Praktike mi jam skribis libran longecon pri mia perspektivo de la movado. 100 artikolojn mi publikigis ĝis nun en SĈNK. Mi ŝatas rondajn numerojn. Ili igas min paŭzi kaj iom repensi pri la progreso kiun mi faris. Ĉefe, ke oni ne scias komence:

Gratulo de WordPress
- ke estos 100-a artikolo,
- ke eĉ post 7 jaroj mi daŭre skribos,
- ke pli ol 14mil homoj iel trovos miajn skribaĵojn.
Kiam mi komencis, mi ne celis legantojn. Mi volis trovi lokon, kien mi povas skribi pri miaj spertoj, kaj jes, kritikojn pri la Esperanto-movado. Ĝenis min, ke ĉion, kio estas Esperanto bezonis laŭdi, subteni, festi kaj nepre ne kritiki. Kvazaŭ kritikado estus la problemo. Mi bezonis tiun ejon por esprimi mian vidpunkton, pensojn kaj aperigi aferojn laŭ mia ritmo kaj volo. Tio iĝis SĈNK en la pasinteco, kun evidentaj ŝanĝoj intertempe.
Do, venu iom da rerigardado: 10 aferoj, kiujn mi lernis dum tiuj 100 artikoloj.