• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: nederlando

La teamo kiu volas

08 lundo jan 2018

Posted by Stela in esperanto, organizado

≈ 8 komentoj

Etikedoj

ijk, ijk 2019, internacia junulara kongreso, jes, nederlando, nej, tejo

Averto: mi estas konsilanto de la teamo.

Finfine estas ia konkurso kaj publika interesiĝo rilate al tio kiu gajnos la rajton organizi IJK-on en 2019! Ĉu vi scias ke ekde kiom longe tio ne vere okazis? Jes, venas pluraj ofertoj kaj kandidatiĝoj kutime, sed ofte oni scias, ke ili aŭ estas malseriozaj, aŭ klare ne sufiĉe spertaj teamoj volas fari la laboregon de la organizado. En la pasintaj jaroj unuopaj kandidatiĝoj venis de tiuj, kiuj estas tre proksime al TEJO, do minimume en la estraro iel ligita al la vere ena cirklo de tiu parto de la movado pri kiu plej multe da homoj eĉ tute ne komprenas kial gravas… aŭ kio entute okazas kaj rezultas el la laboro de TEJO. Nur la IJK estas klare ligita de jaroj al la organizo kiel ĝia plej granda renkontiĝo. Teorie la plej granda en la mondo. Tamen, se ni rigardas la statistikojn plurfoje aliaj junularaj renkontiĝoj estis pli grandaj ol la IJK. Kio montras la malbonan organizadon de la renkontiĝo. Ĝi ja devus altiri la plej altnombran partoprenantaron sendepende de tio kie ĝi okazas en la mondo. Esperanto-parolantoj ja estas ĉie. La allogo de TEJO devus montriĝi ĉie. Legi plu →

La malbona renkontiĝo

06 lundo nov 2017

Posted by Stela in esperanto, organizado

≈ 5 komentoj

Etikedoj

esperanto renkontiĝoj, hungara esperanto junularo, hungario, jer, junuloj, kkps, nederlando, partoprenantoj

Mi estis tre ekscitita pasigi du semajnfinojn en junula Esperantujo. Post longa somero sen Esperanto, kaj tre malfacila jaro ĝenerale, mi plene esperis havi senzorgan ĝuon de renkontiĝoj – kies organizadon mi praktike neniel helpis, aŭ almenaŭ neniel respondecis por ili. Do, unu tre bone sukcesis, la dua estis tiom malbona, ke denove venas renkontiĝo, kiun en la futuro mi eble-prefere evitos. Mi komencu kronologie, per la JER en la vilaĝeto Verőce, Hungario.

Mi amegas aŭtunon, kaj mi vere ŝatas semajnfinajn renkontiĝojn kun ĝuado de la ŝanĝo de l’koloroj en la naturo. Verőce estas en la kurbiĝo de la Danubo, iom norde de Budapeŝto. Ni jam antaŭ du jaroj havis tie JER dum la printempo, do la ejo estis konata. Ĝi tute ne estas luksa, sed en bela loko, simple taŭgas kaj sufiĉas por la kvanto de partoprenantoj kaj la tipo de programeroj. Mi dormis apud la komuna banĉambro, sed feliĉe mi ne forgesis miajn orelŝtopilojn. 🙂 Preskaŭ la plena teamo ĉeestis de niaj pasintaj renkontiĝoj – nun jam ne tiom facilas vidi unu la alian, pli kaj pli el inter ni estas eksterlande. Legi plu →

Soifo

15 ĵaŭdo dec 2016

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

esperanto renkontiĝo, esperanto renkontiĝoj, ijk, kkps, kritiko, nederlando

Jam estas pluraj semajnoj, ke mi revenis de KKPS, la dua renkontiĝo, kiun mi ne mem organizis aŭ helpis en la pasintaj mi-ne-scias-kiom-da jaroj. Ĝi multe evoluis ekde la pasinta tempo, kiam ĝi estis en la sama ejo, en Delft (2012). Ĝi estis agrabla renkontiĝo, sed ne vere memorinda. La ekskurso estis la sama, biciklado kun bona distanco kaj bela pejzaĝo. Bona ekzemplo por tio, ke se io bone funkciis ankaŭ pasintfoje, do ne nepre indas ĝin ŝanĝi. Ni eĉ ĉi foje havis bonan veteron, kaj bongustan manĝaĵon. Alia pozitivaĵo estis la Poŝ-Amiko, ĝi estas 4-paĝa ĵurnaleto de la evento, vere amuza kun saĝaj ŝercoj en ĝi. Unika por KKPS, kaj mi ĉiam ridas legante la novaĵojn de Koko. Evidente vi devas almenaŭ iom koni la junularan movadon por kompreni la tuton, sed eĉ sen tio indas legi ĝin. Vidu la lastan numeron ĉi tie. Legi plu →

Ĉu blogumado helpas studadon? Ĉu ĝi helpas la Esperanto-movadon?

25 mardo feb 2014

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

coc, hej, hungara esperanto junularo, ijs, informado, internacia junulara semajno, jer, jes, kritiko, libereco, nederlando, olimpikaj ludoj, samseksemuloj, studado, tejo

Mia amikino invitis min partopreni prelegon ĉe la universitato kiu temis pri blogoj. Ŝi scias, ke mi tre ŝatas pripensi temojn, kaj ĝenerale tre multe okupiĝas pri kion indas kaj pri kio mi devus skribi kiam mi havas tempon. Multajn temojn mi ne traktas, ĉar jam ne plu aktualas. Do, mi ne povis partopreni tiun prelegon bedaŭrinde, sed ŝi rakontis al mi la esencon. La preleganto instigis studentojn komenci blogon, ĉar indas skribi ne nur devigajn eseojn por la universitato (ni vere devas skribi multege, kaj mi tute ne ŝatas tion), sed en via propra blogo vi povas trapensi, alpensi kaj repensi la lernintajn aferojn, reflekti pri ili skribante pri io alia. Estas tiom amuze por mi aŭdi tion, ĉar mi faras ĝuste tion. Min inspiras la studado, mi multfoje menciis pri kio mi lernis, kaj kiel tio rilatas aŭ povas rilati al la Esperanto-movado. Kaj tio kompreneble ne nur pro tio estas, ĉar mi studas sociologion kaj politikon. Imagu, se vi studas lingvistikon, ekonomion, literaturon, muzikon ktp. ne estas temo, kio ne povas iel rilati al Esperanto. Tio donas la riĉecon de la lingvo kaj la kulturo pri kio oni provas tiom ofte klarigi al ni, ke ĝi tute ne ekzistas.

Mi malĝoje konstatas, ke denove pasis preskaŭ tuta monato sen skribado. Ankoraŭ kvin monatoj de la universitato kaj mi estos preta retranslokiĝi al Hungario post entute kvin jaroj eksterlande. Mi ankaŭ planas multe pli skribi somere, proksime al la IJS kaj kompreneble ankaŭ poste pri spertoj. Freŝe, kaj uzante la respondojn de la parotprenontoj. Sed tio estas la futuro. Kio okazas nun?

Reen al la studado. Mi havis kurson pasintjare pri la historio de homaj rajtoj kaj aliaj movadoj, kaj elektis skribi pri la libera softvaro-movado. Estas pli kaj pli da gikuloj, kiuj konas, uzas liberajn softvarojn, kelkaj konas ankaŭ la historion malantaŭ ĝi. Do, tio belege rilatas al nia movado. Fine de januaro kun Saci ni plenigis la TEJO-KODEJO-n, kiu simple kolektas la informojn pri la landaj sekcioj de TEJO kaj fakte demandas vere detale kion la asocio faras je landa nivelo. Daŭris prekaŭ du horojn fari ĝin. Ni faris multajn komentojn kaj demandojn dumtempe por helpi la laboron de TEJO, ĉar kelkfoje ne estis memkompreneble kio estas la celo de kelkaj demandoj. Mi tre esperas vidi la respondojn aŭ simple iun kunmetitan materialon de la LS-oj, ĉar mi vere ne tre bone scias kiel la aliaj asocioj funkcias. De kie mi scius? Ne vere estas ebleco interesiĝi. Dum la aŭtuna JER mi jam gvidis du diskutrondojn rilate al landa agado por ekkoni la laboron de ĉiuj landoj, kiuj estis reprezentitaj de la partoprenantoj. Nenio oficiale, mi nur uzis la eblecon, kaj estis bona sperto.

Denove, kial tio gravas? Kial oni bezonas vidi kion la landoj asocioj faras? Kial devus esti la informoj liberaj? Se mi pensas pri TEJO, mi scias, ke ‘TEJO estas ni’, do tio estas kavazŭ tio, ke ‘kiu helpas sin, tiun ankaŭ Dio helpos’. Tio ne estus problemo, sed tamen. TEJO havas la rimedojn por vere bone influi la informadon, la fluon de movadaj informoj, de la renkontiĝoj, pri la spertoj, defioj por povi helpi la tutan junularan movadon. Ili havas la informojn. Aŭ eble tamen ne?

Kial mi denove substrekas tion? Kial aspektas tiel, ke mi skribas ĉiam pri la samaj aferoj? Do, estas pro du aferoj, mi komencu per la pli proksima okazaĵo, hieraŭ. Pri la alia mi skribos en alia artikolo. Venas letero de la oficejo, ke de Hungario ankoraŭ neniu aliĝis por partopreni manifestacion en Strasburgo ĉ. la tago de Eŭropo en majo. Hodiaŭ estas la limdato!! Post kelkhora ne respondado al la letero venis denove letero, ĉi foje de estrarano de TEJO, ke homoj, vi ankoraŭ ne aliĝis, hodiaŭ estas la limdato!! Mi vidis la matenan kaj posttagmezan leteron nur post miaj lecionoj, kaj tuj pensis: ĉu mi ne vidis leteron de nia komitatano A? Mi tute ne memoras vidi iun ajn alvokon al tiu manifestacio. Do, la retletero havis ligilon al la hejmpaĝo de TEJO. Evidentiĝis, ke ĝi ja estis anoncita sur la hejmpaĝo, kion oni kutime ne vizitas, ĉar estas preskaŭ neniam propre ĝisdatigita. Sed ankaŭ tie la anonco aperis nur la 9-an de februaro. Sufiĉe malfrue, sed ankoraŭ en ordo, se oni komencas sendi retleterojn al la ĵus kolektitaj aktualaj retadresoj de la KODEJO (limdato por plenigi ĝin estis la 15-a de februaro, do eble al tiuj retadresoj de la LS-oj, kiuj jam plenigis ĝin, sed almenaŭ post la limdato de plenigo, do mapli ol semajnon post la apero en la retejo…) aŭ kial ne sendi al jam ekzistantaj retadresoj de la antaŭa datenbazo, ili ja ne ŝanĝiĝas tiom ofte, ĉu ne? – kun persona alvoko. Mi vere ne komprenas: kio estas tiom malfacile pri tio?

Nuntempe tre multe da homoj uzas vizaĝlibron por varbi. Same HEJ faras tion. La alvoko kaj varbado komenciĝis same nur hieraŭ. Nekredeble! La tagon, kiam estis la limdato por aliĝi! Mi simple ne komprenas kial estas tiom malfacile havi planon, ke se estas iu TEJO-programo, aktiviĝo, oni sendu tuj informleteron al la komitatanoj kaj ankaŭ al la estraro de la LS-oj. Estas klara panikreago tiuj leteroj al la (forgesita?) limdato. Sen almenaŭ iom da baza planado ne eblas subite havi 30 partoprenantojn el 30 landoj. TEJO havas la rimedojn fari multe pli bone sian laboron, kaj pro io tamen ne faras/sukcesas. Se la informoj fluus libere oni pli bone povus helpi la laboron de TEJO kaj sperti pli pri sia propra laboro. Vigligus la movadon, kaj eble ankaŭ oni povus pli facile kapti iun parton por kontribui.

Momente mi sentas tiel, ke ne tro eblas kontribui, ĉar ne eblas simplajn respondojn ricevi, ne eblas ion ajn ekscii sen parolado al la estraro, komitato, kiu ajn oficiala servo. La homoj de TEJO ne rajtas(?) libere labori. Ĉu ne estas fido? Oni ne donas informojn nur tiujn oficialajn malrespondojn. Venu ekzemplo: ni en HEJ pripensis kiel varbi por JER kaj IJS tra TEJO. Kiel peti tiel, ke ne estu tro da laboro por TEJO, sed tamen montru kunlaboron. Do, ni pretigis bildreklameton por la TEJO hejmpaĝo, ĉar ni vidis, ke estas tie ankaŭ reklamo por JES, alia jara E-renkontiĝo. La respondo komence estis, ke tio ne eblas, ĉar se ili farus tion por ĉiu renkontiĝo, tiam kiel aspektus la TEJO-retpaĝo? Do, prave, sed laŭ mi elekti nur JES por havi la lokon por reklamo estas diskriminacio. Kiel povas esti, ke ĝuste la pola-germana renkontiĝo havas lokon, sed ne la aliaj LS-oj, kaj IJS estas unu el la plej grandaj someraj renkontiĝoj… Mi supozas, ke estas nenia rilato al la poleco de la prezidanto. Kompreneble la argumento funkciis, ambaŭ renkontiĝo havas la reklamon sur la hejmpaĝo, reciproke ankaŭ ĉe ni estas varbo por TEJO. Tiel devus tio funkcii. Tiom simple. TEJO bezonas strategion por bone helpi ĉiu specajn renkontiĝojn de landaj sekcioj. Mi ne vidas, ke io ajn okazus en tiu direkto. Pro tio mi tre ĝojas, ke mi scias pri ankoraŭ ne publika projekto, kiu volas helpi tiun situacion. Farita per libera softvaro, de aktivulo, kiu volas helpi per simpla sed tamen kompleksa ideo la movadon. Ne tra TEJO, tio tro komplikus.

Fine venu la filozofio de COC, la plej malnova samseksema asocio de la mondo (1946, Nederlando): ili volas helpi samseksemajn grupojn rilate al tio, kion ili volas. Scii pri la lokanoj, kaj iliaj bezonoj eblas nur demandante ilin. Ne eblas juĝi de ekstere, kiajn spertojn la samseksemuloj havas ekzemple en Rusio. Ĵus finiĝis la olimpikaj ludoj en Soĉi kaj de pluraj fontoj venis la peto aŭ penso, ke bojkoti la eventon estas la solvo por altiri atenton al la aĉega situacio de la samseksemuloj en Rusio. La lokaj samseksemaj asocioj petegis (ankaŭ COC-n en Nederlando) ne bojkoti la ludojn kadre de la subtenado de la gejoj, ĉar tio igas la situacion eĉ pli aĉa por ili… oni kulpigos ilin por fuŝi intence la eventon kaj tio estus ago kontraŭ la ŝtato. La gejoj ne volis riski tion. Do ili vere forte petis ne bojkoti la olimpikajn ludojn. La nederlandanoj, kiuj sentas tre egalece pri samseksemuloj en sia lando (unua lando por permesi geedziĝon en 2001, unue en la mondo) ne komprenis la reagon. La laboristoj de COC ricevis plurcent malamleterojn, ĉar ili ne komprenis kial tiu emblema asocio ne pretas bojkoti Soĉin kaj per tio subteni la gejojn. Sed la asocio tre bone faris kiam aŭskultis la lokanojn. Ilia peto estis klara ne. Tiom multe gravas komprenemo, propraj informoj, aplikado de loka kono kaj peto. Sendube ne tiom facila afero por realigi. Mi tial skribas tiom kritikeme kaj direktas atenton al la problemoj, ĉar mi volas, ke iu ŝanĝu kiel mi pensas. Mi deziras aŭdi la opiniojn de aliaj aktivuloj. De la lokaj defioj, de la sukcesoj, kio okazas? Laŭ mi ankoraŭ multege da laboro estas por ebligi la fluon kaj liberigi la aliron al informoj. Sendube ni profitus de tio. Ni ĉiuj.

Esperanta aŭtuno por mi – intervjuo antaŭ la KKPS por vi

19 sabato okt 2013

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

esperanto renkontiĝo, intervjuo, jer, kkps, komencantoj, nederlando, nej, novuloj, organizado, ses

Mi jam nun vidas, ke mi dronos denove ĉe la universitato, mi havas tiom da taskoj, do mi decidis ĉi semajne publikigi duan artikolon antaŭ mi malaperos por kelkaj semajnoj. Ankaŭ pasintjare mi intervjuis pri la Klaĉ-Kunveno Post-Somera (tiam pli longe Manuelan), kaj mi pensis, ke indus denove fari tion por vidi kiu direkten iras tiu renkontiĝo, kiu aperis de preskaŭ nenio/nenie kaj havis tuj grandan sukceson. Mi kaptis Roĉjon por unu hora intervjuo, demandis pri spertoj, planoj, organizado.

Stela: Hejho! Ni komencu par bazaj demandoj. Kie estos la KKPS kaj kiam?

Roĉjo: KKPS 2013 okazos de vendredo la 1-a ĝis dimanĉo la 3-a de novembro en Werkhoven, Nederlando (proksime de Utrecht).

Stela: Kioman fojon vi organizas ĝin?

Roĉjo: Duan fojon, kaj estas ĝenerale la dua KKPS.

Stela: Kio estas la celo de la evento?

Roĉjo: Estas du ĉefaj celoj. La unua estas revigligi la nederlandan/flandran junularan movadon. La dua estas havi renkontiĝon kun geamikoj, kiujn ni antaŭ ne povis vidi inter la somero kaj JES.

Stela: Ĉu vi havos novulojn dum KKPS?

Roĉjo: Malmultajn. Estas en la listo de aliĝintoj unu nederlandano kaj unu flandro, kiun mi ne konas. Kaj venos kelkaj homoj, kiujn mi ne vidis en Esperanto-renkontiĝoj dum kelkaj jaroj.

Stela: Ĉu vi pensas, ke estas alloge aŭ malalloge havi tuj internacian rondon dum KKPS? Aŭ ĉu la movadon helpus prefere havi malgrandan renkontiĝon nur por NEJ-anoj?

Roĉjo: Mi ne scias, mi persone iris al eksterlanda renkontiĝo antaŭ enlanda renkontiĝo. La nederlanda junulara movado ne estas tiom granda, do tio certe ne estus granda renkontiĝo.

Stela: Ne temas pri grandeco, sed laŭ vi tio (ne tiom) gravas ĉu estas aŭ ne estas eksterlandanoj dum la unua renkontiĝo de novuloj?

Roĉjo: Tio certe faras diferencon. Sed laŭ mi se tute ne estas eksterlandanoj, ĝi apenaŭ estas Esperanta renkontiĝo. Mi ĉeestis en kelkaj lokaj kluboj, kaj ili ĉiam ĝojas pro la alveno de eksterlandano, ĉar tiam ili havas kialon por paroli en Esperanto. Estus eble pli bone, precipe por la novuloj, se en KKPS estus pli ol duono nederlandanoj. Por venontjare ni provas kunigi KKPS-on kun la studsemajnfino de Esperanto Nederland, espereble tiel ni havos pli da komencantoj kaj ankaŭ pli taŭgan programon por ili.

Stela: Laŭ vi kio estas taŭga programo por komencantoj?

Roĉjo: Nepre kursoj por la komencantoj, kiuj ne havas sufiĉan nivelon por komuniki en Esperanto. Krome kelkaj programeroj, en kiu bona lingvouzo ne estas grava parto de la agado. SES tion tre bone faras. En la programlibro estas indikitaj la programeroj, kiuj estas taŭgaj por komencantoj, per :).

Stela: Sed SES estas unusemajna renkontiĝo, kaj la profilo estas mem la studado. Kio sufiĉus por semajnfina renkotiĝo?

Roĉjo: Nu, daŭre oni povus identigi la programerojn taŭgajn por komencantojn, kaj provi plani tiel, ke ili estu dise dum la tago. Almenaŭ dum tiu ĉi KKPS ni planas havi multajn tabloludojn, kaj tio kutime taŭgas por komencantoj. Kaj kompreneble dulingvaj programlibro, anoncoj… verŝajne dum tiu ĉi KKPS tio ne necesos, sed mi ne certas pri la lingvonivelo de tiuj nekonatoj.

Stela: Ĉu KKPS havas temon?

Roĉjo: Jes, “ludoj”. Pasintjare la temo estis “klaĉoj”, kaj tiam ni elpensis la sloganon “Klaĉoj, ludoj kaj etoso.” El tio ni ĉi-jare elpensis, ke la temo en 2013 estos “ludoj”, kaj en 2014 “etoso”. Ni ankoraŭ ne scias, kion tio lasta praktike signifas, sed ni elpensos ion. En tiu temo ni havos homlupan ludon, trinkludojn, krimludon kaj iujn prelegojn pri ludoj. Kaj kompreneble estos tabloludoj, kaj de la organizo, kaj ni instigas partoprenantojn kunporti siajn.

Stela: Kompare al pasinta jaro kion vi ŝanĝis? Kiuj spertoj helpis pleje la ĉi jaran organizadon? Ekzemple la aliĝilo aperis jam tre frue, gratulojn por tio!

Roĉjo: Mi dirus, ke ni ne ŝanĝis tre multe. Antaŭ aprilo 2012 KKPS ne ekzistis, do tiam ni devis krei ĉion el nenio, kaj en 2013 ni povas reuzi organizajn ilojn, kiujn ni jam havas. La ĉefa diferenco estas laŭ mi la loko: pasintjare ni havis spacon por 34 homoj, nun por 82, kaj nun vifio, projekciilo kaj multaj aliaj utilaĵoj jam estas en la loko.

Stela: Do la organiza teamo restas la sama?

Roĉjo: Plejparte. La tri plej gravaj organizantoj,  Manuela, Nico kaj mi, restis, en similaj roloj.

Stela: Ĉu aliĝis novaj homoj al la teamo?

Roĉjo: Jes, unu nederlanda novulo. Li estas entuziasma kaj ŝajnas esti kapabla organizanto. Li respondecas nun pri ekskurso kaj tradukoj.

Stela: Ĉu vi ĉiuj vivas en Nederlando?

Roĉjo: Ne, Manuela ne. Sed ŝi venontjare ne estos en la organiza teamo, do se la aliaj tri restos, ni tiam havos teamon tute loĝantan en Nederlando.

Stela: Do, kiel vi solvas komunikadon? Ĉu vi renkontiĝis persone por priparoli la organizadon aŭ uzas nur retleterojn kaj skajpon?

Roĉjo: Ni ĉefe komunikas skajpe inter du teamanoj pri specifaj aferoj, kaj retmesaĝe pri aferoj, kiuj koncernas la tutan teamon.

Stela: Ĉu tio sufiĉas, aŭ ĉu vi pensas, ke mankas al vi la persona komunikado?

Roĉjo: Mi neniam spertis alie. Esperanto-renkontiĝojn mi ĉiam kunorganizis de distanco, sed eĉ kiam mi estis skoltestro, mi plejmulton organizis retpoŝte, ne surloke.

Stela: Venu la lasta demando: restas du semajnoj ĝis KKPS, kio restas por fari?

Roĉjo: Prizorgi la manĝomenuon ĉefe. Krome kontakti kun programkontribuantoj, kaj zorgi, ke ili havu ĉion necesan. Kaj trovi kostumon por la halovina balo, ĉar ni organizantoj nepre devas aspekti taŭge dum ĝi!

Stela: Mi deziras al vi bonan organizadon! Ĝis revido post 2 semajnoj! 🙂

Roĉjo: Ĝis revido, kaj multan sukceson kun organizado de JER!

Stela: Dankon!

Restas malpli ol semajno ĝis JER, poste mi ankaŭ partoprenos KKPS-on kaj la semajnfinon poste la homo, kiu inspiris min komenci tiun blogon geedziĝos parte en E-rondo. Mi havos tre Esperantan aŭtunon! Mi ĝojegas! J

KKPS en Delft

16 vendredo nov 2012

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 5 komentoj

Etikedoj

bonaĵoj, delft, esperanto renkontiĝo, kkps, klaĉ-kunveno post somera, kritiko, malbonaĵoj, nederlando, organizado, partoprenantoj, renkontiĝo

Mi havis gaston dum la semajnfino, mi povis multege klaĉi pri Esperanto, renkontiĝoj kaj pli. Kiel tio kutime okazas. Sed nun venis la tempo por skribi pri mia unua E-renkontiĝo post sufiĉe longa tempo. Mi pripensis kiel fari tion, ĉu mi donu notojn? Laŭ kiu skalo? De 1 ĝis 5? Ĝis 10? Ĉu entute indas tion fari? Momente mi pensas ke ne. Do estu tiel: mi skribos pri la bonaj aferoj kaj ankaŭ pri la malbonaj.

La partoprenantoj

KKPS estis kiel kutima Esperanto-renkontiĝo, almenaŭ la partoprenantoj montris tion, ĉar estis tie: miaj amikoj, kiujn mi ne vidis de longa tempo; homoj, kiujn mi ŝatas; homojn kiujn mi ne tiom ŝatas; lokanoj, kiuj restis nur iomete dumtage; nederlandanoj; homoj, kiujn mi tute ne konis, kaj eĉ ne ekkonis; homoj, kiujn mi eĉ ne volos iam ajn ekkoni; germanoj; kripuloj; italoj; novuloj; maljunuloj; nerdoj; muzikistoj; artistoj; infanoj; belaj (junaj) knabinoj; malbelaj knaboj kaj viroj; francoj; gejoj; malgejoj; inter la du; senesperaj kazoj; organizantoj; entuziasmaj fotantoj; bieremuloj, vinemuloj; malalkoholemuloj; homoj, kiuj certe ne pro la renkontiĝo vojaĝis al Nederlando…; bonhumoruloj; ludemuloj; homoj el Eŭropo; el ekster Eŭropo; gehomoj, kiuj iam estis paro; novaj paroj; festemuloj; babilemuloj; poloj; komputilemuloj; enuigaj homoj kaj mi povus daŭrigi la kategoriojn, sed vi povas senti, ke bunteco de homoj ne mankis. La ekzaktan nombron de partoprenoj mi ne scias, nek la landojn, sed aspektis tiel, ke Manuela bone taksis ambaŭ. Ni certe estis ĉ. 50, kaj proksimume el 10 landoj.

La bonaĵoj de KKPS

Do, mi tre ĝojis ke la renkontiĝo okazis en Nederlando. Nuntempe mi studas en Amsterdamo, kaj por mi tute ne eblintus partopreni ĝin, se ne estintus en la sama lando kie mi estas. Sed krom tio, mi pensas, ke mem la elekto de la urbo Delft estis bona. Urbeto tre bela, organizanto surloke kiu konas la lokon; Nederlando mem estas relative meze de Eŭropo, multe da eblecoj por atingi la lokon.

La ejo mem estis la ĝusta elekto por la nombro de la partoprenantoj, oni ne bezonas tiom grandan lukson por junula renkontiĝo, kaj nepre por ne havi altajn prezojn por la semajnfino oni bezonas malaltan kotizon, ĉar tiuj, kiuj pagas por veni de pli malproksime tamen taksas unue la fakton, ke temas pri semajnfino, do homoj de proksime venos ĉefe. Ni ĉiuj estis proksime unu al la alia, kaj estis unu ĉefa ejo, tre bone, ĉio okazis samloke. Du ejoj jam duonigintus la grupon. Estis unu granda salo, kun la kuirejo ĉe la fino. Bona elekto.

Mi tre ŝatis la entuziasmon de la organizantoj. Klare kio komenciĝis, kiel renkontiĝo por eble dekkvin-dudek homoj kreskis ĝis ĉ. 50 kaj eblis vidi la plian entuziasmon, kiun tiu situacio kreis. Kaj la homoj venis, aliĝis, ne tiom multe malaliĝis, aŭ fine ne povis veni, oni povus diri, ke venis aliaj anstataŭ ili. (Ju pli granda estas la renkontiĝo des pli la procento de aliĝintoj kiuj ne venas – klara regulo.) La akceptiĝo estis facila, rapida, senproblema. Tio ĉiam helpas. Ni ricevis ankaŭ printitan programon. Mi pensas, ke tio sufiĉe bone funciis. Ĉe malgrandaj renkontiĝoj oni povas havi surmuran programon, sed tio ne tiom gravas, kiel dum grandaj renkontiĝoj. Unu-du programoj ĉiam estis sur la tabloj.

Mi ŝatis la ekskurson, la vetero ne helpis nin, pluvegis, kaj kiam ni ĉesis ekskursi tiam ne plu pluvis. Iom da malbonŝanco por ni. Ni biciklis en la ĉirkaŭaĵo de Delft, kaj vidis la urbon, Nico klarigis pri la lokoj kie ni haltis, estis tre agrable krom la aĉa vetero. La prelegoj estis interesaj, pro la nombro de partoprenantoj tre intimaj. La koncerto de Gijom ne estis tiom terura kiel kutime. Estis pli gaja kaj fakte sufiĉe amuza. Mi aŭdis novajn kantojn, ne nur tiujn, kiuj igas min pensi pri memmortigado. 🙂 Eĉ estis kanto por mi, kiun mi sukcese maltrafis. Domaĝe.  Mi tre ŝatis la daŭran ludadon, trinkejumadon/gufujumadon ankaŭ. La programo estis simpla, ne tro, ne maltro.

Sed plej bone estis dum KKPS la prezoj, homoj kaj ĝenerale la funkciigo de la trinkejo. Estis tiom malmulte kosta, ke klare videblis, ke oni ne uzis ĝin por gajni monon. Ofte okazas, ke renkontiĝoj bezonas havi multekostan trinkejon, ĉar ili devas regajni la malaltan kotizon aŭ iun multekostan programeron ie aŭ iel. Ni devis aĉeti ‘lud’monon kontraŭ 5-10-20 eŭroj kaj pagi per tio. Bona metodo. Dum longaj renkontiĝoj, mi ŝatas la kuponojn kaj taso-pasojn. Tiuj moneroj bone funkciis, la prezoj estis en ‘steloj’, plaĉis al mi tre. Se mi bone scias, oni uzos tiujn plastajn-kolorajn monerojn ankaŭ dum JES, eble IJF kaj FESTO.

La fuŝoj de KKPS

Indas skribi ankaŭ pri la malavantaĝoj/fuŝoj de la renkontiĝo. Mia blogo estas ja kritiko, ĉu ne?

Do mi nur simple listos: ne estis informilo. Mi scias, ke nuntempe ĉiuj rigardas ĉion rete, ĉefe ĉe fb estas varbado kaj informado. Tamen, informilo tre multe helpas, kiam ĉio estas en unu dokumento, kiun eblas printi kaj kunpreni, kun malgranda mapo, kelkaj bazaj trajno tempoj, ekzakta adreso, telefonnumero de la organizanto(j) kaze ke io okazas ktp. Ni ricevis leteron pri la aliĝo kaj pri la promenado en Roterdamo antaŭ la renkontiĝo, sed ne pri KKPS mem.

Mankis al mi la signoj de la trajnstacio al la ejo. Mi alvenis kiam jam estis mallume kaj malgraŭ tio, ke la loko estis proksime, nur kelkcent metrojn for, helpintus min se mi vidintus iajn simplajn KKPS signojn kun sagoj. Same sur la pordo de la ejo, kaj estis ebleco iri en du direktojn, do kiun mi elektu? Ĉu dekstren aŭ maldekstren? Nenia signo sur la ena pordo: bonvenon, saluton, KKPS, io ajn. Mi nur rigardis enen, homoj vespermanĝis. Do bone. Mi trovis finfine.

La ejo odoris tre malbone, do mi scias, tio ne estas la kulpo de la organizantoj. Mi ofte provis aerumi la lokon, malfermante la pordon. Min iomete ĝenis, ke la tabloj estis sufiĉe malorde pakitaj, kaj mi ne ĉiam certis ĉu tio helpis aŭ malhelpis la etoson kaj la programojn, aĵoj estis ĉiam ĉie, sed tio ja ankaŭ estas rezulto de unu granda komuna ejo. Tamen mi kelkfoje pensis, ke la tabloj povintus esti aliel.

Kvankam la bicikla ekskurso estis interesa, kaj ni ne tre multe biciklis, tamen mi kelkfoje pensis, ke eble oni ne devintus bicikli aŭ pli malfrue, aŭ prefere ne. Pluvegis, kaj 2 horojn poste tute ne. Mi rigardintus la veteran prognozon, ĉu ni povus iri iom pli malfrue aŭ ne. Ĉar post la pluvo estis vento kaj partoprenantoj vere volis reiri al la ejo. La organizantoj devintus pli klare komuniki, ke (eble) pluvegos kaj havu bonajn kontraŭ pluvvestaĵojn. Do, sed ne estis informletero.

Dum kaj post ĉiu renkontiĝo ni scias kiuj naciecoj plendos pri la manĝaĵo dum la renkontiĝo depende de tio en kiu lando ni estas: italoj plendas pri iu ajn pastaĵo ekster Italio, germanoj plendas pri iu ajn manĝaĵo ne sufiĉe laŭ siaj standardoj, francoj plendas pri sala (nedolĉa) matenmanĝo en Hungario. Ne, fakte la francoj ĉiam plendas pri la manĝaĵo kie ajn. Kaj mi ĉiam pensis, ah, kia stultaĵo, tio ne tiom gravas dum renkontiĝo. Mi eraris. La manĝaĵo dum KKPS estis aĉa. Mi scias, ke la kotizo estis tre malalta, sed tio ne estas klarigo. Klare ne planita kuirado, vere gustis la tuto neniel, malmulte da spico (klare hungara plendo 🙂 ). La matenmanĝoj estis la plej facilaj solvoj, kaj tio funkciis bone, ĉiu specaj tre simplaj aferoj: pano, marmelado, iom da muslio, lakto, aĉa kafo, teo ktp. Sed kiam oni vere volas manĝi ion propran.. do mi iris al la urbo por manĝi ion kaj maltrafis kelkajn programerojn pro tio. Kaj estis kuko sur fb promesita. Mi pensis, ah, do almenaŭ bongusta por fini la malbonan vespermanĝon kaj ĉiu kaze kiom kara, persona afableco de la organizantoj por tiu ĉi renkontiĝo. Ne, la kukojn oni vendis en la trinkejo. Ili ne estis multekostaj, ne tio estas mia problemo. Nur la ideo mem. Ĉu vi komprenas kion mi alcelas? Tamen bona afero estis, ke ĉiam estis helpantoj en la kuirejo.

La nomŝildo. Tio estas kion homoj kutime kolektas post renkontiĝoj. Ni devintus ricevi propran ŝildon. Ne nur paperon kun pinĉilo, tio tuj forfalas. Oni devas havi proprajn ŝildojn, se oni volas, ke partoprenantoj surhavu ilin. Mem la ŝildo estis tre bele dizajnita, ne gravis, ke la nederlanda flago estis malĝusta sinsekvo de la koloroj, al mi tre plaĉis ĝi.

Estas do kelkaj aferoj kiuj ne helpis la etoson, tamen mi pensas, ke unu afero estis sufiĉe granda fuŝo. La manko de la projekciilo de la komenco de la renkontiĝo. Estas tre mallonga renkontiĝo, se vi havas malmulte da programeroj tio signifas, ke ili devas esti bone organizitaj, ĉar se nur unu-du-tri mankas vi finfine ne havos programon. Kial tiu projekciilo tiom gravas? Do ne estis malfermo de la renkontiĝo, iuj bonvenigas vortoj de la organizantoj. Nur la sekvan vesperon. Kiam la renkontiĝo preskaŭ finiĝas. Estis tre ĉarmaj lumbildoj pri antaŭaj renkontiĝoj, ĝuste pro la nomo de la renkontiĝo: someraj klaĉoj. Sed se tio estis por bonveni homojn tiam oni devintus strebi por povi montri ilin la unuan vesperon. Manuela klare ne havas sperton pri publika parolado, do eble Roĉjo aŭ Nico devintus diri kelkajn vortojn, fari iun interkonatiĝon kion ajn…, ĉar oni bezonas tiun senton, ke ‘komenciĝis’ la renkontiĝo, ĉefe se estas tiom mallonga. La koncerto de Gijom preskaŭ ne okazis pro la neagordita piano. La ĉefa vespere programo! Do jes, finfine tio solviĝis, sed nur preskaŭ. Tamen estis sufiĉe bona renkontiĝo, homoj ĝojis ludi kaj babiladi apud biero. Alekĉjo kaj Roĉjo tre bone laboris en la trinkejo.

La renkontiĝo kvazaŭ devintus komenciĝi sabate vespere kiam ĉio komencis funkcii. Tio estas la plej malfacila tasko, ke KKPS devas funkcii de la unua vespero, ĉar estas nur semajnfino, kaj tiu rapide venas kaj malaperas. Eblas tion fari dum unusemajna renkontiĝo, kiam la etoso povas ‘komenciĝi’ iomete pli malfrue la duan, eble la trian tagon. Do la tasko estas pli malfacila por ekzemple KKPS, ĉio devas bone funkcii jam de la komenco.

Aliaĵoj

Estis malmultekostaj t-ĉemizoj. Libroj por interŝanĝi. Varbado por IJF, kun aliĝilo, tio estis vere granda surprizo!! Same, ke estis nenia varbado por JES. Nenio pri IJK, nenia aliĝilo. Fakte ne nur dum KKPS, nek en la reto mi trovis ion. Ĉio estas mia vidpunkto, povas esti, ke neniu konsentas kun mi kaj la granda averaĝo de la renkontiĝo pensas tute aliel pri la semajnfino en Delft. Do por fini mian longegan rakonton: mi tre dankas al la organizantoj la laboron. Mi partoprenis por revidi amikojn, multe babiladi, bonfarti, kaj nur paroli, babiladi, paroli kaj babiladi. Tio plene sukcesis.

Klaĉoj, ludoj kaj etoso

01 ĵaŭdo nov 2012

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

delft, esperanto renkontiĝoj, festo, hej, intervjuo, kkps, nederlando, nej, organizado, pskk, renkontiĝo, tejo, tejo volontulo

Mi partoprenos mian unuan renkontiĝon ĉi semajnfine 🙂 post mi eĉ ne scias kiom longa tempo. Mi pensas, ke lastfoje estis en 2010 – FESTO en Donneville, ke mi sukcesis ĉeesti renkontiĝon de la komenco ĝis la fino (mi ne kalkulas unu tagan kunvenon, aŭ viziton de E-istoj). Kompreneble mi tre antaŭĝojas. Mi intervjuis Manuelan kaj Roĉjon, du organizantojn de la KKPS por iomete ekscii pli pri la organizado, la originalaj ideoj kaj la celo de tiu ĉi semajnfina renkontiĝo en Delft, Nederlando. Denove ni vidas ekzemplon, ke homoj el diversaj landoj kunlaboras por organizi renkontiĝon: Roĉjo estas nederlandano, kiu studas en Danio; Manuela el Italio kun sperto pri Nederlando, ĉar ŝi volontulis por TEJO antaŭ 2 jaroj. Ŝia dediĉo al la movado alportis laŭ mi interesan laboron por ŝi! Kiom da homoj vi konas kiuj laboras kaj vivtenas tuttempe laborante nur por Esperanto? Mi vere malmultajn. Manuela estas unu el inter ili.

Kio estis la originala ideo de tiu chi renkontiĝo? De kie venas la nomo?

Manuela: Post Somera Klaĉ-kunveno estis la tradicia evento de Flandra E-Junularo (komence kunlabore kun Nederlanda E-Junularo). Gxi kutime okazis komence de novembro kaj estis okazo por renkontiĝi inter la grandaj someraj kaj novjaraj eventoj. En aprilo mi estis kun Nico en Varsovio, post estrarkunsido de TEJO…kaj ni klaĉis pri tio ke la flandroj ne plu emas organizi PSKKn…tio iom bedaŭrigis nin kaj, iom ŝerce komence, ekestis la ideo organizi ĝin en Nederlando. Poste la ideo tiom plaĉis, ke ni decidis vere realigi ĝin.

Do tio signifas, ke ghi estis en Belgio organizita antaue kaj neniam en Nederlando?

Manuela: oni rakontis al mi ke iam ankaŭ estis organizita en Nederlando, sed ekde multaj jaroj NEJ ne plu partoprenis en la organizado, kaj ĝi lastatempe ĉiam okazis en Flandrio.

Ĉu vi estas la ĉeforganizanto?

Manuela: mi, Nico kaj Roĉjo estas la organizantoj, kun iom da helpo de aliuloj.

Kio estas la celo de la renkontiĝo? Kiom da homoj vi anticipas?

Manuela: komence ni pensis ke tio estos malgranda, neformala aranĝo. Unu el niaj motivoj estis denove havi eventon en Nederlando post multe da tempo, sed ĉefe ni esperis amuziĝi kaj amuzigi la homojn…  sed ni tiom entuziasmiĝis en la organizado ke ĝi havis pli sukceso ol kiom ni antaŭvidis. Nun estas ĉirkaŭ 50 aliĝintoj…sufiĉe granda nombro por aŭtuna semajnfina aranĝo.

El kiom da landoj venos la partoprenantoj?

Manuela: ĉirkaŭ dek.

Chu vi jam iam (ĉef)organizis renkontiĝon?

Manuela: mi kunorganizis IJF-n 2011, kaj helpis en organizado de multaj aliaj. Tio fakte pri kio rilatas Esperantujon, mi ankaŭ havas spertojn ekster ĝi.

Kiajn spertojn?

Manuela: antaŭ mia aktiviĝo en Esperanta-movado mi dum kelkaj jaroj unue volontulis kaj poste laboris kiel edukistino/junular-gvidantino, do tiukadre mi organizis ankaŭ diversajn renkontiĝojn kiel internaciajn interŝanĝojn kaj somerajn feriumadojn por adoleskuloj kaj infanoj.

Kio estas ideala renkontiĝo laŭ vi?

Manuela: Mi plej ĝuas mez-grandajn renkontiĝojn, mi dirus inter 100 kaj 150 homojn…sufiĉe multaj por ne enui, kaj ne tiom multaj por “perdiĝi”… Krome, ideala renkontiĝo por mi estas zorge organizita, sed oni devas ankau esti suficxe fleksemaj kaj lasi spacon al spontaneco. Kaj bona vetero cxiam helpas :).

Preskaŭ ne ekzistas renkontiĝoj kun inter 100-150 homoj. Kiu estis via plej ŝatata renkontiĝo?

Manuela: Mi vere ne povas respondi. Ĉiu renkontiĝo estas malsama kaj havas siajn bonajn kaj malbonajn flankojn. Krome mi ĉiam ege intense partoprenas en la E-aranĝoj, kaj do kutime en ĉiu renkontiĝo por mi estas tre fortaj emocioj… mi vere ne scipovas elekti. Tamen, eble la plej “aparta” estis la ĉijara IJK en Vjetnamio.

Kaj la plej malŝatata?

Manuela: 😀 ankau pri tio malfacilas elekti, dependas ĉu pri organizado, pri personaj kialoj, pri etoso… Mi povas diri ke IJK en Kievo havis tiom da organizaj problemoj, kaj mi estis tie kiel TEJO-volontulo, do ĝi estis sufiĉe terura por mi. Kaj mi ne tiom ŝatas la tro oficialan kaj iom malnovstilan etoson de UK (Universala Kongreso de UEA).

Do, laŭ vi kio bezonatas por allogi homojn por semajnfina renkontiĝo?

Manuela: mi dirus “mojoseco”. Homoj (ĉefe junuloj) estas allogitaj se oni promesas al ili amuziĝon kaj amikecan etoson.

Do, kio estos la “mojoseco” de PSKK/KKPS? Kion vi promesas al la partoprenantoj?

Manuela: Ni promesas junecan kaj neformalan etoson, tamen ni ne subtaksis la gravecon de bona organizado. Ni metis vere multe da entuziasmo en ĝin, kaj mi esperas ke tio estos videbla ankaŭ en la rezultoj. Mi krome promesas, ke mi denove pretigos mian mondfaman tiramisuon :).

Kia estas bona organizado? Krom kompreneble entuziasmo. Tio estas la baza fazo. 🙂

Manuela: Bona organizado estas provi antaŭvidi ĉion kio estas necesa por ke la partoprenantoj bone fartu, kaj ĉiujn eblajn problemojn, kaj klopodi trovi solvon por la problemoj kiujn oni ne antaŭvidis.. Tio kompreneble estas abstrakta respondo, ĉar la temo estas tro ampleksa, kaj krome en la praktiko neniam eblas tion realigi. Kaj la “bonfarto de la partoprenantoj” inkluzivas diversajn aspektojn…esti bone informitaj, afable traktitaj, havi decajn manĝojn, interesan programon, necesejpaperon… ĉio gravas.

Mi tute konsentas. Mia vidpunkto estas la sama. Organizantoj simple devas scii ĉion, kaj antaŭvidi ĉion, kaj kion ne sukcesas tion rapide provi solvi. Kiam vi partoprenis vian unuan E-renkontiĝon?

Manuela: en aprilo 2010, en IJF.

Vi estas en la movado nur ekde iom pli ol 2 jaroj!

Manuela: Jes ja.

Kio estis la pinto de ĝi?

Manuela: Nu, la fakto ke mi nuntempe vivtenas min nur laborante por la E-movado.

Al kiu organizo vi laboras kiel kio?

Manuela: mi laboras partatempe jam ekde pli ol unu jaro kiel oficisto de TEJO, kaj ekde unu monato mi laboras ankau en la sekretariejo de Itala Esperanta Federacio.

Dankon por la intervjuo! Mi espereble ne maltrafos vian tiramisuon! (Bedaŭrinde mi alvenos nur sufiĉe malfrue vespere.)

Roĉjon mi rapide (antaŭ sia foriro al Roterdamo) demandis pri NEJ, pri la Nederlanda Esperanto-Junularo. Mi ne aktivas en ĝi, malgraŭ tio, ke mi vivas en Amsterdamo ekde pli ol jaro. Tamen, eble dum KKPS mi sukcesos aktivi. Roĉjo partoprenis PSKK-on unufoje, kiam ĝi okazis en Zutendaal.

Ĉu NEJ estas aktiva?

Roĉjo: oficiale jes. NEJ havas estraron, kaj gazeton, kaj TEJO-komitatanon. Tamen dum la pasintaj jaroj ne estis multaj aktivaĵoj en Nederlando.

Kion vi promesas al la partoprenantoj de KKPS kaj kion vi esperas de la renkontiĝo?

Roĉjo: klaĉojn, ludojn kaj etoson. La celoj estas havi ĝojan tempon kune inter la somero kaj novjaro, kaj revivigi la nederlandan junularan movadon. Pri la dua mi ne tiom certas pri sukceso, ĉar malmultaj nederlandaj junuloj aliĝis.

Dankon Roĉjo!

Mi esperas bonhumoran etoson. Mi ĝoje vidas en la listo de aliĝintoj, ke estas pluraj homoj, kiujn mi tute ne konas. Mi ŝatas malgrandajn renkontiĝojn, ekzemple la hungaraj junuloj organizas JER, la Junularan Esperanto-Renkontiĝon por semajnfino ĉiam dum la paskaj ferioj antaŭ aŭ post IJF. Familieca etoso, kutime en vilaĝo aŭ malgranda urbo, komuna kuirado, multe da babilado apud la bivakfajro en kampadejo. Mi ankaŭ ŝatas kion KKPS promesas rilate al la programo. Mi tre atendas la cerboŝtormumadon pri FESTO, sekva KKPS kaj la espereble interesan prelegon de Manuela pri klaĉoj.

Sekvan semajnon mi skribos pri kiel sukcesis la semajnfino en Delft.

Stela

Lastaj artikoloj

  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero
  • Mi donas al vi la stafeton. Kaptu ĝin!
  • Jarfina kurado
  • Hasta monatĵurnalo de lastminuta verkanto
  • Kaj la magio okazis la 11-an tagon

Pri tio pepas Stela

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Kvazaŭ la maratono ne estintus granda laboro ĉe @bobelarto Jam de semajnoj ni antaŭpreparas nian sekvan eventon:… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @SenlokeOrg Mi tre bone scias tion. Homoj pigras organizi renkontiĝojn por si mem. 6 days ago
  • Verdire mi ne scias kio estas la bona reago aŭ organiza maniero forigi maljunulojn sen soni tre drasta pri miaj ideoj. 6 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado bobelarto brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea uk verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2023/03/29/mul… 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Aliĝi al 1.195 aliaj abonantoj

Blogo ĉe WordPress.com.

Privateco kaj kuketoj: Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por ekscii pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 90 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Registriĝi
    • Ensaluti
    • Raporti ĉi tiun enhavon
    • Vidi retejon en la legilo
    • Administri abonojn
    • Maletendi ĉi tiun breton