Mi komencis la podkasto-serion La Bona Renkontiĝo por instrui pri organizado de Esperanto-eventoj ĉar iel mi volis transdoni miajn spertojn en la movado kiujn mi havis. Tiam ankoraŭ pli freŝe, pli bone rememorante detalojn de diversaj taskoj kiuj aperas dum la organizado, p(r)ovis mi krei la epizodojn kaj paroli al kiu ajn volis lerni pri tiu ĉi temo.
Sed la plej bona afero estis povi babiladi en Esperanto por la podkasto. Mi ŝatas intervjui, demandi, ekscii perspektivon de aliaj homoj. Ĉies vivo, kontribuo kaj spertoj povas esti interesaj. Mi tre ŝatis verki la komencajn epizodojn, sed verdire kiam mi finfine povis sidiĝi, pripensi demandojn kaj havi la ŝancon fakte demandi ilin al la homo antaŭ mi estis la plej bona parto de la laboro. Mia unua intervjuo aperis en februaro 2018, kaj mi estis entuziasme intervjuante homojn en la postaj monatoj. Tio bedaŭrinde ne daŭris longe, la intervjuoj kaj la novaj epizodoj abrupte haltis en la somero de 2018.
Esti denaskulo estas tute stranga afero. Daŭre. Kaj mi havas 33 jarojn da sperto. Malgraŭ tio ke aspektas tiel, ke mi ofte aperas en aferoj kiuj prezentas aŭ parolas pri denaskuloj mi ĉiam atenteme pripensas, ĉu mi vere volas la demandojn. Ĉar la demandoj ja ofte samas. Sed mi ne nepre respondas jam same. Aŭ eĉ se mi diras la samon jam havas alian signifon la tuta afero al mi. Ĉar fakte kion signifas esti denaskulo?
En Esperanto estas diferenco inter la du vortoj, en mia alia denaska lingvo – la hungara -, ne estas.
Ne nur praktike, do, kiu parolas al kiu, sed ankaŭ tiel kion signifas emocie, kiel Esperanto fakte ŝanĝas la vivon de infano. Ĉu estas la lingvo? La komunumo? La ideologio? La sinteno de la gepatroj? La aferoj kiujn oni povas fari aŭ faras nur pro Esperanto? Iomete ĉio, ĉu ne? Ju pli maljuna mi estas des pli facilas scii kiel agi kaj kiel respondi en tiuj situacioj. Ĉar la reagoj ofte similas. Kaj jes, ili ofte estas negativaj. “Esperanto ne estas lingvo, vi ne povas esti denaska parolanto de konstruita lingvo, kiom stultaj estas viaj gepatroj, ke ili ruinis vian vivon tiel, kompatinda infano, la lingvo mem estas senutila, neniu parolas tiun mortan lingvon.” Do se oni mense pretas al tiaj reagoj, ĉio estas en ordo. Tamen, domaĝe ke oni iom alkutimiĝas al tiuj atakoj. Almenaŭ mi. Se Esperanto ne estas nur unu el la lingvoj kiun vi parolas eble vi simple ignoras komentojn de konatuloj kiuj mokas vin pri tio kiom strangan hobion vi havas. Sed se granda peco de la konstruado de via propra vivosperto estas Esperanto kun sia absolute unika loko de via infanaĝo tiam estas pli dolora la afero.
Tial estas plezuro kiam oni havas kunlaboron kun homoj kiuj fakte entuziasme volas aŭdi la opinion kaj spertojn de denaskulo, kaj akceptas (aŭ tre naivas?) ke ricevos atakojn, malagrablajn komentojn sub videoj. Kvankam kelkfoje mi sentas tiel, ke se ie ajn oni ne angle parolas aŭ pridiskutas lingvan temon jam venas la plendoj. Ni vivas en stranga mondo…
En la pasinta semajno du aferoj aperis kun mia kontribuo kunlabore kun Wikitongues. Aperis filmeto en kiu mi parolas Esperanton dum 2 minutoj por montri kiel ĝi sonas kiam oni parolas ĝin flue. Je mia nekredeble granda surprizo jam pli ol 40 mil homoj klakis por rigardi ĝin.
Krom la video, kunlaboranto de Wikitongues, Gian Pablo Antonetti verkis artikolon pri Esperanto, parto de ĝi estas kelkaj pecoj de la intervjuo kiun li faris kun mi. Unu el la aferoj pri kiuj ili laboras estas kolekti kaj surbendigi ĉiujn parolitajn lingvojn. La projekto mem estas tre interesa, kaj mi vere kuraĝigas vin surbendigi videon por ili. Ĝis oni ne kontaktis min, mi bedaŭrinde tute ne aŭdis pri ili. Plej verŝajne ĉar mi ne estas lingvemulo en la tradicia senco. Jes, mi parolas pli da lingvoj ol la denaskaj, lernis kelkajn dum la jaroj. Sed mi ne parolas ilin aparte perfekte, kaj ne havas tiun senĉesan soifon por lerni novajn lingvojn aŭ pridiskuti lernometodojn, gramatikon aŭ ajnan komparadon inter lingvoj kion mi vidas kutime ĉe poliglotoj. Mi simple komprenas la rolon de lingvoj, ĉiam strebis lerni kaj uzi la lokan lingvon de la lando kie mi loĝis.
Mi ne ŝatas poemojn. Povas esti pro la devigitaj deklamo-konkursoj de mia infanaĝo aŭ tiuj amasoj da poemoj, kiujn mi devis parkere lerni… Mi ne scias. Tamen, kelkfoje mi haltas, legas ion, kaj pensas, bone, eĉ se mi ne ŝatas poemojn tio ja estas bela. Ĉe la universitato, kiun mi ĵus komencis antaŭ kelkaj semajnoj unu el la komencaj projektoj temas pri la libro de Primo Levi: Ĉu estas homo? La aŭtoro rakontas siajn nekredeble traŭmajn spertojn de la holokaŭsto. Mi estas en artedukista magistra studo momente, kaj ni devis legi la libron (se ni povis) en 2,5 tagoj. Ĝi komenciĝas per poemo. Forvorante la libron mi decidis tamen traduki tiujn kelkajn liniojn. Fakte, nek traduki mi ŝatas, sed pro io, tiu tasko sentiĝis tiom memkomprenebla, ke mi volos aldoni Esperanton al la kolekto de lingvoj.
Panjo kun plena entuziasmo rakontas en nia hejmo.
Kiel tio ĉio rilatas al mia patrino, kiun mi intervjuis ankoraŭ komence de la somero? Simple tiel, ke mi demandis ŝin kiel nia familia historio kunplektiĝas kun tiu nevortigebla tragedio de la dua mondmilito – t.e. kiu mankas de nia familiarbo pro Auschwitz. Kaj ŝi ja estis tradukisto en la plej granda parto de sia profesia vivo, eĉ se ne de literaturaj tekstoj. Nian familion kaj elektitajn profesiojn profunde influis landoj, lingvoj kaj maljustaj judaj leĝoj. Ekzemple kiujn lingvojn miaj geavoj lernis kaj kial? Kiujn intence ne, aŭ ne tuj?
En intervjuoj estas bone havi neresponditajn demandojn. Legi plu →
Mi sciis, ke mi ne havos tempon skribi tuj post REF en Mühlhausen, do mi diligente preparis miajn notojn pri la renkontiĝo dum la vojaĝo hejmen. La lastan tagon de la renkontiĝo mi decidis pli frue ekiri ol planite, por certe kapti mian vesperan trajnon al Amsterdamo. La post sekvan tagon matene mi forflugis al geedziĝfesto de tre bona amikino de miaj nederlandaj studoj. Do, mi havis tiun ĉi solan merkredon por elpaki, lavmaŝinumi, enpaki, kuri por la ringoj al la nordo de Amsterdamo, rapide trarigardi miajn notojn por la IJK-trejnado, printi, respondi la neglektitajn retmesaĝojn, kiuj ne povas atendi ankoraŭ du semajnojn, kolorigi mian hararon kaj kudri la subon de pantalono, kiun mi aĉetis en Germanio por la IJK. Mi ne havas tempon, damne.
Kaj tamen, atendante la sekiĝon de miaj vestaĵoj, subite mi aŭdis kanton en iu tute hazarda kantolisto kiu kiel ŝtormo igis min sidi antaŭ la komputilon, ke mi verku, kaj ne atendu ĝis post la IJK. Mi komencis merkrede nokte, kaj nun en Stokholmo vendrede matene finas mian rakonton.
Alvenante al Göttingen, mi sciis, ke tiuj kvar horoj utilos por cerbumadi kiel kadrigi la eksplodajn emociojn de la pasintaj 10 tagoj. Legi plu →
Mi petis intervjuon de Klára por komune esplori kion ni pensas pri denaskeco. Unue, mi petis ŝin paroli pri sia familio, lingvaj dinamikoj kun siaj fratoj. Poste ni atingis la momenton kie jam indis komenci kompari niajn diversajn perspektivojn kaj spertojn pri denaskuleco. Ili vere similas. Ĉu surprize? Eble ne.
Klára kaj mi en Amsterdamo
Kun Klára ni ambaŭ estas franc-hungaroj, loĝis por mallonga tempo en Bruselo, studis en Nederlando, parolas preskaŭ la samajn lingvojn, kaj ni eĉ trovis multe pli da komunaj aferoj dum nia babilado. Legi plu →
Finfine, mi sukcesis intervjui la unuan personon por mia podkasto! Persone, vidante unu la alian kaj babilante dum horoj antaŭ, dum la surbendigado kaj eĉ poste. Mi pensas, ke tio estas la donaco de la movado al denaskuloj. Tiuj amikecoj kiuj povas kaj povis komenciĝi de junaĝo kaj ankoraŭ daŭras. Miaj amikecoj komencas atingi la 20-25 jarajn jubileojn, kaj tio estas magie.
Gunnar kaj Stela en Rotenburg/Wümme – Internacia Seminario 2001/2002
Mi ĝuegis tiun babiladon kun Dĵ Kunar, kaj por ke vi ankaŭ povu bone kompreni ĉiujn referencojn menciitajn, mi decidis preni la tempon fari liston kun mallongaj klarigoj aŭ ligiloj. Eble por eŭropanoj estas pli facile koni ĉiujn movadaĵojn, sed ni ja kelkfoje parolis pri aferoj, kiuj estas 10-20-30 jaraj jam.
Denaskulo: Esperanto-parolanto de sia naskiĝo, unu aŭ ambaŭ de la gepatroj parolis la lingvon al infano de la komenco.
Gunnar kaj Stela en Horány, Hungario dum IJS 2014
Tendaraj Tagoj: 3-peca kajero por instrui Esperanton al infanoj, ankaŭ estis renkontiĝo.
Pasporta Servo: gastiga servo per Esperanto tra la mondo.
IS: Internacia Seminario: unusemajna renkontiĝo organizita de GEJ ĉirkaŭ la nova jaro, inter la 27-a de decembro kaj 3-a de januaro.
Gufujo: inversa ideo de trinkejo. Vi povas trankvile trinki teon kaj babiladi en agrabla ĉambro, kiu estas lumigita per kandeletoj. Se vi bezonas ripozan momenton dum festema aranĝo, vi iru al la gufujo.
La Bamba: dancado en cirklo. Flirtado kaj kisado estas parto de ĝi!
Hello, and welcome back! This is the second part of my series about what it is like to be a native Esperanto speaker. Just to get you into the mood I start with two little gems: I am so native that I started walking during an Esperanto event, and even my first word was in Esperanto: vidu! As the tram was passing by I pointed at it and said: look! So, let’s dive in and entangle even further the sometimes challenging relationships of what languages I use and with whom.
As established in the previous blog post, my father was French, and my mother is Hungarian. It made sense to them that when we are together, we would all speak a language that everyone understands. My father never learned Hungarian – if you are unfamiliar with it, Hungarian is considered to be one of the most difficult languages to learn. My sister was not a native Esperanto speaker. How is that possible? Legi plu →