Etikedoj
dej, eger, gej, germanio, hej, jes, junulara esperanto semajno, junulara renkontiĝo, organizado, pej
Ne, tamen ne eblas havi someron vere sen Esperanto, ĉar mi ĉiukaze almenaŭ skribe komunikas sufiĉe multe kaj daŭre pensas pri la aranĝoj kaj spertoj de la pasinta jaro. Mi pensas pri tio, ke post pluraj jaroj ĉi somere mi tute ne partoprenis, kunorganizis aŭ faris ion ajn rilate al E-renkontiĝoj. Kaj tio estas vere stranga sento. Komence de la jaro mi ankoraŭ pensis, ke mi partoprenos la IJK-on en Pollando, almenaŭ partatempe ĉeestos la ILEI-konferencon en Hungario kaj ĝenerale estos en la kompanio de HEJ-anoj por semajnfino en la somero. Sed nenio el tiuj ĉi planoj realiĝis. Kial?
Tial ĉar… kaj nun ĉi tie mi bezonas almenaŭ plurcentojn da vortoj por esprimi min. Mallonge: mi lacas kaj mia vivo ŝanĝiĝis multe pro miaj spertoj de la pasinta kaj ĉi jaroj. Pli longe? Do, ĉio komenciĝis per la organizado de JES en Eger. Mi estis tute serioza, kiam mi pensis, ke mi skribos vere detalan analizon pri la renkontiĝo, sed fine mi ne faris. Nun, ke jam pasis tiom multe da tempo (ekde januaro, kiam la renkontiĝo finiĝis) mi povas multe pli bone distanci min de la okazintaĵoj. Emocie la unuaj sentoj rilate al la aranĝo estis kolero kaj laceco. Dum monatoj. Tamen venis pluraj indikiloj, rememorigiloj pri tio, ke mi nun jam finfine prenu la forton kaj fermu la organizadon rilate al JES.
Ekzemple kiam estis la unua kunsido de la ĉi-jara JES (ĝi okazos ie norde en Germanio), sed nia organiza teamo tute ne estis avertita pri tio, nek PEJ! Neniaj spertoj transdonitaj, demanditaj… neniaj demandoj rilate al financo aŭ statistikoj… Aŭ kiam alvenis retletero al la centra retadreso de la aranĝo, kaj HEJ ankoraŭ daŭre ricevis tion eĉ monatojn post la administra fino de la organizado. Tiuj aferoj nun jam tute ne gravas nur estas aldonaj eroj de la klara bildo: la JES estas morta projekto. Komence eble estis bona ideo. Eble ambaŭ GEJ kaj PEJ serioze pensis, ke tio povos funkcii, sed nun, post mia unue ekstera kaj nun interna rilato al la aranĝo, mi plensobre povas diri, ke laŭ la nuna stato de la asocioj kaj la organizado tiu ĉi projekto tute ne funkcias.
Mi ne vere skribis pri la organizado antaŭ la evento, ĉar mi timis, ke la teamo faros eĉ malpli da laboro ol tiam…, kio jam vere ne estis tro dum la aŭtuno. Dum la tuta jaro mi aŭdis la reagojn: ankoraŭ estas tro frue, kial pensi pri tio… Sed aŭtune ankaŭ preskaŭ nenio okazis, kiam la evento estis nur 3 monatojn for… Tuj post la JES mi tial ne analizis-skribis, ĉar mi perdis la fidon de miaj kunorganizantoj kaj volis atendi la financan-administran finon de ĉio – por certi, ke la mono alvenas al la kontoj el kaj al ĉiu direktoj. Do kaj kiam tio finfine okazis, tiam mi jam estis tre laca kaj decidis atendi por ke la ondoj foriru.
Nun mi jam povas diri, ke la tuta instituto de JES konstruiĝas sur sabla tereno. Mi komprenas kio estas politiko kaj kio estas simple mensogo. Mi bedaŭras la ĝeneralan tendencon de malpli kaj malpli kapablaj organizantoj kaj la perdon de la kono de la spertuloj. Mi ankaŭ bedaŭras la konkursadon kaj la nevolon por vera kunlaborado. Ekzemple estas interese, kiom GEJ tute ne volis partopreni en la projekto pri Hungario pro tio, ĉar tio ne estas en la originala interkonsento. Sed dum ni estis okupitaj kun la organizado GEJ-anoj komencis pripensi kunlabori kun la danoj, DEJ, por havi la renkontiĝon proksime al la norda limo. Sen averti PEJ laŭ mia scio. Do kiel tio estas kompreninda, se ni seriozas pri la supra interkonsento? Prefere ne mi donu la respondon.
Plurfoje mi serioze konsideris kial JES laŭ mi ne funkcias. De ekstere, ni diru tiel. Kiam mi nur vidis la signojn. Sed nun, de “ene” mi jam povis vere sperti kion ĝis nun mi nur supozis. Mi aliĝis al la teamo post plurfoja peto por helpi ĝuste pro tio, ĉar mi supozis, ke la problemo estas granda. Nun, ke tempo pasis, mi jam ne memoras ĉiujn detalojn de la organizado (fakte eĉ ne volas rememori) nur la kernaĵojn. Tamen ankoraŭ kun freŝaj spertoj mi skribis helpliniojn jam januare por iomete gvidi miajn pensojn. Mi ne uzos ĉiun, ĉar jam ne indas. Tiuj kelkaj fortaj impresoj pli ol sufiĉos por doni ideon al vi.
Mi komencos per la fino. Kial mi insistas, ke la ideo de JES estas morta? Mi pensas, ke ĝi mortis jam antaŭ ol HEJ komencis engaĝiĝi. Nun mi simple pensas, ke ne indas ĝin daŭrigi. Oni denove organizu en Germanio IS-on aŭ kion ajn, kaj AS-on aŭ ajnaĵon en Pollando, donante la eblecon por aliaj E-junularoj organizi novjare. Estas bone havi multajn junulojn samloke, sed vidante la nombrojn jam ni eĉ ne parolas pri plurcent, nur iom pli ol 100. Kial puŝi tiun ideon de unu granda evento? Kial havi la monopolon?
Do ni iru reen en la tempo por momento. Ni estis petitaj por helpi la eventon en printempo 2014 (jes, vi bone legas tion) – Lukiz de la pola flanko faris tiun negocadon. Fine, en 2015 aŭtuno, se la HEJ ne laboras, ne okazas la evento. Ni povas tion diri ĝenerale, ke sen PEJ eblintus fari ĉion, sed certe ne sen HEJ. Kaj mi ne parolas pri la individuoj, sed pri la organizado, asocioj. Estis momento kiam ni pripensis serioze kiel forigi PEJ el la organizado. Sed ĉar alia kasisto ne akceptis la taskon ni ne povis fari tion.
Vi povas demandi: sed kie estas la germanoj? GEJ? Kaj jes, tion mi demandis plurfoje. Kaj tio estis unu el la kialoj, ke mi forlasis la organizadon por kvar monatoj. Mi volis vidi, ke ambaŭ flankoj plene subtenas kaj komprenas la sindonon de HEJ por subteni la ideon de JES. Mi volis vidi, ke oni ne nur parolas pri tio, kiom JES gravas, sed aktive faras por tio. Rilate al la financoj gravis scii, ĉu la evento volas havi propran sonsistemon (=planado por la futuro, la sekvaj eventoj, estas vera bezono por konstrui la ideon de JES, do plani elspezi por ĝi). Ĉu ni aĉetu ion aŭ ne. Ĉu ni rezervu por la fonduso, kies mono jam ne ekzistis, kaj tiel oni ne povis ebligi subtenadon de kelkaj partoprenantoj.
Sed ankoraŭ antaŭe ŝokis la germanojn tio, ke PEJ negocis kun HEJ pri okazigi la eventon en Hungario. Tio estis komence de septembro 2014. Ili diris, ke ne subtenas la ideon. Kaj eksciis pri tio nur 2 tagojn antaŭ la kunsido. Kiam la iniciado jam estis almenaŭ tri monatojn pli frue. Do tiu decido klare ne estis komunikita inter la du organizaj asocioj. Pro tiuj aferoj(?) la reprezentantoj de GEJ plene ne helpis (ni povas diri, ke eĉ malhelpis) okazigi la eventon en Hungario. Ili rifuzis helpi pri antaŭaj spertoj, nombroj, ne volis proponi helpantojn aŭ vere ajnan helpon.
Tio estas unu el la kialoj pro la malmulte da homoj en JES. Se ambaŭ gepatraj asocioj (la tradiciaj) de la evento aktive reklamas, ke tio estas provizora solvo pro la du IJK-oj en ambaŭ landoj de la asocioj (Wiesbaden kaj Wroclaw), tiam ne estintus tiu stranga sento, ke homoj simple ne komprenas kial okazas la evento en tria lando. Mi devas aldoni tion: oni tamen ne tiom surprizu pri organizado en alia lando kaj poste dubu la sukceson. Kial ne surprizu? Kial ne? Ĉar oni supozeble negative komunikis la ŝanĝojn. Kvazaŭ tio estus iu malbona decido.
La GEJ organizantoj ne konas la nunajn HEJ organizantojn, do persona rilato antaŭe ne estis, kaj de GEJ vere ne venis respondoj al la leteroj (pardonu, krom unu “mi ne havos tempon por tio”) Nek PEJ varbis por la evento. Multe por IJK, sed ne por JES. Kvazaŭ tio ne estus ilia tasko. Nek dum sia plej granda evento antaŭe dum Arkones. Ne pli bonis la GEJ flanko. Dum la IJK en Wiesbaden estis nenio pri la JES. Kvankam jam loko, aliĝilo, retpaĝo estis pretaj de monatoj tiam. Kiam tio laste okazis, ke ĉio pretis por varbi? Neniam! Do, videble la asocioj ĝojis ne devi okupiĝi per tiu ĉi tasko. Ĉu ne tio estus la racio, ke se ĉio estas preta kaj bone, tiam oni volonte aliĝas vidante la eblon tiom frue? Prave, se oni ne volas ion, tio videblas. Malgraŭ la daŭra peno kaj forto. Logiko dirus, ke estos multe da homoj. Evidente la kontraŭo estis la rezulto de la gepatraj asocioj. Do, aldone HEJ kavazaŭ daŭre devis defendi sin, ke ĝi ne forŝtelis JES de la du aliaj asocioj. Kia fiaĵo estas tio?! La malmulte da homoj ne estis pro tio, ke la loko estis “malproksime”. 2 horoj de Budapeŝto, 15 minutoj de la tranjstacio ne estas for. Ne estis meze de iu kampo, kien 4 ŝanĝoj post plurhoraj atendoj kun malbona konekto daŭras alveni, kien busoj iras nur 2 foje tage. Tio simple ne estis vero, rigardu la mapon, damne…
Pro la malmultaj homoj mi persone devis fari la plej streĉan negocadon de mia vivo. La ejo pensis, ke ni estos proksimume 60-70 personoj pli kaj volis pagigi nin almenaŭ parte. Do, pro tio, ke ni promesis pli da homoj (ne en la kontrakto!), sed mi devis mensogi rilate al la financoj. Mi diris, ke ni tute deficitas pro la malmulte da homoj kaj mem havas teruran financan staton. Tio ne estis vero. Tamen, ni planis je pli da homoj kaj fine mi ĝojis, ke ni estis malpli. Malpli da homoj, malpli da laboro por mi. Kiom triste, ke mi devis memtrankviligi tiel.
(Mezpenso: AS iam estis planita kiel moviĝanta renkontiĝo inter pluraj landoj, IS neniam. JES mem inter du landoj, sed la tuta afero pri landoj igas min pensi kiom naciemaj tiuj renkontiĝoj estas, kaj kiom gravas kie fakte ili estas, ne nur la etoso, kaj ĝenerale, ke ĝi ja estas Esperanta renkontiĝo… subite naciecoj komencis tre-tre gravi. Kial?)
Mi jam vidis de la komenco, ke organizado estos sufiĉe granda defio, sed mi neniam pensintus, ke homoj, kiujn mi konsideris kiel amikoj mensogos al mi plurfoje. Mia fido perdiĝis plurfoje kaj poste simple ne revenis. Mi ankoraŭ neniam organizis tiel eventon, ke mi diris la unuan tagon: ni nur simple travivu la semajnon, provu kiel eble kun plej malmulte da eraroj kaj fuŝoj okazigi ĝin, kaj poste tiu koŝmaro malaperos de nia vivo. Mi simple ne komprenis kial organizas tiaj homoj, kiuj ne volas okazigi bonan renkontiĝon, kiuj ne volas havi sukcesan, neforgeseblan (en la pozitiva senco) semajnon? De la flanko de HEJ multaj klare diris, ke ne volas partopreni la organizadon, ne havos tempon, ne povos vintre helpi ktp. Kaj malgraŭ tio, mi tamen petis ilian helpon kiam estis jam tro la laboro. Kaj ili helpis. Kaj la prezo de tio estis poste tre alta. De GEJ venis nenia helpo, nenia interesiĝo kiel statas la aferoj. Tiu evento ja estas ankaŭ ilia evento teorie… klare ne. (Klare ne? Vidante kiom ĝoje kaj entuziasme komencis plani la postan, sed atenteme sen la nuna teamo…) De PEJ estis miksita la rilato al tio. Multe pli da helpo kaj organizado estis promesita, sed ne liverita. Mi povas diri, ke se PEJ vere interesiĝas pri sia evento tiam faras pli. Ne kulpigas, ne parolas, ne promesas, sed fakte faras. Mi ne parolas pri individuoj, sed pri la asocio. Por HEJ la JES estis detrua aranĝo. Eĉ monatojn poste ni ne volis eĉ paroli pri Esperanto, aktiveco, io ajn. (Se vi konas la agadon de HEJ iomete, vi eble komprenas, ke tio estas granda ŝoko.)
Nun, en aŭgusto rekomenciĝis io. Mi persone havis grandan kverelon kun mia kunorganizanto dum la pasinta IJS, kaj tio estis unu el la plej doloraj memoroj de mia tuta Esperanto-movadumado. Amara gusto aperas tuj en mia buŝo pensante pri la situacio. Ŝi post la JES decidis ne plu esti prezidanto de HEJ kaj la komenca plena entuziasmo de aprilo simple malaperis pro la streĉa laboro de la JES, kion kaŭzis la mallaboremo (kaj daŭra petado) de la PEJ ĝenerale. Mi scias, ke mi multege kulpas pri la akceptado de kunorganizado, kaj ankaŭ pri tio, ke mi ne bone pritaksis la naivecon de kelkaj HEJ organizantoj. Ni diru tiel, mi estas malpli kara, se oni mensogas al mi (ne estas tuj dolĉa kaj milda poste, bedaŭrante la mensoganton). Aliuloj pli rapide pardonas…
Kiam kelkaj el la PEJ malantaŭ mia dorso volis forigi min el la kunordiganto-pozicio tiam mi sentis, ke mi jam rajtas malferme koleri. Tiom senkuraĝan kaj senvertebran aferon mi ne ofte vidis. Mia naiva kunorganizanto volis tre ĝentile rifuzi transpreni la rolon anstataŭ diri, kiel ili aŭdacas ion tian fari/peti! Poste mi forlasis la teamon. Do bone, faru vi, se vi povas. Vi ja vidos, ke vi ne povas organizi sen mi. Iu ja devas labori en la teamo. Mia foriro el la teamo ankaŭ signifis foriron de pluraj homoj. Kaj poste Lukiz konvinkis alian HEJ-anon, kiu ankoraŭ neniam ĉefis ion ajn, ke transprenu tiom grandan taskon, kiu bezonintus seriozan sperton. Karaj PEJ-anoj kun la plano, ne trovu alian HEJ-anon por la tasko, sed elektu iun el inter vi por fari tion, se vi seriozas! Sed ne, ne, prefere ĵeti la taskon al iu alia, kiu ne estas PEJ-ano. Aŭ eble pripensu, kial vi volis forigi min, kaj vidi vian kulpon, vian parton en via malkomforto. Ĉu la problemo estis, ke mi petis vin tri foje, ke vi laboru, faru la interkonsentitan taskon, kaj kiam vi ne faris mi trovis alian solvon kaj subite vi ofendiĝis? Ho! Nekredeble! Ĉiukaze, la sukceso de la evento ne estis la celo, nur al iu alia fordoni (=ĵeti) la laboron. Tio tamen ŝokis min. Tiel organizi, ke ĝenerale la kunorganizantoj ne volas sukcesan eventon, mi simple ne komprenis tion. Ankoraŭ daŭre ne komprenas tion. Prefere diru, ke vi sincere ne volas ion fari. Ne pretendu, ke gravas por vi, kaj poste vi atendas iun miraklon? Oni tre klare devas diri, ke oni ne volas tion fari. Donu eblecon al aliaj junularaj organizoj organizi iun novjaran semajneton!
Do, mi forlasis la teamon kaj bezonis tempon por spiri, por ke la karaj komplotantoj komprenu, ke la arogenteco estas nefunkcianta afero ĉe mi. Kaj do, ke ili komprenu, ke sen HEJ nenio okazos. Sed la HEJ-anoj ne estis tiom bravaj montri la dorson al la organizado kiel mi. Ili supozeble ektimis. Ili estas pli karaj, bonkoraj naivaj-kredemaj ol mi. Sed ĉefe naivaj. Kvankam tiam ankoraŭ ne estis kontrakto, oni povintus pli-malpli simple lasi PEJ kaj GEJ en sia memfosita truo. Mia posta kunordiganto akceptis la taskon. Ŝi eraris kiam akceptis, sed samtempe mi komprenas kial ŝi faris tion. Sed rilate al tiuj okazaĵoj mi ne pardonos la konfliktojn en la hungara teamo, kiun la nelaboro de kelkaj malaktivuloj de PEJ kaŭzis. La promesoj kaj nefaradoj ktp.
Ne, la teamanoj de HEJ ne estas perfektaj, mi vidis la malrapidan malaktiviĝon kaj lacecon kiun tiu organizado kaŭzis. Fine mi nur volis, ke iu faru ion, ke almenaŭ kelkaj taskoj estu kompletigitaj. Mi daŭre faris la laboron de aliaj homoj, kaj ne okupiĝis pri miaj taskoj… Nur laste, postlaste, anstataŭ festi kristnaskon, anstataŭ pretiĝi por miaj ekzamenoj ĉe la universitato, anstataŭ...
Do la JES pasis… Kia ĝi estis? Do, ĉefe malĝoja. Kutime oni riproĉas al mi, kial dum miaj eventoj la organiza teamo havas daŭran apartan festadon kaj bonhumoron en sia teamo, kvazaŭ iu intima alia subrenkontiĝo okazus en la renkontiĝo. Ĉar kutime organizi estas streĉa, sed ankaŭ ĝoja kaj ni ŝatas esti kune. Jes, tio mankis. Mi bedaŭregis vidi la vizaĝon de unu el la PEJ-aktivuloj kiam li ekkomprenis kiom oni perfidis lin. Pri la aliaj malantaŭaj kvereloj de PEJ kiuj ne rilatis al JES aŭ HEJ, sed tamen havis efikon sur la organizado mi eĉ ne parolis. La situacio estis fia. Kaj mi supozas, ke daŭre estas fia. Mi ne scias kia estis la IJK. Vidante la preparadon de la evento mi povas al vi diri, ke mi ne pensas, ke ĝi estis bonega semajno. Serĉado de duono de la organiza teamo monatojn antaŭ la evento? Mankantaj programoj? Lokoj? Se ĉio estintus de PEJ en la IJK kaj nenio en JES mi povus tion kompreni, sed ne tiel estis. Momente mi ne konsilas al kiu ajn kunlaboron kun ili. Sed eble aferoj rapide ŝanĝiĝis kaj subite ĉio bonas. Tamen mi dubas. Se io fuŝas en Esperantujo jaroj bezonatas rekonstrui ĝin.
Kaj poste? HEJ ne okazigis IJS-on pro la ĉikonado de la slovakaj organizantoj rilate al la UK. Poste ni simple tro lacis pli batali. Kaj apud la JES… Do kiu emis organizi? Unu persono. Unu sola teamano. En Esperantujo ni batalas pasive. Ironie. Mi mem ne plu volas vere aktivi en tiu kampo por iom da tempo. Sufiĉis. Kaj mi jam alvenas al la limo de junulara aĝo. Do mi esperas, ke mi povos ĉion lernitan transdoni al la sekva generacio, kaj ke ili havas la freŝan spriton por daŭrigi. Ili ja bezonos tion.