Kio okazas se vi aŭskultas podkaston dum vi knedas panon kaj la programo subite finiĝas? Ĉu vi tuŝas la komputilon riskante, ke ĝi tute malpuriĝos aŭ prefere aŭskultas pacience la silenton por kelkaj minutoj ĝis vi povas purigi viajn manojn? Unu el la Esperanistoj de la Jaro tuŝis la komputilon, kaj dum kolera purigado de la klavaro pensis, ke se ŝi aŭskultintus la radion, tio ne okazintus. Muzaiko naskiĝis la 10-an de aprilo 2011 en sudo de Anglio.
Vi povus pensi: kiom facile! Kompreneble, ankaŭ mi jam pensis pri tio! Esperanta radio! Ne podkasto, radio! Daŭra, nur kun E-muziko, E-programoj, E-voĉoj. Kaj vi? Kial vi ne komencis labori por tio? – Ĉar mi scias nenion pri radio. Nenion pri surbendigado, nenion pri redaktado, nenion pri nenio.
Mi aŭkultas ĝin. Dolchamar. Ho, mi ŝategas ilin! Kaj mi aŭskultas aliajn kantojn ankaŭ, kiujn mi tute ne konas. Kia ebleco por la artistoj kaj por tiuj homoj, kiuj ĵus lernas Esperanton! Ekkonatiĝas kun la ideo, ke ekzistas tuta kulturo ligita al la lingvo! Mi neniam estis komencanto, sed tamen mi povas imagi, ke tiuj, kiuj aŭskultas pri la historio de Esperanto estas tre dankemaj por la malrapideco de la parolanto. Kio pleje plaĉas al mi estas la diversaj voĉoj. Mi ŝategas, ke estas malsamaj prononcoj de la vortoj. Kia bunteco! Komperenble mi ridetas, kiam ekaŭdas voĉojn de bonaj amikoj. Kaj daŭre pensas: kiom granda laboro tio devas esti. Volontula! Sendependa organizo de nur volontuloj, kiuj sen heziti donas tempon, energion, ideojn, programojn, sperton… kaj se ne scias ion? Same ne hezitas lerni, demandi aliajn, kiuj scias pri tiuj aferoj. Nuntempe pri kopirajtoj: kion fari, kiel?
Mi rajtis partopreni la 6-an retan kunvenon de Muzaiko. Ne estis batalo. Ne estis malĝentilaj komentoj. Mi jam alkutimiĝis al tio, ke tre ofte estas bonaj intencoj, promesoj, belaj celoj, sed ne multe da laboro en Esperantujo. Klarigoj, kialoj, kulpigado jes. Mi sufiĉe seniluziiĝis post IJS en 2007 kaj ĉefe post IJK en 2008. Tio estas nur unu afero. La alia frazo, kiun mi ankaŭ bedaŭrinde sufiĉe ofte aŭdas estas: mi nur volas ĝui la etoson, mi ne volas organizi, tio estas lacige kaj mi pagas por amuziĝi, faru aliaj la laboron. Tre malĝoje estas tion aŭdi. Mia patrino ĉiam diris, ke ŝi eĉ pli ĝuas eventon, se ŝi ankaŭ povas kontribui, iomete kunhelpi, labori dum ĝi. Mi devas konsenti. Mi eĉ kuraĝas diri, ke vi ne estas vera Esperantisto, se vi ne volas ion fari. Vidante, ke mi spertas denove spiriton de bonhumora laboro, ke se estas tasko ankaŭ estas volontulo… tre refreŝige…, mi sentas denove kia Esperantujo devus esti!
384 homoj alklakis mi ŝatas ĉe Radionomy. Tio estas ja kvazaŭ voĉdonado por tiuj homoj, ĉu ne? Mi certas, ke tiu nombro pli altiĝos semajno post semajno. Nuntempe 6 homoj aŭskultas (samtempe) averaĝe la radion. Ĉu vi pensas, ke tio estas malmulte? Mi pensas, ke eble estas malmulte, sed se ne estus la radio, eĉ 6 aŭskultantoj ne estus…
Laŭ Roĉjo (Huurman) – kiu estas la novaĵredaktisto – 13 homoj minimume ĉiusemajne faras iun laboron por Muzaiko. 9 naciecoj de 3 kontinentoj estas nuntempe en la kerna teamo. Thomas estis la radia cerbo, Veronika estas la koro de Muzaiko, ŝia entuziasmo estas legenda. Neil helpas pri komputilaĵoj. Kaj ĉiam novaj homoj allogiĝas al la laboro. Ekzemple Eva, kiu dizajnis tiujn belegajn Muzaiko t-ĉemizojn! Johannes okupiĝas pri muntado, kontribuas muzikon, intervjuojn kaj mallongajn programerojn. Multaj homoj ne laŭnome aperas, bonvolu ekkoni ilin dum aŭskultado!
La 1-an de julio aperis la unua provelsendo kaj ekde la 3-a de oktobro Muzaiko elsendas ĉiu tage ion ankoraŭ neniam antaŭe aŭditan programeron.
Kiam mi intervjuis Roĉjon mi demandis pri la plej kara laŭdo, kiun li ricevis ĝis nun: „Por mi persone ĝi venis dum JES. Mi parolis kun Ruso loĝanta en Polujo. Ankaŭ li aŭskultadas Muzaikon. Monaton antaŭ tio okazis la parlamentaj voĉdonoj en Rusujo. Kaj ĝin sekvis grandaj protestoj kontraŭ la fraŭda rezulto. En la novaĵoj de Muzaiko ni raportis pri tio, dufoje. Kaj tiu Ruso, Konstantin, per Muzaiko eksciis pri tio, antaŭe li ne aŭdis. Mi ĝojas, ke do nia laboro vere helpas al homoj ekscii pri gravaj okazaĵoj en la mondo.” Tiu laŭdo ankaŭ montriĝas en futuraj revoj liaj: “Mi volas, ke Muzaiko iĝu centra informpunkto por Esperantujo. Ke estu pli facile disvastigi ion, kaj ke tiel la komunumo sentu sin pli komuna. Krome mi volas per miaj novaĵoj atingi homojn en landoj, kie oni ne facile ricevas verajn novaĵojn el la tuta mondo. Aŭ alporti novaĵojn, pri kiuj aliaj komunikiloj ne ĉiam interesiĝas.”
Neil ŝatas la ideon de Muzaiko kaj malgraŭ lia komenca pesimismo nun jam tute pozitivas pri la projekto, laŭ li: “ĝi pli profesiigas Esperanton, ĉu ne?” Pri la komencoj li rakontas jene: “Veronika unue proponis ĝin dum la Brita Kongreso 2011, ŝi diris, ke ŝi ŝatus se estus Esperanta radio por ke ŝi povu aŭskulti Esperanton sen antaŭplani aŭskulti podkaston kaj ŝi menciis tion al ĉiu kaj laŭdire mi diris “kial ne komencu ĝin mem?” kaj ŝi jesis kaj tuj eklaborigis homojn” Tiu volo por fari ion estas tiom forta, ke Roĉjo, kiu laboras almenaŭ horon ĉiu tage por la radio, tiel rakontas: “Ĉe Muzaiko ni ofte havas emon fari antaŭ pensi. Kaj vi vidas, ke tio alportis videblajn rezultojn.”
Mi demandis pri la defioj, problemoj nur iomete, li respondis al mi: “ĉiama problemo estas homforto. Ni volus havi 24 horojn da freŝa enhavo ĉiutage. Ni havas pli malpli duonan horon ĉiutage. Tamen ne malbone. Nun ni tre okupiĝas pri la financoj kaj ankaŭ ekhavi propran servilon. Kompreneble la du rilatas unu al la alia. Ĝis nun financoj ne vere estis problemo, sed kiel kun ĉiuj aliaj aferoj en la mondo, se oni vere volas atingi ion, oni bezonas monon. Kaj pli bone malfrue ol neniam, nun do ni okupiĝas pri tio.
Fine, venu revo de Neil: “mi deziras, ke Muzaiko iĝu tiom grava kiel Varsovia Vento kaj Kontakto, do revo povas signifi, ke ni ankaŭ aperos kiel vera, neinterreta radio, sed mi pensas ke tio estas preskaŭ tute ne ebla”. Kun la entuziasmo, la rezultoj kaj la daŭraj laŭdoj: ĉu vi certas pri tio, Neil?