Etikedoj
blogo, komunikado, lingvoj, livejournal, mia vivo, uk, universala kongreso
Pasintsemajne mi ricevis rememorigon, ke mia blogo ĉe livejournal iĝis 18 jara! Ia virtuala donaco atendis min. Mi pensis, ke jam la memoro de tiu blogo estas donaco! Ĉu ĝi ekzistas ankoraŭ entute Mi klakis, kaj komencis relegi miajn malnovajn blogenskribojn.
Mi pensis: ĉu tio vere povas esti? Ĉu mi entute verkis ion ajn en Esperanto antaŭ SĈNK? Sed aspektas tiel, ke jes. Mi klakis la kalendaron, kaj evidentiĝis, ke inter 2004 kaj 2010 mi aktive uzis tiun ĉi retejon. Kaj poste mi rememoris kial mi komencis entute tajpadi. Tiam ankoraŭ ne estis sociaj retejoj, do ni kreis blogojn kaj rekontis pri niaj vivoj. Mi eĉ memoras kiu influis min komenci la mian. Ni legis la spertojn post renkontiĝoj kiujn ni kune partoprenis, kaj havis iun ideon kion faras la aliaj. Ni komentis, ekkonis unu la alian tra legante pri niaj vivoj. Kiam facebook aperis, mi ĉiam ŝerce diris, ke dank’ al Esperantistoj ĝi iĝis tiom populara! Neniu volis tiom rigardi la fotojn post renkontiĝoj rete ol ni ĉiuj. Mi ankoraŭ memoras kiu invitis min en 2007. Mi registriĝis multe pli frue ol ajna amiko en Hungario aŭdintus pri ĝi. Tiam ankoraŭ ekzistis la naciaj versioj de tiuj sociaj retejoj, mi uzis ambaŭ. Poste ili malaperis. Ne restis pro la premo kaj amasa registriĝo ĉe la plej granda retejo.
Kiam ni havis ankoraŭ paperajn fotojn, ni montris ilin unu al la alia en la sekvaj renkontiĝoj. Kelkfoje jaron poste, en la sama renkontiĝo. Tiam ni notis kiujn fotojn ni volis havi kaj poste poŝtis ilin unu al la alia. Kiam ni komencis ekhavi digitalajn kameraojn, kelkfoje ni sendis niajn fotojn al tiuj, kiuj havis retejon, sed plej ofte ni povis vidi fotojn nur de tiuj, kiuj estis lertaj rilate al simplaj retejoj, kaj havis sian propran. Kio okazis tiutempe estis la lastnokta foto-kolektado. Ni aĉetis amasojn da KD-oj kaj uzis unu komputilon de la organizantoj (aŭ iu partoprenanto ofertis la sian) por kolekti la fotojn tie de tiuj partoprenantoj kiuj jam havis fotojn faritajn per tiaj pli modernaj kameraoj. Post tio komenciĝis la tutnokta KD-kopiado.
Tio rememorigas min pri tio, ke iam, antaŭ longa tempo, kiam ne ĉiu havis retadreson, ni lastnokte printis la adresaron kaj oni prenis ekzempleron por si forvojaĝante hejmen. Kelkfoje uzante ĝin mi alvokis amikojn en fora Germanio kaj Nederlando por iliaj naskiĝtagoj de telefonbudo ekster nia domo, ĵetante monerojn sufiĉe ofte en la maŝinon.
Mi ne estas tiom maljuna, kaj tamen en mia vivo jam vidis grandegan arkon de diversaj komunikmetodoj inter Esperantistoj. Kiu, kiel kaj kiam parolis kun la alia por la unua fojo? Mi verkis leterojn, kaj donis al mia patrino, ke ŝi sendu ilin, tion mi rajtis peti sen havi ajnan influon je la poŝmono kiun mi ricevis. Do, mi estis la plej ĝoja, kiam mi ekhavis retadreson. Senfinaj retleterumadoj kun amikoj tien kaj reen. Denove mi petis panjon por rezervi por mi horon en la loka biblioteko, ke mi povu retumi, legi kaj tie kaj tiam rapidege respondi al la novaĵoj de amikoj.
Kiam mi havis mian propran poŝtelefonon, kompreneble mi havis tiun version de abono, kiam vi fakte povas tiom paroli kiom da mono/kredito vi metas al la karto. Se mi purigis hejme pli, mi povis havi krediton pli rapide plenigite. Mi memoras la grandan kalendaron kun la strekoj X sur nia enireja pordo. Mi elĉerpis mian krediton terure rapide kiam mi eksciis kio estas la poŝtelefonnumero de miaj amikoj eksterlande. Sendi mesaĝojn kostis multe pli ol al amikoj en la kvartalo, kiujn mi vidis ĉiutage post la lernejo ĉiukaze. Mi vivis certe en du paralelaj mondoj.
Nun jam venas spamo en Esperanto al mi kaj ankaŭ nekonataj homoj alskribas min en telegramo: saluton, kiel vi fartas? Neimagebla antaŭe por mi. Se ni ne renkontiĝis persone, de kie vi havus mian retadreson, de kie vi scius mian telefonnumeron, vi ne povis kontakti min poŝte, se vi ne havis paperan adresaron de renkontiĝo kiun ni almenaŭ kune partoprenis, eĉ se mi ne memoris vin. Kvankam la kongresa libro de la Universala Kongreso estis amuza. Tie ankoraŭ aperis S-ro, S-ino, kaj kompreneble por mi, kiel infano partoprenanta: F-ino. Fraŭlino Stela (mi) ricevis kelkfoje strangajn leterojn de fraŭloj, kiuj volis ekkonatiĝi kun mi. Ĉu ili entute pensis, ke mi povintus esti knabino 8 jara?
La memoroj inundas min nun, ĉar post 1996 mi partoprenos mian unuan UK-on ĉi somere. Donaco, surprizo kaj profunda dankemo, partopreno, kiun verdire mi tute ne atendis de la vivo. Kiam mi aŭdis unue, ke UK okazos en Montrealo mi tuj pensis: ho, la amindaj homoj en Kanado! Malnovaj konatuloj kaj amikoj, kiujn mi ne vidis de mil jaroj! Se ili estos en la teamo de la organizantoj aŭ almenaŭ partoprenos la semajnon tiam estus la unua UK, kiun mi volonte partoprenus.
Pensis mi tion, sciante, ke Kanado estas tiom for, multekosta, kaj UK-oj efektive neniel allogas min. Kvankam nuntempe mi ne povas tutkore diri tion pri ajna Esperanto-renkontiĝo, ke ili vere allogas min. Mi ne volas esti tiu, kiu lamentas, ke ĉio estis pli bone antaŭe. Mi plene konscias kiel Esperantujo funkcias por novuloj, kaj kio plaĉis al ili, ne plu al mi.
Mi ankaŭ ĝojas pri la novaj eblecoj de la reto. Gathertown por la IJK pasintjare, aŭ ĝenerale la platformo por okazigi la eventojn rete, revidi malnovajn vizaĝojn kiuj ne plu vojaĝas al eventoj. Ekkoni novajn homojn, kiuj ridetas al la kamerao kaj babilemas. Mi ĝojis ankaŭ pri la malnovaj eblecoj de la reto! Denove Kanado-rilata memoro venas al mi. Kiam mi ekhavis konton ĉe yahoo, mi serĉis kiel mi povus tajpmesaĝi kun homoj: ĉu mi trovos Esperantistojn en ajnaj ĉambroj, kie eblas babiladi? Ĉar ICQ estis nur ciferoj, tie ne eblis bone serĉi. Mi serĉis nomojn, kiuj klare estis vortoj en Esperanto. Kaj tiel trovis meksikanon, kiu intertempe enmigris Kanadon kaj havas familion tie. Tio estis antaŭ 20 jaroj. Mia retadreso enhavas 2002, alikaze mi ne memorus la jaron kiam tio precize okazis.
Tiutempe mi ankaŭ tre volonte alskribis homojn: ĉu vi estas Esperantisto? Ĉu vi parolas Esperanton? Via uzantnomo estas vorto en Esperanto! Estis tiom malmulte da homoj, ke tio ne estis tiom strange. Sed kompreneble novuloj aŭ komencantoj faras la samon nuntempe. Mi estis komencanto je la reto. Mi uzis ĉion kion mi povis, kiam mi povis, ICQ, IRC-ĉambrojn, poste MSN… reton ni ne havis en la loĝejo ĝis mi iĝis 20 aŭ eble 21-jara. Mi ne bone memoras. Nur tion, ke la unuan ĉeforganizadon de IJS mi ankoraŭ ne faris de hejme, ĉar mi devis ien iri por havi aliron al la reto. Kaj pro tio ofte maltrafis gravajn retmesaĝojn, kiuj bezonintus pli rapidan reagon. Kaj tio kaŭzis konfliktojn. (Bone, ne nur tio, sed pri tio mi jam verkis antaŭe.)
La laboro kiun mi faras estas dank’ al mia blogo, tiu ĉi. Se vi legas ĝin, efektive ĝi funkcias kiel mia vivresumo. Ĝi montris kian sperton mi havas en la movado. Mi ricevis la ŝancon pere de ĝi labori en mia fako. Fakte fakoj. Pluraj. Edukado, arto kaj parenteze Esperantujo. La loko, kie mi kolektis plej multe da sperto en mia vivo. Mia patrino diris al mi, ke en ŝia klubo, kiu okazos la 26-an de julio – grava tago en Esperantujo –, ĉar tio estos la lasta mardo de la monato, ŝi simple petos homojn rakonti kion Esperanton donis al ilia vivo? Kaj ŝi diris: homoj rajtos rakonti maksimume unu-du aferojn, ĉar se nur ŝi komencus listigi siajn pensojn, tiam oni sidus tie dum tagoj. Do ŝi diris al mi: mi diros nur tion, ke mi pleje ĝojas havi vin! Ŝi mencios nur sian infanon. Kvankam estas multege da belegaj memoroj. Vi jam scias kion mia patrino diros, haha, kio estas via plej bela sperta pri Esperantujo? Kion ĝi donis al vi?
Mi certe ne povus elekti nur unu. Mi nur scias, ke mi neniam ĉesis komuniki en Esperanto. Voĉe, skribe, leteron verkante, ricevante, organizante. Mi estas denaskulo, mez-30-jara, kaj mi daŭre estas ĉi tie… Nun mi eĉ laboras per la lingvo kaj havi konversaciojn ne pri la lingvo, sed io alia estas refreŝiga sperto. Fari podkastojn pri literaturo, verki kaj instrui estas ĝojo! Antaŭe mi ŝategis diskuti pri organizado (fakte, mi daŭre ŝategas, ĉar kion kaj kiel ni organizas en kaj por la komunumo?), tamen, nun la plej granda parto de miaj konversacioj estas ĉirkaŭ literaturo. Kial kaj kiel verki en Esperanto? Ĉu indas? Sed kiu legas tion?
Dank’ al mia laboro, mi povis ricevi kaj vidi unue ankoraŭ neaperitajn librojn en Esperanto, belegajn verkojn, laboregojn de pasio kaj profesieco. Pasintsemajnfine eĉ povis oferti kelkajn librojn al mia amikino ĉe bebatenda festo, de nova denaskuleto, kiu espereble sane kaj forte alvenos baldaŭ! Kiam mi estis ĉe ŝi, mi sentis tiel, ke mi iel reprezentas Esperantujon ĉe la festo. Mi faris esploradon pri Esperanto en la familio, kaj scias, ke esti gepatro de denaskulo ne estas facila vivo, estas tre kuraĝa elekto. Kelkaj provas kaj ne daŭrigas, aliaj strebas, ne rezignas kaj fine la rezultojn eĉ tiel neniu povas garantii.
En mia kazo, mi ankoraŭ estas ĉi tie. En la movado, aktiva, eĉ laboranta. Kial ne estas pliaj denaskuloj kiel vi, Stela? Venas la demando plurfoje. Oni celas aktivulon en la movado. Mi iam verkos libron pri tio, por komprenigi kial mi estis en tre speciala pozicio kiel denaskulo, kiu, denove, garantiis nenion. Nur kiel plenkreskulo mi notas la fakton, ke mi (re)elektis Esperanton, kaj tio ne nepre signifas, ke aliaj malelektis ĝin, simple la vivo ne estas tiom facila. Se mi ne farus la laboron kiun mi faras, kiu ebligas al mi vere konekti kun homoj tra la mondo sendepende de aĝo kaj landlimoj en la mondo de reto tiam nek mi estus tiom aktiva.
Ĉar esti denaskulo en si mem ne estas sukceso, atingo aŭ io ajn, simple estas, ke mi parolas Esperanton. Nek paroli la hungaran estas atingo, sed verki en ĝi ja estas io alia. Afero, kiun mi same povas danki al mia laboro. Mi decidis partopreni en novelo-verkkurso nur por lerni pli pri pedagogio, taskoj, sintenoj, kiel doni kaj ricevi kritikojn. Esti ĉe la alia flanko de la virtuala tablo. Studento denove. Kaj aspektis tiel, ke kelkfoje kion mi verkis plaĉis al aliaj. Kelkfoje mi ankaŭ sentis tiel, ke verki en Esperanto sukcesas pli rapide, kaj unue verkis miajn novelojn en Esperanto kaj nur poste hungarigis ilin. Ne tradukis. Tio ne estis tiel simple. Mi iom tradukis, iom reverkis ilin laŭ la hungara lingvo. Kaj kiam estos publikigita mia unua novelo en la hungara de la organizantoj de la kurso en sia retejo? La 26-an de julio. Kelkaj aferoj ne estas hazardaj. La du lingvoj restas firme interplektitaj en mia vivo.