En tiu ĉi momento mi devus esti en Anglio prepariĝante ĉe la Brita Kongreso, kien mi estis invitita por prelegi pri la loka heroo de Leicester, Sue Townsend. Mi ankaŭ promesis fari laborgrupojn rilate al organizado de Esperanto-renkontiĝoj kaj prelegi pri denaskuleco. Temo kiu ĉiam allogas multege da atento de la partoprenantoj en kiu ajn renkontiĝo mi estas, en kiu ajn diskuto mi troviĝas.
piĵamo ĉiu tage
Mi neniam devis nuligi aŭ profunde ŝanĝi renkontiĝon pro eksteraj kialoj. Mi povas nur imagi la timon, malĝojon, perdon kaj respondecon de la ĉeforganizantoj en tiu ĉi momento. Mi sendas forton kaj kunsentas pro la malfacilaĵoj nuligi ion pri kio vi laboris plenkore ĝis nun. Kompreneble ne nur Esperanto-renkontiĝoj ne povas okazi, sed ĉiuspecaj homaj interagoj ekhavas defiojn kiujn antaŭe tiu generacio ne konis. Mi vidas la fonon de la organizado de la Internacia Junulara Kongreso kies konsilanto mi estas. Imagu min kiel advokato de la diablo. Ofte mi diras nenion, nur rigardas la fluon de la antaŭpreparado, kaj vidas kiom bonan laboron la teamo de la nederlanda IJK faras. Sed eĉ mi ne povintus ilin prepari por kiel agi kaze de monda pandemio.
Tamen, kion mi ja scias kaj havas sperton pri estas kiel negoci. Kaj tiu ĉi tempo igas nin negoci en ĉiu tereno de nia vivo. Momente ankoraŭ ne klaras la sorto de IJK (atendu la decidon la 25-an de aprilo), sed ne dubu ke en la malantaŭo pluraj ideoj-versioj aperas, pridiskutatas kaj konsideratas por kiel eble plej malaltigi la perdon kaj alporti al la mondo eventuale fekmojosan IJK-on, kiun ni ĉiu deziras kaj sopiras.
Miaj prelegoj por la Brita Kongreso kaj ĝiaj temoj daŭre vivas en mia kapo. Legi plu →
Korekto: intertempe la podkasto jam aŭskulteblas sur Podcast Addict.
Iu konstatis dum la JES plenridante, ke Esperantistoj eĉ pli sankte gardas tradiciojn ol la ekstremdekstruloj ie ajn en la mondo. Oni ofte ŝercas pri tio, ke Esperantio estas sekto, aŭ almenaŭ tiom tradiciema kiel ajna kutima religio. Mi certe kulpas je tio. Mi iris al JES serĉante tradiciojn, volante havi la samajn spertoj dum novjara evento kiel antaŭ 15 jaroj. Kelkaj restis, kelkaj bedaŭrinde ne, mi lamentas. Ĉefe tiuj rilate al la novjara balo.
Kiam mi aliĝis al la JES mi decidis, ke kia ajn estos la organizado (mi vidis la malbonajn antaŭsignojn), kion ajn oni faros dum la semajno mi simple volos partopreni ĝin kiel eble plej bone. Mi volos ĝui, ke mi reestas en Esperanta etoso post tiom multe da tempo por tuta semajno. Kaj tio estis ekzakte kion mi faris. Mi sciis kio estos fuŝite, kio povos eventuale funkcii, ĉar mi jam estas sperta organizanto. Miaj antaŭpensoj ne fiaskis, ĝuste tiuj aferoj ne funkciis, aŭ malbone okazis kiujn mi pridiskutadis en mia kapo dum la vojo en la trajno. Sed la diferenco estis, ke la tuta afero ne interesis min, mi ne volis zorgi pri tiuj fuŝoj. Kaj mi sukcesis nur observi, ne reagi. Granda defio por mi.
Ni provis fari tiun foton proksimume 8 foje. Ni ridegas en ĉiu.
Estas belege denove brakumi amikojn, kiujn vi fakte eĉ ne scias kiam lastfoje revidis, sed tiu rideto estas la sama kion vi ĉiam rememoris. Mi sciis, ke mi ekkonos novulojn ankaŭ dank’ al amikoj, kiuj nepre volis, ke mi renkontiĝu kun siaj novaj amikoj. Estis belega semajno. Vera festado de longtempa amikeco kun karuloj de mia mondo. Se vi ne ŝatas legi ĝendolĉajn rakontojn pri amikoj, do ĉesu legi nun.
Kutime mi skribas mian organizan analizon de la evento en mia blogo, sed ĉar mi nun jam havas podkaston, mi decidis iom eksperimenti, fari ion novan. Do, se interesas vin miaj teknikaj laŭdoj kaj plendoj pri la semajno en Pollando aŭskultu miajn komentojn en mia retejo. Aŭ en Stitcher, kaj baldaŭ havebla ankaŭ sur Podcast Addict, se de tiuj lokoj vi ekhavas viajn podkastojn.
Antaŭ la JES mi volis:
danci iam dum la tuta nokto (Jes! Ĝis la lasta kanto en la diskejo dum la nova jaro. Dankon Gunnar por la kantoj!)
babiladi trankvile kun amikoj en la gufujo (Dankon Bertilo, estis agrablege post tiom longa tempo.)
drinki kaj babiladi kun amikoj en la trinkejo (Alekĉjo, kiel ĉiam, amo al vi.)
movadumi (Miaj sesioj kaj babiladoj pri organizado de renkontiĝoj donis al mi bonegajn ideojn kaj mi vere dankas la kontribuon de ĉiuj. Eĉ de tiuj, kiuj nepre volis plendi al mi pri la fuŝa organizado de JES. Tio estis kelkfoje lacige, sed ne gravas.)
finvenkumi (Ĉar mi ĉiam rekonsideras finvenkismon dum renkontiĝoj. Mi ja devas. Tiam tiuj renkontiĝoj neniam plu ekzistus. Iom triste, ni ĉiam konstatas.)
diboĉi (La kvanto de bieroj kaj ŝaumvino kiun mi drinkis… Mi fieras.)
manĝi tradiciajn polajn manĝaĵojn en tradicia restoracio (Jes, jes, jes! Plurfoje: bigosz, szaszlyk, salatoj, pierogi kaj barszcz, #porĉiam.)
kanti la hungaran himnon novjare (Iom da resisto de la hungaraj junuloj, sed finfine ni kantis eĉ du foje. Nian terure malĝojan himnon eĉ en rok’n’rol versio, estis tiom bonhomure. Kaj poste ni fotis la hungaran teamon kun ne hungaroj. Tradicio+++)
krokodili kun la hungaroj (Mi de tiom longe ne vidis ilin, ke mi kapablintus nur kun ili esti la tutan semajnon. Kaj plej parte jes, mi estis. Sed dankon miaj karaj, parte la etoso de JES estis dank’ al ni!)
vendi la sakojn (Nekredeble kiom malmulte da ŝanco mi havis fari tion. Elpaki, deĵori, babiladi pri projektoj krom la sesioj de LaBoRen… Mi vendis 7 el 13 – tute ne malbone, la resto aperos sur la retpaĝo de #LaBoRen. Dankon por la subteno de la aĉetintoj!)
festi naskiĝtagon de panjo (Tute ne iris laŭ plane pro la longeeeega vespera-nokta programo de la koncerto-trinko-manĝo-nokto-Internacia vespero*nokto. Finfine ni manĝis la kukon la sekvan tagon posttagmeze. Kaj milfoje dankon Carsten, ke vi kantigis la publikon por ŝia naskiĝtago. Mi estas tre dankema pro tiu belega ideo! Kaj vi estas unu el la plej bonaj moderatoroj kiun Esperanto-renkontiĝoj iam ajn havis. Vi devos doni ideojn kaj konsilojn en mia podkasto al la venonta generacio.)
disdoni JarKompasojn (Ili tiom rapide malaperis, ke mi vere devintus printi pli. Mi tion ne povis scii antaŭe. Do la sekvan fojon mi scias. Dankon por la entuziasmo pri tiu ĉi projekto!)
foti miajn amikojn (Malfacilege. Por fari bonajn fotojn vi bezonas vian okulon, vian cerbon. Drinkado ne estas tiom bona ideo, ĉar la rezulto estos malreviga. Sed, tamen mi sukcesis kelkajn bonajn fotojn fari. Mi alŝutos ilin poste.)
travivi la karavanon (10 – jes, DEK trajnojn ni devis kapti tien kaj reen, konektojn ne maltrafi. Ni sukcesis. Ambaŭ direkten. Pfff. Dankon Roĉjo por la planado!)
partopreni prelegon (Ankaŭ sukcesis. Bone, nur duonon, sed tamen.)
iom diskonigi pri #LaBoRen (Pro la sesioj tio relative bone funkciis. Mi tute ne havis energion fari apartajn afiŝojn por ĝi. Bedaŭrinde. Sed okazas. La sekvan fojon.)
ne kritiki la renkontiĝon (Malfacile, sed tamen mi estis tiu, kiu daŭre trankviligis la homojn: ĝuu la etoson. Jes, mi komprenas, jes mi scias, sed ĝuu kion vi povas.)
ĝui la etoson (Mi faris.)
Grupfoto post la hungara himno noktomeze. Unu el miaj plej ŝatataj tradicioj!
Kaj mi povas fiere diri, ke ĉion mi sukcesis fari, kompreneble donacante horojn ĉe la altaro de la Dio de Dormado. Mi ne multe dormis dum la tuta renkontiĝo, kaj ĝuste tio estis la plano. Mi certe ne iris dormi antaŭ la 3a matene, sed poste nur jam je la 6a-7a, ju pli da tempo ni pasigis en JES. Estis bonege. Kiu bezonas dormi, ĉu ne?
Post la JES kiun mi organizis, kaj pro la persona bojkoto de la posta nun mi revenis novjare al Esperantio. Estis bona decio.
Jam estas pluraj semajnoj, ke mi revenis de KKPS, la dua renkontiĝo, kiun mi ne mem organizis aŭ helpis en la pasintaj mi-ne-scias-kiom-da jaroj. Ĝi multe evoluis ekde la pasinta tempo, kiam ĝi estis en la sama ejo, en Delft (2012). Ĝi estis agrabla renkontiĝo, sed ne vere memorinda. La ekskurso estis la sama, biciklado kun bona distanco kaj bela pejzaĝo. Bona ekzemplo por tio, ke se io bone funkciis ankaŭ pasintfoje, do ne nepre indas ĝin ŝanĝi. Ni eĉ ĉi foje havis bonan veteron, kaj bongustan manĝaĵon. Alia pozitivaĵo estis la Poŝ-Amiko, ĝi estas 4-paĝa ĵurnaleto de la evento, vere amuza kun saĝaj ŝercoj en ĝi. Unika por KKPS, kaj mi ĉiam ridas legante la novaĵojn de Koko. Evidente vi devas almenaŭ iom koni la junularan movadon por kompreni la tuton, sed eĉ sen tio indas legi ĝin. Vidu la lastan numeron ĉi tie. Legi plu →
Mi skribis antaŭ semajno post la fino de la evento, kaj mi pensas, ke mi daŭre vidas la rezulton de la JES same kiel tiam. Eble mi bezonas iom pli klarigi mian fortan analizon pri la organizado, ĉar ja estas granda kaj longa historio malantaŭ mia malĝojo pro la JES.
Ne miskomprenu min: la evento estis etosplena, amuza, la homoj bonfartis, ne okazis grandaj eraroj, malsanulejaj akcidentoj aŭ skandaloj, ĝi vere estis tre bona evento, kiun mi ŝatis. Sed, kompreneble estas sed: rilate al tio, kion ni originale priparolis, kaj kio estis la celo por helpi (!!) la JES, kaj do la polojn kaj la germanojn tio tute ne realiĝis. Eĉ ne parte. Tion mi bezonos poste ankoraŭ detaligi, ĉar nun sonas vere misterie pri kio mi parolas.
Eble mi komencu per tio, ke pluraj teamanoj diris al mi alvenante al la fino de JES: “fakte, Stela, mi eĉ ne vere komprenas/scias kiel vi laboras, kaj pri kio vi pensas”. Ne ili estis la unuaj homoj, kiuj diras tion al mi. Mi pensas, ke la plej granda diferenco inter tiuj homoj, kun kiuj mi bone kapablas kunlabori kaj tiuj, kun kiuj ne estas la stato de fido. Ĉar la afero estas kune en mia kapo. Nur tiuj homoj komprenas tion, kiuj konas min de pluraj jaroj (prefere pli ol 10). Mian idealismon estas malfacile kompreni, estas pli facile senti. Aŭ simple vidi la rezulton de mia laboro (= de mia idealismo). Do, tio signifas, ke ĝenerale malgraŭ tio, ke mi vere bone kapablas klarigi aferojn, ekzemple anglajn gramatikaĵojn al miaj lernantoj, aŭ politikan sistemon kaj ĝian reciprokan efikon sur la genraj rilatoj en Hungario, mi estas preskaŭ senhelpa kaj malebla, se mi devas klarigi detale kial mi petas ion. Fidu min, ĝi funkcios, vi vidos. Se vi ne komprenas kion vi devas fari, simple diru, mi helpos. Se vi ne fidas min, ke tio, kion mi petas estas grava kaj vi simple ne faras ĝin, ĉar vi ne taksas ĝin bezonata tiam ni ne vere povos bone kunlabori. Kiam gravas tio? Tiam, kiam mi estas la ĉefo. Ĉar organizado ne estas demokratio. Estus bonege, se ĝi estus, kaj tio signifus, ke la respondeco, gajno kaj laboro bele disdividiĝas inter la membroj de la teamo, sed se ion mi komprenas en la vivo, tio estas malegaleco kaj ĝia rekonado. En tiu ĉi JES la hungara teamo aŭ ni diru tiel HEJ estis en la plej malgajna pozicio kiel eble kaj tion mi devis rekompenci laŭ miaj kapabloj.
Kial ne bonis la afero por HEJ? Se JES fuŝas, do estas pro tio:
ĉar estas en Hungario,
ĉar la hungaroj kunorganizis ĝin,
ĉar la hungaroj ŝtelis la eventon de la germanoj,
ili jam havas IJS-on kaj JER, kompreneble ili ne kapablas trian renkontiĝon organizi en unu jaro.
ili kapablas organizi nur someran eventon, tiu JES estos kvazaŭ vintra IJS, ne JES.
Kial bonis por GEJ?
ĉar ili ne organizis, do ne havas respondecon,
ĉar se la hungaroj fuŝas, do povas diri: sekvan jaron, ni faros pli bone en nia lando.
ĉiukaze JES jam estas malbona solvo, ĉar la IS jam ne ekzistas, sed tio, ke kun la poloj estis kaj ne en Pollando, tio estis grandega perfidado de la originala kontrakto.
Kial bonis por PEJ?
se la hungaroj fuŝas, oni povas diri, ke do ĝis nun ni organizis kun la germanoj, do estis io nova, ĝi simple ne funkciis tuj,
estas malfacile organizi en alia lando ol Pollando (kun la germanoj jam faris, sed denove en alia lando),
ne polo estis la ĉefo, do vi komprenas, ni farintus pli bone, estis kiel estis.
Tiuj estas kelkaj realaj ebloj kaj jam aŭditaj kialoj dum la organizado. Kompreneble, mi rigardas la pozitivan flankon de la organizado, eĉ tiam, kiam ne estas multe da. Do JES fuŝis, kaj tute ne fuŝis fakte.
Kie mi fuŝis? Mi pensas, ke ne estis la taskoj sufiĉe klaraj al tiuj, kiuj ne demandis min. Se ni rigardas la bazan staton de mia pensmaniero mi simple fidas, ke la homoj faros sian laboron, kion ni antaŭe priparolis kaj interkonsentis. Supozeble donas tre bonan bildon pri mi, kaj vi pli bone komprenos kiel mi pensas, se vi legos la personectipon de la INFJ. Ĝi estas en la angla, do eble mi rezumu kelkajn aferojn pri ĝi. Mi parolos multe pri mi mem nur nun, ankaŭ por komprenigi la postajn blogerojn, kiuj estos partoj de la ĉeno pri mia lasta organizita evento (kaj antaŭaĵoj), la JES. En 2016, – la nova jaro komenciĝis por mi nur la 4-an de januaro – mi strebos partopreni almenaŭ du E-aranĝojn kaj ne organizi ion ajn, nur helpi minimume en HEJ, se bezonatos.
Mi uzos la retejon pri la personectipoj por gvidi miajn pensojn pri kiel mi sintenas pri organizado, kio evidente estas algluite al personeco. Sekreto estas, ke tiun ĉi blogeron mi volis skribi post mi forlasis la organizan teamon de JES en aprilo, sed mi simple ne havis la energion por fari tion, se mi tiam skribintus la aferon supozeble ne estintus JES en Hungario, do mi prefere restis silenta la tutan jaron.
Do INFJ-oj, kiel mi ne estas revantoj, sed homoj, kiuj kapablas realigi celojn kaj pozitivigi la vojon. Tiu personectipo volas helpi aliajn en sia vivo, tio estas la celo de sia vivo, sed pleje gravas por si kompreni situacion kaj en ĝi tion, kial fakte homoj bezonas helpon.
/Mi enmetos komentojn rilate al JES: kiam unue LukiZ serĉis min kaj Sacin, ke ni helpu (!!) dum la JES mi tuj demandis kial, kio estus la laboro mem, kiu parto bezonatas helpon kaj poste pridiskutis, decidis pri tio, kiu povus eventuale kaj pri kio helpi. Helpado signifas, ke se tiuj homoj forfalas, tiam pli malfacilas la organizado al la organizantoj. En tiu ĉi JES, sen la hungaroj ne estintus JES, la situacio rapide kaj multege ŝanĝis, kaj multaj HEJ-anoj diris, ke ili ne volas partopreni en la afero aŭdante tion, kiom malmulte da homoj estos en la teamo krom la HEJ-anoj, plurfoje stresante, ni ne faru la JES-on, estas tempo eliri la projekton, ĉiu kaze ankoraŭ ni ne havis kontrakton kun la ejo en Eger./
Malgraŭ tio, ke la INFJ-oj parolas mallaŭte, ili havas tre fortan opinion kaj batalas por la ideo, je kiu ili kredas. Kapablas decidi, havas fortan volon, sed tion maloftege uzas por persona gajno. INFJ-oj uzas kreivon, imagon, konvinkon kaj sentemon por krei balancon, ne avantaĝon. Egaleco estas tre alloga vorto por INFJ-oj, kiuj pensas, ke kompato povus solvi la mondajn problemojn.
/Mi rigardis la organizadon de JES ne tiel, kion HEJ povas gajni de ĝi, kaj en la HEJ-teamo ni priparolis: se ni ne malgajnas, tio jam estos gajno. Ne temas pri mono ĉi tie. Mi sciis, kion ni bezonus por balanco kaj bona kunlaboro, sed tio mankis de la alia flanko. La kreivo kaj la konvinko pleje. (Mi eĉ preskaŭ ne menciu, ke homoj ne fidis miajn kapablojn, sed mem ne volis kunordigi la eventon, ĉantaĝo venis al la HEJ-teamo: aŭ financoj aŭ kunordigado. Mi elektis sciante, ke kelkajn monatojn pli frue ni parolis pri tio, ke ni strikte ne kunordigos la eventon.) Mi ne scias kiom foje mi aŭdis en la teamo, ke la renkontiĝo fiaskos aŭ ke ni faru ajnan eventon, nur ĝi jam pasu. Mi ne tiel organizas, kaj vidante kiom malĝojigis tia parolado ankaŭ la aliajn plej aktivajn organizantojn mi simple ĉagrenis dum semajnoj.
Egaleco ankaŭ signifis al mi, ke mi volas, ke ni egale havu la taskojn kaj la devojn, ke surloke ĉiu povu trankvile labori kaj partopreni la eventon. Mi bedaŭrinde ne havis tiun sperton, ĉar parto de la organizantoj simple malaperis dum la tago, plurfoje forgesis pri interkonsentoj kaj kulpigis aliajn homojn por siaj respondecoj. Nekredeble. Tio signifis, ke praktike 4 organizantoj kun 2 helpantoj okazigis tiom grandan eventon surloke. Tiuj 6 homoj ne povis festi aŭ ripozi. Kelkaj aliaj organizantoj faris la minimumon de la minimumo. Se estintus la origine priparolitaj 12 tiam ĉio irintus pli glate./
Pri INFJ-oj ofte oni pensas, ke estas kvietaj ekstravertitaj homoj, sed prefere oni rememoru, ke ili bezonas tempon sole por ripozi, alikaze subite malaperos. Ili multe okupiĝas kiel aliaj sentas, kaj volas reciproke havi ripozon.
/Mi dufoje ploris dum organizado de E-eventoj: dum la unua ĉeforganizado de IJS, kiam mi estis 19 jara [mortlaceco kaj serioza perfido], kaj dum la lasta dum JES 28 jara mi [mortlaceco kaj malserioza perfido]. Eksa organizanto diris al mi: E-aranĝo ne estas vera aranĝo, se oni almenaŭ unufoje ne ploras dum la evento. Mi malkonsentas. Kial plori? Pro ĝojo, kial ne?, sed ne pro miaj kialoj. Tio signifas, ke io ne vere bone funkcias. Tio ne nepre devas videbli ekstere al la partoprenantoj! /
Plej grave: INFJ-oj pro siaj idealoj kapablas multe pli labori ol la rompiĝpunkto, kiam jam estas vere tro stresitaj, malsanaj kaj malgajaj.
/Ekzakte kial mi decidis forlasi la organizan teamon en aprilo…/
La afero estas, ke ĝis nun vere malofte mi pensis pri tio, kiel tuŝas homojn kion mi skribas. Eble tri aŭ kvarfoje profunde cerbumis, ĉu mi vere kuraĝu tion kaj tiel meti en la reton, kiel mi skribis, vidas kaj pensas. Ĉu mi publikigu? Fine mi ĉiam publikigis. Kial ne? Ne multe da homoj legas mian blogon, sed tamen, oni ne volas intence insulti aŭ ofendi homojn. Mia problemo kutime ne kun la personoj estas mem, sed kion ili faras aŭ ne faras. Kaj tio estas grava diferenco. Mi ne okupiĝas pri homoj, kiujn mi ne ŝatas, nur se iel iliaj agoj alkroĉiĝas al mia vivo. Kaj tio ĉi tie signifas al mia E-vivo, do organizado, agado kaj ĝenerala movadumado.
Sed nuntempe tio iomete ŝanĝiĝis por mi, kaj feliĉe mi ne havis tempon skribi pri tio pli detale. Tio: ke mi ne nepre tiom kuraĝe parolus pri aferoj. Nun, ke mi fakte skribas, mi konkludis, ke mildeco ne helpas, se iu diras, do estu tamen mi.
IJS, kaj ke mi transdonis la kunordigadon al Laĉjo igis min ŝalti al aktiviĝo nivelo 5, de nivelo 2 mi dirus, ĉar mi ne volas perdi la scion, kiun mi havas. Komencis tuj skribi manlibron pri la organizado kaj kun iom da helpo kreis sekretan retpaĝon por la HEJ aktivuloj pri la aferoj de nia asocio.
Kompreneble al mia aktiveco aldoniĝas ankaŭ la kunordigado de JES, ke ni ĉiuj jam volas, ke la aliĝilo aperu kaj ni povu vidi ĉu homojn entute interesas la renkontiĝo, se ĝi estas en Hungario. Fakte ekde ni anoncis, ke ĝi estos ĉe ni, mi ne povis paroli kun homoj persone ekster miaj propraj aranĝoj (nek mono, nek tempo partopreni aliajn) por vidi kion la ĝenerala publiko pensas pri la ideo de JES ekster la du gepatraj landoj: Pollando kaj Germanio.
La afero tial damne gravas al mi, ĉar la trarigardado de arĥivoj (2010-2015) por la HEJ-libro (dev)igas min rigardi la evoluon de aferoj. Mi relegas IJS-kunsidojn de la tempo kiam mi ankoraŭ ne revenis al la teamo ĝis la pasinta IJS-ferma organiza kunsido kun rimarkoj rilate al eventuala kunlaboro kun PEJ kaj GEJ. Mi skribu tuj la esencon: kio ajn okazas, ni ne kunordigos la renkontiĝon. Ni skribis kiajn aferojn ni povas akcepti: lokan organizadon, ekskursojn, eble iun vesperan programon, sed ne pli. Tio estis klara kaj komuna decido, kaj nun mi vere devas pensi kiom rapide ni alvenis de kunordigado ne (fino de aŭgusto) ĝis ni kunordigos (fino de oktobro).
Gravas, ke ni estis envolvitaj en la komenco kiel helpantoj, kiuj simple metas la renkontiĝon en inkubatoron laŭ mia vidpunkto. Ĉar ni rigardu la aferon de pli proksime: kion aldonas kaj kion forprenas la fakto, ke la renkontiĝo ne estas en la du landoj de ĝia originala difino kaj kunlaboro? Denove: laŭ mia vidpunkto tio estas bona afero, ĉar ĉio, kio bone funkcias dum JES povas esti sendependa de la lando, se ĝi estas bone difinita kaj precize priskribita. Sed, kaj tio estas granda SED, se la renkontiĝo gravas pro la fakto, ke germanoj kaj poloj organizas ĝin, tiam kio estas JES en Hungario? La elekto estas la jena: aŭ oni uzu la renkontiĝon por montri, ke eĉ en Hungario videblas la esenco de JES aŭ oni uzu tiun unu jaran ripoztempon por ludi per la renkontiĝo: kio okazas, se ĝi estas forprenita de la originala loko? Kiel ĝi ŝanĝiĝos? Kio influas la veran spiriton de ĝi? Evidente gardi la originalan ideon bezonatas pli da laboro de la germanoj kaj la poloj, kune kun la grava demando:
Kio estas JES?
Mi demandis tion sur la paĝo de JES en vizaĝlibro hieraŭ kaj do venis respondoj, kiuj priskribas bonan IS-on aŭ AS-on. Kiam mi petis plurfoje la GEJ-anojn doni al nia oficialan vidpunkton pri la renkontiĝo en Hungario simple ne venis respondo. Ankoraŭ en oktobro ili plene rifuzis eĉ diskuti la ideon, ke ĝi estu en Hungario, kiam la pola flanko jam plene kapjesis pri la portempa translokiĝo por unu jaro. Ne estis (bona) komunikado inter ili. Intertempe evidentiĝis, ke la germanoj vere volas tion priparoli nur dum la IJK en aŭgusto. Sed tamen ja estis peto de la kune teamo (ĵurnalo de la germana junularo) sendi ideojn pri la futuro, ĉar estis publika alvoko envizaĝlibro pri tio. (Bedaŭrinde mi ne trovis la eldonon aŭ la respondojn ie ajn – mi elkore dankus, se iu informus min.)
Laŭ la logiko kaj la sinsekvo la sekva JES estos jam en Germanio. Oni laŭdire jam eĉ komencis ĝin pripensi/organizeti, sed mi scias vere nenion pri tio. Kial tio gravas entute nun, se la hungaroj ne plu envolviĝos en la organizado post 2015?
Tial gravas, ĉar multo dependas de la pasinteco, kaj mi sentas tiel, ke ni havas respondecon pri la futuro. Mi devas diri al vi, mi estas en malkomforta(=aĉa) pozicio momente. Ĉar laŭ la nombro de la hungaroj en la teamo kaj la dividita laboro oni povus diri sincere al ni: pardonu, ni mortlacas pro la pasinta jaro (troas ambaŭ IJK-oj germana kaj pola), fakte faru kion ajn vi volas, se estos vintra IJS, kaj nomiĝas JES, do ne gravas, ĝi reestos en niaj landoj ĉiukaze la sekvan jaron. Kaj tiam tio povus esti (bona) kialo aŭ klarigo al la granda publiko. Sed por tio, ke la renkontiĝo ne estu tro hungara, kion ajn tio signifas ni bezonas, ke pli da nehungaroj kaj ĉefe antaŭaj organizantoj envolviĝu en la organizadon. Almenaŭ helpe, almenaŭ en la komenco. Momente tio ne vere okazas. Samtempe mi tamen havas tiun senton, ke mi devas respekti la regulojn de JES, la tradiciojn kaj kio ajn JES estas.
Sed kio estas la JES? Ne la IS, ne la AS, sed la JES?
Al tiu demando mi ankoraŭ ne vere ricevis respondon. Mi bezonus eble 4-5 gvidpunktojn por la organizado, ke Stela, vi faru kion ajn vi volas, sed respektu, ke ekzemple la silvestra balo estas tia, la taga programo tio, la kursoj tia kaj la ĝenerala intenco tia. La germanoj montras siajn dorsojn al mi, ne respondis ĝis nun al ajna retletero sendita al la antaŭaj organizantoj, kaj nek la poloj vere klaras pri siaj ideoj. Tio evidente zorgigas min. Ĉar se ne estos ia kion oni volas, tiam ni fiaskos. Kaj mi ne volas fiaski. Mi volas, ke 300 homoj venu, amuziĝu kaj festu la kulturan buntecon de junulara Esperantujo. Sed mi sentas, ke oni ne fidas min, ke ni povos tion fari. Sed samtempe ne estas gvidlinioj. Vere stranga situacio prezentas sin. Mi evidente pli volonte klonus antaŭajn IS-ojn. Ne ĉion, sed plejparte pro ĝia etoso IS-on, AS-on pro tio, ke ĝi malmultekostis kompare al la IS.
Ah, jes, la kostoj. Do, se ni pensas pri la pasinteco de la JES, Saci kaj mi firme diris, ke ni ne organizos sen finkalkulitaj JES-oj 1-4 almenaŭ. Ni ricevis promeson, ke tio jam estas preta. Intertempe evidentiĝis, ke la 4-a finkalkuliĝis nur nuntempe. 5, ni ne scias, 6 finiĝis antaŭ ne tiom longe. Sed tamen. La IJS-finkalkuladoj pretas maksimume 3 semajnojn post la fino de la renkontiĝo. Do, jes, mi havas klare aliajn standardojn. Denove: kial tio gravas? La renkontiĝo estos en alia lando. Prave, sed mi persone ankoraŭ neniam okazigis tiom grandan renkontiĝon kaj ĝuste pro la tradicioj, mi ŝatus vidi tradician buĝeton por almenaŭ havi ideon pri la kostoj. Sed tiujn informojn ni simple ne ricevis… kiam? Tiam, kiam ni provis plani la buĝeton kaj estimi kotizon, kaj ni daŭre malfruis (de la JES, ne tiom grave, de la IJF, damne jes grave) kaj tio estis aĉe. Ke ni komencis ĝusta tempe, iom tro frue, (mi aŭdis la kritikojn…) kaj tamen ne havis retan aliĝilon por la itala renkontiĝo. Malĝoje, sed ne okazis tragedio.
Tio estas unu afero pri la planado por la ĉi jara, sed ekzistas la futuro ankaŭ. Mi povas imagi 2 scenariojn rilate al nia kontrakto kun PEJ: aŭ ni dividos la profiton, se estos entute, aŭ ni trionigos kaj planos ion ankaŭ por la futuro de JES. Ĉar tiu JES en Hungario estas kvazaŭ paŭzo, iu granda T, tempo por pripensi: kiel plu? Tiu kiel plu ne de mi dependas, sed se la rezulto de la hungaria JES estos, ke fakte “neniel” aŭ “kiel ajn ĝi sukcesos, ni ne scias, ni okazigos iel” tiam mi vere ĉagrenos. Ĉar ne tio estas la celo nun. Mi vidas de propra freŝa sperto kiom malfacilas komuniki internacie. Estas terure. Ni devas solvi tiun obstaklon tre rapide, sed ni tamen havas ankoraŭ kelkajn semajnojn por varmigi niajn rilatojn, tamen, mi, persone bezonas iun pli firman ideon pri tio, kion mi kunordigas. Momente krom la teĥnikaĵoj mi ne scias kion mi vendas. Do rilate al tio ni havos privatan kunsidon kun ĉiuj antaŭaj organizantoj de JES meze de majo por diri kion ili pensas: kio estas la realo, nuno kaj la futuro de la renkontiĝo? Mi ekscitite atendas la respondojn.
Ekde kiam mi reaktiviĝis en la Esperanto movado fine de januaro, 2013 granda parto de la laboro estas organizado de renkontiĝoj. Tio kompreneble signifas, ke bezonatas ankaŭ teamo, ne nur kunordiganto.
Intertempe jam estas la fino de 2014 kaj nia teamo kompare al la somero de 2013, kiam ni organizis IJS-on en Tiszafüred, do, la teamo ŝanĝiĝis. Tio estas natura afero, ke homoj venas, foriras, ni povus pensi. Tio parte estas vero, tamen ni konas teamojn, kiuj dum pluraj jaroj kune organizas sen granda ŝanĝo en ĝia kerno.
Tio ne okazis ĉe ni, kaj la kerno estas eta momente. Kial tio okazas, ke post sukcesa renkontiĝo kaj granda teamo malpli ol duono ne plu aktivas post la somero? La respondo estas tre simpla: la vivo kaj eblecoj rezultas tion. Pluraj teamanoj estas studentoj, kiuj tre seriozas pri ambaŭ la universitato kaj mezlernejaj studoj. Pluraj ĝis nun enorme lernis por esti akceptita al la universitatoj, kiujn ili volis, kaj nun, ke ili studas ekzakte kie ili volas, do, nun la universitato estas la defio por ili. Komenci, alkutimiĝi, daŭrigi la studadon alie, en nova loko, estas malfacile.
Kelkaj, kiuj ĝis la somero studis poste bezonis trovi laboron. Kaj vi ĉiuj scias, ke plej facile estas Esperantumi dum la studjaroj pro la ferioj, sed tio jam estas nur bela memoro kiam vi bezonas negoci libertempon. Ĉiam estas iu, kiu laciĝas post la organizado tiom, ke prefere ne volas daŭrigi, ĉar la organizado kaj movadumado ne ĉiam alportas nur plezuron kaj ja estas multe por fari sen fakte ĝui la renkontiĝon mem. Ĉe ni estas ankaŭ la demando aŭ dilemo de la aĝo. Unu membro de la teamo iĝis 30 jara, do post la elektado de la nova estraro ni havos je unu malpli por la organizado de la IJS. Ankaŭ pri HEJ oni pensas, ke la organizo estas kontraŭ „super 30”, sed tio ne estas vero. Ni simple ne ŝanĝis la statuton por permesi havi pli aĝajn estraranojn, ĉar tio estintus pro unu homo, ne pro la ideo, ke ni ĝenerale volas tion. Estas tre facile esti atakata pro tio, anstataŭ pripensi, kial la junuloj devas servi kiel organizantoj ĉie. Tio estas unu el la plej oftaj kritikoj, kiujn ni ricevas. Oni kompreneble povas helpi la junulojn super 30 ankaŭ, sed se vi ne akceptas, ke eble viaj proponoj ne plaĉos al la homoj kiuj estas ja parto de la celgrupo, tiam prefere ofendiĝu hejme, en la soleco de via loĝejo kaj ne lacigu la junulojn per tio.
Dum la balo de la 25-a IJS ni invitis la antaŭajn organizantojn de tiu ĉi aranĝo, kaj tio rezultis, ke ni “rehavas” malnovan organizanton, kiu volonte revenis labori kun ni. Do rezume: ni havis 4 lernantojn, 4 universitatanojn, 2 homojn jam kun laboro. Nun ni havas 1 lernanton, 3 komencajn universitatanojn (unu eksterlande), 4 laborantojn (1 tre malproksime de Budapeŝto, do pri daŭra laboro sabate, ne eblas persone organizi, unu super 30) kaj unu senlaborulon. Tiu lasta estas mi.
Mi havas multe da laboro, nur ne ricevas monon por ĝi. Tio estas mia persona problemo, kaj ĝuste pro la laboro de tiuj, kiuj ja havas propran laborejon ne plu havas tempon agi en la E-mondo, aŭ eventuale maljunas por tio. Tiel ni nun havas 4 dediĉitajn homojn por ĉiuj projektoj kaj la aliaj eble helpas, sed oni ne rajtas kulpigi ilin, se ne plu volas aŭ simple ne povas. Ni ĝoju, ke ni havas entute 4 aktivulojn, kiuj faras multe da laboro, do t.e. tri krom mi.
Kial mi matematikumas tiom? Tial, ĉar kiam estas projektoj, kaj naskiĝas ideoj pri kunlaborado ni bezonas scii kiom da homoj povos sindediĉi por ili. La afero estas tre aktuala por HEJ. Ni estis en tri projektoj kaj ni bezonis vidi kiel ni povos partopreni ilin. Unue mi skribos pri la du fiaskoj, kaj poste pri io, kion ni eble povos realigi. Unu estintus inter la 4 mez-eŭropaj landoj por fari junularan renkontiĝeton, semajnfinan, nur por komencantoj en Esperantujo. Tiu afero ne okazis malgraŭ provoj. Unue: nur reprezentatoj de du landoj aliĝis al la afero fakte farante aŭ priparolante ion, la aliaj du nur promesis helpon aŭ simple ne respondis al retleteroj, skajp-invitoj. La poloj insistis komenci la projekton jam printempe pro la limdato de la konkursoj por povi gajni monon de Viŝegrada fonduso, malgraŭ tio, ke la hungaroj diris, ke ili ne havos tempon ĝis junio. Mi persone ne povis kontroli la tekston kaj la bezonatajn aferojn por la konkurso, simple tute ne povis helpi ĉar miaj finaj ekzamenoj kaj la limdato de mia tezo estis ekzakte tiu tempe. Ni kompreneble ne gajnis, la sendita afero estis malbonkvalita, kaj estis priparolita poste dum la IJS, sed ni decidis ne plu labori pri tio, ĉar sen aktivuloj el ĉiuj landoj, sen mono, sen kono ankoraŭ ne eblas realigi tion.
Due, dum la tuta jaro mi ricevas leterojn kaj kritikojn, ke la junuloj ne volas kunlabori kun la plenkreskuloj pri la E-movado en Hungario. Tio signifas, ke ili volas, ke ni organizu aferojn por ili, aŭ ili volas helpi nian laboron per konsiloj, kiuj ne estas uzeblaj pro tio, ke ili tute ne scias kion bezonas IJS organizado, aŭ junulara renkontiĝo tutĝenerale. Mi pensis, ke estus bone organizi ion kune, do proponis la fortojn por la printempa JER transformi al Hungara Kongreso kaj havi komunan temon, diskutrondojn kiel envolvi komencantojn, junulojn al la E-projektoj, renkontiĝoj. La problemo estas, ke ni volis komenci la laboron kun HEA, kaj havis unu babiladon kune, sed ĝi konsistas nur el 2 personoj, kiuj eventuale laboras por la organizo. Ne pli. La estraro ne laboras krom tiuj 2 homoj. 1 kiu havas sperton pri la junuloj, la movado, organizado, kaj 1 alia, kiu fakte eĉ preskaŭ ne parolas Esperanton kaj ne vere komprenas la movadan parton, nur la teĥnikajn aferojn pri la mona parto de la asocio. Tre grava tasko, tamen ne sufiĉas por la organizado. Do tiu, kiu ne komprenas, kiom profunde la E-movado en Hungario bezonus E-Kongreson decidis pri ne okazigado pro monaj kialoj antaŭ provi trovi solvon kune kun HEJ pripensante alian lokon, provante aliajn lokojn. Tutdomaĝe. Do bone, ni prefere ne engaĝiĝu kaj lasu la projekton por aŭtuno 2015, eble prefere kunlaborante kun aliaj organizoj, ekzemple ILEI aŭ iu alia, mi ne scias momente. Tamen tempo kaj energio denove perdita por nenio.
Kaj nun ni alvenas al la granda fiŝpeco de mia rakonto: JES. Jes, la fama Junulara Esperanto-Semajno. Tiu renkontiĝo al kiu mi plurajn artikolojn dediĉis. Kie mi komencu? Do, eble unue per la bazoj. JES, organizita de PEJ kaj GEJ, do la polaj kaj germanaj junuloj kune alvenos al sia 7-a jaro de sia rilato en 2015. La IJK en 2015 estos en Germanio, la IJK en 2016 estos en Pollando. Kiu okazigu do ĝin? Ĉu estas sufiĉe da gejunuloj en ambaŭ landoj por fari inter tiuj du grandegaj aranĝoj la silvestran renkontiĝon de Eŭropo? La organizantoj de la antaŭaj jaroj pensis, ke ne, tio ne eblas, do petis HEJ helpi pri ĝi ankoraŭ fruprintempe ĉi jare. Poste PEJ kunsidis, kaj ni ricevis retleteron tuj antaŭ la IJS (2 tagojn antaŭ la komenco) repripensi la kunlaboron, ni diru, malĝentile, sciante, ke ni estas tutokupataj per la organizado de nia propra evento. Do, ni interkonsentis pri la komenco de oktobro. En septembro HEJ kunsidis kaj ekparolis pri tio, kiu povus partopreni en la organizado kaj kiu respondecus pri kio, kiajn kondiĉojn ni havas, kaj kion ni povas oferti. Eventuale la renkontiĝo estus en Hungario kaj pri la lokaj aferoj kaj ekskursoj ni povus helpi, sen la financoj aŭ kunordigado por ne „forpreni” la eventon, sed plene subteni la tutan teamon. Ni fervore komencis serĉi lokojn, kaj trovis du, kiuj sufiĉe bonas por la organizado, ne tro malproksime de Budapeŝto kaj atendis la skajpan kunsidon preta por la laboro.
Kio okazis? La dua frazo de la germanoj estis, ke ili ne volas JES en Hungario. Tio ne estis la interkonsento de GEJ kaj PEJ. Se ni restas ĉe la formaleco de la afero, ni povas vidi, ke ne ekzistas renovigita kontrakto jam de pluraj jaroj, do fakte tio ne gravus. Pli gravas, ke la germanoj daŭre havas la premon de ekstere por okazigi renkontiĝon, kiel IS en la pasinteco. Ĉiuj nunaj aktivuloj en GEJ estas tie de malpli ol 2 jaroj, do ili ne scias kian taskon ili devus plenumi, ĝuste pro la malsperteco kaj la fiereco pri la pasinteco. Do, ili decidis tiel pro multaj kialoj, bone. Fine ili konsentas ne organizi ion ajn paralele al eventuala hungara JES, por ne fari konkurencon, sed preskaŭ plene rifuzas helpi ajne. Intertempe evidentiĝis, ke la antaŭe tutstabila GEJ bankrotiĝis, sed tion ili forgesis mencii al ni. Do, tial tute neis fari la financojn por hungara evento kvazaŭ ili ne povus fidi la hungarojn, sed ne temis pri tio. Ke ili mem povus okazigi la renkontiĝon, se la poloj ne povas. Mi dubas tion, ili eble dankos nin poste, ke ili ne devis organizi ankoraŭ unu semajnon por E-istoj. Nek la poloj sciis pri la situacio. Unua signo de supozeble ne tro bona komunikado inter la du teamoj. La kvalito de organizado multe dependas de la komunikado kaj ĉefe se temas pri internacia teamo. Mi partoprenis du JES-ojn kaj al mi tute klaris, ke ili ne sufiĉe bone kunlaboras, la informado kaj la kvalito de organizado, aperado de aliĝilo malfruege en la pasintaj jaroj suspektigis ion similan. Nun la hungaroj povis vidi tion en viva konversacio. Tiam mi perdis entuziasmon. Vidante, ke la poloj kaj la germanoj tute ne interkonsentis pri la kondiĉoj de la hungara partopreno. Originale ni pensis, ke la afero estos preskaŭ nur formaleco kaj ni komencos la laboron, sed ne, anstataŭe ni ŝokiĝis vidante la rilatojn, kaj pridiskutis tion en paralela fenestro de skajpo nur kun la hungaroj.
Post kelkaj tagoj… letero. Ni organizu kun la poloj, ĉiu kaze estus ilia tasko okazigi ĝin en Pollando, ĉi jare JES estos en Wiesbaden. Plena cirklo, 3×2 jaroj, kial ne provi ie alie? Sed. Aŭ ni faras la financojn, aŭ ni ĉeforganizas. Granda diskuto inter la junuloj de HEJ. Originale tute ne temis pri tio! Ni sciis, ke tio okazos, ke subite ni devos multe pli fari ol la unuaj petoj kaj interkonsentoj, damne! Se mi kunordigas, kiu faros IJS-on?… Do, fine mi akceptas. Sed petas le teamon de la poloj la sekvan semajnon. Intertempe ni daŭrigas la laboron, vizitas la ejojn, daŭre pridiskutas kiel okazigi JES kun kiuj, kie. Sed ne venas propraj informoj de la pola teamo. Ni atendu ĝis ĈAR, ĝis la fino de novembro por la teamo. Do, klare ne estas sufiĉe da homoj tie, ĉar estas nur unu homo, kiu plene okupiĝas pri la afero, kiu ricevis la taskon kaj laboras pri/por ĝi, ĉiuj aliaj silentas. La IJS organizado tute haltas pro JES, ni ne havas ejon, eĉ ne okupiĝas pri la serĉado post la fiasko kun la loko en la urbo Sopron pro la malfleksemo de la restoraciestro tie. Tio simple ne funkcias. Ni bezonas alian lokon. Ne trovas. Nek vere serĉas, daŭre ni parolas nur pri JES, uzas la IJS-liston nur por JES kaj mi malrapide freneziĝas, ke estas du renkontiĝoj sen vera helpo.
Do, nun okazos ĈAR ĉi semajnfine. Mi gvidos kunsidon pri la renkontiĝo. Triope veturos la hungaroj por vidi kiel ni statas. Tio estas la lasta ŝanco de la poloj. Fine, JES ne estas nia renkontiĝo, sed per IJS ni ne evoluas pro la malfruo de PEJ. HEJ ĉion faris ĝustatempe, kunsidis, okazigis, organizis, serĉis. Aperis ĝustatempe por skajpkunsidoj, priparolis. En PEJ estis eĉ homo kiu venis saluti la homojn, kaj ĝisis ĉe la fino, sed nenion aldonis al la konversacio intertempe, ne alportis ideojn, opiniojn… Kiel eblas tiel kunlabori? Ni vidos post la semajnfino, venas tempo por LA decido. Ĉu fari JES en Hungario aŭ ne? Ni vidos…
Mia artikolo pri la ŝanĝoj en la teamo de IJS devas ankoraŭ atendi, ĉar la komenca stato de nia teamo pli ŝrinkis kaj pro novaj projektoj niaj energioj estos tute aliel uzitaj ol antaŭe planite. Pro tio mi petas plian paciencon rilate al tio. Mi mem tre volas jam rakonti kaj analizi la situacion, kiun ni ekhavis post mia dua sinsekva IJS-kunordigado.
Intertempe Massimo de TEJO-Tutmonde petis min verki artikolon (5000 literan) rilate al la hungara movado kaj kiel TEJO povus helpi nian laboron. La celo estis paroli pri “konkretaj problemoj, necesoj, kiujn la junaj hungaraj esperantistoj havas”. Mi devis proponi solvojn, kiuj estas “konkretaj kaj realigeblaj”.
Se vi legas mian blogon de longa tempo vi tre bone scias, ke mi parolas nur pri tiuspecaj aferoj: pri problemoj kaj iliaj solvoj en la Esperanto-movado. Estis amuze legi en la retletero, ke oni vere substrekis por mi, ke la proponitaj solvoj devas esti realigeblaj. Mi supozas, ke tio signifas, ke TEJO ofte ricevas tute “revajn” aŭ nerealigeblajn ideojn de sia membraro aŭ de naivaj homoj. Aŭ male, eble ili tro ofte pensas, ke bazaj aferoj, kiel propre funkcianta retpaĝo apartenas al la kategorio “nerealigebla”. Ĉiukaze estis la unua fojo, ke mi skribis ion ajn por Esperanta gazeto, ĉar ĝenerale mi tute ne ŝatas verki tekstojn, sed ĉifoje pro la nekredebla superŝutiteco de mia teamo mi akceptis la taskon. Mi ne scias kiam ĝi aperos, pri tio mi ne havas informojn.
Tion mi skribis:
“Saluton, Stela raportas, unu el inter la aktivuloj en la Hungara Esperanto-Junularo. Mi estas feliĉa, ke mi laboras en malgranda, sed forta Esperanto teamo, kie ni volonte organizas renkontiĝojn al la junuloj en kaj ekster Hungario. Mi pensas, ke ĉe ni bone funkcias la elpensado kaj realigo de aranĝoj – ekzemple nia semajnfina JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo) printempe, IJS (Internacia Junualara Semajno) somere, unutagaj ekskursoj kaj aktivaĵoj dum la jaro kune kun la partneradoj kun aliaj eventoj. Al ni mankas la pli vasta varbado al la eventoj enlande kaj internacie. Ni havas la kutimajn kanalojn de informado, kiel niajn retpaĝojn, retlistojn kaj leterojn, krome vizaĝlibron kaj pepejon. Tamen, la novuloj ne trovas nin tiom bone aŭ rapide. Ankaŭ tio malfaciligas nian laboron, ke malgraŭ tio, ke en Hungario multe da homoj lernas Esperanton, tio ne estas por plezuro aŭ honesta interesiĝo pri la lingvo, sed daŭre pro la reguloj de la hungara ŝtato rilate al diplomoj. Por ricevi la oficialan paperon pri la finstudado oni devas havi lingvoekzamenon el ajna vivanta lingvo. Por multaj homoj tiu estas la facile lernebla Esperanto. Do, estas defio prezenti la uzeblecon de la lingvo post la pasado de deviga ekzameno.
Mi pensas, ke se forta TEJO kun la nova retpaĝo povas montri la internacian interesiĝon kaj kunlaboradon de junuloj tra la mondo, tio povas esti unu el la solvoj al nia problemo en Hungario. Mi supozas, ke multaj krom ni en HEJ jam tre atendas la renovigon de la centra hejmpaĝo kaj havas grandan esperon rilate al la informoj kaj uzado de ĝi. HEJ povas oferti bonkvalitajn renkontiĝojn kaj trejnadon por tiuj, kiuj interesiĝas pri organizado ambaŭ praktike kaj teorie, TEJO povus helpi disvastigi la rezultojn de la Landaj Sekcioj. Ni estas bonŝancaj, ke ni povas funkciigi plurajn retpaĝojn por niaj eventoj aparte kaj dulingve de HEJ, sed tio estas vere multe da laboro kaj tempo por ni. La centra retpaĝo de la monda junularo povus havi la eblecon oferti lokon por tiuj LS-oj, kiuj ne havas propran retpaĝon. Tio estas realigebla kiel profiloj por la LS-oj kun almenaŭ bazaj informoj por tiuj lokaj junuloj, kiuj ŝatus trovi aktivulojn en siaj landoj. Ne nur pro tio, sed ankaŭ pro propra informado estus oportune, se TEJO pli hastus aperigi ĝustatempe KODEJO-n por ke la LS-oj bone konu la defiojn kaj komunikilojn de aliaj LS-oj. Krome, mi esperas, ke realiĝos plena kalendaro nur por junularaj eventoj por ke homoj vidu, kie ili povas uzi Esperanton. Ekzemple se TEJO decidas subteni kaj disvastigi la projekton de esperant.io, tiam sur mapo bone videblus la renkontiĝoj plej proksime al vi.
Rilate al renkontiĝoj: se TEJO instigu la organizadon de malgrandaj eventoj, unutagaj projektoj en siaj LS-oj. Mi pensas pri tio, ke ekzemple ekzistas la tiel nomata Eŭropa Tago de Najbaroj. Rilate al la disvastigo de Esperanto kaj informado pri la internaciaj kunlaboradoj oni povus okazigi najbarajn renkontiĝojn en ĉiuj partoj de la mondo dum tiu tago. En Hungario tio povus esti renkontiĝo ĉe la landlimo kun la slovakoj aŭ aŭstroj, en pli grandaj landoj renkontiĝo de proksimaj Esperanto kluboj de diversaj urboj. Tio povus esti pozitiva mesaĝo de la uzeblo de la lingvo. Ĝenerale TEJO devus instigi la okazigon de eventoj, kaj malgraŭ tio, ke ekzistas helpilo (fakte, tio estas nur listo de taskoj, ne vera priskribo de ili) por grand(eg)aj eventoj, tio estas vere la escepto, ke junuloj organizas por multe da homoj kaj dum longa tempo. Ĝuste pro tio pli bone estas instigi malgrandajn okazaĵojn, kiuj ne bezonas multe da sperto kaj tempo. Helpilo por tiaj programoj por organizado kaj disvastigo plene bonvenas.
Se TEJO volus havi oftan novan enhavon por la retpaĝo, estas facile peti homojn/organizojn por skribi nur inter du kaj dek frazojn pri siaj aktivaĵoj (mencii urbon kaj landon) por konigi kun la homoj en la mondo pri klubvesperoj, vizito de eksterlandano, ekskursoj, kunsidoj, organizado de eventoj. Tio montrus, ke ne nur tion indas raporti se okazas unusemajna grandskala evento, sed ankaŭ pri la ĉiutaga uzado de Esperanto. Tio prezentus multe pli bone la vivadon de la lingvo, kies pinto estas la kongresoj. Rilatas al tio, ke la malrapide revivanta Pasporta Servo estas pretigata teĥnike, kaj bezonatos helpo disvastigi ĝin denove inter la junuloj. La nunaj gastigantoj estas plej multnombre maljunuloj. Estas multe pli alloge gasti ĉe junuloj, sed por tio ili devas scii pri la ekzisto de PS. Tiu laboro jam nun povus komenciĝi per preparado de la historio de PS por regajni ĝian antaŭan rolon kiel unu el la bazaj servoj de TEJO. Ankaŭ la malriĉaj hungaroj bone profitus de la gastiga servo en Esperantio. Se ĝi refunkcios, ĝi estos bona varbilo por Esperanto.
Konklude mi vidas la rolon de TEJO en la LS-oj, kiel helpon por fortigi la movadon en la diversaj landoj donante konsilojn, helpante disvastigon de aranĝoj, sekurado de bone funkcianta retpaĝo, kies informriĉeco helpas la interesiĝantojn de la ekstera mondo kaj aktivulojn en la asocioj.”