• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: debato

Ĉu klaĉo pli fortigas (aŭ tute ne) teamspiriton?

03 dimanĉo feb 2013

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

debato, decido, ejo, elekto, esperanto aranĝo, festo, hej, hungario, ijs, internacia junulara semajno, jes, organizado, ses

Tio dependas de la teamo, ĉu ne? Tamen, mi legis kelkajn tre interesajn artikolojn pri tio, ke fakte iom da klaĉo pozitive influas la laboron de grupo. Kial tiu demando interesas min? Do, mi ŝatas klaĉi. Ne pri maldecaĵoj, aŭ melĝentilaĵoj, nur pri simple kio okazas. Jes, tio estas preskaŭ babilado, sed tamen, estas malfacile eviti demandojn, kiuj komenciĝas per: ĉu vi aŭdis, ke…? Kiel mi jam skribis pri tio antaŭe, mi estas nun la gvidanto de la teamo de IJS. Niaj babiladoj dum la JES pri IJS estis por vidi, ĉu ni povos kune labori, ĉu ni povos konstrui teamon de la parte entuziasmaj, parte novaj, parte seniluziiĝintaj homoj, kiuj unue decidis nur trakti la demandon de la IJS. Malĝoje nuntempe IJS havas iomete malbonan reputacion, aŭ eĉ se ne tiom bonan, simple novuloj en la movado ne konas kio estas IJS. Eĉ estis hungaro, kiu dum SES pasintjare ne sciis, ke ekzistas IJS. Honto. La Internacia Junulara Semajno estas la oficiala somera renkontiĝo de la Hungara E-Junularo.

Ni havis nian unuan personan kunsidon pri la IJS antaŭ 2 semajnoj, kiam mi veturis hejmen al Budapeŝto. Fakte originale tute ne pro la IJS, mi jam decidis multe pli frue (en novembro), sed tiel estis tre bona solvo por povi labori ĝis tiam. Ĉefe, ke por mi januaro estas iomete malpli streĉa monato, kaj mi povis multe pli da tempo dediĉi al la organizado. La aliaj teamanoj, kiuj ankaŭ studas havas ekzamenojn en januaro, do estis bona kombino tiel. Mi pensas, ke unue mi devas montri kian strukturon mi imagis por la aranĝo kaj poste demandi, ĉu oni konsentas, aŭ dezirus iel aliel fari. Ĝis nun tre bone funkcias la afero. Ni decidis pri kiujn lokojn (ontajn IJS-ejojn) viziti, kiam, pri la sekva kunsido, disdonis taskojn. La babilado estis tre fruktodona. Tamen, mia tasko estas malfacila. Jes, estas granda tasko, multe da respondeco, decidoj ktp. Sed mi sciis tion, mi ne devas pensi pri tio. Kompreneble renkontiĝo klare montras kiajn organizantojn ĝi havas, kiujn prioritatojn ĝi elektas, kaj fine kiajn programerojn oni elektas por la partoprenantoj.

Nia teamo estas belege bunta. Finfine homoj ĉirkaŭ 17-18, ne nur unu, sed vere pluraj, ankaŭ inter la helpantoj. Universitata aĝo, do komenco de 20 jaraĝaj, kaj ankaŭ iomete pli aĝaj en la direkto de 30 . Mi estas nun 25, dum la IJS 26, do mi estas ie en la mezo. Mi pensas, ke tio estas bone, ĉar mi jam (espereble) pli maturas ol kiam mi estis 16-18, sed sufiĉe malseriozas por kompreni, kion volas tiu aĝkategorio. Tamen, daŭre kunigi la teamon estas malfacile. La junuloj ne tiom seriozas, ne tiom atentas pri la graveco de kelkaj temoj, ofte komencas klaĉi kaj ni devas iomete halti dum la kunsido. La pli maljunaj ne estas tiom flekseblaj, havas siajn ideojn, kaj ne tiom bone akceptas kontraŭdiron aŭ kritikon. Estas diboĉuloj kaj gufujemuloj, preskaŭ du ekstremoj. Mi ne dubas, ke niaj programoj estos tre interesaj, ke ili certe multe pli donos, ol kiom la kvalito de la loko eble forprenas. Sed ni revenu al la klaĉoj. Evidente kelkfoje mi mencias homojn, ekzemplojn por helpi la organizadon. Same, mi tre dubas, ke mia organizstilo similas al la antaŭa kunordigantino. Kiom interesa, sed sendube tre bona vorto: mi devas kunordigi ĉion, kion homoj faras, kontribuas, volas. Pro tio mi kelkfoje devas fari tre malfacilajn decidojn. Ekzemple hieraŭ. Estis granda tago. Ni havis enorman skajpkunsidon por pridiskuti unu el la plej gravajn aferojn: elektadon de la IJS-ejo. Estis du ejoj, ambaŭ taŭgaj kaj maltaŭgaj, depende de tio, kion ni pensas pri kio pleje gravas. Normale, en la ni diru oraj tempoj de IJS, ni havis la ejon kaj la kontrakton en oktobro, aliĝilon en novembro, sed certe por la IS. Mi ĝis nun dufoje akceptis iĝi kunordiganto, ambaŭ foje kiam oni bezonis savi la renkontiĝon. Do, mi ne komencis labori en bona ritmo, pli frue, laŭ la kutimoj. TEJO tre bone konas tiun senton, kiam estas paniko, kaj ne okazos la evento, se… Estis evidente, ke por parto de la teamo ne tiom gravas, aŭ ne tiom spertas pri la elektado, do ili partoprenis la kunvenon, sed dum la voĉdono sintenis. La loko kiun ni fine elektis estas en Tiszafüred, kaj ĝi estas tre proksime al la lago (2 minutojn for).

Pri kio temis la debato? Ekzemple la loko kiu malgajnis povas loĝigi plurcent homojn, sed tio ankaŭ signifas, ke ni ne estus sole, kampadejo Morotva kapablas proksimume 70 homojn. Se subite aliĝus 140 homoj, ni devus gastigi duonon 100 metrojn for en alia kampadejo. Mi rapide listos, kio ne estas bona pri la loko, kaj poste klarigos kial tamen la decido iĝis kampadejo Morotva.

Unue, se multe da homoj volos veni, ĝi ne estas sufiĉe granda. Unu el la organizantoj diris, ke la gastejestrino estas tre helpema, afabla, kaj ĝoje havus nin kiel gastojn, sed la edzo ne tiom, kaj li estas laciga, eĉ ĝena. Interreto ne tiom bonas kiel en la alia loko, kaj ne eblas duŝi la tutan tagon, nur matene kaj vespere dum tempoj difinitaj, oni devas atenti pri la troa uzado de elektraj aparatoj, supozeble la kvalito de manĝaĵo estos malpli bona ol en la alia loko, sed tio estas nur spekulado. Ĝi ne havas sian propran sonsistemon kaj projekciilon. Ili ankoraŭ ne scias kiel aspektas vegano, kaj kion ĝi manĝas. Ne estas bicikloj por lui. Do bone, tio estas longa listo, kaj vi pensas: kion ofertas la alia loko?! Kaj ĉefe: ĉu ne estas tria/kvara ebleco? Ni ne havas la lukson serĉadi pli (ni havis longan liston kun aliaj kandidatoj, sed E-evento havas sufiĉe specialajn bezonojn). Vi povas imagi, ke ni bezonis pli ol 30 minutojn por decidi pri la loko, kaj mi ankaŭ bezonis pli da tempo por digesti, kial mi tamen volas la pli malgrandan lokon.

Venu la klarigo! Jes malpli granda, sed nur la nia. Mi tre volus havi 140 partoprenantojn, sed mi vere dubas, ke tio eblas ĉi jare, en 2014 eble. Ni devas unue pruvi al la homoj nian allogon. Jam estis IJS-ejoj en la pasinteco, kie ni havis kunloĝantojn, aliajn grupojn. Laŭ mia sperto, tio simple ne estas bona ideo, mutlfoje okazis, ke oni ĝenis la renkontiĝon, venis al la programeroj, aŭ primokis E-on. Kiu volas tion? Se venos pli da homoj, estas proksime aliaj ejoj, ankaŭ pli luksaj. Pri la lokaj organizantoj: mi pensas, ke eblas havi bonan rilaton kun ili, kaj tio dependas nur de mi. Mi promesis, ke se ni elektos tiun lokon, neniu alia devos paroli/agi kun tiu malafabla viro. Estu mia zorgo. Ĉefe, ke la edzino estas la ĉefo, ne li. Mia sperto estas, ke homoj volas uzi la reton multe, se la renkontiĝo estas enua, la programoj ne tiom interesaj. Se oni ŝatas la semajnon, tiam oni eble volas kontroli la retleterojn por 5 minutojn, aŭ fakte ĝui, ke oni ne vidas komputilon por semajno. Estas nia defio organizi ion ĝuendan, allogan. Kampadejoj ne ĉiam havas 24 horan aliron al varma akva pro ŝparado. Unue: tio estas normale, due: FESTO en 2010 eĉ ne havis propran necesejon, kaj eblis duŝi nur dum horo (grupe), mem la renkontiĝo malgraŭ tio estis tre bona sperto por la partoprenantoj. La bicikloluado ne tiom gravas, ĉio estas proksime. Se ni donas ideojn por vegana menuo, tiam ili akceptos tion, ne estas problemo. Alia afero estas, ke Tiszafüred estas pli bone atingebla per trajnoj kaj busoj, estas urbeto kun pli bonaj vendejoj por memzorgantoj. Ni ne devos pagi pli pro tio, ke la homo, ĉe la ejo volas – ĉio estas en la prezo – organizi por ni. Ni havos fermeblajn ejojn por la prelegoj, kursoj kaj diskutrondoj. Se estos malbona la vetero en la alia loko eblus iri nenien / fari nenion. Pasintjare estis simila problemo: dumtage varmege, nokte sufiĉe malvarme, kaj homoj frostis, ĉar ne eblis proper fermi la ejojn. Estos trinkejo surloke, du je unu problemo malpli, la prezoj estos malpli ol en Budapeŝto, ĉar ni estos en la orienta parto de Hungario, same en la vendejoj. Tiu trinkejo en la ejo havas bonan etoson. Ĉiam estas problemo la dĵ-oj, la diskejo, ktp. dum IJS. La organizantoj ĝojus havi eventon ĉe ili, en la alia loko ni estus nur unu el inter la grupoj, se ni deziras havi iom da eĥon en la loka aŭ departamenta medio la alia kampadejestro ne tro ĝojus pri tio.

Do post monato kiel statas la aferoj? Ni havas ejon, pretan programskizon por la tuta semajno, bonegan teamon (ankaŭ tre lacan momente post la laborego), elstarajn ideojn, planojn por la duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kaj ankaŭ proprajn vesperajn kaj noktajn programojn. Aliĝilo pretiĝas, retpaĝo pretiĝas. Estas tamen interese vidi kiel la aliaj renkontiĝoj evoluas por la somero. Mi pensas, ke la danĝera ideo de SES por havi kruel-imposton povas same allogi aŭ forpeli homojn. FESTO donis amuzajn nomojn al siaj loĝeblecoj, amasluksejo estis ĝoje akceptita. Reklamo-reklamo. De ambaŭ renkontiĝoj la retpaĝoj jam pretas kaj varbas, eĉ se ne kompletas ankoraŭ, kaj ne hazarde la invito por ĉiuj aranĝoj aperis la saman tagon eĉ vizaĝlibro, same kun IJS. La konkurenco fortas kaj kreskas.

Ankaŭ la teamo de IJS forte plulaboras por la sukceso, mi estas tre kontenta pri nia laboro kaj tre fiera pri nia teamo.

Miaj lastaj komentoj de la jaro pri lernu, JES kaj Muzaiko

25 mardo dec 2012

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

debato, esperanto renkontiĝo, futuro, ijs, jes, lernu, muzaiko, Naumburg, tejo

Mia lasta blogenskribo de la jaro estos pli pluraj aferoj, unue mi planis skirbi nur pri Muzaiko, mia plej ŝatata temo, sed mi ricevis du retleterojn, kiuj ankaŭ rilatas al la movado. Do iom da lernu.net, iom da JES kaj eroj de nia lasta babilado kun Veronika pri Muzaiko.

Antaŭ longe tempo mi registriĝis sur la retpaĝo de lernu, kaj kompreneble ne pro la studado de la lingvo, sed pro tio ĉar mi instruis Esperanton dum kelkaj jaroj kaj volis vidi kion la retpaĝo ofertas. La alia kialo estis, ĉar mi tiam ankoraŭ aktive kunorganizis la IJS-n en Hungario kaj volis varbi aŭ fakte vidi ĉu estas novuloj, interesiĝantoj, junuloj el Hungario. Fakte mi ne memoras ĉu mi sukcesis babiladi kun novuloj. Kelkfoje mi ricevis aŭtomatan retleteron: revizitu iam! kaj mi alklakis al ligilo, ĉar mi eĉ ne plu memoras mian pasvorton. Do tiam fojfoje mi estis ĉe la paĝo. Mi ne plu instruas E-on nuntempe, nek bezonas studi ĝin, kaj neniam studis ĝin, do vi povas kompreni, ke mi prefere vizitas aliajn E-rilatajn retpaĝojn, sed ĉefe babiladas kaj leterumas kun miaj amikoj, do mi eĉ ne bezonas trovi iun kun kiu mi povas ekzerci la lingvon. Tamen: mi deziras feliĉan naskiĝtagon al lernu.net! Jam ekzistas de dek jaroj! NKD! Do laŭ la letero: la plej granda E-komunumo en la mondo, pli ol 130 mil registritaj uzantoj, kaj pli ol 150mil paĝrigardadoj ĉiu tage. Imagu la laboron de la voluntoloj kaj laboristoj de lernu.net! Mi certas, ke ili kontribuis el tre granda kvanto de E-parolantoj de la mondo (kaj poste eble ankaŭ al denaskuloj, kiel mi 😉 ). Kompreneble ankaŭ ili bezonas monan subtenon por daŭre ekzisti kaj pagi por kostoj, kiujn ne eblas anstataŭigi per volontula laboro (ekzemple por la servilo kaj programado). Ili alcelas kolekti 5000 eŭrojn ĉi decembre por povi lanĉi novan kurson kaj vi povas donaci monon ĉi tie. Aŭ subteni la projekton ĉiu monate ĉi tie. Ĉefe tiuj, kiuj kredas je la fina venko: malfermu viajn monujojn kaj montru vian entuziasmon!

Sekva letero alvenis de LukiZ kaj li skribis rilate al JES. Mi tre ĝoje vidas, ke la malnovaj tradicioj de debatoj dum E-renkontiĝoj trovas sian vojon reen al la renkontiĝoj. Do por helpi la debatojn (mi supozas, ke LukiZ gvidos (parte) ilin) li deziras kolekti kelkajn opiniojn pri la temoj anonime (aŭ kun aŭtoro), kaj kiel komencaj frazoj li deziras ilin uzi. Do la peto estas maksimume 100 vortoj pri la sekva temo: kien iru la Junulara E-Semajno? Kaj por pli helpi la pensadon pluaj helpaj demandoj sekvas: ĉu JES povas iam fariĝi pli proksima al ideo de vintra IJK? Ĉu indus vastigi la kunlaboron kaj okazigi JES en aliaj mezeŭropaj landoj? Aŭ eble ĝi pli valoras kiel dulanda renkontiĝo okazanta laŭeble proksime de pola-germana landlimo? Mi volonte partoprenus tiun diskutrondon. Ĝuste pro tio, ĉar mi ne scias la respondojn kaj mi eĉ ne mem certas kion mi pensas pri la estonteco de JES. Kial ne? Do, mi skribis pri tio antaŭe, ke mi ne ĝojis pri la unuiĝo de AS kaj IS. Mi ne ŝatis la rezulton, kaj ĉefe, mi ne vidis veran kunlaboron inter la germanoj kaj la poloj. Do, kompreneble tiun frazon eblas ataki dirante, ke jam estis du aliaj JES, jam la 4-a ĉijare, kaj mi partoprenis nur la 1-an, do kion mi scias. Mi scias tion, kiom malsimilaj estis la etosoj de IS kaj de AS. Mi daŭre pensas, ke ne ĉefe la mono kaj la distanco gravis inter la du renkontiĝoj. Kompreneble estas homoj por kiuj jes, kaj estas homoj por kiuj ne gravis kiu renkontiĝon ili partoprenas, ĉar havas amikojn ambaŭ loke. Mi pensas, ke se oni volas fari pli grandan kunlaboron inter landoj tio devas veni iomete pli de TEJO. Pli da helpo bezonatas unue, ĉar iu devas esti la “cerbo” de la renkontiĝo. Ĉu estas ia ideo malantaŭ ĝi, aŭ ne? Ĉu nur festo novjare aŭ iomete pli? Kial mezeŭropaj landoj? Ĉu pro la origino de la renkontiĝo? Supozeble jes. Sed se la ideo ŝanĝiĝas ankaŭ la loko ŝanĝiĝu. Ĉu la renkontiĝo mem havus iun bazon, vertebraron, kiel mi nomas ĝin aŭ ne? Tio estis mia plej granda problemo pri JES. Mi ne vidis, ke la du malsimilaj sintenoj de la organizantoj vere povas esti realigitaj en unu renkontiĝo. Sed tio estas mia opinio, kaj ne forgesu, ke estas bazita sur la fakto, ke mi partoprenis ambaŭ renkontiĝojn antaŭe. Sed kial mi ne respondis al la letero de LukiZ? Ĉar mi pensas, ke de tro longa tempo mi ne estas sufiĉe profunde en la movado, kaj mi bezonus babiladi kaj sperti pli pri nuntempaj aferoj. Ĝis mi ne finas miajn studojn en Amsterdamo mi dubas, ke mi povos vojaĝi al renkontiĝoj, ĉar mi simple nek havas monon, nek tempon/energion fari tion. Sed la plej grava afero estas, ke mi tre ĝojas revidi tiuspecajn programerojn en junulara renkontiĝo. Tio vere mankas de la semajnoj! Estas koncertoj, jes, ekskursoj, jes, iom da kultura ekkonado de la lando, kie okazas la renkontiĝo, jes. Sed babilado pri estonteco, pri kiel indas, kion homoj pensas, tute ne. Ĉar la bezonoj kaj interesoj de homoj ŝanĝiĝas. Sed ne nur tio, se vi ne konas kiel estis, vi ne scias ĉu vi volus tion denove, aliel aŭ tutnove? Kaj kiu alia povus rekomenci la debaton kiel la prezidanto de TEJO? Tre bona iniciato! La limdato estas hodiaŭ, sed se vi povas bv. ankoraŭ rapide sendi viajn rimarkojn al LukiZ. Mi deziras sukcesan kaj pensoplenan diskuton por la tuta semajno!

Rilate ankaŭ al JES, nun venu kelkaj pensoj, rimarkoj pri Muzaiko, la teamo partoprenos la renkontiĝon en Naumburg kaj havos plurajn programerojn. Do mi demandis, kio estas la plej granda sukceso de la jaro por Muzaiko. La modesta respondo estis la fakto, ke Muzaiko daŭre ekzistas. Eblas ĝin aŭskulti ĉiu tage, estas multaj novaj podkastoj (100-200 elŝutoj tage), kaj la volontuloj daŭre helpas per la porgrameroj. La teamo restas pli-malpli la sama. Sed la retpaĝo estas nova! Ankaŭ nova t-ĉemizo aĉeteblos dum JES. Plaĉas al mi, ĝi aspektas tre bone. Kaj krom tio estos budo, laborgrupo pri novaĵoj kaj muntado, ankaŭ babilrondo. Sonas tre aktive. Alia novaĵo estas, ke plej multe da programeroj aŭskulteblas ĉe la nova retpaĝo. Veronika ĝoje rakontas, ke por ŝi tio tre gravas, ke la komitato de UEA havas pozitivan opinion pri la radio. Malgraŭ tio, ke Radionomy ne tre precize kalkulas kiom da alklakoj estas al Muzaiko, tamen la nombro estas ĉ. 400-500 tage, kaj monate ĉ.15000. Jes, vi bone legas, dekkvin mil! Planoj por la sekva jaro inkluzivas kunlaboron kun lernu. (Kaj mi aldonas: espereble eĉ pli da aŭskultantoj, novajn programerojn, pli da novuloj, novajn aŭskultantojn kaj senfinan forton por tiu ĉi sukcesa radio!) Longe vivu Muzaiko! Bonan aŭskultadon ankaŭ dum JES!

Stela

Lastaj artikoloj

  • Interplektitaj lingvoj
  • Kaj la mateno venis, kaj la homlupoj mortigis neniun…
  • Poezio en vestaĵvendejo
  • 11
  • Kiam (ne) mankas la vortoj

Pri tio pepas Stela

  • RT @bobelarto: Ĉi foje nekonkursanta verko de Ĵenja Amis, LKK-ano de la kongreso de @UEAViva aperis! youtu.be/EX57CLP_wxw 2 days ago
  • Mi estas en Montrealo, kaj promenis tra la urbo kaj kiu estas en Montrealo same kiel mi? :)))))) #efemeraartgalerio https://t.co/5gtVjvh6qN 2 days ago
  • @annalightworker @SirJaes En la reala (vera) vivo ;-) 3 days ago
  • Mi deziras saluti en la reto, ĉar mi ne povas #erve la inventinton de la vorto. Vivu longe @SirJaes! 3 days ago
  • @denesperanto JES al la kafo KAJ blogo! 5 days ago
  • RT @bobelarto: Bobelartanoj jam alvenadas al Montrealo, kaj renkontiĝos antaŭ la kongreso de @UEAViva. Ĉu ni revidos ankaŭ vin en niaj sesi… 6 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej podkasto pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea uk verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • RT @bobelarto: Ĉi foje nekonkursanta verko de Ĵenja Amis, LKK-ano de la kongreso de @UEAViva aperis! youtu.be/EX57CLP_wxw 2 days ago
  • Mi estas en Montrealo, kaj promenis tra la urbo kaj kiu estas en Montrealo same kiel mi? :)))))) #efemeraartgalerio https://t.co/5gtVjvh6qN 2 days ago
  • @annalightworker @SirJaes En la reala (vera) vivo ;-) 3 days ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Sekvu kun 1.096 aliaj sekvantoj

Blog at WordPress.com.

Privateco k. kuketoj: tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por lerni pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 1.096 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Sign up
    • Ensaluti
    • Report this content
    • Vidi retejon en la legilo
    • Manage subscriptions
    • Maletendi ĉi tiun breton