Etikedoj
ijk, ijk 2019, internacia junulara kongreso, jes, nederlando, nej, tejo
Averto: mi estas konsilanto de la teamo.
Finfine estas ia konkurso kaj publika interesiĝo rilate al tio kiu gajnos la rajton organizi IJK-on en 2019! Ĉu vi scias ke ekde kiom longe tio ne vere okazis? Jes, venas pluraj ofertoj kaj kandidatiĝoj kutime, sed ofte oni scias, ke ili aŭ estas malseriozaj, aŭ klare ne sufiĉe spertaj teamoj volas fari la laboregon de la organizado. En la pasintaj jaroj unuopaj kandidatiĝoj venis de tiuj, kiuj estas tre proksime al TEJO, do minimume en la estraro iel ligita al la vere ena cirklo de tiu parto de la movado pri kiu plej multe da homoj eĉ tute ne komprenas kial gravas… aŭ kio entute okazas kaj rezultas el la laboro de TEJO. Nur la IJK estas klare ligita de jaroj al la organizo kiel ĝia plej granda renkontiĝo. Teorie la plej granda en la mondo. Tamen, se ni rigardas la statistikojn plurfoje aliaj junularaj renkontiĝoj estis pli grandaj ol la IJK. Kio montras la malbonan organizadon de la renkontiĝo. Ĝi ja devus altiri la plej altnombran partoprenantaron sendepende de tio kie ĝi okazas en la mondo. Esperanto-parolantoj ja estas ĉie. La allogo de TEJO devus montriĝi ĉie. Legi plu