• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: brita kongreso

Kaj la mateno venis, kaj la homlupoj mortigis neniun…

29 vendredo apr 2022

Posted by Stela in esperanto, organizado

≈ Komenti

Etikedoj

bobelarto, brita kongreso, Britio, EAB, homlupo, libroeldonado, literaturo, verkado

Do, ĉu la sorĉistino decidis tuj savi iun? Aŭ sin mem? Kial neniu mortis? “Fakte, estas agrabla tio, ke ĉiu almenaŭ unu rondon povas ludi, kaj ne okazis tuj murdo” – konstatas nia Dio, kaj mi fiksrigardas lin, ĉar mi scias, ke li scias, ke ne la sorĉistino helpis iun ajn. Ke mi, la homlupo ne murdis iun ajn. Tiam li ankoraŭ pensis ke temas pri miskompreno aŭ mallerteco, ne pri serioza decido.

Mi ŝatas la ludon, sed mi ne ŝatas esti homlupo. Oni ĉiam pensas, ke mi estas homlupo, kaj mi ne aparte ŝatas kiam la vilaĝanoj fakte pravas rilate al tio. Mi kompatas ilin kaj min mem. Kutime mi ne babilemas dum la ludo, ofte silenteme observas. Tio estas suspektinde. Se mi diras ion tial, se ne, do tial. Estas ĉiam kelkaj kiuj tuj komencas paroli kaj ne aparte lasas la aliajn diri multon. Komencantoj kompreneble ne kuraĝas tiom vigle argumenti, ili ne trovas la vortojn.

Tamen, esti ĉe Esperanta renkontiĝo, kaj ne ludi eĉ unu rondon de homlupo estas neimagebla en mia mondo. Dum la Brita Kongreso en Conwy Bay mi nepre volis partopreni almenaŭ kelkajn sesiojn, kaj reengaĝiĝi al la mondo de Esperantistoj erve (neologismo: “en la reala vivo”. Mi rekomendas komenci uzi ĝin.) Mi estis preleganto kaj kontribuanto al la programo. Brilis ĉeesti sur la insulo, paroli pri kial Esperanto-literaturo gravas, verki kune kaj malkovri dum la legosalonojdum la legosalonoj la unuajn ĉapitrojn de ankoraŭ neaperintaj libroj. Ni legis pri la murdo de Roger Ackroyd (tradukis Hanso Becklin, ankaŭ lia prelego pri ĝi estis elstara), kaj pri La kurioza incidento en la nokto de hundo. Se vi volas bonegajn librojn legi en la somero, nepre mendu ilin!

Alico en Mirlando havas Esperantajn desegnojn ankaŭ!

Sekvu la retejon de EAB por ricevi novaĵojn, la altkvalita libroeldonado de la Asocio estas mirinda. Mi havas preskaŭ ĉiujn novajn librojn kaj verdire mi ne scias kiu eldonas tiom belegajn librojn en la senco de aspekto, lingvaĵo kaj dezajno nuntempe. Plej verŝajne neniu krom ili. Tial kolerigas min la fakto, ke en la Belartaj Konkursoj ne rajtas asocioj aŭ homoj konkursi post gajni en unu jaro. Kia absurdaĵo estas tio! Ili devus gajni ĉiu jare ĝis kiam pli bona aperas sur la sceno! Ĉu vi jam tenis la libron Alico en Mirlando en viaj manoj? Se ne, vi ja ne scias pri kio mi parolas…

Ĉirkaŭ 60 homoj por semajnfino estas bona nombro de partoprenantoj. Se vi volas, vi povas iomete paroli kun ĉiu, kaj certe estos 2-3 kun kiuj vi profunde babilados. Nuntempe ofte okazas, ke iun vi jam sekvis-renkontis rete antaŭ jaroj, kaj venas la tempo finfine vidi unu la alian persone. Tiel estis kun mi, kaj la sperto estis elstara!

Pri la kvalito de la organizado mi ne dubis. Tim Owen atenteme antaŭpreparis kaj informis pri la evento en bela retejo. Elkorajn gratulojn kaj bone merititan ripozadon post la semajnfino al li! Mi bonŝancis pri la homoj kun kiuj mi dividis la hotelon, estis agrabla grupeto por matenmanĝi kune antaŭ la kongreso kaj bierumi vespere post ol oni forĵetis nin el la ejo.

Apud la bieroj kompreneble ni devis diskuti pri homlupo antaŭ ekdormi. Se iu partoprenis la eventon, do komprenis, pri kio ni parolis kaj nepre aldonis sian vidpunkton, ĉefe se temis pri la Dio de la ludo… Se ne, do cedis ekkoni plurajn flankojn de la rakonto pri kio okazis por povi sociumi kun ni. Kaj tiu obsediĝo pri la ludo neniam ĉesas dum Esperanto-renkontiĝoj. Oni devas malfermi la Pandora-skatolon de homlupo nur unu fojon dum la renkontiĝo kaj hoppp!… la spirito de la ludo neniam forlasas la renkontiĝon ekde tiam.

Mi klarigas (kiel ĉiam…) Dankon al Andrzej S. por la foto!

Mi ĉiam ridas kiom da miskomprenoj okazas dum ludado. Sed ne tiel ni ludis ĝin dum la IJK!!! Jam dum la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj la etaj denaskuloj inventas diversajn regulojn. Aldonas kaj forprenas kartojn kaj okazos bonhumora kaoso pro la devigaj kvereloj kaj akuzado. Tio estas neevitebla. Ni ridas, ni miskomprenas, mi ĉiam redemandas pri kion mi devas fari. Mi aŭskultas la regulojn kvazaŭ mi neniam aŭdintus ilin antaŭe. Mia cerbo senkonscie forigas ĉion, kion ĝi scias pri la ludo antaŭ ĉiu renkontiĝo, konservante nur la bazaĵon: la homlupoj murdas kaj la vilaĝanoj preferus vivi. Kaj venos iu nova Dio, kaj ri reinventos la regulojn.

Ĉi foje post la mateno alvenis, kaj iu mortis, la Dio ne diris ĉu estis vilaĝano aŭ homlupo, sorĉistino aŭ kiu ajn, kiu mortis. Ĉu vi jam aŭdis pri tia regulo?! Tio estis la unua fojo, ke mi ludis tiel, kaj mi serioze ne komprenis kiel tio povas esti… Ni volas scii, kiu mortis dum la nokto! Sed ne, ĉi foje ni ne rajtis scii. La Dio kompreneble klarigis al mi apud pluraj cidroj vespere, ke vere tiel oni ludas laŭ la reguloj… Oni devas lasi la karton sur la tablo kaj fine de la ludo ni ekscios kio okazis. Mi daŭre ne komprenas kiel tio sencas, do ajna spertulo bonvole klarigu al mi en la komentoj. La surprizoj dum la ludo ĉiam abundas, kaj kompreneble ĝi daŭre donas kaj donos temon (por sekvaj renkontiĝoj) pridiskutindan dum ni malrapide ebriiĝetas.

Kaj se vi volas scii kiel finiĝis la ludo… do mi nek gajnis, nek malgajnis. La vespera programo komenciĝis dume. Omaĝe al Bill Chapman venis kanti koruso en la kimra kaj ĝuste la du homlupoj volis aŭskulti la kantojn (jes, mi scias…) Do fine mi estis tiom malbona homlupo, ke mi eĉ prefere forlasis la vilaĝon kaj ne plu ludis.

Vi mankas al mi

17 vendredo apr 2020

Posted by Stela in esperanto

≈ Komenti

Etikedoj

brita kongreso, esperanto renkontiĝo, internacia junulara kongreso, organizado, pandemio

En tiu ĉi momento mi devus esti en Anglio prepariĝante ĉe la Brita Kongreso, kien mi estis invitita por prelegi pri la loka heroo de Leicester, Sue Townsend. Mi ankaŭ promesis fari laborgrupojn rilate al organizado de Esperanto-renkontiĝoj kaj prelegi pri denaskuleco. Temo kiu ĉiam allogas multege da atento de la partoprenantoj en kiu ajn renkontiĝo mi estas, en kiu ajn diskuto mi troviĝas.

piĵamo

piĵamo ĉiu tage

Mi neniam devis nuligi aŭ profunde ŝanĝi renkontiĝon pro eksteraj kialoj. Mi povas nur imagi la timon, malĝojon, perdon kaj respondecon de la ĉeforganizantoj en tiu ĉi momento. Mi sendas forton kaj kunsentas pro la malfacilaĵoj nuligi ion pri kio vi laboris plenkore ĝis nun. Kompreneble ne nur Esperanto-renkontiĝoj ne povas okazi, sed ĉiuspecaj homaj interagoj ekhavas defiojn kiujn antaŭe tiu generacio ne konis. Mi vidas la fonon de la organizado de la Internacia Junulara Kongreso kies konsilanto mi estas. Imagu min kiel advokato de la diablo. Ofte mi diras nenion, nur rigardas la fluon de la antaŭpreparado, kaj vidas kiom bonan laboron la teamo de la nederlanda IJK faras. Sed eĉ mi ne povintus ilin prepari por kiel agi kaze de monda pandemio.

Tamen, kion mi ja scias kaj havas sperton pri estas kiel negoci. Kaj tiu ĉi tempo igas nin negoci en ĉiu tereno de nia vivo. Momente ankoraŭ ne klaras la sorto de IJK (atendu la decidon la 25-an de aprilo), sed ne dubu ke en la malantaŭo pluraj ideoj-versioj aperas, pridiskutatas kaj konsideratas por kiel eble plej malaltigi la perdon kaj alporti al la mondo eventuale fekmojosan IJK-on, kiun ni ĉiu deziras kaj sopiras.

Miaj prelegoj por la Brita Kongreso kaj ĝiaj temoj daŭre vivas en mia kapo. Legi plu →

Kio okazos nun?

31 merkredo maj 2017

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 3 komentoj

Etikedoj

brita kongreso, Edimburgo, esperanto, futuro, ijk, junuloj, kongreso, maljunuloj, organizado, podkasto, ref, uk

Mi havis mian belan, rondan 30-an naskiĝtagon antaŭ kelkaj semajnoj. Dum longega tempo, mi ne pensis pri tio, ke miaj junularaj jaroj oficiale povas finiĝi. Mi timis pri tio. Nun mi ne plu timas, mi nur konstatas, ke esti super tridek en la Esperanto-movado estos io tute alia ol la eblecoj ĝis nun. Mi scias, ke laŭ TEJO ni, super 30 restas junaj ankoraŭ 5 jarojn, sed tamen, ni ankaŭ scias, ke tio estas ĝenerala mensogo por oficiale havi pli da membrojn en la organizo kaj neniel rilatas al ni.

Pri kio mi parolas? Do, kiaj Esperanto-aktivecoj kaj aranĝoj estas super 30? Speciale nejunularaj renkontiĝoj, kiuj ne celas familiojn aŭ lernadon de Esperanto? Laŭ mia sperto ne multe. Mi ne diras, ke ne estas, sed supozeble ne multe, kaj certe la vigleco de la junularo mankas el ĝi. De kie mi scias tion? Mi vidas la maljunulojn, kiuj daŭre venas al junularaj renkontiĝoj, ĉar ili ne havas la sian por festi kaj amuziĝi. Ne, mi ne parolas pri tiuj, kiuj ĵus pasis la oficialan junularan limon. Homoj ĉirkaŭ 40, 50 eĉ 60 regule(!) partoprenas aranĝojn, kiuj estas speciale organizitaj por tute alia generacio. Al tiuj, kiuj finas mezlernejon, aŭ studas ĉe universitato vidi maljunuloj ne estas alloga kaj eĉ komprenata. Por mi tio estas evidenta afero kial. Mi jam skribis pri tio multe pli detale en unu el miaj plej seriozaj blogeroj. Legi plu →

Edz-peranto – intervjuo kun Tim Owen

27 sabato maj 2017

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

brita kongreso, Duolingo, EAB, Edimburgo, esperanto, intervjuo, mensogoj, novuloj, organizado, tim owen

La pasintan semajnfinon okazis la Brita-Skota Kongreso en belega Edimburgo. Mi partoprenis ĝin pro pluraj kialoj. Nun, ke Pasporta Servo aperis kiel libreto post ses jaroj, mi serĉas la eblojn prezenti ĝin al la Esperanto-komunumo. La alia afero estis, ke – kiel por multaj homoj – same por mi gravas kie la renkontiĝo de ajna organizo okazas, se mem la temo aŭ la evento ne tiom interesas min, almenaŭ ĝi estu en bela loko, ĉu ne? Parte pro tio homoj ankoraŭ partoprenas ion ajn, kio okazas en Italio, ĉar la lando mem allogas, ne pro la kvalito de eventoj tie. Se vi ankoraŭ ne vojaĝis al Edimburgo, nepre vizitu ĝin!

Trie, kaj tio estas tute persona kialo, mi havas specialan rilaton kun Skotlando, kaj pro tio tre volonte festis tie gravan datrevenon. Mi alvenis tagon pli frue por turismumi, kaj poste tre ĝoje spertis renkontiĝon, kie mi ne vere konis homojn, kiun mi tute ne kunorganizis, aŭ helpis. Tamen, Batist kaj mi prezentis tie Pasportan Servon kaj mi ankaŭ partoprenis Komedian Kvizvesperon. Do, aspektas tiel, ke mi ankoraŭ ne plene sukcesas je vere nur partopreni renkontiĝon. Mi ne dubas, iam venos la tempo. Sed pri tio mi skribos poste.

Nun, anstataŭ kritiki la renkontiĝon, mi decidis intervjui la organizanton, sen kiu nenio okazintus. Tim Owen estas kerna aktivulo en la brita movado, kaj ni babiladis post la fino de la Brita-Skota Kunkogreso. Tiom tuj post la fino, ke ni fakte estis la lastaj forlasi la ejon de „La Fandujo” – komuna oficejspaco por individuoj – kaj tuj eniris preskaŭ la unuan drinkejon por cerbumi pri la freŝaj spertoj antaŭ mia mikrofono. Tiu tre interesa kaj spertoplena intervjuo estas kvazaŭ enkonduko al miaj venontaj podkastoj pri renkontiĝoj. Do vidu, kiel aspektas kiam du tre longe aktivaj kaj spertaj organizantoj sincere pritraktas temojn kiel organizado, kritikoj, Duolingo, novuloj kaj la mensogoj de la Esperanto-movado. Legi plu →

La Esperantistoj de la Jaro

01 merkredo feb 2012

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 7 komentoj

Etikedoj

aŭskultado, brita kongreso, esperanta radio, esperantisto, laboro, muzaiko, muziko, revo, voluntulo

Kio okazas se vi aŭskultas podkaston dum vi knedas panon kaj la programo subite finiĝas? Ĉu vi tuŝas la komputilon riskante, ke ĝi tute malpuriĝos aŭ prefere aŭskultas pacience la silenton por kelkaj minutoj ĝis vi povas purigi viajn manojn? Unu el la Esperanistoj de la Jaro tuŝis la komputilon, kaj dum kolera purigado de la klavaro pensis, ke se ŝi aŭskultintus la radion, tio ne okazintus. Muzaiko naskiĝis la 10-an de aprilo 2011 en sudo de Anglio.

Vi povus pensi: kiom facile! Kompreneble, ankaŭ mi jam pensis pri tio! Esperanta radio! Ne podkasto, radio! Daŭra, nur kun E-muziko, E-programoj, E-voĉoj. Kaj vi? Kial vi ne komencis labori por tio? – Ĉar mi scias nenion pri radio. Nenion pri surbendigado, nenion pri redaktado, nenion pri nenio.

Mi aŭkultas ĝin. Dolchamar. Ho, mi ŝategas ilin! Kaj mi aŭskultas aliajn kantojn ankaŭ, kiujn mi tute ne konas. Kia ebleco por la artistoj kaj por tiuj homoj, kiuj ĵus lernas Esperanton! Ekkonatiĝas kun la ideo, ke ekzistas tuta kulturo ligita al la lingvo! Mi neniam estis komencanto, sed tamen mi povas imagi, ke tiuj, kiuj aŭskultas pri la historio de Esperanto estas tre dankemaj por la malrapideco de la parolanto. Kio pleje plaĉas al mi estas la diversaj voĉoj. Mi ŝategas, ke estas malsamaj prononcoj de la vortoj. Kia bunteco! Komperenble mi ridetas, kiam ekaŭdas voĉojn de bonaj amikoj. Kaj daŭre pensas: kiom granda laboro tio devas esti. Volontula! Sendependa organizo de nur volontuloj, kiuj sen heziti donas tempon, energion, ideojn, programojn, sperton… kaj se ne scias ion? Same ne hezitas lerni, demandi aliajn, kiuj scias pri tiuj aferoj. Nuntempe pri kopirajtoj: kion fari, kiel?

Mi rajtis partopreni la 6-an retan kunvenon de Muzaiko. Ne estis batalo. Ne estis malĝentilaj komentoj. Mi jam alkutimiĝis al tio, ke tre ofte estas bonaj intencoj, promesoj, belaj celoj, sed ne multe da laboro en Esperantujo. Klarigoj, kialoj, kulpigado jes. Mi sufiĉe seniluziiĝis post IJS en 2007 kaj ĉefe post IJK en 2008. Tio estas nur unu afero. La alia frazo, kiun mi ankaŭ bedaŭrinde sufiĉe ofte aŭdas estas: mi nur volas ĝui la etoson, mi ne volas organizi, tio estas lacige kaj mi pagas por amuziĝi, faru aliaj la laboron. Tre malĝoje estas tion aŭdi. Mia patrino ĉiam diris, ke ŝi eĉ pli ĝuas eventon, se ŝi ankaŭ povas kontribui, iomete kunhelpi, labori dum ĝi. Mi devas konsenti. Mi eĉ kuraĝas diri, ke vi ne estas vera Esperantisto, se vi ne volas ion fari. Vidante, ke mi spertas denove spiriton de bonhumora laboro, ke se estas tasko ankaŭ estas volontulo… tre refreŝige…, mi sentas denove kia Esperantujo devus esti!

384 homoj alklakis mi ŝatas ĉe Radionomy. Tio estas ja kvazaŭ voĉdonado por tiuj homoj, ĉu ne? Mi certas, ke tiu nombro pli altiĝos semajno post semajno. Nuntempe 6 homoj aŭskultas (samtempe) averaĝe la radion. Ĉu vi pensas, ke tio estas malmulte? Mi pensas, ke eble estas malmulte, sed se ne estus la radio, eĉ 6 aŭskultantoj ne estus…

Laŭ Roĉjo (Huurman) – kiu estas la novaĵredaktisto – 13 homoj minimume ĉiusemajne faras iun laboron por Muzaiko. 9 naciecoj de 3 kontinentoj estas nuntempe en la kerna teamo. Thomas estis la radia cerbo, Veronika estas la koro de Muzaiko, ŝia entuziasmo estas legenda. Neil helpas pri komputilaĵoj. Kaj ĉiam novaj homoj allogiĝas al la laboro. Ekzemple Eva, kiu dizajnis tiujn belegajn Muzaiko t-ĉemizojn! Johannes okupiĝas pri muntado, kontribuas muzikon, intervjuojn kaj mallongajn programerojn. Multaj homoj ne laŭnome aperas, bonvolu ekkoni ilin dum aŭskultado!

La 1-an de julio aperis la unua provelsendo kaj ekde la 3-a de oktobro Muzaiko elsendas ĉiu tage ion ankoraŭ neniam antaŭe aŭditan programeron.

Kiam mi intervjuis Roĉjon mi demandis pri la plej kara laŭdo, kiun li ricevis ĝis nun: „Por mi persone ĝi venis dum JES. Mi parolis kun Ruso loĝanta en Polujo. Ankaŭ li aŭskultadas Muzaikon. Monaton antaŭ tio okazis la parlamentaj voĉdonoj en Rusujo. Kaj ĝin sekvis grandaj protestoj kontraŭ la fraŭda rezulto. En la novaĵoj de Muzaiko ni raportis pri tio, dufoje. Kaj tiu Ruso, Konstantin, per Muzaiko eksciis pri tio, antaŭe li ne aŭdis. Mi ĝojas, ke do nia laboro vere helpas al homoj ekscii pri gravaj okazaĵoj en la mondo.” Tiu laŭdo ankaŭ montriĝas en futuraj revoj liaj: “Mi volas, ke Muzaiko iĝu centra informpunkto por Esperantujo. Ke estu pli facile disvastigi ion, kaj ke tiel la komunumo sentu sin pli komuna. Krome mi volas per miaj novaĵoj atingi homojn en landoj, kie oni ne facile ricevas verajn novaĵojn el la tuta mondo. Aŭ alporti novaĵojn, pri kiuj aliaj komunikiloj ne ĉiam interesiĝas.”

Neil ŝatas la ideon de Muzaiko kaj malgraŭ lia komenca pesimismo nun jam tute pozitivas pri la projekto, laŭ li: “ĝi pli profesiigas Esperanton, ĉu ne?” Pri la komencoj li rakontas jene: “Veronika unue proponis ĝin dum la Brita Kongreso 2011, ŝi diris, ke ŝi ŝatus se estus Esperanta radio por ke ŝi povu aŭskulti Esperanton sen antaŭplani aŭskulti podkaston kaj ŝi menciis tion al ĉiu kaj laŭdire mi diris “kial ne komencu ĝin mem?” kaj ŝi jesis kaj tuj eklaborigis homojn” Tiu volo por fari ion estas tiom forta, ke Roĉjo, kiu laboras almenaŭ horon ĉiu tage por la radio, tiel rakontas: “Ĉe Muzaiko ni ofte havas emon fari antaŭ pensi. Kaj vi vidas, ke tio alportis videblajn rezultojn.”

Mi demandis pri la defioj, problemoj nur iomete, li respondis al mi: “ĉiama problemo estas homforto. Ni volus havi 24 horojn da freŝa enhavo ĉiutage. Ni havas pli malpli duonan horon ĉiutage. Tamen ne malbone. Nun ni tre okupiĝas pri la financoj kaj ankaŭ ekhavi propran servilon. Kompreneble la du rilatas unu al la alia. Ĝis nun financoj ne vere estis problemo, sed kiel kun ĉiuj aliaj aferoj en la mondo, se oni vere volas atingi ion, oni bezonas monon. Kaj pli bone malfrue ol neniam, nun do ni okupiĝas pri tio.

Fine, venu revo de Neil: “mi deziras, ke Muzaiko iĝu tiom grava kiel Varsovia Vento kaj Kontakto, do revo povas signifi, ke ni ankaŭ aperos kiel vera, neinterreta radio, sed mi pensas ke tio estas preskaŭ tute ne ebla”. Kun la entuziasmo, la rezultoj kaj la daŭraj laŭdoj: ĉu vi certas pri tio, Neil?

Stela

Lastaj artikoloj

  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero
  • Mi donas al vi la stafeton. Kaptu ĝin!
  • Jarfina kurado
  • Hasta monatĵurnalo de lastminuta verkanto
  • Kaj la magio okazis la 11-an tagon

Pri tio pepas Stela

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Kvazaŭ la maratono ne estintus granda laboro ĉe @bobelarto Jam de semajnoj ni antaŭpreparas nian sekvan eventon:… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @SenlokeOrg Mi tre bone scias tion. Homoj pigras organizi renkontiĝojn por si mem. 6 days ago
  • Verdire mi ne scias kio estas la bona reago aŭ organiza maniero forigi maljunulojn sen soni tre drasta pri miaj ideoj. 6 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado bobelarto brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea uk verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2023/03/29/mul… 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Aliĝi al 1.195 aliaj abonantoj

Krei senpagan retejon aŭ blogon ĉe WordPress.com.

Privateco kaj kuketoj: Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por ekscii pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 90 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Registriĝi
    • Ensaluti
    • Raporti ĉi tiun enhavon
    • Vidi retejon en la legilo
    • Administri abonojn
    • Maletendi ĉi tiun breton
 

Ŝargas komentojn...