• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: organizado

Vi mankas al mi

17 vendredo apr 2020

Posted by Stela in esperanto

≈ Komenti

Etikedoj

brita kongreso, esperanto renkontiĝo, internacia junulara kongreso, organizado, pandemio

En tiu ĉi momento mi devus esti en Anglio prepariĝante ĉe la Brita Kongreso, kien mi estis invitita por prelegi pri la loka heroo de Leicester, Sue Townsend. Mi ankaŭ promesis fari laborgrupojn rilate al organizado de Esperanto-renkontiĝoj kaj prelegi pri denaskuleco. Temo kiu ĉiam allogas multege da atento de la partoprenantoj en kiu ajn renkontiĝo mi estas, en kiu ajn diskuto mi troviĝas.

piĵamo

piĵamo ĉiu tage

Mi neniam devis nuligi aŭ profunde ŝanĝi renkontiĝon pro eksteraj kialoj. Mi povas nur imagi la timon, malĝojon, perdon kaj respondecon de la ĉeforganizantoj en tiu ĉi momento. Mi sendas forton kaj kunsentas pro la malfacilaĵoj nuligi ion pri kio vi laboris plenkore ĝis nun. Kompreneble ne nur Esperanto-renkontiĝoj ne povas okazi, sed ĉiuspecaj homaj interagoj ekhavas defiojn kiujn antaŭe tiu generacio ne konis. Mi vidas la fonon de la organizado de la Internacia Junulara Kongreso kies konsilanto mi estas. Imagu min kiel advokato de la diablo. Ofte mi diras nenion, nur rigardas la fluon de la antaŭpreparado, kaj vidas kiom bonan laboron la teamo de la nederlanda IJK faras. Sed eĉ mi ne povintus ilin prepari por kiel agi kaze de monda pandemio.

Tamen, kion mi ja scias kaj havas sperton pri estas kiel negoci. Kaj tiu ĉi tempo igas nin negoci en ĉiu tereno de nia vivo. Momente ankoraŭ ne klaras la sorto de IJK (atendu la decidon la 25-an de aprilo), sed ne dubu ke en la malantaŭo pluraj ideoj-versioj aperas, pridiskutatas kaj konsideratas por kiel eble plej malaltigi la perdon kaj alporti al la mondo eventuale fekmojosan IJK-on, kiun ni ĉiu deziras kaj sopiras.

Miaj prelegoj por la Brita Kongreso kaj ĝiaj temoj daŭre vivas en mia kapo. Legi plu →

Agrabla etoso – elstara teamo (JES 2018)

31 ĵaŭdo jan 2019

Posted by Stela in esperanto, organizado

≈ 1 komento

Etikedoj

gej, germanio, jes, junulara esperanto semajno, kritiko, organizado, pej, renkontiĝo, storkow

Mi trovis mian liton ĉirkaŭ la 5a kaj duono matene, malgraŭ tio decidis vekiĝi frue por matenmanĝi la lastan tagon de JES. Pro tio mi havis la bonŝancon vidi scenon kiu perfekte montras kia estis la semajno en Storkow, Germanio. Mi sidiĝis kun miaj teleretoj, lace ĉirkaŭrigardis en la manĝejo kaj tuj rimarkis, ke la du plej gravaj organizantoj estas ridantaj babilante, rigardante la partoprenantojn. Aŭ eble eĉ ne nin, nur simple la ĉirkaŭaĵon. Ili aspektis lacaj, sed fakte ne tiom… kaj tre malstreĉite bonhumoraj. Tio estis pejzaĝo, kiun mi ne spertis de jaroj.

Ĝi estis jam la 10-a novjara-junulara renkontiĝo en tiu ĉi formato. Legi plu →

Mono, mono, mono…

12 ĵaŭdo jul 2018

Posted by Stela in esperanto, organizado

≈ Komenti

Etikedoj

kostoj, laboren, organizado, podkasto, renkontiĝoj

Preskaŭ de unu jaro ekzistas La Bona Renkontiĝo-projekto. Bone, en mia kapo ĝi jam okupis multe da loko ekde 2015. Sed finfine tio gravas, ke fine de julio mi publikis la unuajn du epizodojn. Haltante por momento pripensi kion mi atingis mi devas diri, ke estas nekredeble, ke la 30a epizodo aperos post semajno.

Hodiaŭ mi traktas la temon de mono-malmultkosteco en la 3-a serio. Ne, ĝi ne estas aparte facile aŭskultebla, eble vi eĉ bezonos duan provon por kompreni ĉion pri kio mi parolas. La temo longege restis en malneta versio, kaj mi minimume 10-foje rekomencis la surbendigadon-reverkadon daŭre pensante, ke ne, mi ne kaptas la esencon de tio, kion mi volas diri. La nuna versio ne estas perfekta, certe bezonatos pliaj epizodoj, tamen ĝi estas plen-plena per solvoj kaj ideoj.

Malgraŭ tio, ke vere bone plani budĝeton oni vere lernas nur per spertoj, ĝi ne nepre tuj bone sukcesos. Tamen, estu kreativa! Ne ĉagreniĝu. Serĉu solvojn, provu vidi kion vi farus, se vi havus absolute nenian monan subtenon de la partoprenantoj (=programkotizon)? Kiajn programerojn vi farus tiam? Kiel vi pripensus vian programtabulon? Kion vi vere bezonus? Kio gravus tiam?

Mono, kaj ĝenerale kostoj de junularaj renkontiĝoj nekredeble gravas. Mi ne povas sufiĉe substreki al organizontoj, ke por havi sukcesajn renkontiĝojn por la junuloj, oni devas certi, ke oni ofertas (almenaŭ version) de vere malmultkosta evento. Mi mem ne kapablis pagi por multe da renkontiĝoj, kiujn mi volonte partoprenintus, ĉar simple kun la vojaĝkostoj ne eblis ie ajn trovi la sumon por mi. Nek helpis mian triston poste aŭdi kiom bonajn semajnojn mi maltrafis.

Tial gravas, ke oni sufiĉe frue decidu kiam kaj kie okazos evento, kaj vere, kiom ĝi kostos? La aliĝilo en la pasinteco signifis, ke oni povas kontroli la prezojn, ne la simplan anonacadon, ke oni volas partopreni. Oni fakte povas kalkuli kiom ĝi estus minimume, kaj vidi ĉu oni havos sufiĉe da tempo por ekhavi la financajn kondiĉojn. Nun, ke mi vidas en pli okcidenta parto de Eŭropo, mi konstatas la falsan bildon kiun mi havas de relative facila partoprenado de junuloj en diversaj renkontiĝoj. Mi preskaŭ forgesas, kiom malfacile estis por mi, kaj restas por pluraj junuloj…

Se mi komencas iom pli seriozi pri la analizado de la partoprenantaro mi havas la impreson, ke la orientaj landoj malpli kaj malpli kapablas memforte ĉeesti en eventoj. Se mi pensas “nur” pri la hungaraj kaj polaj amikoj, ili vere ne povas partopreni grandajn eventojn, eĉ malgraŭ tio, ke io okazas en siaj propraj landoj…

Do, mi provis kontribui al la streboj de tiuj organizantoj, kiuj kreative, zorgeme, pripensante, entuziasme kaj sukcese laboras malaltigi la kotizon de siaj eventoj por la junuloj. Dankon al vi!


La plej nova epizodo de La Bona Renkontiĝo aŭskulteblas ĉi tie.

Denaskuloj inter si – intervjuo kun Gunnar R. Fischer

19 lundo feb 2018

Posted by Stela in esperanto, intervjuo

≈ Komenti

Etikedoj

denaskulo, dĵ kunar, esperanto renkontiĝoj, gej, intervjuo, is, organizado

Finfine, mi sukcesis intervjui la unuan personon por mia podkasto! Persone, vidante unu la alian kaj babilante dum horoj antaŭ, dum la surbendigado kaj eĉ poste. Mi pensas, ke tio estas la donaco de la movado al denaskuloj. Tiuj amikecoj kiuj povas kaj povis komenciĝi de junaĝo kaj ankoraŭ daŭras. Miaj amikecoj komencas atingi la 20-25 jarajn jubileojn, kaj tio estas magie.

GunnarStela1

Gunnar kaj Stela en Rotenburg/Wümme – Internacia Seminario 2001/2002

Mi ĝuegis tiun babiladon kun Dĵ Kunar, kaj por ke vi ankaŭ povu bone kompreni ĉiujn referencojn menciitajn, mi decidis preni la tempon fari liston kun mallongaj klarigoj aŭ ligiloj. Eble por eŭropanoj estas pli facile koni ĉiujn movadaĵojn, sed ni ja kelkfoje parolis pri aferoj, kiuj estas 10-20-30 jaraj jam.

Denaskulo: Esperanto-parolanto de sia naskiĝo, unu aŭ ambaŭ de la gepatroj parolis la lingvon al infano de la komenco.

GunnarStela2

Gunnar kaj Stela en Horány, Hungario dum IJS 2014

Tendaraj Tagoj: 3-peca kajero por instrui Esperanton al infanoj, ankaŭ estis renkontiĝo.

Pasporta Servo: gastiga servo per Esperanto tra la mondo.

IS: Internacia Seminario: unusemajna renkontiĝo organizita de GEJ ĉirkaŭ la nova jaro, inter la 27-a de decembro kaj 3-a de januaro.

GEJ: Germana Esperanto-Junularo

IJF: Internacia Junulara Festivalo – organizita de la italoj, ĉirkaŭ pasko.

Ivo Lapenna: eksa prezidanto de UEA

Jovanotti – L’obelico del mondo:

Elektronika Kompilo: 70 minutoj da aktuala elektronika muziko (tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo de 10 bandoj kaj Dĵ-oj el 8 landoj).

Muzika tagĵurnalo de Kunar nuntempe kaj antaŭe.

Gunnar skribas ĉi tie pli pri Esperanto-muziko en la movado.

Muzikistoj menciitaj: Johnny M, Martin Wiese (Martin kaj la talpoj – Pli ol nenio), Kimo, JoMo – kelkfoje jOmO, Inicialoj DC, Esperanto Desperado, Persone, Amplifiki – la albumo menciita: Tute ne gravas.

Gufujo: inversa ideo de trinkejo. Vi povas trankvile trinki teon kaj babiladi en agrabla ĉambro, kiu estas lumigita per kandeletoj. Se vi bezonas ripozan momenton dum festema aranĝo, vi iru al la gufujo.

La Bamba: dancado en cirklo. Flirtado kaj kisado estas parto de ĝi!

Bonan aŭskultadon al vi!

Por mi mem

13 merkredo dec 2017

Posted by Stela in esperanto, organizado

≈ 1 komento

Etikedoj

esperanto renkontiĝoj, jes, junulara esperanto semajno, junuloj, maljunuloj, movado, organizado, renkontiĝoj

Mi faras tiujn podkastojn por eligi la informojn, konojn kaj spertojn el mia kapo kiujn mi kolektis dum mia plurjardeka aktiveco en la junulara movado. Mi volas helpi, subteni kaj kontribui al la organizado de junularaj Esperanto-renkontiĝoj. Samtempe mi provas atenti kie mi povos plej bone daŭrigi mian laboron. Ne nepre rilate al organizado, sed kiel partoprenanto. Al mi momente ne aspektas tiel ke mi forlasos la movadon aŭ longtempe ne aktivos por komenci familion. Ne, mi ne scias, ĉu se mi iam havos familion tiu infano estos 100%-e denaskulo kiel mi. Eble. Eĉ tiel mi ne certas, ke mia edzo estas de la movado.

Do, mi devas konfesi, ke mi timas. Aŭ eble mi jam parolis pri tio pli frue? Kion mi vidas el la movado, el la nejunulara parto tio estas tre enua. Ne interesas min. La programeroj ĉefe estas prelegoj kaj kunsidoj. Mi ne vidas ajnan aktivecon kiu donus al mi ĝojan perspektivon, ke mi iam eble volus partopreni tiujn aranĝojn. Kaj jes, mi devas rapide kompreni, ke tiujn renkontiĝojn mi mem devos organizi. Ĉar ili ne ekzistas. Same kiel en miaj podkastoj mi substrekas: organizu tion, kio mankas al vi. Kion vi volonte partoprenus. Faru tiajn programeroj, kiuj plaĉas al vi. Kaj mi mem faris tion en la pasinteco. Organizis renkontiĝojn kiujn mi mem volis partopreni. Faris diskutrondojn pri temoj, kiuj interesis min, kiun mi volonte preparis. Elektis temojn kiujn mi honeste kun ĝojo pridiskutis kaj invitis aliajn homojn por kune fari ilin.

En la pasinta semajno mi estis invitita partopreni en la organizado de du grandaj renkontiĝoj. Laboro, kiun kompreneble teknike mi povus fari kaj helpi, sed mi ne volas. Ne plu. Mia koro ne estas en la organizado, ĉar mi estas tiom laca. Mi ne sufiĉe atentas pri tio, ke mi ne tro laboru pri projektoj… kaj pro tio mi decidis, ke en 2018 mi ne organizos ajnan renkontiĝon. Helpos? Jes, mi tre volonte helpas de la flanko. Mi vidas kiam organizaj eraroj okazas. Mi povas doni konsilojn, ja tion mi faras en la podkasto. Mi rekte parolas al vi, ke vi provu havi tiun enan kompason por voli bone okazigi renkontiĝon. Por ke vi faru la laboron de la organizado. Dum JES ĉi jare mi gvidos kvar sesiojn pri kiel organizi.

Estas malfacile paŭzi. Samtempe, min jam ne tro interesas junularaj renkontiĝoj, ĉar mia fokuso estas alie. Ankaŭ ne havi malnovajn amikojn en tiuj renkontiĝoj jam ĝenas min. Ili mankas al mi. Amikiĝi estas bona afero, renkonti novulon povas esti agrabla sperto, sed mi scias ke miaj malnovaj amikoj ne plu partoprenos tiujn renkontiĝojn.

Kiel jam plurfoje skribitie, kion mi vidas ne plaĉas al mi. Kion mi volonte partoprenus estus renkontiĝo kiel por la junularo, sed ne kun junuloj, kun jam iom pli maturaj homoj. Malnovaj Esperantistoj, aŭ novaj, sed tamen pli aĝaj parolantoj.

Mi ne volas esti solena. Mi ŝatas amuziĝi, babiladi, ekskursi. Aŭ eble la senfinaj prelegoj kaj silenta kunsidado estas la amuziĝo por la pli maljuna generacio? Tio povas esti. Sed la meza ja mankas. Ekzistas tiuj, kiuj daŭre partoprenas junularajn renkontiĝojn – ili estas ĉ. 40 aŭ eĉ 50 jaraj. Jes, kelkfoje 60+. Kiel mia patrino. Kiu ja partoprenas prelegojn, sed ĉefe volas esti aktiva, kaj tio nur troveblas en junularaj Esperanto-renkontiĝoj. Kaj mi ne volas esti tia persono. Mi aktive trejnas min ne esti tiu persono. Mi provas instrui al mi mem, ke ne manku tiuj aferoj. Sed ili kompreneble mankos, tiuj renkontiĝoj estas la solaj aferoj kiujn mi konas, kaj ĝuis iam ajn. Ankoraŭ partopreni IJK-ojn en la sekvaj 2-3 jaroj estas en ordo, sed poste mi jam serioze dubas.

Se mi ne havos familion kaj tiel ne iĝos parto de la Esperantaj familioj tiam kie estos la homoj al kiuj mi povos aliĝi? Kial tiu generacio kiu aŭ ne havas infanojn aŭ jam plenkreskajn – efektive sufiĉe aĝajn, do ne kune feriumas – ne organizas aktivajn renkontiĝojn? Aŭ ĉu ili faras, kaj mi ne scias pri tio? Aŭ en tiu parto de la mondo kiu estas for’ de mi? Aŭ ili helpas al la multe pli maljuna generacio kaj perdas la energion por si mem? Ĉu ili organizas klubkunvenojn sed ne pli ĉar eble E-iĝis nejunule, do eĉ ne partoprenis la kutimajn junularetosajn renkontiĝojn? Aŭ ĉar la partneroj, edzoj, koramikinoj ne parolas Esperanton do pasigas la libertempon alie?

Mi estas sociologo, tiujn aferojn mi provas sisteme pripensi. Kion mi vidas? Kio povas esti la kaŭzo? Kaj efektive se mi respondas miajn suprajn demandojn tiam mi scias, ke jes, la homoj de tiu aĝkategorio parte malaperas. Parte ili jes helpas lokajn klubojn, kaj ne faras ion pli grandan. Parte ne volas sole aŭ duope organizi, ĉar ja estas kune relative sufiĉaj el ili, sed en diversaj partoj de la mondo. Kelkaj vere malfrue E-iĝis, do ne scias kiaj estas junularaj eventoj. Kelkaj simple pigras, kaj ankaŭ junule “nur partoprenis”. Kelkaj obstine restas en la junularaj renkontiĝoj, kaj daŭre sentas, ke estas tiuj renkontiĝoj por ili. Multe da havas ne-Esperanto-parolantajn partnerojn. Junule estis en ordo vojaĝi per kaj pro Esperanto – ja estis tempo, kaj eble ne estis partnero aŭ iu el la movado – nun jam la liberan tempon prefere estas kun partnero eĉ se kelkfoje mankas la Esperanto-etoso. 

Do, tio ne aspektas bone por mi. Mi devos organizi la renkontiĝojn por mi mem – kaj kompreneble por la aliaj ankaŭ kiuj pro ajnaj kialoj nun ne faras. Sed tion mi almenaŭ faros ne en 2018.

#AnkaŭMi

06 merkredo dec 2017

Posted by Stela in esperanto, konsilo, organizado

≈ 1 komento

Etikedoj

GLAT, laboren, organizado, TIME

Interese estas, ke ĝuste hodiaŭ, kiam mi aperigis la epizodon pri GLAT-aferoj kaj ĝenerala alirebligo en mia podkasto-serio venas la novaĵo, ke TIME elektis la #AnkaŭMi kampanjon kiel “Persono de la jaro”. Mi ĝojas pri tio. Kvankam aspektas tiel de kie mi rigardas la mondon, ke la redakcio ne vere havis eblecon elekti iun alian. La premo de ekstere estis tro granda. Ne hazarde.

En mia epizodo mi rakontas pri tio, kaj provas estontajn organizantojn kuraĝigi, ke Esperanto-renkontiĝoj havu regulojn pri konduto. Tio estas relative nova afero. En la pasinteco oni tute ne havis tiun koncepton pri atenti pri tio kiel partoprenantoj agas kaj fartas dum la renkontiĝo. Oni eĉ povus diri, ke Esperantistoj ofte tre arogante pensas pri si tiel, kvazaŭ ili ne bezonus ajnan rememorigilon pri tio, ke kelkaj formoj de kontakto ne estas en ordo. Ne estas dezirata kaj ke oni ĝenerale atentu pri unu la alia. Kion vi diras, kiel vi agas.

La laboro de Egalecen estas tre grava en tiu batalo. Mi esperas, ke aperos artikoloj pri la aferoj kiuj okazis kaj okazas en la movado dum renkontiĝoj. Kun nomoj, sen nomoj, honeste. Ne por fortimigi homojn de Esperanto, tute ne. Simple por montri la malperfektecon de la movado, la mankojn, kaj ke ni ĉiu ĉiam povas lerni multe pli. Eĉ pli. Indas rigardi en la retejo la artikolojn, la Esperantlingvajn tradukojn kaj klarigojn pri esprimoj, kiujn la anglalingva feminisma movado jam kun memfido uzas, sed ni, en Esperantujo ankoraŭ ne vere konas, aŭ eĉ vortojn ne havas por ili.

La Esperanto-movado tute ne estas sendependa de la ekstera mondo, la idealismo ofte estas blinda al tiuj problemoj pri kiuj la #AnkaŭMi movado parolas. Pri la malkonsentoj dum kunestoj en renkontiĝo. Pri la nevolataj tuŝoj. Pri la ofta malkomprenemo pri tio, kion “ne” kaj konsento signifas. Mi ja scias, mi partoprenis kaj organizis kelkajn diskutrondojn rilate al feminismaj temoj. Kelkfoje ŝokiĝis pri la sintenoj kaj opinioj, sed mi provis ne montri tion nur pli kompreni la situacion. Demandi pli. Esplori pli. Kompreni pli. Jes, kelkaj Esperantistoj efektive estas terure seksismaj, kaj eĉ ne komprenas tion, kial tio estas problemo. Efektive ni povus ankaŭ pri tio paroli kial estas multe malpli da inoj inter la Esperantistoj ol viroj. Eble estas konekto ie. Mi ja ofte observis kiel armeo de viroj ĵetas sin sur novulinoj odorante la freŝecon de ies ĉeesto kompare al la malnovaj aŭ malliberaj inoj. Post la unua renkontiĝo rapide malaperis tiuj homoj, hm, kial?

Mi nun kiel jam sperta organizanto povas vidi kiom multe pli oni povintus kaj povas fari por ke oni sentu sin pli sekuraj dum renkontiĝoj, ke rimedoj estas je nia servo por certiĝi, ke ĉiuj niaj partoprenantoj bone fartu. Kiam mi estis multe pli juna aktivulo en la movado, mi memoras, ke organizantoj ne kuraĝis haltigi tro ebriajn partoprenantojn. Ke oni daŭre servis alkoholon al junuloj, kiuj jam plene ebriis. Ke oni ne tro atentis pri la sekureco de la partoprenantoj. Ke pli gravis protekti monon kaj timi de la ŝtato kaj perdado de subvencio ol atenti pri la bonfarto de la partoprenantoj. Okazis kelkaj malhelaj aferoj antaŭ 10-15 jaroj. Sed ni ne devas tiom retroiri en la tempo por trovi aliajn ekzemplojn… Do, estu tiu tago ankaŭ rememorigilo, ke por bona etoso signifas, ke ĉiu bone fartas dum via renkontiĝo! Ke tio estas respondeco de la organiza teamo, ke vi donas la bazan tonon de via renkontiĝo. Ĉu vi klare indikas kian konduton vi ne akceptos? Ĉu vi helpas al novuloj partopreni vian renkontiĝon?

Kaj ne, tio ne signifas, ke nun jam oni ne rajtas brakumi unu la alian dum renkontiĝoj! Ke oni ne rajtas amindumi, danci kaj ĝoje kunesti, ĉar venas la polico kaj forĵetos nin! Ne, tute ne. Temas pri tio, ke la ekstera mondo, la patriarkeco ja havas efikon en nia vivo, kaj ni ĉiu povas esti pli singardemaj kaj atentemaj pri unu la alia. Ankaŭ dum Esperanto-renkontiĝoj. Mi pensas, ke la movado donas multege da ebleco lerni de unu la alia, pli libere demandi kaj havi informojn pli rapide kaj persone de aliaj partoj de la mondo. Kun respekto demandite, akceptante, se eble iu tamen ne volas havi tiun konversacion. Vi scias kiel fari. Kaj se ne, do lernu iom pli el mia podkasto.

 

 

Eĉ pli bonaj renkontiĝoj – en telegramo!

02 sabato dec 2017

Posted by Stela in esperanto, konsilo, organizado

≈ Komenti

Etikedoj

jes, junulara esperanto semajno, la bona renkontiĝo, laboren, organizado, telegramo

Nun, ke mi jam laboras pri la epizodoj de la dua serio de mia podkasto kaj intertempe partoprenis unu-du renkontiĝojn mi komencas havi la senton, ke mi efektive ne vere scias kiel la podkastoj plaĉas al la homoj. Ĉu ili utilas? Kompreneble mi ricevis unu-du respondojn, kiam mi demandis, sed ĝenerale oni ne havas vivan diskuton aŭ demandojn rilate al organizado. Mi havas la senton kvazaŭ mi farus laboron kiu ne bezonatas, kvazaŭ estus klare kiel oni devas organizi bonajn renkontiĝojn. Tio ne estas plendo. Mi pensas, ke estas ĝenerale tiel, ke oni ne scias homojn kiel envolvi al ajna diskuto.

Do, mi tamen decidis lanĉi telegramo-grupon, kaj vidi, ĉu efektive homoj bezonas helpon rilate al siaj eventoj. Mi invitas vin babiladi unu kun la alia, kaj pridiskuti temojn rilate al tio, kio estas defio por vi en la organizado de junularaj renkontiĝoj. Efektive kial vi ne volas organizi renkontiĝojn? La respondoj al tiu demando ĉiam donas pliajn utilajn informojn al mi. Antaŭ kelkaj jaroj dum IJS mi faris diskutrondon ekzakte rilate al tio. Mi demandis, kial vi ne volas kontribui tiel al la movado? Ĝenerale estis du respondoj: mi ne scias kiel, mi ne vere estas organizema homo kaj estas simple tro da laboro, mi volas nur ĝui kaj partopreni. Tre interesaj vidpunktoj. Do, interesas min daŭrigi la diskuton kaj vidi kiel la nova generacio pensas pri tiaj demandoj.

Mi ĉiam parolas pri tio, ke organizado estas bonega sperto, se vi laboras en grupo, se vi kune pripensas, cerboŝtormas kaj kreas ion. La podkastumado, babilado kun mi mem estas mia plej facila solvo kiun mi povas fari hejme nun. Kompreneble, se mi povus mi farus pliajn prefere parolajn intervjuojn kun nunaj organizantoj kaj siaj sukcesoj, spertoj kaj defioj. Multe pli volonte prezentus la helpojn kaj spertojn tiel. Mia ideo estas nur la komenco. Ĉiu ideo multe pli boniĝas pridiskutante kun iu alia persono. Ne nepre sperta. Nur iu, kiu ne estas vi. Do, tiu afero mankas al mi, kaj espereble mi povos fari la trejnsesiojn dum JES, kiujn mi proponis al la organizantoj. Ni vidu, ĉu mi povos oferti al vi bonan trejnadon pri organizado de renkontiĝoj. Kiam la organizantoj respondos al mi, informos tuj ĉi tie. Ĝis tiam: bonan aŭskultadon de la dua serio de #LaBoRen kaj venu al la telegramkanalo kunpensi!

← Older posts

Stela

Lastaj artikoloj

  • Kaj la mateno venis, kaj la homlupoj mortigis neniun…
  • Poezio en vestaĵvendejo
  • 11
  • Kiam (ne) mankas la vortoj
  • Surmetu viajn ĉapelojn! La Bona Usona Filmfestivalo okazas nun 🎬

Pri tio pepas Stela

  • RT @bobelarto: La 1-an de julio venos la nova novaĵletero de #Bobelarto! Kaj la 4-an ni lanĉas nian plej novan podkastserion! Ĉu vi aŭskult… 1 day ago
  • Nova luno. Mi havas fortajn emociojn, lacas, deziras ripozi kaj samtempe ĝojegas pri la projektoj pri kiuj mi povas… twitter.com/i/web/status/1… 2 days ago
  • RT @Petra_Kvitova: 2️⃣9️⃣🏆 Thank you, thank you, thank you for your support this week. I can’t stop smiling ❤️ 📸 @JJlovesTennis #Rothes… 5 days ago
  • RT @bobelarto: Marku vian kalendaron! La 4-an de julio aperos la unua, enkonduka epizodo de la nova 10-epizoda podkasto-serio de #Bobelarto! 1 week ago
  • @martinrue Tiu viro vere ne aspektis kiel vi! 😆 1 week ago
  • @martinrue Ne diru, ke vi ankaŭ estis en mia lito sen rimarki! 😮 1 week ago
Follow @Stela_Bee

aktivado brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijf ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej podkasto pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • RT @bobelarto: La 1-an de julio venos la nova novaĵletero de #Bobelarto! Kaj la 4-an ni lanĉas nian plej novan podkastserion! Ĉu vi aŭskult… 1 day ago
  • Nova luno. Mi havas fortajn emociojn, lacas, deziras ripozi kaj samtempe ĝojegas pri la projektoj pri kiuj mi povas… twitter.com/i/web/status/1… 2 days ago
  • RT @Petra_Kvitova: 2️⃣9️⃣🏆 Thank you, thank you, thank you for your support this week. I can’t stop smiling ❤️ 📸 @JJlovesTennis #Rothes… 5 days ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Sekvu kun 1.055 aliaj sekvantoj

Create a free website or blog at WordPress.com.

Privateco k. kuketoj: tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por lerni pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 1.055 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Sign up
    • Ensaluti
    • Report this content
    • Vidi retejon en la legilo
    • Manage subscriptions
    • Maletendi ĉi tiun breton
 

Ŝargas komentojn...