Stela, sed vi estas ankoraŭ juna! Kiom multfoje mi aŭdas tiun ĉi aserton. Ĉefe, ke por multaj homoj mi estas la mezurilo pri tio, ke ekde kiom longe ili aktivas en la movado. Do, se mi estas mez-tridek jara, kaj ili konas min ekde mi estis kvin jara, kaj tiam ili estis junuloj, eble dudek tri… tiam. Baza matematiko montras, ke ili jam vere estas maljunaj.
Maljunaj por la junulara movado, tion mi celas diri. Ne por Esperantumi, aŭ uzi la lingvon aŭ aktivi por ĝi, sed por partopreni renkontiĝojn, kiuj estas specife por junaj Esperantistoj.
Kaj mi, kiu parolas kontraŭ tiuj homoj ankoraŭfoje pripensas partopreni IJK-on, kiam jam eĉ laŭ la ridindaj TEJO-standardoj mi estas maljuna: mi iĝis 36 jara antaŭ monato.
Kutime aĝo ne gravas en ajna movado: tiusence, ke ĉiu povas tre bone kontribui al la komuna celo, la vivsperto, entuziasmo, diversaj kapabloj tre bone povas konstrui kaj komplimenti diversajn bezonojn kaj krei ion tre belan. Tamen. Kiam specife temas pri junularo tiam oni devas atenti pri kiom jaraj oni estas, ĉar ĉiu generacio estas alia, havas aliajn interesojn, sed mi pensas, ke bezonon la saman: esti kun si mem. Kaj mi nun tre publike konsciencriproĉos pri tio, ke mi ne nur aliĝis al la IJK, sed ankaŭ planas partopreni ĝin.
Mi faras tiujn podkastojn por eligi la informojn, konojn kaj spertojn el mia kapo kiujn mi kolektis dum mia plurjardeka aktiveco en la junulara movado. Mi volas helpi, subteni kaj kontribui al la organizado de junularaj Esperanto-renkontiĝoj. Samtempe mi provas atenti kie mi povos plej bone daŭrigi mian laboron. Ne nepre rilate al organizado, sed kiel partoprenanto. Al mi momente ne aspektas tiel ke mi forlasos la movadon aŭ longtempe ne aktivos por komenci familion. Ne, mi ne scias, ĉu se mi iam havos familion tiu infano estos 100%-e denaskulo kiel mi. Eble. Eĉ tiel mi ne certas, ke mia edzo estas de la movado.
Do, mi devas konfesi, ke mi timas. Aŭ eble mi jam parolis pri tio pli frue? Kion mi vidas el la movado, el la nejunulara parto tio estas tre enua. Ne interesas min. La programeroj ĉefe estas prelegoj kaj kunsidoj. Mi ne vidas ajnan aktivecon kiu donus al mi ĝojan perspektivon, ke mi iam eble volus partopreni tiujn aranĝojn. Kaj jes, mi devas rapide kompreni, ke tiujn renkontiĝojn mi mem devos organizi. Ĉar ili ne ekzistas. Same kiel en miaj podkastoj mi substrekas: organizu tion, kio mankas al vi. Kion vi volonte partoprenus. Faru tiajn programeroj, kiuj plaĉas al vi. Kaj mi mem faris tion en la pasinteco. Organizis renkontiĝojn kiujn mi mem volis partopreni. Faris diskutrondojn pri temoj, kiuj interesis min, kiun mi volonte preparis. Elektis temojn kiujn mi honeste kun ĝojo pridiskutis kaj invitis aliajn homojn por kune fari ilin.
En la pasinta semajno mi estis invitita partopreni en la organizado de du grandaj renkontiĝoj. Laboro, kiun kompreneble teknike mi povus fari kaj helpi, sed mi ne volas. Ne plu. Mia koro ne estas en la organizado, ĉar mi estas tiom laca. Mi ne sufiĉe atentas pri tio, ke mi ne tro laboru pri projektoj… kaj pro tio mi decidis, ke en 2018 mi ne organizos ajnan renkontiĝon. Helpos? Jes, mi tre volonte helpas de la flanko. Mi vidas kiam organizaj eraroj okazas. Mi povas doni konsilojn, ja tion mi faras en la podkasto. Mi rekte parolas al vi, ke vi provu havi tiun enan kompason por voli bone okazigi renkontiĝon. Por ke vi faru la laboron de la organizado. Dum JES ĉi jare mi gvidos kvar sesiojn pri kiel organizi.
Estas malfacile paŭzi. Samtempe, min jam ne tro interesas junularaj renkontiĝoj, ĉar mia fokuso estas alie. Ankaŭ ne havi malnovajn amikojn en tiuj renkontiĝoj jam ĝenas min. Ili mankas al mi. Amikiĝi estas bona afero, renkonti novulon povas esti agrabla sperto, sed mi scias ke miaj malnovaj amikoj ne plu partoprenos tiujn renkontiĝojn.
Kiel jam plurfoje skribitie, kion mi vidas ne plaĉas al mi. Kion mi volonte partoprenus estus renkontiĝo kiel por la junularo, sed ne kun junuloj, kun jam iom pli maturaj homoj. Malnovaj Esperantistoj, aŭ novaj, sed tamen pli aĝaj parolantoj.
Mi ne volas esti solena. Mi ŝatas amuziĝi, babiladi, ekskursi. Aŭ eble la senfinaj prelegoj kaj silenta kunsidado estas la amuziĝo por la pli maljuna generacio? Tio povas esti. Sed la meza ja mankas. Ekzistas tiuj, kiuj daŭre partoprenas junularajn renkontiĝojn – ili estas ĉ. 40 aŭ eĉ 50 jaraj. Jes, kelkfoje 60+. Kiel mia patrino. Kiu ja partoprenas prelegojn, sed ĉefe volas esti aktiva, kaj tio nur troveblas en junularaj Esperanto-renkontiĝoj. Kaj mi ne volas esti tia persono. Mi aktive trejnas min ne esti tiu persono. Mi provas instrui al mi mem, ke ne manku tiuj aferoj. Sed ili kompreneble mankos, tiuj renkontiĝoj estas la solaj aferoj kiujn mi konas, kaj ĝuis iam ajn. Ankoraŭ partopreni IJK-ojn en la sekvaj 2-3 jaroj estas en ordo, sed poste mi jam serioze dubas.
Se mi ne havos familion kaj tiel ne iĝos parto de la Esperantaj familioj tiam kie estos la homoj al kiuj mi povos aliĝi? Kial tiu generacio kiu aŭ ne havas infanojn aŭ jam plenkreskajn – efektive sufiĉe aĝajn, do ne kune feriumas – ne organizas aktivajn renkontiĝojn? Aŭ ĉu ili faras, kaj mi ne scias pri tio? Aŭ en tiu parto de la mondo kiu estas for’ de mi? Aŭ ili helpas al la multe pli maljuna generacio kaj perdas la energion por si mem? Ĉu ili organizas klubkunvenojn sed ne pli ĉar eble E-iĝis nejunule, do eĉ ne partoprenis la kutimajn junularetosajn renkontiĝojn? Aŭ ĉar la partneroj, edzoj, koramikinoj ne parolas Esperanton do pasigas la libertempon alie?
Mi estas sociologo, tiujn aferojn mi provas sisteme pripensi. Kion mi vidas? Kio povas esti la kaŭzo? Kaj efektive se mi respondas miajn suprajn demandojn tiam mi scias, ke jes, la homoj de tiu aĝkategorio parte malaperas. Parte ili jes helpas lokajn klubojn, kaj ne faras ion pli grandan. Parte ne volas sole aŭ duope organizi, ĉar ja estas kune relative sufiĉaj el ili, sed en diversaj partoj de la mondo. Kelkaj vere malfrue E-iĝis, do ne scias kiaj estas junularaj eventoj. Kelkaj simple pigras, kaj ankaŭ junule “nur partoprenis”. Kelkaj obstine restas en la junularaj renkontiĝoj, kaj daŭre sentas, ke estas tiuj renkontiĝoj por ili. Multe da havas ne-Esperanto-parolantajn partnerojn. Junule estis en ordo vojaĝi per kaj pro Esperanto – ja estis tempo, kaj eble ne estis partnero aŭ iu el la movado – nun jam la liberan tempon prefere estas kun partnero eĉ se kelkfoje mankas la Esperanto-etoso.
Do, tio ne aspektas bone por mi. Mi devos organizi la renkontiĝojn por mi mem – kaj kompreneble por la aliaj ankaŭ kiuj pro ajnaj kialoj nun ne faras. Sed tion mi almenaŭ faros ne en 2018.
Mi ne komprenas kial ni ne seriozas pri merkatiko. Ni signifas la Esperanto-movadon. Hieraŭ mi recevis retmesaĝon, kiu tiom kolerigis min, ke mi preskaŭ respondis al ĝi ion malbelan. Sed mi prefere uzas la energion por mia blogo, ĉar la temo estas ampleksa kaj interesa.
Min neniam interesis merkatiko. Aŭ ni povas diris tiel, multe pli gravas al mi aliaj aferoj en la mondo ol provi vendi aferon. Sed fakte, se mi kreas ion kio havas valoron, mi ja volas ke la mondo sciu pri ĝi, ĉu ne? Do, tamen ne ĉiam. Mi pensas ke mia blogo havas valoron, tamen mi tute ne serioze diskonigas ĝin. Kelkfoje, se mi pensas ke blogero bone sukcesis, tiam mi eble mencias al miaj amikoj ke indas legi ĝin. Alifoje, mi ĝojas ke mi havas spacon en la reto, kie mi ne devas kaj volas fari kompromisojn. La kritikoj estas la miaj, kaj supozeble eĉ estas kelkaj homoj, kiuj silente konsentas kun mia pensmaniero pri kelkaj aferoj.
Sed. Ne estas same pri Pasporta Servo. Mi povas diri, ke mi kvazaŭ hazarde, de la flankaj riveroj enfluis la projekton, kaj tute ne konscie komencis pli kaj pli proksimiĝi al la laboro. Pasporta Servo ĉiam ekzistis ie en la malantaŭo de mia vivo. Supozeble pro tio, ĉar mi estas Esperanto-parolanto de pluraj jardekoj, kaj tiu projekto ĉiam ekzistis. Eĉ se mi mem neniam havis la libreton, ni ne aperis en ĝi, sed tamen gastigis kaj mem gastis ĉe PS-gastigantoj. Bone, ni diru tiel ĉe amikoj, kiuj fakte ankaŭ estis en la libreto. Mi ĉiam pensis pri ĝi kiel kerna parto de la movado. Vere tutmonda. Tial mi serioze ekpensis kiel helpi ke ĝi ne malaperu, kiam mi vidis la signojn kiel rapide ĝi komencis ekiri al sia morto. Post la envolviĝo de Batist, mi komence helpis (espereble) per miaj ĝeneralaj konsiloj aŭ opinioj pri lia laboro. Kaj vi konas la reston de la historio.
Mi havis mian belan, rondan 30-an naskiĝtagon antaŭ kelkaj semajnoj. Dum longega tempo, mi ne pensis pri tio, ke miaj junularaj jaroj oficiale povas finiĝi. Mi timis pri tio. Nun mi ne plu timas, mi nur konstatas, ke esti super tridek en la Esperanto-movado estos io tute alia ol la eblecoj ĝis nun. Mi scias, ke laŭ TEJO ni, super 30 restas junaj ankoraŭ 5 jarojn, sed tamen, ni ankaŭ scias, ke tio estas ĝenerala mensogo por oficiale havi pli da membrojn en la organizo kaj neniel rilatas al ni.
Pri kio mi parolas? Do, kiaj Esperanto-aktivecoj kaj aranĝoj estas super 30? Speciale nejunularaj renkontiĝoj, kiuj ne celas familiojn aŭ lernadon de Esperanto? Laŭ mia sperto ne multe. Mi ne diras, ke ne estas, sed supozeble ne multe, kaj certe la vigleco de la junularo mankas el ĝi. De kie mi scias tion? Mi vidas la maljunulojn, kiuj daŭre venas al junularaj renkontiĝoj, ĉar ili ne havas la sian por festi kaj amuziĝi. Ne, mi ne parolas pri tiuj, kiuj ĵus pasis la oficialan junularan limon. Homoj ĉirkaŭ 40, 50 eĉ 60 regule(!) partoprenas aranĝojn, kiuj estas speciale organizitaj por tute alia generacio. Al tiuj, kiuj finas mezlernejon, aŭ studas ĉe universitato vidi maljunuloj ne estas alloga kaj eĉ komprenata. Por mi tio estas evidenta afero kial. Mi jam skribis pri tio multe pli detale en unu el miaj plej seriozaj blogeroj. Legi plu →
Revenante de JER mi tuj komencis labori. Mi ne plu estas en la estraro de HEJ, kaj ne plu kunordigas la IJS-on. Nun mi devus-povus iom ripozi. Kiam mi estis tre juna aktivulo en la IJS-teamo (15jara proksimume), mi cerbumadis kion mi sentos kaj kiajn pensojn mi havos kiam mi estos jam proksime al la 30-jara limo de junulara movado. Mi havis plenan respekton al la spertuloj en la teamo tiam.
Ne, mi ankoraŭ ne estas 30, eĉ ne 29. Nur 27, sed post kelkaj semajnoj jam 28, kaj tiuj demandoj venas pli frue laŭ mi, kiam oni jam vidas la ‘finon’. Kelkaj homoj firme decidas kiu renkontiĝo estos la lasta, kelkaj abrupte forlasas la movadon dirante nenion, kelkaj iĝas gepatroj kaj iom paŭzas, poste revenas, aŭ neniam paŭzas kaj kunportas la bebon, infanojn al la junuaraj renkontiĝoj. Kelkaj ne forlasas la junularan movadon kiam ili iĝas ĉ. 30 aŭ 40 jaraj.
Kial estas tiom malfacile scii, kiam oni finu? Laŭ mi parte tial, ĉar oni ne volas esti konsiderataj maljunaj, kiam oni fakte estas ankoraŭ junaj. 30 jara homo estas junulo. Due, kio atendas aktivulon post la junulara movado en la plej granda parto de la mondo? Nenio. Kiam oni estas 60 jaraj, jes, denove, estas tiuj kluboj, kie semajne unufoje aŭ monate vidas manplenon da aliaj maljunaj E-parolantoj. Sed se oni ne havas denaskulon, aŭ vivas en Germanio/Francio mi ne vidas vere bonajn renkontiĝojn, kiuj ne mortigus min per enuaj prelegoj.
Fakte ĉu oni entute finu? Aŭ simple restu? Ni vidas ekzemplon por ĉiu kategorio.
Do, kio okazis? Post la IJS pasintjare mi diris sufiĉe firme al la teamo, ke eble mi kunordigos unu lastan IJS-on en 2015, sed mi ne nepre farus tion, ĉar oni jam devas pripensi en la teamo, ke kiu transprenos la taskojn. Ankaŭ mi povus diri/sugesti, kiu faru tion post mi, sed tio estas volontulado, ne laborejo. Poste venis la tuta kunlabora mizero pri la JES, kaj tio vere plene fuŝis miajn planojn por la IJS. Mi ankoraŭ rapide(=malrapide) trovis ejon por la IJS, ni pretigis bazan retpaĝon kaj aliĝilon, sed mem la organizado ne okazis, ĉar niaj energioj forfluis en la direkto de la JES. Mi devas diri, ke mi tre ĝojas, ke ni komencis organizi tiom frueambaŭ renkontiĝojn, ĉar la daŭro de la organizado estas multe-multe pli longa, ol mi originale pensis. Tutnormale, ni neniam laboris kune, ni ne konas vere bone unu la alian en la tutinternacia teamo, ni ne scias kiel la aliaj laboras kaj kiaj prioritatoj estas. Dum la JER ni tre bone sukcesis priparoli multajn aferojn kaj nun la JES jam havas teamon en mia kapo. Pri tio mi tre ĝojas.
Tamen, estas fino de epoko por mi. Kaj nun mi rezumas. Mi skribas manlibron por la HEJ-aktivuloj. Kaj pripensante, strukturante ĝin mi iĝas pli kaj pli kolera: la IJS ekzistas de 28 jaroj, la JER de eĉ pli! Kiel tio povas esti, ke la antaŭaj aktivuloj ne pensis pri tio, ke oni devus rezumi la konon pri la renkontiĝoj, propre arĥivi kaj centrigi la informojn? Ne nur parte, ne nur kelkajn temojn, sed profunde, de la bazoj pri la jarĉefkunvenoj, financoj, kotizoj, kutimoj kaj plenaj strukturoj. Kial neniu pensas pri tio, ke antaŭ foriri oni devas arigi la konon? Ni scias ekde Foucault, ke kono estas forto, potenco. Rigardante tiun tre bazan pensmanieron mi povas pensi pri kelkaj aferoj: aŭ oni volas teni tiun konon por si mem intence, ke oni dependu de tiu persono (kiu havas ĝin rilate al io ajn en la E-movado en Hungario), aŭ oni ne havas sufiĉe da kono (tio neniam estas vero, se oni nur unufoje faras gufujon dum renkontiĝo aŭ gvidas kurseton jam oni havas spertojn por komenci skribi ion), aŭ oni tute pigras transdoni, aŭ oni pensas, ke tio ne tiom gravas, ke oni jam tamen scias tiujn aferojn, estas evidentaj, ne bezonatas pli da klarigo. Pluraj homoj forlasis la movadon pro ofendiĝo, pro laciĝo, ne pro propra volo, nek tio helpas la aferon.
La nuna stato de la movado montras, ke la kono perdiĝas. Mi povas vidi arĥivojn ekde 2010 (elektronike) pli malpli, kaj provas nun ĉion kunigi kaj havi en unu loko. Feliĉe mi ne povis forveturi iom ripozi en Londono ĉi semajne, do havas aldonan 3 tagojn libere labori pri tiu grandega projekto.
La demando revenadas: kial neniu faris tion antaŭ mi? Plene de konscio, ke mi ne volas lasi tiujn vere talentajn junulojn sen ajna transdono de informoj (ili mem multegon scias, nur dise-mise), kaj volas fari kiel eble plej bonan laboron, mi konkludas, ke tio estas la bazo de la problemo. Ke ni, spertuloj, kiuj havas proksimume 15-20 jaran junularan movadan memoron en la kapo povintus jam antaŭ longe fari tion. Teĥnologio nun helpas, sed ne nepre bezonatas. Oni plendas pri la malapero de grandaj generacioj de organizantoj en Germanio, Francio, Italio (kaj Hungario) sen pensi pri tio, ke oni havas respondecon ne nur dum la organizado, sed ankaŭ poste. Mi ne diras ĉefe poste, ĉar tio ne veras. Sed damne, laŭ miaj standardoj oni ne rajtus simple foriri kaj neniam rerigardi. Se oni konas la recepton por sukceso bv. tiam transdoni tion. Iel ajn. Sed faru. Ne poste venu kaj riproĉu: en mia tempo…
Kaj nun, ke mi vere pensas pri tio, kaj rememoras homojn, kiuj gravis(?) en la junulara movado (ne nur en Hungario!), do, plej multaj volis, ke ili manku, kvankam la afero de organizado kaj etoso estas ne tiom malfacila kiom mistera oni provas igi en la imago de homoj. Jes, bezonatas homoj kun karismo, bezonatas tiuj, kiuj faras la etoson, etoso ne iĝas de si mem, mi jam skribis pri tio. Tamen, multo dependas de alio. Pli ol la duono estas la laboro antaŭe. Kaj se oni malspertas, jes, simple oni sekvu liston. Recepton, kiu funkcias. Imporvizado funkcias nur se oni havas jam la bazojn de la renkontiĝo kaj sperton(!). Oni ne povas 90%-e, aŭ eĉ 50%-e improvizi kaj plene kalkuli je karismuloj. Ĉefe, ke bezonatas nur unu, ĉar du karismuloj ne vere funkcias en unu malgranda renkontiĝo. Tiu persono povus (se bezonintus) kun ĉiu karismo de la mondo balanci plene fuŝitan sonsistemon, financon kaj bushoraron de unu renkontiĝo sole? Mi dubas.
Bone, mi iom foriris de la temo de la teamo. Kial mi nostaligas kaj malĝojas? Do, ĉar mi neniam vere estis parto de la teamo de la hungaroj. Mi ĉiam sciis tion, sed nun, ke la aferoj iom post iom finiĝas por mi, tion eble mi povas nun jam plensobre (kun glaso da vino en unu mano) deklari. Komence, mi estis tro juna en la teamo. Ĉiu estis almenaŭ 5 jarojn pli aĝa ol mi. Kaj malgraŭ tio, ke mi konas plurajn denaskulojn samâgajn (aŭ nur iomete pli junajn ol mi en Hungario), ili neniam aliĝis al la organizantoj samtempe kiel mi. Ne scias kial, sed ne. Do mi ne havis samaĝulojn. Poste mi kunordigis la IJS-on (2007), kaj tie venis la glacia duŝo. Evidentiĝis, ke tiuj, kiuj povintus helpi min kaj tiuj, kiujn mi fidis, ne kapablis bone toleri, ke mi ne plene fiaskas kiel organizanto kaj bezonas helpon nur se petas. Ne nepre volis ricevi bonintencajn ofertojn kaj helpon. Do, ili simple decidis fuŝi tutan renkontiĝon pro envio. (Ne sukcesis.) La malfortaj ne kontraŭstaris, kaj mi restis staranta kun 3 homoj fine. Ataki min kiam samjare mia patrino batalis kanceron kaj finfaris ĥemoterapion estis unu el la plej fiaj aferoj, kiu povis okazi al mi en mia vivo. Tiu traŭmo daŭre restas kun mi. Kaj mi ne vere volas pardoni tiun agadon. Mi nun jam komprenas kial okazis, ke ne estis mia kulpo, sed tio estas vera rememorigilo por la futuro. Ne surprize mi ne volis resti/ne restis en la movado poste. Mi tamen revenis helpi en la IJK en Sabatejo en 2008. Sed kial? Kiom stulta mi povis esti? La sama afero okazis al mi. Mi simple esperis, kaj la samaj homoj perfidis min. Poste mi translokiĝis al Anglio, provis rehelpi en 2010 por la IJS, sed la juna-nova teamo ankoraŭ ne batalis por mi. Tio ne estis tiom surprize, sed mi prefere ne restis. 2007 kaj 2008 ankoraŭ tro vive estis en miaj pensoj.
Post kelkjara forestado venis kaj foriris multe da homoj, kiujn mi ne ek/konis. Kaj poste kiam mi jam sentis, ke sufiĉe da tempo pasis, tiam revenis al la HEJ-teamo. Sed eĉ post 14 jaroj mi diras, ke mi ne vere estis parto de la teamo. Se mi estis tro juna, pro tio, se mi devis kunlabori kun memdeklaritaj gravuloj do, pro tio, poste paŭzo kaj foresto kaj fine, jes, en teamo, sed eksterlande kaj nun mi estis maljuna ero de la aktivuloj. Do la tuta esenco de la afero por mi forestis la tutan tempon. La teamo. Le etoso de teamo, aparteni al ĝi. Mi ŝatas labori en teamo. Esti kune, pensi kune, fari kune. Persone. Ne rete, ne skajpe, retletere, telefone, mesaĝe. Persone, babilante, ridante, kunpensante, frenezajn ideojn ĵetante en la diskutojn. Tio estas la vera bobelo de la movado por mi. Kaj tio mankis la tutan tempon dum mi aktivis. Tial mi ne vere povis ekaktiviĝi en JEB, kiam mi vivis en Anglio, nek en Nederlando. Nenio komparis al la sperto kaj entuziasmo, kreivo en Hungario. Mi ne volis komenci ion vidante, ke mi ne restos sufiĉe longe por helpi. Bedaŭrinde. Kion ni havas nun en HEJ, tio estas vere forta, kaj kiel mi jam menciis tion antaŭ kelkaj monatoj: mi ne lasos iun ajn fuŝi tiun teamspiriton.
Talentaj, junaj, entuziasmaj, saĝaj, kun eĉ pli novaj ideoj kaj vera kompreno kiel fari la aferojn, la volo lerni kaj vidi kian profundan valoron Esperanto kaj ĝia movado havas. Do ĝuste pro tio kiam mi ricevis tre ĉarman leteron kun la metaforo, ke mi staru sur la monteton kaj gvidu la teamon denove, mi prefere demandis: kial ne vi faru tion? Vi staru sur la monteton! Kaj ili faris. Finfine estas ne nur mi. Ni staras kune.
Ekde kiam mi reaktiviĝis en la Esperanto movado fine de januaro, 2013 granda parto de la laboro estas organizado de renkontiĝoj. Tio kompreneble signifas, ke bezonatas ankaŭ teamo, ne nur kunordiganto.
Intertempe jam estas la fino de 2014 kaj nia teamo kompare al la somero de 2013, kiam ni organizis IJS-on en Tiszafüred, do, la teamo ŝanĝiĝis. Tio estas natura afero, ke homoj venas, foriras, ni povus pensi. Tio parte estas vero, tamen ni konas teamojn, kiuj dum pluraj jaroj kune organizas sen granda ŝanĝo en ĝia kerno.
Tio ne okazis ĉe ni, kaj la kerno estas eta momente. Kial tio okazas, ke post sukcesa renkontiĝo kaj granda teamo malpli ol duono ne plu aktivas post la somero? La respondo estas tre simpla: la vivo kaj eblecoj rezultas tion. Pluraj teamanoj estas studentoj, kiuj tre seriozas pri ambaŭ la universitato kaj mezlernejaj studoj. Pluraj ĝis nun enorme lernis por esti akceptita al la universitatoj, kiujn ili volis, kaj nun, ke ili studas ekzakte kie ili volas, do, nun la universitato estas la defio por ili. Komenci, alkutimiĝi, daŭrigi la studadon alie, en nova loko, estas malfacile.
Kelkaj, kiuj ĝis la somero studis poste bezonis trovi laboron. Kaj vi ĉiuj scias, ke plej facile estas Esperantumi dum la studjaroj pro la ferioj, sed tio jam estas nur bela memoro kiam vi bezonas negoci libertempon. Ĉiam estas iu, kiu laciĝas post la organizado tiom, ke prefere ne volas daŭrigi, ĉar la organizado kaj movadumado ne ĉiam alportas nur plezuron kaj ja estas multe por fari sen fakte ĝui la renkontiĝon mem. Ĉe ni estas ankaŭ la demando aŭ dilemo de la aĝo. Unu membro de la teamo iĝis 30 jara, do post la elektado de la nova estraro ni havos je unu malpli por la organizado de la IJS. Ankaŭ pri HEJ oni pensas, ke la organizo estas kontraŭ „super 30”, sed tio ne estas vero. Ni simple ne ŝanĝis la statuton por permesi havi pli aĝajn estraranojn, ĉar tio estintus pro unu homo, ne pro la ideo, ke ni ĝenerale volas tion. Estas tre facile esti atakata pro tio, anstataŭ pripensi, kial la junuloj devas servi kiel organizantoj ĉie. Tio estas unu el la plej oftaj kritikoj, kiujn ni ricevas. Oni kompreneble povas helpi la junulojn super 30 ankaŭ, sed se vi ne akceptas, ke eble viaj proponoj ne plaĉos al la homoj kiuj estas ja parto de la celgrupo, tiam prefere ofendiĝu hejme, en la soleco de via loĝejo kaj ne lacigu la junulojn per tio.
Dum la balo de la 25-a IJS ni invitis la antaŭajn organizantojn de tiu ĉi aranĝo, kaj tio rezultis, ke ni “rehavas” malnovan organizanton, kiu volonte revenis labori kun ni. Do rezume: ni havis 4 lernantojn, 4 universitatanojn, 2 homojn jam kun laboro. Nun ni havas 1 lernanton, 3 komencajn universitatanojn (unu eksterlande), 4 laborantojn (1 tre malproksime de Budapeŝto, do pri daŭra laboro sabate, ne eblas persone organizi, unu super 30) kaj unu senlaborulon. Tiu lasta estas mi.
Mi havas multe da laboro, nur ne ricevas monon por ĝi. Tio estas mia persona problemo, kaj ĝuste pro la laboro de tiuj, kiuj ja havas propran laborejon ne plu havas tempon agi en la E-mondo, aŭ eventuale maljunas por tio. Tiel ni nun havas 4 dediĉitajn homojn por ĉiuj projektoj kaj la aliaj eble helpas, sed oni ne rajtas kulpigi ilin, se ne plu volas aŭ simple ne povas. Ni ĝoju, ke ni havas entute 4 aktivulojn, kiuj faras multe da laboro, do t.e. tri krom mi.
Kial mi matematikumas tiom? Tial, ĉar kiam estas projektoj, kaj naskiĝas ideoj pri kunlaborado ni bezonas scii kiom da homoj povos sindediĉi por ili. La afero estas tre aktuala por HEJ. Ni estis en tri projektoj kaj ni bezonis vidi kiel ni povos partopreni ilin. Unue mi skribos pri la du fiaskoj, kaj poste pri io, kion ni eble povos realigi. Unu estintus inter la 4 mez-eŭropaj landoj por fari junularan renkontiĝeton, semajnfinan, nur por komencantoj en Esperantujo. Tiu afero ne okazis malgraŭ provoj. Unue: nur reprezentatoj de du landoj aliĝis al la afero fakte farante aŭ priparolante ion, la aliaj du nur promesis helpon aŭ simple ne respondis al retleteroj, skajp-invitoj. La poloj insistis komenci la projekton jam printempe pro la limdato de la konkursoj por povi gajni monon de Viŝegrada fonduso, malgraŭ tio, ke la hungaroj diris, ke ili ne havos tempon ĝis junio. Mi persone ne povis kontroli la tekston kaj la bezonatajn aferojn por la konkurso, simple tute ne povis helpi ĉar miaj finaj ekzamenoj kaj la limdato de mia tezo estis ekzakte tiu tempe. Ni kompreneble ne gajnis, la sendita afero estis malbonkvalita, kaj estis priparolita poste dum la IJS, sed ni decidis ne plu labori pri tio, ĉar sen aktivuloj el ĉiuj landoj, sen mono, sen kono ankoraŭ ne eblas realigi tion.
Due, dum la tuta jaro mi ricevas leterojn kaj kritikojn, ke la junuloj ne volas kunlabori kun la plenkreskuloj pri la E-movado en Hungario. Tio signifas, ke ili volas, ke ni organizu aferojn por ili, aŭ ili volas helpi nian laboron per konsiloj, kiuj ne estas uzeblaj pro tio, ke ili tute ne scias kion bezonas IJS organizado, aŭ junulara renkontiĝo tutĝenerale. Mi pensis, ke estus bone organizi ion kune, do proponis la fortojn por la printempa JER transformi al Hungara Kongreso kaj havi komunan temon, diskutrondojn kiel envolvi komencantojn, junulojn al la E-projektoj, renkontiĝoj. La problemo estas, ke ni volis komenci la laboron kun HEA, kaj havis unu babiladon kune, sed ĝi konsistas nur el 2 personoj, kiuj eventuale laboras por la organizo. Ne pli. La estraro ne laboras krom tiuj 2 homoj. 1 kiu havas sperton pri la junuloj, la movado, organizado, kaj 1 alia, kiu fakte eĉ preskaŭ ne parolas Esperanton kaj ne vere komprenas la movadan parton, nur la teĥnikajn aferojn pri la mona parto de la asocio. Tre grava tasko, tamen ne sufiĉas por la organizado. Do tiu, kiu ne komprenas, kiom profunde la E-movado en Hungario bezonus E-Kongreson decidis pri ne okazigado pro monaj kialoj antaŭ provi trovi solvon kune kun HEJ pripensante alian lokon, provante aliajn lokojn. Tutdomaĝe. Do bone, ni prefere ne engaĝiĝu kaj lasu la projekton por aŭtuno 2015, eble prefere kunlaborante kun aliaj organizoj, ekzemple ILEI aŭ iu alia, mi ne scias momente. Tamen tempo kaj energio denove perdita por nenio.
Kaj nun ni alvenas al la granda fiŝpeco de mia rakonto: JES. Jes, la fama Junulara Esperanto-Semajno. Tiu renkontiĝo al kiu mi plurajn artikolojn dediĉis. Kie mi komencu? Do, eble unue per la bazoj. JES, organizita de PEJ kaj GEJ, do la polaj kaj germanaj junuloj kune alvenos al sia 7-a jaro de sia rilato en 2015. La IJK en 2015 estos en Germanio, la IJK en 2016 estos en Pollando. Kiu okazigu do ĝin? Ĉu estas sufiĉe da gejunuloj en ambaŭ landoj por fari inter tiuj du grandegaj aranĝoj la silvestran renkontiĝon de Eŭropo? La organizantoj de la antaŭaj jaroj pensis, ke ne, tio ne eblas, do petis HEJ helpi pri ĝi ankoraŭ fruprintempe ĉi jare. Poste PEJ kunsidis, kaj ni ricevis retleteron tuj antaŭ la IJS (2 tagojn antaŭ la komenco) repripensi la kunlaboron, ni diru, malĝentile, sciante, ke ni estas tutokupataj per la organizado de nia propra evento. Do, ni interkonsentis pri la komenco de oktobro. En septembro HEJ kunsidis kaj ekparolis pri tio, kiu povus partopreni en la organizado kaj kiu respondecus pri kio, kiajn kondiĉojn ni havas, kaj kion ni povas oferti. Eventuale la renkontiĝo estus en Hungario kaj pri la lokaj aferoj kaj ekskursoj ni povus helpi, sen la financoj aŭ kunordigado por ne „forpreni” la eventon, sed plene subteni la tutan teamon. Ni fervore komencis serĉi lokojn, kaj trovis du, kiuj sufiĉe bonas por la organizado, ne tro malproksime de Budapeŝto kaj atendis la skajpan kunsidon preta por la laboro.
Kio okazis? La dua frazo de la germanoj estis, ke ili ne volas JES en Hungario. Tio ne estis la interkonsento de GEJ kaj PEJ. Se ni restas ĉe la formaleco de la afero, ni povas vidi, ke ne ekzistas renovigita kontrakto jam de pluraj jaroj, do fakte tio ne gravus. Pli gravas, ke la germanoj daŭre havas la premon de ekstere por okazigi renkontiĝon, kiel IS en la pasinteco. Ĉiuj nunaj aktivuloj en GEJ estas tie de malpli ol 2 jaroj, do ili ne scias kian taskon ili devus plenumi, ĝuste pro la malsperteco kaj la fiereco pri la pasinteco. Do, ili decidis tiel pro multaj kialoj, bone. Fine ili konsentas ne organizi ion ajn paralele al eventuala hungara JES, por ne fari konkurencon, sed preskaŭ plene rifuzas helpi ajne. Intertempe evidentiĝis, ke la antaŭe tutstabila GEJ bankrotiĝis, sed tion ili forgesis mencii al ni. Do, tial tute neis fari la financojn por hungara evento kvazaŭ ili ne povus fidi la hungarojn, sed ne temis pri tio. Ke ili mem povus okazigi la renkontiĝon, se la poloj ne povas. Mi dubas tion, ili eble dankos nin poste, ke ili ne devis organizi ankoraŭ unu semajnon por E-istoj. Nek la poloj sciis pri la situacio. Unua signo de supozeble ne tro bona komunikado inter la du teamoj. La kvalito de organizado multe dependas de la komunikado kaj ĉefe se temas pri internacia teamo. Mi partoprenis du JES-ojn kaj al mi tute klaris, ke ili ne sufiĉe bone kunlaboras, la informado kaj la kvalito de organizado, aperado de aliĝilo malfruege en la pasintaj jaroj suspektigis ion similan. Nun la hungaroj povis vidi tion en viva konversacio. Tiam mi perdis entuziasmon. Vidante, ke la poloj kaj la germanoj tute ne interkonsentis pri la kondiĉoj de la hungara partopreno. Originale ni pensis, ke la afero estos preskaŭ nur formaleco kaj ni komencos la laboron, sed ne, anstataŭe ni ŝokiĝis vidante la rilatojn, kaj pridiskutis tion en paralela fenestro de skajpo nur kun la hungaroj.
Post kelkaj tagoj… letero. Ni organizu kun la poloj, ĉiu kaze estus ilia tasko okazigi ĝin en Pollando, ĉi jare JES estos en Wiesbaden. Plena cirklo, 3×2 jaroj, kial ne provi ie alie? Sed. Aŭ ni faras la financojn, aŭ ni ĉeforganizas. Granda diskuto inter la junuloj de HEJ. Originale tute ne temis pri tio! Ni sciis, ke tio okazos, ke subite ni devos multe pli fari ol la unuaj petoj kaj interkonsentoj, damne! Se mi kunordigas, kiu faros IJS-on?… Do, fine mi akceptas. Sed petas le teamon de la poloj la sekvan semajnon. Intertempe ni daŭrigas la laboron, vizitas la ejojn, daŭre pridiskutas kiel okazigi JES kun kiuj, kie. Sed ne venas propraj informoj de la pola teamo. Ni atendu ĝis ĈAR, ĝis la fino de novembro por la teamo. Do, klare ne estas sufiĉe da homoj tie, ĉar estas nur unu homo, kiu plene okupiĝas pri la afero, kiu ricevis la taskon kaj laboras pri/por ĝi, ĉiuj aliaj silentas. La IJS organizado tute haltas pro JES, ni ne havas ejon, eĉ ne okupiĝas pri la serĉado post la fiasko kun la loko en la urbo Sopron pro la malfleksemo de la restoraciestro tie. Tio simple ne funkcias. Ni bezonas alian lokon. Ne trovas. Nek vere serĉas, daŭre ni parolas nur pri JES, uzas la IJS-liston nur por JES kaj mi malrapide freneziĝas, ke estas du renkontiĝoj sen vera helpo.
Do, nun okazos ĈAR ĉi semajnfine. Mi gvidos kunsidon pri la renkontiĝo. Triope veturos la hungaroj por vidi kiel ni statas. Tio estas la lasta ŝanco de la poloj. Fine, JES ne estas nia renkontiĝo, sed per IJS ni ne evoluas pro la malfruo de PEJ. HEJ ĉion faris ĝustatempe, kunsidis, okazigis, organizis, serĉis. Aperis ĝustatempe por skajpkunsidoj, priparolis. En PEJ estis eĉ homo kiu venis saluti la homojn, kaj ĝisis ĉe la fino, sed nenion aldonis al la konversacio intertempe, ne alportis ideojn, opiniojn… Kiel eblas tiel kunlabori? Ni vidos post la semajnfino, venas tempo por LA decido. Ĉu fari JES en Hungario aŭ ne? Ni vidos…
Jen estas du historioj el du malsamaj landoj ligitaj al junularaj renkontiĝoj. Mi komencos per tiu, kiu okazis antaŭ pli longa tempo.
Jaro 2001, IJS en Szombathely. Venis al la renkontiĝo 14 jara hungara knabo sole. Sen gepatroj, sen amikoj. Tio jam estas tute strange, ĉu ne? Li estis tre saĝa knabo, lernis Esperanton de si mem, ĉar li interesiĝis pri la lingvo kaj iel trovis informon pri la Internacia Junulara Semajno. Li pensis, ĉar ĝi estas junulara, do taŭgus por li, aliĝis kaj veturis kun la karavano de Budapeŝto. Jam tiam li menciis, ke estas iomete strange, ke estas pluraj maljunuloj, sed pensis, ke ili devas esti helpantoj aŭ organizantoj, alikaze kial ili estus tie? Same li diris al mi (kaj mi sentis tion), ke pro lia saĝeco, li certe estas iomete pli seroza ol siaj samaĝuloj kaj, se estos homoj ĝis 25-27 tio ne estos problemo, li pensas, ke li povos interkompreniĝi kun ili ankaŭ. Mi jam tiam pensis, ke kompatinda knabo, se li ekvidos, ke la junularo estas tute miksita rilate al aĝo, kaj eble mi estos la unusola, kiu estas samaĝa kiel li… do tio eble ŝokos lin. Ĉefe, ke mi memoras, ke lia patrino akompanis lin al la stacidomo antaŭ la renkontiĝo. Mi vidis lian provon interagi kaj amikiĝi la tutan semajnon. Mi pensas, ke li suferis. Li estis tre ĝentila kaj partoprenis multe da programeroj, ĉion kion vi povas atendi de novulo en renkontiĝo. Sed post tiu IJS li neniam plu revenis al iu ajn E-renkontiĝo.
Jaro 2006, IS en Germanio. La Germana Espranto-Junularo decidis por la unua fojo havi pli altan kotizon por tiuj homoj, kiuj estas pli aĝaj ol 40 jaroj, sume €40 ili devis pagi pli. La unua fojo, ke Gunter devas dormi en la amasloĝejo. Mi ĉiam memzorgis dum IS-oj, oni ĉiam rememoras, kiu ronkas en la dormejo. Mi memoras la skandalon, kiun tio kaŭzis. Ĉefe la vorton „forpeli” mi aŭdis tre multfoje. Kial GEJ faris tian grandan (kaj malfacilan) decidon? Nun venas miaj ideoj, tute ne estas oficialaj de GEJ. Mi nur povas supozi, ke jaro post jaro la averaĝo de aĝo pli kaj pli altiĝis. Same okazis al IJS, estis kiam preskaŭ ne estis sub 30 tiu nivelo. Kvankam se estas la renkontiĝo por junuloj tiam tio estas ŝoka numero. Do GEJ diris, ke la pli maljunaj partoprenantoj ja havas la monon por almenaŭ kontribui pli al la renkontiĝo, ĉefe, ke GEJ ricevas subvencion por la junaj partoprenantoj, ne la maljunuloj, kaj jes, tio signifas aĝkategorion. Tio signifas, ke oni ja rigardas la aĝon. Ĉar esti en porjunula renkonitĝo estas refreŝiga, ĉefe, se vi estas pli aĝa, sed tamen bonvena, vi daŭre povas festi, eĉ se vi jam estas pli ol 40. Plej multo de homoj volas esti junaj. Kiam mi ekaŭdis la decidon, de la germanaj junuloj, mi pensis, do bone, almenaŭ ne temas pri mi, mi ne devas pli pagi.
Kial estas tiom grava la aĝo? Ĉefe en Esperantujo tre ofte oni diras: juna estas tiu, kiu sentas sin juna. Do, jes. Iusence. Sed se vi volas organizi renkontiĝon, vi bezonas subvenciojn kaj vi ne povas diri, ke fakte ankaŭ pli maljunaj partoprenantoj ĉe estas, ĉar ni ne forsendas ilin. Ekezmple IJS estas tre miksita renkontiĝo tiu rilate. Kiam mi estis en la estraro de HEJ ĉiu jare ni havis tiun diskuton: kion fari kun la pli maljunaj E-istoj? Simple por ili celita renkontiĝo somera ne ekzistas. Ofte oni aŭdas: mi ne volas iri al UK, tion partoprenas homoj kiuj aĝas inter 70 kaj morto. La prelegoj estas enuaj, eble la ekskursoj interesaj kaj eĉ se la UK tamen ne estas tiom malbona, certe estas terure multekosta. La kotizo altas, nur por povi eniri la kongresejon kaj ricevi ŝildon estas la sumo por tuta renkontiĝo kun manĝo kaj loĝloko dum IJS. Kompreneble oni volas veturi al la pli malmulte kosta renkontiĝo, ne gravas, ke ĝi provas esti malmultekosta, ĉar alcelas junlojn, kiuj studas, kiuj ne havas multe da mono. Simple mankas malstreĉa, amuza renkontiĝo pro iom pli maljuna, sed klare ne plu junula kategorio. Aŭ se estas, tiam temas pri studado, aŭ vi rajtas instrui la lernantojn.
Ĉar estas la divido inter kiam vi ankoraŭ estas juna, studas ĉe universitato kaj inter tio, kiam vi komencas labori ĉe via unua laborloko kaj ne plu havas senlimajn feriojn, do vi elektas unu semajnon dum la somero, tio estas eble IJK, se tro malproksime eble IJS, eble FESTO kaj tio ĉio. Do bone, vi ankoraŭ estas sub 30. Sed kio okazas, kiam oni ekhavas familion, geedziĝas? Ni diru, se tio okazas ĉirkaŭ 30 (nuntempe pli kaj pli malfrue, sed tamen), tio estas kvazaŭ natura divido inter juneco kaj propra plenkreska vivo. Kaj post kelkaj jaroj, dum vi estas for de E-renkontiĝoj plej supozeble vi volos reiri al tiuj, kiujn vi konas, kiujn vi kutime partoprenis. Aŭ ĝuste ne volos, ĉar viaj amikoj jam ankaŭ ne partoprenas ilin. Ĉiu kaze: se vi reiros al la malnovaj junulaj renkontiĝoj vi sentos vin malbone. „Jam ne estas la sama.” Kaj vi provos serĉi iun novan aranĝon. Ekzemple ekzistas aliaj novjaraj renkontiĝoj en Germanio, pli kaj pli da homoj de antaŭaj IS-oj renkontiĝas tie, sed nun jam kun familio.
Kio okazas al tiuj homoj, kiuj ne havis familion intertempe? Kiuj ne geedziĝis, ne forlasis la E-movadon por almenaŭ kelkaj jaroj? Ili restas junuloj. Jes, pluraj spertas pri la renkontiĝoj, konas la kutimojn kaj kunhelpas. Sed estas sufiĉe multe da homoj, kiuj plendas pri la junuloj… ĉar ili trinkas bieron, ĉar ili ne estas sufiĉe mallaŭtaj, ĉar ili ne tiom zorgas pri la gufujo, ĉar ili ĉiam volas nur diboĉi. Bedaŭrinde estas relative multe da homoj, kiuj simple ne trovas renkontiĝon por si, do restas kun aĝkategorio, kio ne plu alcelas ilin.
Kompreneble la demando tuj sinprezentas: kion pensas mi? Kion mi faros, se mi ne plu estos sub la aĝlimo? Estas 5 jaroj ĝis tiam, vere ne multe. Mi pensas, ke mi volos organizi renkontiĝon por la meza generacio. Ĉar ekzistas la Renkontiĝo por E-familioj, mi partoprenis multe el ili. Sed kia ebleco estus organizi por aĝkategorio, pri kiu neniu, neniam pensas!
Antaŭ mi forlasis la organizan teamon de IJS estis granda kverelo pri la nomo de IJS. Ni diru pli spertaj E-homoj konas Szilvásin. Li estis la organizanto de tiu ĉi renkontiĝo ekde la komenco (1987) dum pluraj jaroj, do memkompreneble ĉiam envolviĝis en la posta evoluo de ĝi. Post iom da tempo estis pli kaj pli malfacile labori kun li, ĉefe li kritikis la novajn ideojn kaj ekzemple ne ŝatis, kiam mi diris, ke la simbolo de IJS jam povus renoviĝi, ŝanĝoj bezonatas. Li ĉiam malrapidigis la laboron kaj antaŭ la IJS en 2010, Pécs (kiun mi ne partoprenis, mi forlasis la organizadon en januaro tiun jaron) dum semajnoj li skribis leterojn rilate al IJS daŭre parolante pri ĝi kiel IMS, Internacia Mezaĝa Semajno, ĉar ni tiom malbone organizas, ke tio allogas nur maljunulojn.
Pri IJS mi ne plu scias kia ĝi estas, laŭ kelkaj amikoj miaj ne plu tiom junuleca, kiom antaŭe kaj pro tio pli da homoj deziras elekti FESTO-n, eĉ kies nomo montras, ke temas pri malstreĉiĝo inter junuloj. Mi ne diras, ke oni ŝanĝu IJS-on, sed tio povus esti solvo. Ankaŭ IS kaj AS ne plu ekzistas aparte, io nova naskiĝis el la du renkontiĝoj pro la evoluo de la movado. La renkontiĝo mem ankoraŭ devas multe evolui por rehavi la nivelon de la malnovaj IS-oj, sed la ŝanĝo jam okazis kaj tio montras ion.
Ĝuste la sperto de la pli maljunaj renkontiĝemuloj kaj la manko por ilia distriĝo estus tre bona ideo por kunigi la homojn. Mi aŭdis pluraj E-istojn diri: ne, mi ne plu volas IJS-on partopreni, mi jam estas maljuna. (Ne maljuna, sed proksimiĝas al 40.) Mi kiel ankoraŭ oficiale juna aktivulo pli volonte vidus mian aĝkategorion en la renkontiĝoj, kiuj alcelas min. La etoso ŝanĝus, kaj la novuloj laŭ mi restus pli volonte en la movado. Ĉar unu afero estas certa: multaj simple ne revenis pro la bunteco de aĝo.