• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: kunlaborado

La krueleco de emocia laboro

21 merkredo jun 2017

Posted by Stela in organizado

≈ 1 komento

Etikedoj

edukado, emocia laboro, esperanto renkontiĝoj, fek, ijs, katalin kováts, ker ekzamenoj, kunlaborado, kunlaboro, laboro, organizado, teamo

Ĉeforganizantoj, kunordigantoj… unu el la plej malfacilaj temoj kaj taskoj. Nuntempe mi multe pripensas, kaj antaŭlaboras la redaktadon de „LaBoRen! – La Bona Renkontiĝo”. Praktike mi skribas la epizodojn de la serio, kaj kompreneble la demando estas per kio komenci. Ĉar detaloj de organizado estas mil. Multaj aferoj ne vere gravas, nur en ideala kazo oni povas pripensi, plupensi ideojn kaj tiel pli profesiigi aranĝon.

Tio gravas ke per kiuj bazaj temoj mi komencu, kaj la pasinta semajno bone montris al mi kial. Ĉeforganizantoj. Malfacila tasko, kompleksa temo, kaj kerna demando de organizado. Mi nun ne listos por vi ĉion, kion oni ĝenerale devus konsideri. Nur parolos pri unu afero: la parto, kie vi iĝas la kontrolanto de la laboro de la aliaj homoj.

Momente mi observas de la flanko du renkontiĝojn kiuj ambaŭ gravas por mi. Legi plu →

Povus esti (pli) Simple…

18 mardo apr 2017

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 2 komentoj

Etikedoj

kunlaborado, kunlaboro, laboro, libreto, pasporta servo, ps, teamo, tejo, uea

Nun mi finfine devus esti ĝoja. La libreto pretas, ili estas en Roterdamo, la larĝa publiko povas ĝin ekhavi, uzi kaj revigligi la komunumon de Pasporta Servo.

Kaj ne. Mi estas tiom nesatigebla persono. Nur mi simple ne komprenas. Mi ne komprenas kial ne eblas havi iun klaran solvon por kunlaboro? Mi komprenas, ke la laboro de Pasporta Servo estas tro por unu persono. Tial ni laboras en teamo. Ankaŭ tion mi komprenas, ke se projekto sukcesas ĉiam alvenas kritikoj, komentoj kaj enviaj personoj. Ne estas mia unua projekto en Esperantujo… Kritikoj povas alveni de tiuj, kiuj antaŭe devintus finfari la libreton, sed mem ne sukcesis kunmeti la adresoliston. Tiuj, kiuj ne komprenas kiel libreto en 2017 povas servi la Esperanto-komunumon. Tiuj, kiuj ne komprenas kial Pasporta Servo entute ekzistas, se estas aliaj pli bonaj kaj grandaj retejoj kun la sama oferto. (Ne, ne estas aliaj retejoj anstataŭ PS. Mi povas al vi diri, ili ne servas la saman publikon kun la samaj kriterioj kaj promesoj.) Legi plu →

Ĉio, kion vi ne kuraĝis demandi pri la Pasporta Servo sed ĉiam volis scii

14 vendredo nov 2014

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

internacia projekto, intervjuo, kunlaborado, pasporta servo, problemoj, programado, tejo, uea

Novembro estas la monato kiam kutime nenio interesa okazas, la fino de aŭtuno, grizeco antaŭ la lumplena decembro. Ĉi jare tamen io estas en la aero! Aspektas tiel, ke post plurjara malrapida morto de la Pasporta Servo ni finfine ekhavos ankoraŭ ĉi monate la retan version de la fama kaj amata libro. Tio estas unu el inter la malmultaj projektoj en Esperantujo, kiu vere interesas la homojn, kaj la ĝenerala publiko deziras rehavi PS-on, ĉar malgraŭ la ekzisto de multaj similaj retejoj, tiuj ne donas la saman sperton de gastigado. Antaŭ la lanĉo mi demandis la ĉefprogramiston, Baptiste Darthenay (Batisteo), pri la projekto.

SĈNK: Kiel vi aliĝis al Pasporta Servo? Kial vi volis partopreni en la relanĉado de tiu ĉi projekto?

Baptiste Darthenay: Estis en aprilo ĉi jare. Mi vidis, ke Roy (McCoy) estis nomumita kiel respondeculo de tiu ĉi projekto. Vidante tion, mi pensis, mi havas iomete da tempo, ke eble mi povus aliĝi helpi. Se dum jaroj neniu povis fari belaspektan faciluzeblan retejon, kial mi ne provu? Do, mi skribis al li, kaj li invitis min al la dissendolisto (ambaŭ de la retejo kaj la libreto) por la organizado de nova PS.

SĈNK: Kio ekzakte estas via tasko? Kion vi faras por PS?

BD: Mia tasko estas nur la programado de la retejo. Do, ke la retejo estu uzebla por ĉiuj homoj kaj ankaŭ por la organizantoj, kiuj kontrolas la datumojn.

SĈNK: Kiel statas nun la projekto? Mi legis, ke ĝi estos relanĉita post du semajnoj, aŭ nepre ankoraŭ en novembro. Kiom da elcentoj estas de la laboro, kiu ankoraŭ mankas?

BD: Povus esti lanĉita jam nun, sed la laboro kiam mi pensas pri la retejo eĉ ne estos preta ĝis la lanĉo, mankos la granda mapo kaj kelkaj detaloj. La programado ne haltos je la publikigo de la retejo. La granda laboro estis enmeti la datumojn de la drupala retejo al la nova, dĵanga retejo kaj tio estis malfacila afero, sed fine sukcesis. Nun mi laboras por ke ĉio estu pli uzamikeca.

SĈNK: Do, kiu faris tion? Ĉu vi aŭ fakte, kiom da homoj vi dirus, ke laboras por la PS? Unue por la retejo, kaj poste mi supozas, ke ankaŭ por la libro sekvos. Ĉu vi programas sole?

BD: Pri la programado estas helpantoj: unue estis Manuel Ortega, kiu helpis meti la programon sur la retejon, sed post la somero li malaperis, mi aŭdis, ke li translokiĝis, do mi pensas, ke pro personaj kialoj li ne povas plu kontribui nuntempe. Mi esperas ke li reaktiviĝos ĉar mi ŝategis labori kun li. Ankaŭ estas amiko mia, kiu estas franco, vivanta en Anglio, neesperantisto, kiu multe helpis, proksimume 20%-ojn, ĉefe por la aspekta parto de la retejo.
Pri la datumoj kaj la libreto la kunordigadon faras Roy, plejparte li laboras pri la kontrolado de la datumoj, respondas al multege da retpoŝtoj, kiujn la PS-teamo ricevas. Ankaŭ estas Christine & Lars, Alex Baudry, Richard, Alekĉjo kaj Veronika Poór helpas pri la testado de la retejo, mi esperas, ke mi neniun forgesis mencii, la aliaj nur babiladis. Ankaŭ Joop helpas pri la teĥnikaĵoj kun la servilo. Tiu servilo, kiu momente ne funkcias, bedaŭrinde.

SĈNK: Kie estas TEJO en la tuta laboro? Ĵus aperis antaŭ unu tago artikolo en sufiĉe granda ĵurnalo en la angla, kaj mi pensas, ke tio alportos pli grandan interesiĝon aŭ ekkonadon pri la PS almenaŭ por la usonanoj komence. Do, tie estis klare menciite, ke tio estas la projekto de TEJO, sed ĝis nun mi ankoraŭ tute ne komprenas kiel TEJO estas en la tuta projekto. Originale PS estas unu el la taskoj de TEJO. Vi diras, ke la servilo ne funkcias. Do ĉu tio estas la zorgo de TEJO, ekzemple?

BD: Kiu estas TEJO? (ridoj) Pri la servilo estas volontuloj, ne nepre la volontuloj de TEJO. Ankaŭ ĉefe nuntempe Manuel, Joop, estas Piotrek ankaŭ, kaj ili uzas la servilon por la retejo, ekzemple por la germana IJK la sekvan jaron. Fakte, sur tiu servilo estas multe da retejoj: tiu paĝo de IJK, la pasinta PS, la nuna PS, kaj ankaŭ internaj iloj por TEJO. Kaj kompreneble la nova kaj malnova retejo de TEJO. Do la servilo ploras nuntempe.

SĈNK: Ankaŭ la retpaĝo de TEJO ne funkcias de kelkaj tagoj.

BD: Do estas la tuta servilo, kiu paneas. Joop, kaj mi ankaŭ pensas, ke tio estas pro la ĉefretejo de TEJO en drupalo kiu kaŭzas la problemon.

SĈNK: Kiel vi klargius, kio estas la diferenco inter la drupala kaj la dĵanga-pitona versio de PS? Mi scias, ke multaj homoj ne komprenis, kial vi volas nepre ŝanĝi la programan lingvon. Kaj se jam ekzistis drupala versio, kial vi volis tiom fervore uzi ion alian kaj reprogrami la tuton prefere? Kiel vi konvinkis la homojn por la ŝanĝo?

BD: Fakte, unuflanke mi konas neniun, kiu ŝatas drupalon uzi. Estas kelkaj kiuj laboras profesie kun ĝi, sed neniu ŝatas uzi ĝin, nek la administrantoj, nek la uzantoj vere. Mi volis fari ion por PS, do mi volis uzi, kion mi konas plej bone. La alia afero estas, oni komencis la retejon en 2009, kaj ekde tiam estis problemoj kun ĝi, ankaŭ kun la eldonaĵo de la libro. Do, mi neniam vidis la daŭrigon kun drupalo kiel solvo. Fine, la grandeco de la drupala datumbazo estas 180 MB kaj de la dĵanga versio tio estas 750 kB. Tio estas 245 foje pli malgranda kaj evidente tio rezultas en multe malpli da problemoj kun ajna servilo.

SĈNK: Ĉu vi ne timas, ke homoj ne povos daŭrigi vian laboron, se vi ne plu volas/povas fari, aŭ mortas hazarde? Tamen homoj konis ĝis nun unu sistemon, poste vi venas kaj ŝanĝas ĝin.

BD: Ja estas pli da Esperantaj drupalistoj ol dĵanguloj, kaj estas risko. Sed ĝuste pro tio mi programas en la angla kaj poste tradukas al Esperanto. Tiel eksteruloj povus daŭrigi la laboron, se bezonatas. Kaj mi ŝatus disvolvigi la programadon en dĵango, en la gikaj Esperanto-rondoj.

SĈNK: Ĝis nun kio estis la plej granda/grava kritiko kiun vi ricevis rilate al PS? Evidente, ĝi estas tre pasia temo de Esperantistoj, preskaŭ ĉiu havas iun historieton pri ĝi. Homojn interesas tiu ĉi projekto. Multajn ili prifajfas, sed pri tiu ĉi ili tamen atentas, kaj sufiĉe malpaciencas supozeble pro la plurjara malsukceso de la retejo, kaj neaperado de la libro.

BD: Malfacilas konvinki la homojn, ke dum jaroj estis fuŝa projekto, kaj nun estas alia homo, mi, kiu faras ion novan, kaj tio funkcios finfine! Nuntempe mi ŝatus diri, ke ja funkcias, iru testi, rigardu ĉe la servilo, sed nun la servilo ne funkcias momente. Do eĉ pli malfacilas konvinki la homojn! La homoj ŝatas la projekton, volonte donas ideojn, kiel plibonigi ĝin. Mi estis inter tiuj homoj antaŭe, kaj nun mi agas por PS. Ankaŭ estas tiuj homoj, kiuj pensas, ke pro airbnb, couchsurfing aŭ bewelcome, ne plu indas fari tiun verdan projekton. Ke prefere ni konservu la forton por aliaj projektoj.

SĈNK: Kio okazos per la libro? Ĉu nun, se jam funkcios la retpaĝo, vi havas kaj kontrolis la datumojn, ĉu estos facile tiel printi/aperigi la libran version aŭ ĉu tio estos denove iu granda projekto por la futuro?

BD: Estas projekto. Fakte, mi ne vere scias, kion oni devas fari por la libro. Mi scias, ke unuflanke bezonatas kelkaj mapoj por ĝi. Aliflanke pri la datenoj, mi havos rolon en tiu parto por eksporti ilin en bona formato por Roy, kiu respondecas pri tio.

SĈNK: Evidente estas alia sento trafoliumi libron ol rigardi retpaĝon. Ĉu vi devis aŭ decidis ŝanĝi ion ajn de la libro rilate al la retpaĝo pro malnovstileco aŭ neuzeblaĵoj? Aŭ ĉu vi havas la saman version nur en la reto?

BD: Fakte, ne estas la sama versio. Pri la datenoj estas kelkaj diferencoj, sed nur detaloj: nun estas aldonebla pli ol tri kunloĝantoj, ne estas nur la naskiĝjaro, sed vi povas enmenti vian naskiĝtagon. Oni ankaŭ povas doni pli ol unu loĝejon.

SĈNK: Do al unu persono, se apartenas pluraj loĝejoj, aŭ havas ankaŭ someran domon, oni povas ankaŭ tion enmeti. Brile! Kaj vi parolis pri retejo kaj poste pri la libro, ĉu vi provos uzi la novajn teĥnologiojn? Ĉu la retpaĝo estos bone uzebla sur saĝa telefono, ĉu estas plano fari PS-aplikaĵon por vere tutmodernigi PS-on? La libro estas tre tradicia kaj kara afero por ni diru, iom pli maljunaj Esperantistoj, sed tamen junuloj/novuloj tuj rigardus, ĉu ekzistas aplikaĵo. Ĉu estas planoj evolui en tiu direkton?

BD: Pri aparta aplikaĵo ankoraŭ ne. Mi aŭdis, ke kelkaj brazilanoj, kiu spertas pri tio volus/volis kunlabori, sed mi ne plu aŭdis pri ili. Tio estus ankaŭ pli da laboro por mi kaj por la retejo. Ĝi ne nur estas retejo, sed fakte datumbazo, do la aplikaĵo bezonas „babili” kun la datumbazo, sed eblas uzi la retejon sur saĝaj telefonoj estas bela sur tiuj aparatoj.

SĈNK: Se vi provas kunkalkuli kiom da tempo vi laboris ĝis nun por PS, ne nepre horojn, sed kiom da tagoj vi dediĉis al tiu projekto? Vi komencis envolviĝi en la retlisto en aprilo, sed kiam vi fakte komencis la programadon de la kerno?

BD: Ekde septembro. Mi havas plentempan laboron apude, do mi nur povis labori vespere kaj semajnfine. Kompreneble mi forprenis multe da tempo ankaŭ de mia persona vivo por PS. Du kaj duon monatojn proksimume entute.

SĈNK: Ĉu vi ricevos monon por via laboro? Mi komprenas, ke oni volontulas, sed tamen tio estas vere multe da tempo kaj kono kiun vi donas. Ĉu temis pri tio, ke vi ricevus monon, eĉ se simbolan? Klare ne tiom, kiom vi estas pagata normale kaj tamen estas la laboro de la aliaj ankaŭ. Ĉu estas interkonsento pri tio aŭ io simile?

BD: Interkonsento ne estas, tamen en 2012 estis decido pri buĝeto, mi ne konas la sumon, sed eble ĉ. 1000 eŭroj por la riparo de la retpaĝo de PS. Kompare al la 100 000 de UEA por sia retejo…

SĈNK: Sed vi ne scias ekzakte. Do, kiu estas la TEJO-kunordiganto de la afero? Tamen temas pri TEJO-projekto, kaj buĝeto de TEJO. Ĉu kontribuas per diskonigo, tempo, ajna informo pri tiuj aferoj? Fine tio ne estos „la projekto de Baptiste”, sed eniros la publikon kiel la projekto de TEJO.

BD: Eble estos konata kiel la projekto de Roy! (ridoj) Fakte mi ne vere scias, mi nur scias, ke interesiĝas pri la projekto LukiZ kaj Veronika, kiuj estas en la TEJO-estraro. Krom tio mi aŭdis, ke Pawel estis la respondeculo, sed ne respondis dum monatoj pri tio, do eblas, ke tio tute ne aktualas plu. Iu devus klarigi al mi, ĉar mi tute ne scias.

SĈNK: Do, iomete pri vi: ĉu vi havas aliajn amprojektojn en Esperantujo? Vi jam laboras pri PS pli ol duonjaron. Ĉu faras ankaŭ ion alian krom tiu granda laboro por PS?

BD: Fakte jes, mi komencis tiun projekton en januaro, sed haltis pro PS: estas esperant.io. Temas pri bela mapo, kiu kolektas la Esperantajn renkontiĝojn tutmonde. Restas multe da laboro, mi havas multajn ideojn por disvolvigi. Mi esperas ke iam TEJO akceptos tiun projekton kiel la sia.

SĈNK: Fine, kiun mesaĝon vi havas por tiuj, kiuj jam tre atendas la PS-on?

BD: Mi povintus diri: BALDAŬ! Sed tio signifas nenion en Esperantujo… Mi vere tre atendas viajn reagojn pri kion ni faras. Kontaktu min @batisteo aŭ retletere.

SĈNK: Dankon por la intervjuo kaj bonan laboron al la teamo!

Restas nur kelkaj tagoj kaj espereble tradicia parto de Esperantujo retroviĝos unue rete kaj poste ankaŭ en niaj dorsosakoj!

Stela

Lastaj artikoloj

  • Kaj la mateno venis, kaj la homlupoj mortigis neniun…
  • Poezio en vestaĵvendejo
  • 11
  • Kiam (ne) mankas la vortoj
  • Surmetu viajn ĉapelojn! La Bona Usona Filmfestivalo okazas nun 🎬

Pri tio pepas Stela

  • Mi pensas, ke je iu momento tiu ĉi libro troviĝis en ĉiu hejmo en Hungario. Tiuj junulinoj estis tiom famaj. Anekdo… twitter.com/i/web/status/1… 1 hour ago
  • Mi abonas la novaĵleteron #5BulletFriday de @tferriss de pluraj jaroj. Estis la unua fojo, ke li menciis Esperanton… twitter.com/i/web/status/1… 1 hour ago
  • Ĝojo estas kiam mi vekiĝas je la sono, ke iu preparas kafon por mi. 1 day ago
  • @TiuUlo 🤩 3 days ago
  • Havi la laboron liveri bonajn novaĵojn estas privilegio. 3 days ago
  • Mirci wants to say hi to @alicesparklykat https://t.co/uWUR3lVEyI 4 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijf ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej podkasto pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Mi pensas, ke je iu momento tiu ĉi libro troviĝis en ĉiu hejmo en Hungario. Tiuj junulinoj estis tiom famaj. Anekdo… twitter.com/i/web/status/1… 1 hour ago
  • Mi abonas la novaĵleteron #5BulletFriday de @tferriss de pluraj jaroj. Estis la unua fojo, ke li menciis Esperanton… twitter.com/i/web/status/1… 1 hour ago
  • Ĝojo estas kiam mi vekiĝas je la sono, ke iu preparas kafon por mi. 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Sekvu kun 1.054 aliaj sekvantoj

Create a free website or blog at WordPress.com.

Privateco k. kuketoj: tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por lerni pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 1.054 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Sign up
    • Ensaluti
    • Report this content
    • Vidi retejon en la legilo
    • Manage subscriptions
    • Maletendi ĉi tiun breton