• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: festo

Ĉu klaĉo pli fortigas (aŭ tute ne) teamspiriton?

03 dimanĉo feb 2013

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

debato, decido, ejo, elekto, esperanto aranĝo, festo, hej, hungario, ijs, internacia junulara semajno, jes, organizado, ses

Tio dependas de la teamo, ĉu ne? Tamen, mi legis kelkajn tre interesajn artikolojn pri tio, ke fakte iom da klaĉo pozitive influas la laboron de grupo. Kial tiu demando interesas min? Do, mi ŝatas klaĉi. Ne pri maldecaĵoj, aŭ melĝentilaĵoj, nur pri simple kio okazas. Jes, tio estas preskaŭ babilado, sed tamen, estas malfacile eviti demandojn, kiuj komenciĝas per: ĉu vi aŭdis, ke…? Kiel mi jam skribis pri tio antaŭe, mi estas nun la gvidanto de la teamo de IJS. Niaj babiladoj dum la JES pri IJS estis por vidi, ĉu ni povos kune labori, ĉu ni povos konstrui teamon de la parte entuziasmaj, parte novaj, parte seniluziiĝintaj homoj, kiuj unue decidis nur trakti la demandon de la IJS. Malĝoje nuntempe IJS havas iomete malbonan reputacion, aŭ eĉ se ne tiom bonan, simple novuloj en la movado ne konas kio estas IJS. Eĉ estis hungaro, kiu dum SES pasintjare ne sciis, ke ekzistas IJS. Honto. La Internacia Junulara Semajno estas la oficiala somera renkontiĝo de la Hungara E-Junularo.

Ni havis nian unuan personan kunsidon pri la IJS antaŭ 2 semajnoj, kiam mi veturis hejmen al Budapeŝto. Fakte originale tute ne pro la IJS, mi jam decidis multe pli frue (en novembro), sed tiel estis tre bona solvo por povi labori ĝis tiam. Ĉefe, ke por mi januaro estas iomete malpli streĉa monato, kaj mi povis multe pli da tempo dediĉi al la organizado. La aliaj teamanoj, kiuj ankaŭ studas havas ekzamenojn en januaro, do estis bona kombino tiel. Mi pensas, ke unue mi devas montri kian strukturon mi imagis por la aranĝo kaj poste demandi, ĉu oni konsentas, aŭ dezirus iel aliel fari. Ĝis nun tre bone funkcias la afero. Ni decidis pri kiujn lokojn (ontajn IJS-ejojn) viziti, kiam, pri la sekva kunsido, disdonis taskojn. La babilado estis tre fruktodona. Tamen, mia tasko estas malfacila. Jes, estas granda tasko, multe da respondeco, decidoj ktp. Sed mi sciis tion, mi ne devas pensi pri tio. Kompreneble renkontiĝo klare montras kiajn organizantojn ĝi havas, kiujn prioritatojn ĝi elektas, kaj fine kiajn programerojn oni elektas por la partoprenantoj.

Nia teamo estas belege bunta. Finfine homoj ĉirkaŭ 17-18, ne nur unu, sed vere pluraj, ankaŭ inter la helpantoj. Universitata aĝo, do komenco de 20 jaraĝaj, kaj ankaŭ iomete pli aĝaj en la direkto de 30 . Mi estas nun 25, dum la IJS 26, do mi estas ie en la mezo. Mi pensas, ke tio estas bone, ĉar mi jam (espereble) pli maturas ol kiam mi estis 16-18, sed sufiĉe malseriozas por kompreni, kion volas tiu aĝkategorio. Tamen, daŭre kunigi la teamon estas malfacile. La junuloj ne tiom seriozas, ne tiom atentas pri la graveco de kelkaj temoj, ofte komencas klaĉi kaj ni devas iomete halti dum la kunsido. La pli maljunaj ne estas tiom flekseblaj, havas siajn ideojn, kaj ne tiom bone akceptas kontraŭdiron aŭ kritikon. Estas diboĉuloj kaj gufujemuloj, preskaŭ du ekstremoj. Mi ne dubas, ke niaj programoj estos tre interesaj, ke ili certe multe pli donos, ol kiom la kvalito de la loko eble forprenas. Sed ni revenu al la klaĉoj. Evidente kelkfoje mi mencias homojn, ekzemplojn por helpi la organizadon. Same, mi tre dubas, ke mia organizstilo similas al la antaŭa kunordigantino. Kiom interesa, sed sendube tre bona vorto: mi devas kunordigi ĉion, kion homoj faras, kontribuas, volas. Pro tio mi kelkfoje devas fari tre malfacilajn decidojn. Ekzemple hieraŭ. Estis granda tago. Ni havis enorman skajpkunsidon por pridiskuti unu el la plej gravajn aferojn: elektadon de la IJS-ejo. Estis du ejoj, ambaŭ taŭgaj kaj maltaŭgaj, depende de tio, kion ni pensas pri kio pleje gravas. Normale, en la ni diru oraj tempoj de IJS, ni havis la ejon kaj la kontrakton en oktobro, aliĝilon en novembro, sed certe por la IS. Mi ĝis nun dufoje akceptis iĝi kunordiganto, ambaŭ foje kiam oni bezonis savi la renkontiĝon. Do, mi ne komencis labori en bona ritmo, pli frue, laŭ la kutimoj. TEJO tre bone konas tiun senton, kiam estas paniko, kaj ne okazos la evento, se… Estis evidente, ke por parto de la teamo ne tiom gravas, aŭ ne tiom spertas pri la elektado, do ili partoprenis la kunvenon, sed dum la voĉdono sintenis. La loko kiun ni fine elektis estas en Tiszafüred, kaj ĝi estas tre proksime al la lago (2 minutojn for).

Pri kio temis la debato? Ekzemple la loko kiu malgajnis povas loĝigi plurcent homojn, sed tio ankaŭ signifas, ke ni ne estus sole, kampadejo Morotva kapablas proksimume 70 homojn. Se subite aliĝus 140 homoj, ni devus gastigi duonon 100 metrojn for en alia kampadejo. Mi rapide listos, kio ne estas bona pri la loko, kaj poste klarigos kial tamen la decido iĝis kampadejo Morotva.

Unue, se multe da homoj volos veni, ĝi ne estas sufiĉe granda. Unu el la organizantoj diris, ke la gastejestrino estas tre helpema, afabla, kaj ĝoje havus nin kiel gastojn, sed la edzo ne tiom, kaj li estas laciga, eĉ ĝena. Interreto ne tiom bonas kiel en la alia loko, kaj ne eblas duŝi la tutan tagon, nur matene kaj vespere dum tempoj difinitaj, oni devas atenti pri la troa uzado de elektraj aparatoj, supozeble la kvalito de manĝaĵo estos malpli bona ol en la alia loko, sed tio estas nur spekulado. Ĝi ne havas sian propran sonsistemon kaj projekciilon. Ili ankoraŭ ne scias kiel aspektas vegano, kaj kion ĝi manĝas. Ne estas bicikloj por lui. Do bone, tio estas longa listo, kaj vi pensas: kion ofertas la alia loko?! Kaj ĉefe: ĉu ne estas tria/kvara ebleco? Ni ne havas la lukson serĉadi pli (ni havis longan liston kun aliaj kandidatoj, sed E-evento havas sufiĉe specialajn bezonojn). Vi povas imagi, ke ni bezonis pli ol 30 minutojn por decidi pri la loko, kaj mi ankaŭ bezonis pli da tempo por digesti, kial mi tamen volas la pli malgrandan lokon.

Venu la klarigo! Jes malpli granda, sed nur la nia. Mi tre volus havi 140 partoprenantojn, sed mi vere dubas, ke tio eblas ĉi jare, en 2014 eble. Ni devas unue pruvi al la homoj nian allogon. Jam estis IJS-ejoj en la pasinteco, kie ni havis kunloĝantojn, aliajn grupojn. Laŭ mia sperto, tio simple ne estas bona ideo, mutlfoje okazis, ke oni ĝenis la renkontiĝon, venis al la programeroj, aŭ primokis E-on. Kiu volas tion? Se venos pli da homoj, estas proksime aliaj ejoj, ankaŭ pli luksaj. Pri la lokaj organizantoj: mi pensas, ke eblas havi bonan rilaton kun ili, kaj tio dependas nur de mi. Mi promesis, ke se ni elektos tiun lokon, neniu alia devos paroli/agi kun tiu malafabla viro. Estu mia zorgo. Ĉefe, ke la edzino estas la ĉefo, ne li. Mia sperto estas, ke homoj volas uzi la reton multe, se la renkontiĝo estas enua, la programoj ne tiom interesaj. Se oni ŝatas la semajnon, tiam oni eble volas kontroli la retleterojn por 5 minutojn, aŭ fakte ĝui, ke oni ne vidas komputilon por semajno. Estas nia defio organizi ion ĝuendan, allogan. Kampadejoj ne ĉiam havas 24 horan aliron al varma akva pro ŝparado. Unue: tio estas normale, due: FESTO en 2010 eĉ ne havis propran necesejon, kaj eblis duŝi nur dum horo (grupe), mem la renkontiĝo malgraŭ tio estis tre bona sperto por la partoprenantoj. La bicikloluado ne tiom gravas, ĉio estas proksime. Se ni donas ideojn por vegana menuo, tiam ili akceptos tion, ne estas problemo. Alia afero estas, ke Tiszafüred estas pli bone atingebla per trajnoj kaj busoj, estas urbeto kun pli bonaj vendejoj por memzorgantoj. Ni ne devos pagi pli pro tio, ke la homo, ĉe la ejo volas – ĉio estas en la prezo – organizi por ni. Ni havos fermeblajn ejojn por la prelegoj, kursoj kaj diskutrondoj. Se estos malbona la vetero en la alia loko eblus iri nenien / fari nenion. Pasintjare estis simila problemo: dumtage varmege, nokte sufiĉe malvarme, kaj homoj frostis, ĉar ne eblis proper fermi la ejojn. Estos trinkejo surloke, du je unu problemo malpli, la prezoj estos malpli ol en Budapeŝto, ĉar ni estos en la orienta parto de Hungario, same en la vendejoj. Tiu trinkejo en la ejo havas bonan etoson. Ĉiam estas problemo la dĵ-oj, la diskejo, ktp. dum IJS. La organizantoj ĝojus havi eventon ĉe ili, en la alia loko ni estus nur unu el inter la grupoj, se ni deziras havi iom da eĥon en la loka aŭ departamenta medio la alia kampadejestro ne tro ĝojus pri tio.

Do post monato kiel statas la aferoj? Ni havas ejon, pretan programskizon por la tuta semajno, bonegan teamon (ankaŭ tre lacan momente post la laborego), elstarajn ideojn, planojn por la duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kaj ankaŭ proprajn vesperajn kaj noktajn programojn. Aliĝilo pretiĝas, retpaĝo pretiĝas. Estas tamen interese vidi kiel la aliaj renkontiĝoj evoluas por la somero. Mi pensas, ke la danĝera ideo de SES por havi kruel-imposton povas same allogi aŭ forpeli homojn. FESTO donis amuzajn nomojn al siaj loĝeblecoj, amasluksejo estis ĝoje akceptita. Reklamo-reklamo. De ambaŭ renkontiĝoj la retpaĝoj jam pretas kaj varbas, eĉ se ne kompletas ankoraŭ, kaj ne hazarde la invito por ĉiuj aranĝoj aperis la saman tagon eĉ vizaĝlibro, same kun IJS. La konkurenco fortas kaj kreskas.

Ankaŭ la teamo de IJS forte plulaboras por la sukceso, mi estas tre kontenta pri nia laboro kaj tre fiera pri nia teamo.

La nevidebla laboro

22 mardo jan 2013

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

esperanto renkontiĝoj, festo, hungaroj, ijs, internacia junulara semajno, jes, laboro, organizado, problemoj, progreso, ses, solvoj

Mi promesis iomete skribi pli pri la IJS, la organizado kaj la komenco. Pardonu, se tiu ĉi enskribo estas iomete pli serioza ol miaj kutimaj artikoloj. Mi fakte havis du petojn al la homoj antaŭ akcepti la taskon ĉeforganizi. La plej grava estis por la HEJ-anoj trovi iun, kiu povas kaj volas tion fari. Mi pensas, ke ne mankas homforto kaj entuziasmo, tamen aspektas tiel, ke la aferoj ne iris lastatempe en bonan direkton. Ĝuste pro tio mi petis apartan retliston por la organizado, kaj ĝuste por povi kontroli la konfliktojn kaj problemojn mi volis inviti homojn mem por partopreni. Ne uzi ekzistantan liston, ĉar mi volis komenci tute freŝe. Mi alia demando/peto estis pri la temo kaj la celo de la aranĝo. Mi volis pripensi-pridiskuti tion dum la semajno por vidi, kion ni ĉiuj pensas pri la IJS, kian semajnon ni volas havi. Ĉar mi pensas, ke klare io fuŝiĝis. Mi ne sciis kio, ĉar mi ne partoprenis la renkontiĝon dum jaroj, mi havis ideojn. Sed homoj ne estis kontentaj pasinttempe. Ĉiukaze nun ni volas ŝanĝi tion. Veronika demandis min: do pri kio temas IJS krom tio, ke ni organizas ĝin? Mi ne sukcesis ankoraŭ partopreni eĉ unu. Se ne estas tiom muzikema, kiom FESTO, kaj ne tiom studema kiom SES.. do ĉu ĝi estas kiel la IJK? Iomete de ĉio? Saci tre ĉarme uzis la vorton ĉiomete. Mi diris jes, kaj ni bonkvalite organizas. Simple. Simple?

La konkurenco ja estas granda. SES havas grandan apogon de pluraj lokoj, FESTO ĉi jare sukcese jam havas aliĝilon, kaj la teamo pli kaj pli fortiĝas kaj maturiĝas dank’ al la samaj kelkaj homoj, kiuj formas fortan kernon. Kompare al tio ni komencis organizi la lastan tagon de 2012. Kun preskaŭ tutnova teamo.

Ni organizos riĉan programon por la semajno, kaj ni serĉas novajn programerojn, novajn solvojn. Mia espero estas, ke mi kiel spertulo de la teamo ne nepre puŝos malnovajn ideojn, kaj ke mi sukcesos esti malferma por ideoj kaj opinioj. Mi persone deziras rehavi la diskutrondojn kaj noktan vivon en IJS. Ĉefe, ke kiam mi trarigardis pasintjarajn dokumentojn, mi trovis linion, ke “loko por trinkejo ne estas bezonata”. Mi pensas, ke tio estas naiveco. Estas junulara renkontiĝo. Oni bezonas ankaŭ iomete diboĉi. Sed ankaŭ mankas al mi de pluraj renkontiĝoj iomete la bonkvalitaj programeroj. Dum JES ĉijare mi vidis interesajn programerojn, mi ĝojis pri tio. Tamen mi kuraĝigas la novulojn kaj ĉefe tiujn  homojn en la organiza teamo, kiuj rigardas al aliaj eventoj ne tro multe provi kopii. Jes, estas kelkaj bonaj aferoj aliloke, sed pli gravas kiajn ideojn ni, hungaroj havas. Baze, ni certe ne havas tiom da mono ol la aliaj renkontiĝoj. Tio estas fakto. Ni estas kreivaj, mi scias tion. Granda donaco. Mi tre volas, ke ni fortiĝu kiel teamo, la hungara movado bezonas tion.

Mi pensas, ke nia renkontiĝo havas ankaŭ alian celon. Mi vere deziras vidi pli da junuloj ĉe la renkontiĝo. Pli da hungaroj. Nun estas la tempo por inviti, allogi kaj montri la belecon de IJS. Mi ne nepre volas kapti homojn por organizi ion ajn. Mi pensas, ke tio povus esti celo, sed kutime homoj, kiuj estas altrudaj ne tre sukcesas pri tio. Novuloj ĉiam venas, sed multe ne restas, kaj estis bonaj organizanto-komencantoj kiuj bedaŭrinde malaperis. Ne estis hazardo. Same okazas tio en aliaj landoj, aliaj renkontiĝoj, mi vidas la problemojn.

Celo estas ankaŭ multe da laboro kaj pere de tio bonfarto. Ekde mi komencis organizi kaj pensi pri la renkontiĝo mi simple ĝoje faras tion. Mi pensas, ke estos proksimume 60 partoprenantoj, kaj tio estos sufiĉe por ni. Ankaŭ estis tre interesaj leteroj ĉe unu el la hungaraj retlistoj. La temo estis pri la interŝanĝoj por IJF, kaj do kompreneble pri la decido. Kiel elekti la ĝustan personon? Kiel esti justaj? Mi ne intermiksiĝis en la babilado, ĉar mi ne estas membro de la estraro, do mi pensis, ke mi prefere nur observos la leterojn. Interesa parto estis merito, ĉu ni sendu novulojn aŭ ankaŭ spertulon? Kaj la fakto, ke ĉiuj, kiuj estas en la movado volas ion. Aktivas por-pro io. Prave. Kio ajn estas via celo. Mi pensis pri la mia. Mi sincere-elkore ĝoje organizas kaj ŝatas la cerbolaboron. Estas interese, kaj estas defio ĉiam fari ion novan, iomete novan, iomete tradician, alian, ne la saman, sed eble similan kiel en aliaj renkontiĝoj, la lertumadon, la solvojn kaj la laboron kune. Plej bona estas la kunpensado kaj la cerboŝtormo de entuziasma grupo. Kaj ni, la teamo de IJS, havis tion dum JES. Magie.

Klaĉoj, ludoj kaj etoso

01 ĵaŭdo nov 2012

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

delft, esperanto renkontiĝoj, festo, hej, intervjuo, kkps, nederlando, nej, organizado, pskk, renkontiĝo, tejo, tejo volontulo

Mi partoprenos mian unuan renkontiĝon ĉi semajnfine 🙂 post mi eĉ ne scias kiom longa tempo. Mi pensas, ke lastfoje estis en 2010 – FESTO en Donneville, ke mi sukcesis ĉeesti renkontiĝon de la komenco ĝis la fino (mi ne kalkulas unu tagan kunvenon, aŭ viziton de E-istoj). Kompreneble mi tre antaŭĝojas. Mi intervjuis Manuelan kaj Roĉjon, du organizantojn de la KKPS por iomete ekscii pli pri la organizado, la originalaj ideoj kaj la celo de tiu ĉi semajnfina renkontiĝo en Delft, Nederlando. Denove ni vidas ekzemplon, ke homoj el diversaj landoj kunlaboras por organizi renkontiĝon: Roĉjo estas nederlandano, kiu studas en Danio; Manuela el Italio kun sperto pri Nederlando, ĉar ŝi volontulis por TEJO antaŭ 2 jaroj. Ŝia dediĉo al la movado alportis laŭ mi interesan laboron por ŝi! Kiom da homoj vi konas kiuj laboras kaj vivtenas tuttempe laborante nur por Esperanto? Mi vere malmultajn. Manuela estas unu el inter ili.

Kio estis la originala ideo de tiu chi renkontiĝo? De kie venas la nomo?

Manuela: Post Somera Klaĉ-kunveno estis la tradicia evento de Flandra E-Junularo (komence kunlabore kun Nederlanda E-Junularo). Gxi kutime okazis komence de novembro kaj estis okazo por renkontiĝi inter la grandaj someraj kaj novjaraj eventoj. En aprilo mi estis kun Nico en Varsovio, post estrarkunsido de TEJO…kaj ni klaĉis pri tio ke la flandroj ne plu emas organizi PSKKn…tio iom bedaŭrigis nin kaj, iom ŝerce komence, ekestis la ideo organizi ĝin en Nederlando. Poste la ideo tiom plaĉis, ke ni decidis vere realigi ĝin.

Do tio signifas, ke ghi estis en Belgio organizita antaue kaj neniam en Nederlando?

Manuela: oni rakontis al mi ke iam ankaŭ estis organizita en Nederlando, sed ekde multaj jaroj NEJ ne plu partoprenis en la organizado, kaj ĝi lastatempe ĉiam okazis en Flandrio.

Ĉu vi estas la ĉeforganizanto?

Manuela: mi, Nico kaj Roĉjo estas la organizantoj, kun iom da helpo de aliuloj.

Kio estas la celo de la renkontiĝo? Kiom da homoj vi anticipas?

Manuela: komence ni pensis ke tio estos malgranda, neformala aranĝo. Unu el niaj motivoj estis denove havi eventon en Nederlando post multe da tempo, sed ĉefe ni esperis amuziĝi kaj amuzigi la homojn…  sed ni tiom entuziasmiĝis en la organizado ke ĝi havis pli sukceso ol kiom ni antaŭvidis. Nun estas ĉirkaŭ 50 aliĝintoj…sufiĉe granda nombro por aŭtuna semajnfina aranĝo.

El kiom da landoj venos la partoprenantoj?

Manuela: ĉirkaŭ dek.

Chu vi jam iam (ĉef)organizis renkontiĝon?

Manuela: mi kunorganizis IJF-n 2011, kaj helpis en organizado de multaj aliaj. Tio fakte pri kio rilatas Esperantujon, mi ankaŭ havas spertojn ekster ĝi.

Kiajn spertojn?

Manuela: antaŭ mia aktiviĝo en Esperanta-movado mi dum kelkaj jaroj unue volontulis kaj poste laboris kiel edukistino/junular-gvidantino, do tiukadre mi organizis ankaŭ diversajn renkontiĝojn kiel internaciajn interŝanĝojn kaj somerajn feriumadojn por adoleskuloj kaj infanoj.

Kio estas ideala renkontiĝo laŭ vi?

Manuela: Mi plej ĝuas mez-grandajn renkontiĝojn, mi dirus inter 100 kaj 150 homojn…sufiĉe multaj por ne enui, kaj ne tiom multaj por “perdiĝi”… Krome, ideala renkontiĝo por mi estas zorge organizita, sed oni devas ankau esti suficxe fleksemaj kaj lasi spacon al spontaneco. Kaj bona vetero cxiam helpas :).

Preskaŭ ne ekzistas renkontiĝoj kun inter 100-150 homoj. Kiu estis via plej ŝatata renkontiĝo?

Manuela: Mi vere ne povas respondi. Ĉiu renkontiĝo estas malsama kaj havas siajn bonajn kaj malbonajn flankojn. Krome mi ĉiam ege intense partoprenas en la E-aranĝoj, kaj do kutime en ĉiu renkontiĝo por mi estas tre fortaj emocioj… mi vere ne scipovas elekti. Tamen, eble la plej “aparta” estis la ĉijara IJK en Vjetnamio.

Kaj la plej malŝatata?

Manuela: 😀 ankau pri tio malfacilas elekti, dependas ĉu pri organizado, pri personaj kialoj, pri etoso… Mi povas diri ke IJK en Kievo havis tiom da organizaj problemoj, kaj mi estis tie kiel TEJO-volontulo, do ĝi estis sufiĉe terura por mi. Kaj mi ne tiom ŝatas la tro oficialan kaj iom malnovstilan etoson de UK (Universala Kongreso de UEA).

Do, laŭ vi kio bezonatas por allogi homojn por semajnfina renkontiĝo?

Manuela: mi dirus “mojoseco”. Homoj (ĉefe junuloj) estas allogitaj se oni promesas al ili amuziĝon kaj amikecan etoson.

Do, kio estos la “mojoseco” de PSKK/KKPS? Kion vi promesas al la partoprenantoj?

Manuela: Ni promesas junecan kaj neformalan etoson, tamen ni ne subtaksis la gravecon de bona organizado. Ni metis vere multe da entuziasmo en ĝin, kaj mi esperas ke tio estos videbla ankaŭ en la rezultoj. Mi krome promesas, ke mi denove pretigos mian mondfaman tiramisuon :).

Kia estas bona organizado? Krom kompreneble entuziasmo. Tio estas la baza fazo. 🙂

Manuela: Bona organizado estas provi antaŭvidi ĉion kio estas necesa por ke la partoprenantoj bone fartu, kaj ĉiujn eblajn problemojn, kaj klopodi trovi solvon por la problemoj kiujn oni ne antaŭvidis.. Tio kompreneble estas abstrakta respondo, ĉar la temo estas tro ampleksa, kaj krome en la praktiko neniam eblas tion realigi. Kaj la “bonfarto de la partoprenantoj” inkluzivas diversajn aspektojn…esti bone informitaj, afable traktitaj, havi decajn manĝojn, interesan programon, necesejpaperon… ĉio gravas.

Mi tute konsentas. Mia vidpunkto estas la sama. Organizantoj simple devas scii ĉion, kaj antaŭvidi ĉion, kaj kion ne sukcesas tion rapide provi solvi. Kiam vi partoprenis vian unuan E-renkontiĝon?

Manuela: en aprilo 2010, en IJF.

Vi estas en la movado nur ekde iom pli ol 2 jaroj!

Manuela: Jes ja.

Kio estis la pinto de ĝi?

Manuela: Nu, la fakto ke mi nuntempe vivtenas min nur laborante por la E-movado.

Al kiu organizo vi laboras kiel kio?

Manuela: mi laboras partatempe jam ekde pli ol unu jaro kiel oficisto de TEJO, kaj ekde unu monato mi laboras ankau en la sekretariejo de Itala Esperanta Federacio.

Dankon por la intervjuo! Mi espereble ne maltrafos vian tiramisuon! (Bedaŭrinde mi alvenos nur sufiĉe malfrue vespere.)

Roĉjon mi rapide (antaŭ sia foriro al Roterdamo) demandis pri NEJ, pri la Nederlanda Esperanto-Junularo. Mi ne aktivas en ĝi, malgraŭ tio, ke mi vivas en Amsterdamo ekde pli ol jaro. Tamen, eble dum KKPS mi sukcesos aktivi. Roĉjo partoprenis PSKK-on unufoje, kiam ĝi okazis en Zutendaal.

Ĉu NEJ estas aktiva?

Roĉjo: oficiale jes. NEJ havas estraron, kaj gazeton, kaj TEJO-komitatanon. Tamen dum la pasintaj jaroj ne estis multaj aktivaĵoj en Nederlando.

Kion vi promesas al la partoprenantoj de KKPS kaj kion vi esperas de la renkontiĝo?

Roĉjo: klaĉojn, ludojn kaj etoson. La celoj estas havi ĝojan tempon kune inter la somero kaj novjaro, kaj revivigi la nederlandan junularan movadon. Pri la dua mi ne tiom certas pri sukceso, ĉar malmultaj nederlandaj junuloj aliĝis.

Dankon Roĉjo!

Mi esperas bonhumoran etoson. Mi ĝoje vidas en la listo de aliĝintoj, ke estas pluraj homoj, kiujn mi tute ne konas. Mi ŝatas malgrandajn renkontiĝojn, ekzemple la hungaraj junuloj organizas JER, la Junularan Esperanto-Renkontiĝon por semajnfino ĉiam dum la paskaj ferioj antaŭ aŭ post IJF. Familieca etoso, kutime en vilaĝo aŭ malgranda urbo, komuna kuirado, multe da babilado apud la bivakfajro en kampadejo. Mi ankaŭ ŝatas kion KKPS promesas rilate al la programo. Mi tre atendas la cerboŝtormumadon pri FESTO, sekva KKPS kaj la espereble interesan prelegon de Manuela pri klaĉoj.

Sekvan semajnon mi skribos pri kiel sukcesis la semajnfino en Delft.

Stela

Lastaj artikoloj

  • Kaj la mateno venis, kaj la homlupoj mortigis neniun…
  • Poezio en vestaĵvendejo
  • 11
  • Kiam (ne) mankas la vortoj
  • Surmetu viajn ĉapelojn! La Bona Usona Filmfestivalo okazas nun 🎬

Pri tio pepas Stela

  • Mi pensas, ke je iu momento tiu ĉi libro troviĝis en ĉiu hejmo en Hungario. Tiuj junulinoj estis tiom famaj. Anekdo… twitter.com/i/web/status/1… 2 hours ago
  • Mi abonas la novaĵleteron #5BulletFriday de @tferriss de pluraj jaroj. Estis la unua fojo, ke li menciis Esperanton… twitter.com/i/web/status/1… 2 hours ago
  • Ĝojo estas kiam mi vekiĝas je la sono, ke iu preparas kafon por mi. 1 day ago
  • @TiuUlo 🤩 3 days ago
  • Havi la laboron liveri bonajn novaĵojn estas privilegio. 3 days ago
  • Mirci wants to say hi to @alicesparklykat https://t.co/uWUR3lVEyI 4 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijf ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej podkasto pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Mi pensas, ke je iu momento tiu ĉi libro troviĝis en ĉiu hejmo en Hungario. Tiuj junulinoj estis tiom famaj. Anekdo… twitter.com/i/web/status/1… 2 hours ago
  • Mi abonas la novaĵleteron #5BulletFriday de @tferriss de pluraj jaroj. Estis la unua fojo, ke li menciis Esperanton… twitter.com/i/web/status/1… 2 hours ago
  • Ĝojo estas kiam mi vekiĝas je la sono, ke iu preparas kafon por mi. 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Sekvu kun 1.054 aliaj sekvantoj

Create a free website or blog at WordPress.com.

Privateco k. kuketoj: tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por lerni pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 1.054 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Sign up
    • Ensaluti
    • Report this content
    • Vidi retejon en la legilo
    • Manage subscriptions
    • Maletendi ĉi tiun breton