiel tio povas esti? Simple. Ĉar la temo tuŝas min ĝisoste kaj vidante la defiojn de denaskuleco mi neniel surpriziĝintus pri la fakto mem. Mi estas tre protektema pri la gepatroj de denaskuloj, same kiel pri la infanoj mem. Kial? Ĉar ili ankaŭ estas konsiderataj kiel specialaj kazoj en kaj Esperantujo kaj la ekstera mondo. La mondo ofte aŭ volas scii pli pri tre intimaj aferoj de la familiaj vivoj aŭ enmiksiĝas volante klarigon pri la decidoj de la gepatroj kiu neniel devus influi la vivon de aliaj ekster la familio.
Tiuj demandoj malofte estas honeste interesiĝemaj aŭ afablaj en mia sperto. Tre malofte. En mia vivo estis multe da klarigado pri aferoj kiujn homoj klare ne volis kompreni kaj fine mi ne plu emis klarigi ion ajn. Finfine mi simple diris ke mi ne volas paroli pri la temo kaj ne respondos demandojn.
Tamen, la okazaĵo, tiu aprila ŝerco – kiu ja ne estas ŝerco por multaj – levas interesajn demandojn kaj pensojn en mi. Ĉar pluraj ĉesas instrui Esperanton en la familio kaj kutime ne laŭte anoncas tion, silente forcedas tiun taskon. Esceptoj ekzistas. Oftas la duboj pri la ideo mem en la gepatroj. Ĉu ili bone faras? Ĝi ja estas aldona tasko al la mil aliaj kiuj leviĝas kiam oni konscie volas eduki siajn infanojn.
Ĉu se iu emas eduki denaskulojn – ekzemple jam gravedas –, do espereble la tago de sana nova vivo estas proksime: ĉu tiu persono aŭ la paro antaŭanoncu la decidon? Ĉu la rondo de gepatroj havu iun ceremonion, kutimon bonvenigi la gepatrojn krom la somera ebleco de la REF kiun eblas malofte kaj sporade partopreni? Kaj eĉ tio ĉefe pli facilas tio por eŭropanoj, denaskuloj tutmondas.
La temo vere pensigas min, ĉar ne temas nur pri Esperanto. Ajna eta aŭ malgrandskale parolata lingvo kies utilon oni pridemandas kaj kiun oni planas instrui for de la loko kie oni parolas pli vaste ĝin naskas la similajn demandojn, eĉ se geografie eble pli facilas la vizito kaj kelkfoja merĝado en la lingvon kompare al Esperanto.
Kompreneble tre diversaj komunumoj ekzistas en la mondo, kaj de ekstere povas aspekti tiel, ke oni apartenas al pluraj el ili. Sed tiuj estas nur grupoj, eĉ se temas pri io kiel lingvo. Mi apartenas al tiuj, kiuj denaske parolas la hungaran, tio estas ligilo, sed plej verŝajne ĉefe mi pensas pri tio, kiam mi estas eksterlande. Kiam ne tio estas la kutima stato ke mi povas ĉie kaj libere paroli mian alian denaskan lingvon. Do aŭdi iun paroli la hungaran eksterlande havas alian efikon je mi. Kutime mi volas eviti tiujn homojn. Dum aliaj lingvoj eksterlande specife kunigas homojn for de la hejmo.
Paroli Esperante sendube neniam signifas nur paroli Esperante. Ĝi estas rezulto de strebo. Eĉ se ne la mia, tiam de mia patrino. Ĝi enhavas la elekton paroli la lingvon kaj uzi ĝin. Vi ne povas subite enesti la komunumon, ĉefe se temas pri tiuj, kiuj uzas Esperanton en la familio. Jam paroli la lingvon ĝenerale estas granda investo aliĝi poste al la komunumo mem, sed paradokse tute ne sufiĉas nur paroli la lingvon sen esti almenaŭ minimume malfermita por ekkoni aliajn homojn. Efektive vi ne scias kiun vi trovos. Ne estas tiom evidenta kiuj parolas Esperanton.
Sed por tiuj, kiuj portas la lingvon eĉ pli enen – en la familion – la nombro de tiuj parolantoj draste falas. Vi laboras kaj investas multe kaj longe por havi la rezulton kiun vi espereble volas. Vi devas persisti kaj insisti je minimume baza lingvouzo por povi diri, ke vi apartenas al la komunumo de homoj kiuj edukas denaskulojn.
Vi ne simple pagas kotizon kaj tuj havas Esperanto-parolantajn infanojn! Aliĝi al tiu ĉi komunumo estas profunda laboro. Vi parolas, legas, instruadas ilin, portas al Esperanto-renkontiĝoj, trovas aliajn homojn kiuj parolas kun ili krom vi, flegas kontaktojn kun aliaj gepatroj, amikoj de Esperantujo kaj espereble vi ankaŭ sufiĉe sukcese protektas ilin de la demandoj – ofte trudaj kaj ĝenaj – kiujn ili ricevos. Kaj espereble la primokado pri la utileco de la lingvo aŭ la kontraŭstaro de lernejo aŭ aliaj edukistoj, eble familianoj pri la lingvo estas io, kion ili neniam spertos aŭ eĉ se spertos ne forprenos la emon uzi la lingvon kiel junulo kaj poste plenkreskulo. Ke ili ne kaŝu tiun parton de sia identeco, estu tute nature diri: jes, mia denaska lingvo ankaŭ estas Esperanto.
Kaj mi reiras al la demando: kio vere helpus tiujn gepatrojn? Eduki infanon petas multege de ili kaj aldonaj atendoj de la komunumo povas esti pezaj. Mi vere malfermas la demandon al vi por kunpensi: se vi mem estas gepatro de denaskulo kio helpas vin en la edukado de viaj infanoj specife se temas pri tiu parto de parolado en Esperanto al ili? Kion vi trovas aparte utila de aliaj Esperanto-parolantoj? Aŭ specife de la aliaj gepatroj kiuj edukas kun Esperanto same kiel vi? Kio estas kion vi nepre petus, ke homoj ne faru aŭ ofertu al vi? Kiel viaj petoj ŝanĝiĝas laŭ la aĝo de viaj infanoj? Kion vi rimarkas? Kiaj bezonoj aperas, kiuj malaperas laŭ la jaroj?
Ĉu vi konas gepatrojn de denaskuloj aŭ familiojn kiuj uzas ajnforme Esperanton hejme? Ĉu vi havas ideon kiel kontribui al la edukado de la infanoj? Ĉar tio rememorigas min pri fama diraĵo ke por eduki infanon bezonatas vilaĝo. Nun ni jam estas en tiu parto de homa historio ke plej verŝajne tiuj familioj ne plu vivas en vilaĝoj, tamen ne nur fizike konsideru la demandon. La esprimo kompreneble provas klarigi, ke edukado de infano estas tasko ne nur de la gepatroj, sed pluraj homoj partoprenas en ĝi kaj tio ne validas nur al la pli vasta senco de familio, sed homojn ekster la familio. Kiel povas aliaj Esperantistoj roli kiel vilaĝanoj? Kiel kontribui en iusence tiu monda vilaĝo kiu bezonatas por eduki denaskulon?
Kaj denove mi ripetas: mi ne volas doni eĉ pliajn taskojn al la gepatroj. Kaj kompreneble kio estas helpema al unu, tio ne nepre estas dezirata de la alia. Kvankam mi de miaj propraj spertoj havas iun instinkton rilate al kion certe ne fari kiam vi renkontas denaskulon.
Ekzemple ne paroligu la denaskulon Esperante. Vi pensas ke tio okazus nur ekster Esperantujo. “Diru ion en Esperanto!” Sed ne. Ne gravas kiom aĝa estas la etulo. Se vi renkontas novan infanon kiu ankoraŭ neniam vidis vin kaj vi scias ke tiu infano estas denaskulo, do ne demandu: ĉu vi estas denaskulo? Kaj se ne volas al vi respondi en Esperanto aŭ ne volas iel ajn paroli kun vi, do akceptu tion. Kvankam tio validas al ĉiu infano laŭ mi. Sed denaskuloj nepre ne devas iel ajn pruvi al vi sian denaskulecon.
Due: eĉ se denaskulo parolas al vi nepre ne korektu la infanon. Nek faru tion al iu ajn kiu ne rekte petis tion de vi. Se la gepatro helpas aŭ korektas sian infanon tio estas la decido de la gepatro kaj ne aŭtomate signifas ke vi ankaŭ rajtas fari tion. Same kiel vi espereble ne korektas aliajn infanojn kiuj parolas vian nacian aŭ denaskan lingvon. Krom se vi estas instruisto de la lingvo en lernejo kaj la infano estas via studento.
Eble mi ripetu tion: ne testu lingve la infanojn iel ajn. Ne faru demandojn por vidi kiom multe da vortoj ili konas kaj nepre ne ĝoje menciu, ke iun vorton ili ne konas! Ĉu vi faras la samon al infanoj de via nacia lingvo? Plej verŝajne ne.
Denaskuloj aŭ iliaj gepatroj neniel devas al vi rakonti siajn plej intimajn decidojn aŭ ajnan parton de siaj vivoj rilate al edukado aŭ Esperanto en la familio. Jes, mi scias, ke vi volas scii pli. Ilia vivo kelkfoje enhavas elementojn kiujn nedenaskuloj, eĉ se Esperanto-parolantoj ne havas. Kaj jes, estas kelkaj kiuj volonte parolas pri tio, kaj vi tuj rimarkos tion. Sed plejparto de la homoj ne emas al nekonatulo tuj respondi al dek demandoj kiuj kutime daŭre estas la samaj kelkaj demandoj… Tio ĉio estas lacige: ne forgesu, ke denaskuloj ne elektis lerni la lingvon kiel infanoj, same kiel nek vi influis iel ajn kiun lingvon viaj gepatroj parolis al vi. Kaj se vi ne konas la gepatrojn aŭ la denaskulojn de iom da tempo, nur ĵus renkontiĝas kun ili, do kial vi atendas, ke oni vere malferme parolos kaj entute volos respondi al io ajn, kion vi demandas?
Ĉar almenaŭ vi parolas Esperanton. Do vi scias, ke ĝi estas vera-viva-fuŝa-fekmojosa lingvo, kaj vi plej verŝajne almenaŭ ne provos konvinki la infanon, ke Esperanto ne estas lingvo aŭ ne utilas al io ajn. Do ni diru tiel: unu obstaklo jam estas forigita. Granda enspiro kaj elspiro.
Mi kiel jam plenkreska denaskulo, relative ofte ricevas tiun demandon: kion faris viaj gepatroj bone, ke vi daŭre aktivas en la movado? Kaj verdire mi ofte pensas: kion ili faris malbone, ke mi daŭre aktivas. Eble tio sonas terure kaj pesimisme, sed ĉiuj miaj infanaĝaj amikoj havas sian propran vivon kaj tio ne enhavas Esperanton. De malproksime aspektas al mi tiel, ke ili tute ne bedaŭras tion. Estas kvazaŭ parto de plenkreskiĝo, parto de la infanaĝo devas esti for. Kaj por multo tio estas malelekti Esperanton. Kompreneble interesus min la alia flanko, sed kiam mi demandis pri tio, ili vere ne volis reiri en la tempon kaj paroli pri tio. Evidente ili vojaĝis multe, parolas plurajn lingvojn, havas pli grandan konon ol la ĉirkaŭo pri la mondo kaj aspektas pli malfermaj, sed poste elektas vivi kie ili estas, kaj ili faras tiel bone. Ne insisti je Esperanto en ĉiutaga vivo. Ne elekti partneron de Esperantujo, ne pluinstrui la lingvon al siaj infanoj, kelkfoje permesi al la geavoj paroli al ili, ke tamen estu iu ligo, sed ne tro. Kompreneble esceptoj ekzistas, same kiel mi estas escepto. Kaj kelkfoje mi ne volas esti tio. Ne volas la atenton, nek la demandojn rilate al tio.
Do pli facilas rakonti de mi mem: verki pri memoroj, reflekti je la komunumo de Esperantujo tiel. Priskribi la spertojn, oferti pecojn laŭ mia ritmo. Malofte mi ricevas interesajn demandojn rilate al miaj spertoj, kelkfoje tute stultajn. Kelkajn, kiujn mi komprenas kial homoj volas scii. Verdire la plej grava estas: kion donis Esperantujo al mi, kiujn spertojn mi havis dank’ al ĝi? Kio estis ĝia utilo fine? Ĉar mi daŭre diras tion: malgraŭ miaj malbonaj spertoj en kaj ekster Esperantujo, la lingvon paroli daŭre indas kaj la spertoj kiujn ĝi donas indas, eĉ malgraŭ Esperantujo.
Verkita inter la 1-a de aprilo kaj la 8-a de aprilo kadre de la Monda Verk-Monato de Bobelarto.