• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: esperantistoj

Mondan solidarecon!

15 dimanĉo nov 2015

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

esperantistoj, hungario, internacia kunlaboro, politiko, sociologio, solidareco

Mi ne vere komprenas kio okazas nuntempe. Aŭ se mi tamen komprenas, tiam ni vivas en tre strangaj tempoj, kaj mi ne vere emas pli labori por la Esperanto movado. Do, kompreneble tio estas facile atakebla frazo, oni povas pensi, ke oni simple devas provi, daŭrigi kaj puŝi pli. Mi pensas, ke ne. Estas tempo, kiam oni simple ne volas fari pli. Eĉ kiam oni jam ne plu lacas, kaj povus semajne 1-2 horojn facile dediĉi al ajna organizado, aktiveco.

–

Ĉi tie mi ĉesis skribi post la komencaj linioj… kaj venis la tragedio en Parizo.

–

Daŭrigo: do, mia emo agi ne vere estas ĉe la aktiveco kaj plenforta entuziasmo-laboremo kie ĝi estis antaŭ jaro. Mi vidas la disfalon de la eŭropa movado, kaj ĝis nun provis fari ion kontraŭ ĝi montrante pozitivan ekzemplon. Estu en teamo, bonhumore agu, varbu. Organizu renkontiĝojn, malgrandajn, grandajn, ne gravas. Ĝenerale uzu la lingvon.

Sed. Estas tiom da fortoj kontraŭ vi. En la movado. En via lando. Hungario ne estas speciala kazo. Sufiĉas unu-du homoj kiuj pensas, ke ili estas la mezo de la mondo, kaj se vi ne konsentas kun ili, tiam komencas tiun vere venenan kampanjon kontraŭ vi. Ne sufiĉas vin simple lasi sole, lasi labori. Ne. Mi konas plurajn urbojn, kie estas diversaj E-kluboj pro tio, ke oni simple ne povas kunlabori. Tiu egoismo aperas en tiom da lokoj, ke tio estas surprizo, se ie ĝi ne aperas. Ĉiam estas iu, kiu klarigas kial povas aŭ scias… kiel pli bone fari kion vi faras. Sed nur klarigas, forprenas vian energion, sed neniam helpas, subtenas, antaŭenigas.

Kaj la afero estas ke E-parolantoj ankaŭ estas homoj. Homoj en siaj socioj, societoj, landoj, urboj, kampoj. Kaj bedaŭrinde paroli Esperanton ne donas ajnan protekton kontraŭ via propra fieco. Kio estas vere terure. Kiom ideal(ism)e estus tio, ĉu ne? Oni pensus, ke tiu lingvo por la komunikado estis farita ĝuste por tio. Por la strebo, ke ni komprenu unu la alian. Nuntempe ne tiel aspektas. Kiel denaskulo, multege da aferoj estis memkompreneblaj al mi, kiel esti interesita pri aliaj kulturoj, havi iun vere intiman, personan enkondukon al aliaj landoj kaj lingvoj tra miaj amikoj de/dum la renkontiĝoj. Mi ne dubis, ke vojaĝi eksterlanden estas io malinteresa. Tio sonas eble amuze, sed multaj hungaroj pensas, ke estas bone hejme, do kial iri alien?

Kion mi ne komprenis kiel denaskulo estis la originala ideo de la lingvo, rilate al paco kaj interkompreniĝo. Do jes, ni ĉiu parolas E-on, do ni bone komprenas unu la alian. Sed kial ne la anglan? (Tiun demandon mi ne komprenis dum jaroj. Kiel la angla rilatas al ĉio?) Kial tio ne sufiĉas, ĉu ne? Tio estas nuntempa demando. Sed en mia vivo, la demando estis starigita al mia patrino: sed kial vi ne instruas la francan? Ŝia patro estas ja franca, ĉu ne? Do, jes, tio estas unu el la plej grandaj tragedioj de mia vivo. Mi bele komencis lerni la francan, same kial E-on. Legi kaj skribi. Kiam mi estis 5 jara. Nun mi parolus la lingvon, se mia patro havintus iom pli da tempo instrui min. Tio estis la plano. Sed ne sukcesis.

Reen al Parizo. Nuntempe mi ĉiu tage pensas pri tio, ke mi tamen deziras havi mian francan naciecon, kaj mi scias, ke ĉe vizaĝlibro la solidarecon por la parizaj okazaĵoj signifas la franca flago, sed mi uzas ĝin por pensi pri mi mem kiel franco. Tio estas iu aparta historio, nur la mia. Bezonatas flagoj por la aliaj teruraj okazaĵoj, diras pluraj homoj. Ili pravas. Sed tio estas alia historio.

Eble nun, kiam ni vivas en tiuj militaj tempoj (fakte, kiam ni ne vivis en militaj tempoj?), bezonas ni, E-parolantoj kunveni. Tiuj, kiuj teorie parolas la lingvon de paco. Ĉu ni memoras ankoraŭ tion? Evidente por mi plej kortuŝa estis la parizaj atakoj, ĉar tie vivas plej multe de miaj amikoj, kompare al Bejruto, kie mi konas neniun (aŭ pensas, ke mi konas neniun), aŭ Ankaro, kie fakte estis surloke miaj nunaj studamikoj de mia universitato. Sed veran konekton mi havas kun Parizo.

Kio timigas min, kaj ne nur min, – kiel mi babiladis kun aliaj E-istoj – estas la lingvo kiun la politikistoj, ekzemple la prezidanto de Francio uzas: ni revenĝos, ni trovos la kulpanton, ni kiel ajn, senkompate kaj ĉefe uzante la vorton militon kaj terorismo uzas.

Ĝis nun estis la plurfoja kritiko de pluraj flankoj, ke E-istoj ne nur festu, sed faru ion seriozan. Ĉu tio estas rilate al la lingvo, aŭ pli, mi tute ne scias, sed simpla bonfarto per la lingvo kun ĝiaj parolantoj ne sufiĉis. Mi pensas, ke homoj tiom multe laboras, ke ne havas tempon pensi, kaj Esperanto ja estas sufiĉe bona hobio, malstreĉiga, festa, internacia, bonhumora. Tion oni ankaŭ bezonas. Mi pensas, ke nun venas la tempo fari pli. Ni bezonas aktive kontraŭstari la parolon pri milito, ĉefe pri tria mondmilito (uzis la papo) kaj kuniĝi por tiu celo por la paco.

Estas malfacile. Por morgaŭa leciono mi devis rigardi intervjuon inter sinjoroj Gilroy kaj West, soicologo kaj filozofo. Ambaŭ estas nigruloj. Ili parolis (inter alie) pri tio kial kelkaj homoj pensas, ke la demando de nigruloj estas solvita per elektado de Obama. Mi povus tion traduki al feminismo ankaŭ, estis Thatcher kaj nun estas Merkel, ĉu tio ne sufiĉas por virinoj en la politika vivo? Ĉu tio estas ĉio? Do, revenante, kial oni ne povas samsenzitive reagi al bomboj en Bejruto, Sirio kaj Parizo. Kial oni ne vidas, ke la seriozaj malfacilaĵoj de nigruloj ne solviĝis intertempe, malgraŭ to, ke MLK jam mortis antaŭ jardekoj…? Oni simple ne povas, tio estas vere malfacile. Tiam oni devus pensi pli ol nur si mem. Ne nur pri amikoj, kiujn oni konas, sed ankaŭ stranguloj. Oni devus kompreni, kaj vere pensi tion, ke franca/usona/germana vivo ne valoras pli, aŭ pli precize tiuj ankaŭ samvaloras, kiuj mortas en la Mediteraneo ĉiu tage, provante iri ien, kie estas teorie pli sekure, kie oni povas rekomenci, aŭ almenaŭ finatendi la teruraĵojn kiuj okazas en la hejmo. Ni ne povas rilati al tio. Laŭ Gilroy kaj West ni ne povas, ĉar ili ne okazas proksime al ni, ni forgesis aŭ entute ne povas memori la batalojn de la 60-aj, 70-aj jaroj, aŭ rilate la virinoj, komence de la jarcento. Sed.. Ĉu ni almenaŭ povus provi? Eble ni sukcesus. Sed por tio ne devas provi.

Ĉu ni, E-parolantoj povus komenci kaj kunvenigi homojn por montri solidarecon? Ĉu uzante la lingvon ni povus stari kune por la paco? Ni ne povas koni ĉiujn naciojn. Sed Esperanto, tio vere estas io komuna. Kien ajn ni iras. Ni sentas la kunecon. Ĉu ni jam forgesis kiom bonas internacia kunesti, komuniki, bonfarti? Ĉu ni povus iel tion uzi por veki la mondon, de tiu timo, kiu nuntempe regas nin? Fakte, ĉu ni unue povus veki unu la alian, ke Esperantistoj, nun, ni vere ne rajtas silenti, nun ne gravas, kiu estas pli Esperanta, nun ni devas reiri al niaj radikoj! Nun, estas la ebleco, por montri, ke ni kapablas. Ĉu nun, ke okazis en Parizo. Ĉu nun ni povas?

Advertisements

Feliĉan naskiĝtagon, nia kara Zam’!

15 sabato dec 2012

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 4 komentoj

Etikedoj

bjalistoko, denaskulo, e-festo, e-klubo, esperantistoj, movado, naskiĝtago, uea, universala kongreso, zam, zamenhof

Naskiĝis la 15-an de decembro en 1859 en Bjalistoko. Hm, kiom mi scias ankoraŭ pri nia granda majstro? Mi ne rememoras nomon de edzino, jes pri la okulkuracado, jaro de morto (Kialo? Ne. Li estis sufiĉe juna laŭ mi.), nomoj de infanoj? Tute ne. Mi memoras, ke li certe (eble?) havis almenaŭ du filinojn sed ĉu pli da infanoj? Vi povas kompreni, ke mi funkcias aliel ĉar mi estas denaskulo. Tiajn aferojn mi ne konsideris, kiam mi komencis paroli Esperanton. Ĉu neŭtrala lingvo? Kion tio signifas? Komenci lerni por ideologiaj kialoj? Jes, certe, sed ne pro miaj, sed pro miaj gepatroj, ili ekhavis la ideon instrui al mi. Ekkoni la historion aŭ iomete pli okazis rilate al eventoj. Ekzemple mi devis deklami poemon dum la E-festo de iu E-klubo, kiam mi estis vere juna. Mi multe deklamis, hungare, Esperante, ne gravis. Mi ne ŝatis. Aliaj ŝatis aŭskulti min. Mi ĉesis post la baza lernejo (feliĉe, kial mi faru ion, kion mi vere ne ŝatas?). Do, kio estas E-festo? Kiom bona okazo estas festi la naskiĝtagon de la majstro, ĉu ne? Nun, ke mi pli aĝas, kaj scias, ke li vere neniam volintus tion, mi devas diri la afero ĝenas min. Li ne volis esti nomata majstro, nek volis ke homoj kiuj parolas Esperanton festu lin. Kaj kio okazis? Tiuj stultaj Espistoj elektas ĝuste tiun tagon por festi. Kelkaj vere fervoraj ankaŭ festas la morton. Kiom bone, ke la Universala Kongreso estas en la somero kaj ĉiam ĉirkaŭ la 26-a de julio por festi la naskiĝtagon de Esperanto, do, se mi bone memoras tiam aperis la unua E-libro aŭ ĝiaj rajtoj aŭ io simile. Mi pensas ke tio estas vere konvena por la UEA ĉiukaze. Fakte, ĉu tio gravas, ke mi ne konas la vivon de Zam’ tiom profunde? La historion de Esperanto tiom pasie? Ĉu mi estas nun malpli bonkvalita partoprenanto de la E-movado? Mi pensas, ke ne nepre. Se mi volas scii pli, mi legas pli. Mi demandas pli mian patrinon. Mi pensas, ke mi uzas sufiĉe multe la lingvon kaj lernas vere multe per la lingvo por ĝojigi la fantomon de Zam’. Tion li volis, ĉu ne?

Fina venko?

29 dimanĉo jan 2012

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 2 komentoj

Etikedoj

esperantistoj, esperanto, fina venko, idealismo, lingvo, tejo, uea, universitato

Nuntempe ĉe la universitato mi havas devigan kurson. Ĝi nomiĝas identeco kaj diverseco en internacia urbo. Temas pri Amsterdamo, laŭ statistikoj en la tuta mondo ĉi ti vivas plej multe da naciecoj kune. La lecionoj estas tre diversaj, ni havas diskutojn fakte pri ĉio. La studentoj estas en kvar grupoj kaj ĉiuj havas lecionojn kun ĉiuj instruistoj de la grupoj. Unu estas israelanino kaj ŝi esploras pri la militaj rilatoj en sia lando. Nun mi scias multe pli pri Israelo kaj mi tre ĝojis pri tiu ebleco (pro IJK), interesega leciono.

Kiel tio rilatas al la fina venko? Ĉiel kaj neniel. La kurso provas al ni instrui, ke ni ne juĝu tuj laŭ la unua renkonto, ke ni estu malfermaj por novaj kulturoj , sed ĉefe al kulturoj, kiuj tute malsimilas de tio al kiu ni alkutimiĝis. Sonas konate? Alia okazaĵo kiu pensigis min objektive pri Esperanto kaj Esperantistoj: en alia kurso de la universitato ni devis elekti temon kaj skribi pri ĝi. Ni ricevis 4 vortojn por gvidi niajn elektojn. Unu estis lingvo. Kompreneble mi tuj volis skribi pri dulingvaj familioj. Poste mi ekpensis: mi estas ĉe universitato, kie veni el du-, tri-, eĉ kvarlingvaj familioj ne estas interesa afero. Mi ne skribis pri Esperanto. Vi povas imagi mian surprizon kiam samkursanino trovis Esperanton kiel temon. Ŝi ne sciis, ke mi parolas la lingvon. Kelkaj homoj scias, sed mi ne plu mencias ĝin. Kial ne? Mi ne certas pri la respondo. Kutime ĝenas min, ke mi estas la knabino, kiu parolas tiun strangan lingvon, kiun neniu parolas. Ne, mi ne hontas, ke mi parolas Esperanton. Sed ĉu vi jam sentis tiel, ke vere nur tion vi kapablas demandi de mi? Vi estas denaskulo? Ĉu vere!? Sed kial viaj gepatroj ne instruis al vi lingvon, kiun vi povus uzi? (Pri denaskuloj dum Esperanto renkontiĝoj mi skribos alian fojon.)

–      Ho, diru al mi kelkajn frazojn en Esperanto!

–      Kion?

–      Mi ne scias. Kion ajn. Iooooon, mi peeetas!

Se mi estas bonhumora mi volonte komencas paroli pri la vetero, kia tago estas, kaj ke kia stultaĵo estas, ke mi devas paroli en Esperanto al ili. Kaj kompreneble ĉiuj provas kompreni, analizi kaj kompari al aliaj lingvoj (sonas kiel hispana/portugala/latina ktp. kion ili aŭdis. Ne estas problema kun tio, sed post la okdekunua fojo estas tiom ege teda.

Mi pensis, ke mia samkursanino petos helpon de mi. Ŝi ne petis. Mi iomete ofendiĝis, ĉar mi pensis: ni vivas en la sama koridoro kaj se vi vere ne konas tiun lingvon kaj estas iu kiu eĉ parolas ĝin… do vi intersiĝas kaj provas plifaciligi vian universitatan laboron. Poste mi pensis: eĉ pli bone, ke ŝi ne demandis min. Tiel pli interesa estos por mi, ke iu, kiu scias nenion pri la lingvo kion trovas. Ĉar Esperantistoj oficiale estas idealistoj. La titolo de ŝia prezentado estis: ĉu la futuro de homoj aŭ restas hobio? Ĝenerale ŝi tre bone klarigis pri la historio, kompreneble estis eraroj en la Esperanta teksto kaj diris, ke Zamenhof mortis post la dua mondmilito (la unusola fojo, kiam mi enmiksiĝis, kaj diris, ke tio ne okazis ekzakte tiel…), sed ŝi pravis kiam ŝi diris, ke tio estas plene hobio, kaj ne aspektas tiel, ke la fina venko okazos.

Kial vi lernis Esperanton? Tiu demando serioze interesas min. Kutime mi respondas al tiu demando:

–      Mi pensas, ke mi ne havis tre grandan elekteblecon ĉu mi volis lerni aŭ ne.

–      Kiel tio povas esti?

–      Mi estas denaskulo.

La sama historio denove… Pri la fina venko kaj ĉefe pri raŭmismo mi havis bonegajn diskutojn kun homoj el multe da landoj. Mi observis (kaj kelkaj homoj konfesis), ke tiuj homoj, kiuj ne nepre volas la disvastiĝon de Esperanto havis ion komunan: ili veturas al Esperanto renkontiĝoj, ĉar tie ili sentas sin belaj, interesaj, saĝaj, amataj. Mi scias, tio estas tre forta opinio. Sed tiuj homoj sentas sin akceptitaj pleje en Esperantujo kaj ne nepre ekster ĝi, do ne volas forlasi tiun sekuran lokon. Se ili akceptiĝas ankaŭ ekster E-mondo, aŭ ili forlasas la movadon, aŭ batalas por la fina venko pro la idealismo. Nuntempe matematikistoj, komputilsciencistoj lernas Esperanton ĉar interesas ilin la logiko de la lingvo. Se ĝi estas logika, do facile lernebla, kial ne provi? Poste, se lernite, kial ne uzi ĝin, se entute eblas uzi ĝin por io… Lingvokolektistoj pensas, ankoraŭ unu lingvo en mia listo, bonege! Kiu povos atingi la finan venkon nome de la Esperanto parolantoj?

Foje franco kiu vivas en Hungario diris al mi: la problemo kun UEA kaj TEJO estas, ke ili ne laboras por nuligi siajn organizojn. Ĉar se Esperanto disvastiĝus, oni ne bezonus ilin. Prefere ili tre bone fartas kune, la etoso estas bona, sed ne multon laboras por la fina venko. Mia panjo skribis en la hungara retlisto esp-en-hung plurfoje: la membroj de la listo ĉiam provas konvinki unu la alian kiom grave estas Esperanto kaj kiom bona afero ĝi estas. Ni ne devus konvinki unu la alian, ni jam scias tion. Ne ĉi tie diskutu, prefere ekkonigu ĝin al aliaj homoj. Mi mem plurfoje membriĝis en la listo kaj ĉiu foje simple ĉesis membri post kelkaj semajnoj…

Mi estas denaskulo. Jes, mi jam menciis tion. Sed tio ĉiam revenas al mi: mi ricevis Esperanton kiel donacon, sen Esperanto miaj gepatroj plej supozeble ne renkontiĝintus.  Mi gajnis la idealismon kaj lernis tiom da aferoj, kiujn oni nun provas al mi klarigi je universitata nivelo. Kvazaŭ mi ne scius pri kio temas. Esperanto estas la respondo.

 

Stela

Lastaj artikoloj

  • Virinoj ĉie, ĉiu tage – longe vivu!
  • Denaskuloj inter si – intervjuo kun Gunnar R. Fischer
  • Native Esperanto Speaker – Esperanto, A Natural Language (Part 2)
  • Native Esperanto Speaker – The Jubilee Child (part 1)
  • Denaskaj rakontetoj

Pri tio pepas Stela

  • Mi faris la epizodon, do mi ne komentos! Sed tre interesas min viaj opinioj! Kio estas laŭ vi gravaj eraroj de orga… twitter.com/i/web/status/9… 16 hours ago
  • Ĉu vi pretas por pli? Se ĉio bone funkcias ĉi semajne, nova #LaBoRen epizodo aperos baldaŭ! JESSSSS! https://t.co/BA2Bhtxryi 1 day ago
  • @Radioclare @serpent849 26?! One lucky bee! 1 day ago
  • Way to go! Please take pictures! twitter.com/CRostvik/statu… 5 days ago
  • RT @vonny_bravo: As promised, here’s a means of submitting your story anonymously. The sheer volume DMs shows it’s needed. Please share! Th… 6 days ago
  • @miestasmiaeo Mi iros al la IJK. Mi tre gxojas pri tio. 1 week ago
Follow @Stela_Bee

aktivado as brita kongreso denaskulo esperantistoj esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijf ijk ijs internacia junulara semajno intervjuo is israelo jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro maljunuloj movado muzaiko naskiĝtago nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Advertisements

Stela pepas

  • Mi faris la epizodon, do mi ne komentos! Sed tre interesas min viaj opinioj! Kio estas laŭ vi gravaj eraroj de orga… twitter.com/i/web/status/9… 16 hours ago
  • Ĉu vi pretas por pli? Se ĉio bone funkcias ĉi semajne, nova #LaBoRen epizodo aperos baldaŭ! JESSSSS! https://t.co/BA2Bhtxryi 1 day ago
  • @Radioclare @serpent849 26?! One lucky bee! 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Sekvu kun 376 aliaj sekvantoj

Create a free website or blog at WordPress.com.