• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: aktivado

Hasta monatĵurnalo de lastminuta verkanto

30 merkredo nov 2022

Posted by Stela in esperanto, organizado

≈ Komenti

Etikedoj

aktivado, bobelarto, la tuta jaro, legosalono, literaturo, MoVeMo, verkado

Novembron ĝenerale mi ne ŝatas. Ĝi estas la plej griza monato de la jaro, la tagoj daŭre mallongiĝas kaj kutime mi malsaniĝas je iu momento dum ĝi. Do bezonatas serioza strebo por fari ion ĉiu tage por ĝojigi mian animon, ĉar vintro alvenas post okulblinko. Neniel interesas min neĝo, vintraj sportoj, esti ekstere en la malvarmo. Eĉ kristnasko ne aparte entuziasmigas min, la daŭra premo aĉeti donacojn kaj tro da kukoj, drinki tro… do tial mi ĝojis, kiam mi ricevis la ĉi jaran rememorigilon de JarKompaso por kontroli la Esperanto-tradukon de la libreto kaj helpi pri la etaj ŝanĝoj kiuj aperis ekde la pasinta jaro. Mi originale tradukis tiun ĉi projekton de 2015, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aferoj kiun mi plenumas fine de la jaro.

Ĉar la unusola festo, kiun mi vere ĝoje kapablas festi estas la nova jaro. Ĝi sencas al mi. Ni venas al fino de ciklo, kaj iusence komencas novan. Kreskante – kiel infano – la aliaj festoj neniel sencis al mi: naciaj festoj? Deviga malĝojo, pensado pri murdado, kantado de ĉio solemna, apenaŭa ĝojo aŭ gloro por kune festi la nacion. Aspektas tiel, ke ni emas festi nur la terurajn okazaĵojn de hungara historio. Eĉ ekzistas diraĵo: “plorante festas la hungaro”. Triste. Mi ne estas religia, do pasko aŭ pentekosto signifis ne pli ol ĉokolado-kunikletojn kaj plian tagon for de la lernejo – kvankam por tio, mi ajnan kialon akceptas.

Mi ne plu estas en tradicia lernejo, nek festotagoj ĝenerale influas miajn labortagojn aŭ feriojn. Sed silvestro ĉiam estas festo por mi. Kaj ne pro tio, ke estas la naskiĝtago de mia patrino. Ĝenerale estas la unusola festo, kiam ĉiu bonhumoras kaj havas esperon por la nova jaro. Kaj esperi je io pli bona gravas.

Ekde kiam mi konscie uzas la tempon rerigardi al la jaro, kaj kuraĝe revi pri la sekva, mi eĉ pli ĝuas la tagojn gvidantajn al ĝi. Kvankam okazas, ke mi fine plenigas la kajeron nur en januaro. Ĝis tiam mi pensas pri la demandoj, cerbumadas, kaj rerigardas la monatojn en mia kalendaro kaj tagĵurnalo antaŭ mi komencas ion ajn ekverki.

Foje mi vidis en blogo de amiko rerigardon al la jaro rilate al Esperanto, kaj mi ĉiam volis tion fari, ĉar mi sentas tiel, ke mi ne bone notas la aferojn kiujn mi kontribuas al Esperantujo. Mi eĉ ne havas liston de ĉiu renkontiĝo kiun mi helpis organizi aŭ fakte ĉefis, aŭ ne aparte bone kapablas rakonti pri mia profesia laboro nuntempe. Do mi pensas, ke se mi mallonge resumas laŭ la monatoj kiel pasis tiu ĉi jaro tiam mi almenaŭ paŝon proksimiĝas al kion mi deziras esprimi de longa tempo.

Mi komencas pasintnovembre la rakonton, ĉar la jaro ankoraŭ ne finiĝis, kaj mi volas verki pri plena ciklo. Ĝuste pro tio, ĉar en novembro 2021 okazis la unua MoVeMo, la Monda Verk-Monato, kies tria eldono finiĝas hodiaŭ. Mi ankaŭ havis KOVIM, kio ne estis tiom amuze, sed ĉar estis komence-meze de la monato, ĝi duonigis mian defion en du: mi komence verkis pri rakonto, kiun mi volis esplori, fine mi uzis verkohelpilon por fini la defion. Mi elektis fari 700 vortojn tage, kaj komence tute bone sukcesis pri tio, sed fine, ne. Sume mi verkis 20iom mil vortojn tamen, kio ne estis malbone.

Partoprenis ĉirkaŭ 15 homoj, kaj estis vere nekredebla sperto labori kune dum monato. Tiom belaj projektoj naskiĝis, kaj pluraj revenis por kunfari la duan kaj trian fojon ankaŭ! La tuto estis eksperimento por vidi ĉu interesiĝas homoj pri tia defio, kaj ĉu eblas trovi la defion por si en ĝi. Mi povas diri, ke jam la unua eldono superis niajn atendojn. Kaj tiel, apud la verksesioj kaj legosalonoj, nova programo de Bobelarto naskiĝis!

Legi plu →

Eventoplena jaro!

23 sabato dec 2017

Posted by Stela in esperanto

≈ Komenti

Etikedoj

aktivado, jarkompaso, jes, junulara esperanto semajno, laboren, nova jaro, pasporta servo, pollando

Malgraŭ tio, ke mia jaro estis terure malfacila pro mia tutjara senlaboreco, mia movada vivo ne tiom suferis. Aŭ ni povas tiel diri, ke okupiĝo pri Esperanto helpis min tamen atingi kelkajn aferojn dum 2017. Mi sukcesis partopreni plurajn semajnfinajn renkontiĝojn, klubkunvenojn, kaj eĉ pasporta servumis dum la somero! Mi daŭrigis la skribadon, pli ol 20 blogerojn aperigis ĉi jare, kelkaj eĉ vere iĝis tre sukcesaj! Aspektas tiel, ke la legantoj tre ŝatas, kiam mi intervjuas homojn, tiujn oni legis plej multfoje, kaj ankaŭ miaj rakontoj pri mia denaska vivo tra la someraj memoroj de IJS estis legataj kun avida atento. Mi daŭrigos ambaŭ fadenojn. Planoj por antaŭprepari novajn pecojn estos en miaj pensoj dum mia ĉeesto en Pollando. Mi mem tre ĝuis relegi kelkajn skribaĵojn, ekzemple pri merkatiko aŭ emocia laboro. Legi plu →

Vidi la futuron

22 sabato jul 2017

Posted by Stela in esperanto, konsilo

≈ 1 komento

Etikedoj

aktivado, junulara renkontiĝo, kunlaboro, organizado

Ni ja scias, ke Esperanto-lando ne ekzistas, do ni devas iel krei ĝin. Mi pasie ŝatis kaj daŭre ŝatas pripensi renkontiĝojn. Nuntempe tamen iomete de pli nova perspektivo aperas por mi. Kaj tio estas la pretigado de mia podkasto pri organizado de junularaj Esperanto-renkontiĝoj. Kio signifas, ke mi mem ne aktive partoprenos en la laboro de organiza teamo en la sekvaj monatoj, sed kunordigos miajn pensojn kaj helpos al vi organizi per rakontado de miaj spertoj en espereble bone strukturita formo. 😉

Rilate al tio venu mia konsilo – ofte forgesata – por kunordigantoj de renkontiĝoj. Se vi estas la gvidanto de la teamo, ne forgesu, ke vi estas tiu kiu vidas la futuron. Per tio mi volas diri, ke vi havas la respondecon plani la laboron, kaj pripensi la taskojn rilate al la paŝoj en la organizado. Eĉ se viaj teamanoj jam faris tiun saman renkontiĝon kun vi, kaj teorie scias, per kiuj taskoj oni kutime komencas kaj bezonatas fari eĉ tiam ili atendas vian direktadon kaj apogon. Vi estas tiu, kiu decidas en kiu sinsekvo la laboro estu farita, kaj vi ne rajtas atendi, ke la aliaj “sciu” siajn taskojn. Se io ne estas farite, vi devas rimarki, atenti kaj atentigi pri tio, plie direkti energion al la bezonata tasko: per rememorigo, konsilado ktp. Vi devas esti je unu paŝo antaŭ viaj kunorganizantoj. Ĉiu alia “rajtas” atendi, vi neniam. Estas via respondeco esti klara pri la tempolinio de la organizado kaj detaligo de la laboro. Mallonge: vi devas vidi la futuron.

 

 

Konsilo por aktivuloj

10 lundo jul 2017

Posted by Stela in esperanto, konsilo

≈ Komenti

Etikedoj

aktivado, laboro, tejo, uea

Miaj blogeroj kutime estas tre longaj. Kekfoje eble tro? Mi ne scias. Mi ŝatas preni la tempon kaj la spacon por bone priskribi, klarigi problemojn, vidpunktojn, aŭ en intervjuoj demandi ĉion kion mi volas, kaj ne mallongigi respondojn – donante spacon ankaŭ por la pensmaniero de la intervjuatoj. Do, por iom balanci tion, mi decidis skribi vere mallongajn kaj utilajn konsilojn en mia blogo. Kion mi probable pilaboros pli longe ankaŭ en miaj podkastoj. 🙂

Venu ĝenerala konsilo por vi de Aleks: “konatiĝu kun la lokaj grupoj, landaj asocioj, TEJO aŭ UEA. Estas multe da lokoj kie oni estas helpemaj. Se vi volas helpi ĉiam estas ebleco labori, kaj per tio vi povas havi belan sperton kaj tio helpas la movadon.” – Li mem redaktis IKU-n, la revuon, kiu enhavas ĉiujn sciencajn prelegojn de la Kongreso. Tiel kunlaboris kun scienculoj kaj profunde inspiriĝis de ilia laboro. Laŭ Aleks, se oni ne scias, ke oni bezonas homojn, tiam oni maltrafas tiujn okazaĵojn. “Se vi volas helpi, diru, kion vi volas fari, kaj vi trovos por vi lokon en la movado, povos labori per Esperanto kaj tio estos mirinda sperto por vi.”

Kiel vekiĝi ĝoje ĉiu tage? – intervjuo kun Aleks André

07 vendredo jul 2017

Posted by Stela in intervjuo

≈ 1 komento

Etikedoj

abituro, aktivado, Espéranto France, intervjuo, sociaj retoj, tvitero, uea

Se vi uzas tviteron en Esperanto, vi konas lin. Tiom simple. Li estas la aktivulo, kiu konstante engaĝiĝas kun interesiĝantoj de Esperanto – kun novuloj kaj spertuloj – por vigligi la movadon per pepoj. Li trovas la ĵusfinantajn Duolingo-kursanojn, la plej novajn jutubistojn, demandas pri kaj por la movado, kaj uzas kiun ajn lingvon por paroli pri Esperanto kun homoj el ĉiu angulo de la mondo. Informas, demandas, rekomendas, helpas, interligas, sed ĉefe: subtenas ĉiujn, kiuj montras ajnan emon al Esperanto. Ekkonu Aleks André. Legi plu →

Novaĵoj de la movado

17 dimanĉo feb 2013

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

agado, aktivado, argentino, bonaero, brazilo, donacado, esperanto renkontiĝoj, fremdlingva biblioteko, hej, hungario, ijk, ijk 2013, ijk 2014, ijs, israelo, jer, lernu, mono, organizado, prelego, sud-ameriko, tejo, uea, uk

Klare mi lastatempe estas tre okupata per IJS, sed ankaŭ pri miaj studoj. Tamen, nun mi deziras skribi kaj komenti pri kelkaj aferoj el la movado.

Unue iomete pri la IJK-oj. 2014 estos la jaro de Sud-Ameriko, la grandaj renkontiĝoj estos organizitaj tie. La 99-a (preskaŭ 100, belege! Ĉu la 100-a okazos en Bjalistoko? Aŭ en Bulonjo sur maro? Certe estos grandega batalo por la honoro.) Universala Kongreso de Esperanto(UK), ĉefa renkontiĝo de la Universala Esperanto Asocio (UEA) okazos en Bonaero, en la ĉefurbo de Argentino. Estis du kandidatoj laŭ la paĝo de TEJO: unu de argentina kaj unu de brazila teamoj. Kompreneble ĉiam taŭgas kaj indas proksime havi IJK-on kaj UK-on, se ili ne estas en Eŭropo. Plej multe da eŭropanoj vojaĝas tiom malproksimen, se ili povas resti pli longe ol nur unu semajno, almenaŭ du, sed kutime tri aŭ kvar. Ni vidis tion rilate al Vjetnamio, Kubo ktp. Do, kiu gajnis? Interese! Brazilo gajnis, kaj Argentino ricevis la instigon organizi bonan/riĉan junularan programon. La klarigo estas, ke la brazila teamo jam estas sperta, do indas doni la torĉon al ili. Mi iomete malkonsentas. Se sperto mankas, kial ni helpi la pli malspertan, sed tamen entuziasman argentinan teamon por povi organizi IJK-on?  Por kio ekzistas en la estraro de TEJO spertulo pri la kongresoj? Ĉu nur por elekti? Elekti povas ĉiuj. Aŭ daŭre helpi la teamon de la organizantoj (kiuj eble ne tiom spertas)? Mi pensas, ke la junuloj pensas pri la IJK, ke ĝi estas nur por maljunuloj, kiuj aĝas ie inter 70 kaj morto. Parte ili pravas. Ni diru, pravis. Mi ne scias fakte ekde kiam, sed UK-oj komencis havi bonan aŭ interesan junularan programon (klare por allogi alian kategorion de partoprenantoj) ankaŭ por la junuloj. TEJO estas parto de UEA, TEJO organizas (teorie) IJK-on, do la junuloj estas servitaj per renkontiĝo. Ĉu ne? Mi pensas, ke la unuan fojon kiam mi aŭdis pri io junulara kaj bona estis en Vilno, 2005. Antaŭ la IJK en Zakopane homoj partoprenis ĝin en Litovio. Do klare la klarigo devus esti pli: ni ricevas du aranĝojn per unu decido: argentinanoj: bonvolu distri nin ankaŭ dum la UK, brazilanoj, vi jam spertas, bonvolu daŭrigi distrigi nin por plia semajno post la UK. Ne malbona pensmaniero por la turismemaj eŭropanoj.

Sed antaŭ IJK 2014, estos IJK 2013. Ĉu ĝi fakte okazos? Mi skribis fine de novembro, ke la aliĝilo por la renkontiĝo ankoraŭ ne ekzistas. Estas post la mezo de februaro, kaj oni daŭre petas paciencon, ĉar ĝi baldaŭ aperos. Klare estas iu granda fuŝo ankaŭ ĉi jare. Nun en fb kaj en ankaŭ en Guglo+ mi vidis alvokon pri malmultekostaj flugbiletoj por partopreni IJK-on. Eĉ mi vidis en la paĝo de FESTO alvokon por malmultekosta alveno al IJK de la renkontiĝo.. Mi unue tute surpriziĝis… ĉu ne IJK ĉiam okazas meze de julio? Kaj poste mi pensis: tio mankis al mi! Tial ni ne decidis pri IJS post FESTO, sed antaŭ, ĉar ni ne volis havi ĝin dumtempe kun IJK, tio ja ne decas ĉiu kaze. Sed ne estas aliĝilo. Tamen kiel oni sciu, kiom kostos partopreno, kaj aĉetu jam flugbileton? Nia kotiztabelo de IJS estos preta morgaŭ, la aliĝilo pretas, la retpaĝo pretas, kaj ni decidis organizi nur antaŭ monato kaj duono. Jes, estas malpli granda renkontiĝo. Sed la organizado havas la samajn ŝtupojn. Oni originale devas mencii kostojn (proksimumajn) kaj lokon por la IJK jam dum la kandidatfazo de la evento. Mi vere vidas nenian kialon por ankoraŭ ne havi aliĝilon por la plej grava junulara Esperanto evento de la jaro, tiu, kiun ĉiu Esperanto-parolanto provas almenaŭ unufoje partopreni en sia vivo. Kio estas la rolo de TEJO? Kio okazas?

Samtempe TEJO provas kolekti monon por la vjetnamaj organizantoj de la pasinta IJK por ebligi ilian partoprenon en Israelo. Bela iniciato. Tamen oni ne devus peti TEJO-anojn por doni monon. TEJO mem devus certigi aŭ almenaŭ terure strebi por gajni monon tra subvencioj, aŭ helpi vjetnamanojn por peti/gajni monon tra subvencioj por si mem per la sperto de TEJO. Ĉar denove, TEJO fuŝis, kaj ricevis lastminutan savadon de la helpemaj vjetnamanoj. Do aŭ ili decidu doni monon de la jara buĝeto (kiu estas tre malgranda por la ŝanĝo de leĝoj kaj la malŝparo de mono por pagi alian TEJO-laboriston) aŭ petu de UEA, sed mi pensas, ke estas la respondeco de TEJO doni la monon. Ili fuŝis, ili devus pagi.

Interese, ke nuntempe monkolektado de afablaj Esperantistoj por pliigi la movadon estas nova tendenco. Mi skribis pri tio, ke lernu! petis helpon por plinovigi sian paĝaron, ĉar la dizajno jam estis tre malnova (10 jara), kaj pro la amaso de informoj kaj la vasta paĝo, oni bezonas pagatan/profesian helpon por propre agi. Mi ne donacis monon (mi ne havas monon ĉiu kaze), kaj mi registris unufoje (antaŭ longa tempo, eble en 2007?) por vidi la paĝon. Ĝi estas sendube tre bona por lernantoj, sed mi estas denaska, do finfine tute ne uzis ĝin. Mi scias, ĝi utilas por instruistoj ankaŭ. Eĉ kiam mi instruis, mi simple ne uzis ĝin. Ĝuste pro tio mi decidis forigi mian konton, ĉar mi prefere ne donu la impreson, ke mi uzas la paĝaron, se mi fakte tute ne faras tion. Simple ne estas juste havi lernu-konton, se mi ne povas reciproke ion doni.

Tamen dum du monatoj oni sukcesis kolekti ĉ. 12.500 USD-on. Bele granda sumo, pli ol 200 homoj malavare helpis. Gratulon al la kampanjo, kaj dankon al la donacintoj! Mi pensas, ke nun multaj homoj malpacience atendos la ŝanĝojn kaj la evoluon de la paĝaro!

Same evoluas la retpaĝo por la hungara renkontiĝo, IJS, ĝi estas tute renovigita, plena per novaj informoj pri la renkontiĝo en Tiszafüred. Kiel menciite pli supre, la kotiztabelo mankas nur. Pri tio laboras ni ĉi semajnfine, poste la paĝaro estos kompleta. Planoj estas aldoni detalojn pri la tuttaga kaj duontagaj ekskursoj kaj apartan, iomete pli detalan informojn pri niaj francaj kaj italaj partneroj. Samtempe jam pretiĝas la retpaĝo por JER, Junulara Esperanto-Renkontiĝo en Győr, estos post unu monato, semajnfina kunveno de la hungaraj junuloj, kun jarĉefkunveno. Sed antaŭ tio estos interesa programo ĵaŭde, la 21-an de februaro en la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Esperantlingva prelego de sinjoroj Endre Dudich kaj Albert Gesztesi, la titolo de la prelego estas La esploro de Luno – ĉu finita aŭ restartita? Februaro estas klare ankaŭ monato por aktivi kaj agadi!

Stela

Lastaj artikoloj

  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero
  • Mi donas al vi la stafeton. Kaptu ĝin!
  • Jarfina kurado
  • Hasta monatĵurnalo de lastminuta verkanto
  • Kaj la magio okazis la 11-an tagon

Pri tio pepas Stela

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Kvazaŭ la maratono ne estintus granda laboro ĉe @bobelarto Jam de semajnoj ni antaŭpreparas nian sekvan eventon:… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @SenlokeOrg Mi tre bone scias tion. Homoj pigras organizi renkontiĝojn por si mem. 6 days ago
  • Verdire mi ne scias kio estas la bona reago aŭ organiza maniero forigi maljunulojn sen soni tre drasta pri miaj ideoj. 6 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado bobelarto brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea uk verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2023/03/29/mul… 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Aliĝi al 1.195 aliaj abonantoj

Blogo ĉe WordPress.com.

Privateco kaj kuketoj: Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por ekscii pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 90 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Registriĝi
    • Ensaluti
    • Raporti ĉi tiun enhavon
    • Vidi retejon en la legilo
    • Administri abonojn
    • Maletendi ĉi tiun breton