Du vidpunktoj. Pluraj konsiloj. Du intervjuoj kun organizantoj kiuj malgajnis la rajton por organizi IJK-on en siaj landoj. Mi demandis pri la motivo por la organizado, pri la spertoj de la aliĝo al la konkurso, pri la helpo de TEJO kaj ĉefe pri la spertoj post la malsukceso.
Rolf Fantom, angla E-isto kandidatiĝis por organizi IJK-on por la jaro kiam Zakopane gajnis fine (2005) kaj Martin Sawitzki parolis al mi pri siaj „freŝaj” spertoj de tiu ĉi jaro, Germanio kandidatiĝis por 2013 kaj Israelo venkis.
Stela: Saluton Rolf! Kial vi ne gajnis la organizadon de IJK?
Rolf Fantom: Do, fakte temis pri tio ke nia propono vere ne estis perfekta kaj finfine estis bona afero ke okazis en Pollando, ĉar ni ne estis pretaj. Tamen, pri la sperto aliĝi, estis kelkaj strangaĵoj ekzemple, oni stipulis ke estis bezonata 11 programĉambroj kaj fakte tute nenie staris iu dokumento pri la celo de la IJK, estis nenio por komuniki al la organizantoj ion ajn pri la tipa enhavo de la IJK…
Kiu gajnis la jaron, kiam vi kandidatiĝis?
Estis por IJK 2005 ke ni kandidatiĝis, finfine okazis en Zakopane.
Sed, kiam vi decidis kandidatiĝi, kial vi volis IJK-on?
Lukiz, Tina kaj mi en Bjalistoko kunmetis (tio okazis lastatempe, ne en 2005) ian tian dokumenton por helpi al aliaj organizantoj, sed ni volis IJKon cxar kiel dumvivaj esperantistoj oni ekhavas tiun senton voli kontribui kaj venigi Esperantistojn al sia propra lando. Fakte, tio estis malbona motivigo – oni devus voli organizi por bone influi kaj subteni la Esperanto komunumon…
Kio estas la problemo kun la “sento”?
Organizi eventon estas por la partoprenantoj, ne sufiĉas diri ‘bonvenon al mia lando’, jen mi faris mian taskon. Devas esti ‘jen, mi provizas ion kion vi ŝatas’ ‘jen, mi provizas servon al vi kiu valoras’.
Kiom da homoj estis en via teamo?
Estis kerna teamo de 4 aŭ 5 homoj, tiel devus esti: klara kerno kun aldonaj ‘helpantoj’ kaj meznivelaj organizantoj. Miaj gefratoj estis ĉefe la teamo kaj ni ne estis taŭga teamo.
Kiu estis via temo de la renkontigho?
Temo? Fekegalas la temo! Esperantistoj obsedas pri temoj!!!
Kial vi pensas tion?
Kio estis la temo de la pasinta renkontiĝo kiun vi ĉe-estis?
Mi eĉ ne memoras, kiam mi ĉeestis lastfoje E-renkontiĝon.
Tiom da tempo ĉe organizaj renkontiĝoj estas uzata por elekti temon, anstataŭ zorgi ke partoprenantoj havu ion fari! Mi ne memoras la temojn de la eventoj kiujn mi organizis, escepte ‘Katastrofoj’, ĉar per tiu temo ni primokis la ideon havi temon! Ne indas fokusi je la temo. Indas fokusi je ‘Kion homoj faros’? Pli bone demandu ‘Kio estas la celo de la renkontiĝo’?
Do kial oni obsedas pri tio?
Ĉar Esperantistoj ŝatas obsedi kaj temo estas io pri kiu ĉiu en la teamo povas havi opinion kaj kapablas aserti sian opinion. En profesia teamo oni faras tion kio bezonatas. En amatora teamo oni faras tion, kion oni ŝatas. Homoj ŝatas havi kaj imponi siajn opiniojn, speciale Esperantistoj!
Kial vi ne gajnis laŭ TEJO?
Mi ne memoras la detalojn, nur ke PEJ havis multege pli taŭgan proponon. Mi estas tre dankema, ke ni ne venkis. Tamen, finfine okazis dum la IJK 2005 brita vetero, kaj ili havis saman ideon kiel ni: uzi grandegan tendon por la ĉefhalo. Nur ili faris tion 20 metrojn for de domoj meze de tia kvartalo, ni planis fari meze de tendumejo kiu ĝenus nur la iom apudan M25 (la aŭtoŝoseon ĉirkaŭ Londono). Ankaŭ ne helpis ke la prezidantino de JEB publike kaj aktive subtenis havi IJKon en Afriko por tiu jaro.
Ĉu vi ekhavis la saman ideon aŭ vi parolis pri tio?
Mi ŝerce akuzis ilin pri ŝtelado de la ideo, sed mi suspektas, ke ili simple simile ideis originale…
Ĉu vi eksciis antaŭ la oficiala diskonigo, ke vi ne gajnis?
Jes, mi pensas, ke jes.
Ĉu vi planas iam rekandidatiĝi? Ĉu vi rekandidatiĝis postajn jarojn?
Mi neniam plu planas organizadi kaj ni ne rekandidatiĝis, Britio ne estas taŭga loko, pro vizaj kaj financaj kialoj.
Ĉu vi ĝenerale pensas, ke estas landoj kie IJK prefere tute ne okazu pro iu ajn kialo?
Unu granda problemo pri tiu pensmaniero “Mi volas organizi ion por montri mian landon al aliaj Esperantistoj” estas, ke tio forĵetas la avantaĝon, ke kiel Esperantisto, oni povas okazigi eventon pli malpli ie ajn, kondiĉe, ke estas du aŭ tri lokuloj…
Se oni volas ke ĉiu estu bonvena, oni okazigu IJKon en relative malkostaj landoj sen striktaj vizaj kondiĉoj. Ekzemple, Usono ne taŭgus, nek Britio, nek Skandinavio, nek Japanio ktp. Tamen, ne eblas trovi lokon kie ĉiu estus bonvena, do estas unu el la gravaj elektoj – kiom prioritatigi tiun alireblecon kaj kiom prioritatigi la ĉarmecon de la lando / kvaliton de lokaj organizantoj ktp.
Mi ŝategus ĉe-esti IJK-on en Libio, sed nur post stabiliĝo de la lando. Se mi kaj mia koramikino ĉe-estus IJKon, nepre ne estus en Israelo ĉar ŝi estas islamanino kaj ekzistas fortaj politikoj tiarilate. (Ŝi ne volas ĉe-esti ĉiokaze, do tio ne tro gravas, sed indas pensi pri kial tiom malmultaj islamanoj ĉe-estas E-eventojn.)
Mia sugesto al TEJO estus jena: Klare komuniku al kandidatoj la kernajn bezonojn, provizu rimedojn kaj sugestojn, havu klaran ideon pri kio estas la celoj de la IJK. Provizu rimedojn kiuj donas ekzemplojn de tipaj ‘truoj’ en kiujn novaj organizantoj ofte falas.
Ĉu tio venu de vi mem aŭ de TEJO?
De TEJO. Kaj plej plej grave, havu teamon en TEJO kiuj laboros kun la organizantoj por gvidi ilin, ke estu almenaŭ du aŭ tri spertaj TEJO organizantoj en ĉiu IJK organiza teamo. Alie la IJK daŭre ripetos la samajn erarojn jaro post jaro… Aldone, okazigu trejn-seminariojn por tiuj, kiuj organizos – GEJ kaj PEJ okazigis ion tian ĉi-oktobre en Dresden. Ili invitis min veni kaj trejni, tio bone funkciis. Mi volonte ripetus kondiĉe, ke kostoj estus kovritaj. Povus okazi kadre de IJK, alia evento aŭ tute alie organizita.
Dankon por la intervjuo!
Stela: Saluton Martin! Kial vi decidis kandidatiĝi por organizi IJK-n?
Martin Sawitzki: Estis kelkaj kialoj. Unue estis membroj de GEJ kiuj pensis, ke estas bona tempo por ke ni faru ĝin denove en Germanio. Inter aliaj, Nils Martin Klünder estis kiu transprenis la kunordigadon de la teamo. Due, evidentiĝis ke ni havas tre taŭgan ejon por fari IJK-on, kaj trie mi pensis, ke mi nun havas sufiĉe da sperto por fari tre bonan IJK-on. La bezonataj elementoj estis en bona situatio, do ni decidis kandidatiĝi.
Pri kiu urbo vi pensis?
La urbon vi kaj viaj legantoj verŝajne ne konas. Ĝi nomiĝas St. Andreasberg kaj situas meze de la Harzmontaro. Vi eble pli bone konas la apudan urbon de Herzberg – la Esperanto urbon.
Ĉu estis GEJ kaj aliaj germanaj aŭ eble internaciaj asocioj kiuj volis helpi vin?
Ni kompreneble havis la plenan subtenon de la GEJ estraro kaj plej parte estis GEJ membroj (kaj mi kiel eksa GEJ membro) kiuj pretis organizi la IJK-on.
Kiu estis la ĉeforganizanto?
Nils.
Ĉu li vere ankoraŭ eĉ ne 20 jara estas?
Jes. Kontraŭ demando: ĉu TEJO estas organizo por junuloj?
Jes, laŭ ili sub 30. Same kiel aliaj junulaj organizantoj. Ĉu vi komprenas, kial mi demandas pri lia aĝo?
Jes. Mi fakte ne komprenas kial la aĝo tiom gravas. Laŭ mi pli interesas kiom da sperto oni kunportas.
Ĉu li havas multe da sperto? (Ĝuste tial mi demandas, tamen mi pensas, ke eĉ ne 20 estas malmulte, en aĝo, en sperto. Sed esceptoj ĉiam estas.)
Mi eble aldonu ke GEJ jam kelkfoje havis tre junajn kaj sukcesajn prezidentojn kiuj transprenis tion postenon kun 18 aŭ eĉ 17 jaroj. Laŭ mia impreso jes, li havas multe da sperto.
Kiom da homoj estis en la kerna teamo?
Nia celo estis havi kernan teamon de 8 kaj plenan teamon de 30+ personoj. Dum la JES ni invitis multe pli da homoj al nia teamo kaj faris unuan (kaj bedaŭrinde solan) LKK kunsidon. Komence de januaro ni havis ĉ. 15 homojn kiuj pretis kunlabori kaj 6 en la kerna teamo.
Do kial Nils estis elektita kiel ĉeforganizanto? Mi ne konas lin, tial mi demandas.
Li iniciatis la proponon, faris plej parte la laboron por la kandidatiĝo, plej bone konas la ejon, kaj estas tre kapabla organizanto. Vi scias, ke organizoj mem ne agas, ĉiam estas homoj. Por tiu ĉi projekto estis li.
Jes, mi scias.
(Ne gravas ke li estas denaskulo en la 4a generacio, sed tio donas avantaĝon rilate al esperantaĵoj, kiam oni estas juna.)
Kiel TEJO helpis vin dum la preparado de la kandidatiĝo?
La kontakto kun TEJO estis kun Tina Tiŝljar la prizorgantino por kongresoj. Tuj kiam ni decidis kandidatiĝi ni informis ŝin kaj ŝi ĉiam klare, rapide kaj helpeme reagis. La ĉefa subteno estis la dokumentoj de TEJO. La apliko mem kaj kelkaj broŝuroj.
Kial vi ne gajnis laŭ TEJO?
La interna respondo estas tre simile al la oficiala. La alia kandidatiĝo estis pli bona kaj Israelo por pli longa tempo ne havis IJK-on. Ankaŭ nia teamo ankoraŭ kreskis kiam la kandidatiĝo estis jam survoje, ĉar ni multon aranĝis dum la JES, kie simple pli da GEJ-membroj estas surloke. Mi ankaŭ povas imagi, ke iel gravis, ke parto de nia teamo jam estis ĉe la alia flanko de la aĝkategorio. Estis kelkaj teamanoj kun 29 aŭ kiel mi, 30 jaroj. Eble TEJO sentis ke tio ne plu estas sufiĉe juneca grupo por la plej grava junulara aranĝo en Esperantujo.
Ĉu vi konsentas kun tiuj kritikoj? Ĉu vi vidis la israelan kandidatiĝon?
TEJO ne publikigas la kandidatiĝojn, fakte oni longdaŭre tenas sekrete kiu eĉ kandidatiĝas. Mi ne komprenas la kialojn, sed tamen respektas tiun agmanieron. Mi ne vidis la israelan kandidatiĝon, sed ŝatas. Laŭ mi, ni faris bonan projekton, sed nekonante la alternativojn malfacilas diri kiom bone ilia propono estis.
Ĉu vi planas inviti IJK-n por 2014?
Aktuale ni ne planas tion.
Kiun helpon/konsilon vi donus al tiuj, kiuj deziras kandidatiĝi? Laŭ viaj spertoj, kio estas kerna afero por la organizado?
Pasintjare TEJO invitis min fari prelegon/laborgrupon pri eventfarado en Bruselo. Tie mi iom pli vaste parolis pri tiu demando. Mallonge mi diru ke oni prenu la projekton tre serioze, pripensu ĉion, trejnu la homojn kaj komuniku unu kun la alia. Ankaŭ helpas havi spertojn de aliaj eventoj. Kvankam estas diferenco inter 50, 130 kaj 400homaj eventoj. Multaj spertoj de eventfarado bedaŭrinde ne bone trejneblas, sed oni kreskas kun la aranĝoj, kiujn oni faras.
Mi tre dankas viajn respondojn Martin! 🙂