Etikedoj
aktivulo, blindaj esperantistoj, intervjuo, la bona renkontiĝo, laboren, libe, podkasto, rob moerbeek, uea
Babiladi kun Rob Moerbeek estas pura plezuro. En la plej nova epizodo de #LaBoRen podkasto mi demandas la personon, kiu estas konata kiel la provleganto de Esperantujo. Li estas tiom kara, pacienca kaj interesa homo! Kaj ĝuste pro tio mi koleregas kontraŭ mi mem, ke mi ne certiĝis pri tio, ke ni sukcesu trankvile paroli en mallaŭta loko. Ni estis devigitaj sidi en strateto, ekster kafejo sur benko en ne tro interesa strato, sed tamen en vera centra turisma loko en Amsterdamo, antaŭ la klubkunveno de La Amsterdama Rondo, kiu kunvenas ĉiun duan dimanĉon de la monato. Pro tio la sonkvalito suferis, ke mi tre bedaŭras tion. Rob meritintus multe pli bonan finrezulton. Malgraŭ la problemoj indas aŭskulti nian babiladon! Melono denove provis fari la heroan sonteknikistan laboron por savi kion eblas. Dankon! Se vi travivas la aŭskultadon de la unua parto de la babilado vi havos poste jam en la dua duono multe pli bonan sperton. Ĉar la historiojn de Rob ja indegas ekkoni!
Vi ekscios pli pri
– kion li pensas pri tio, ke por sia laboro li iĝis Kavaliro en la Ordeno de Oranje Nassau,
– kial gravas la blinduloj al li, kaj kiel ni povas helpi,
– kio bezonatas por bona UK, kaj kio mankas de la UK-oj,
– kiel li kaj lia edzino Nora helpis al komencantoj dum renkontiĝoj,
– kial li daŭre aktivas, eĉ post 6 jardekoj en la movado.
Kaj kompreneble ankoraŭ multe pli!

Rob Moerbeek kaj mi, Stela tuj post la kunveno de La Amsterdama Rondo (LAR)
Mi listigas kelkajn menciitajn homojn, asociojn kaj rimarkojn ĉi tie, ke vi retrovu fontojn kaj informojn post la aŭskultado de la intervjuo. Legi plu