Etikedoj
Akademio de Esperanto, Amplifiki, bertilo wennergren, esperanto, gramatiko, ijk, intervjuo, KEF, muziko, Persone, PIV, PMEG, uk
Mi ŝatas babiladi kun homoj supozeble pro tio, ĉar vere interesas min la vivo de aliuloj. Ne en la surfaca senco, tio neniam allogis min. Eĉ mi povas diri, ke ĝenas min, malgraŭ ĝia utileco kapabli babiladi pri nenio. Mi preferas tion, kiam ni komencas ie, kaj iom post iom, pli kaj pli profunde ni sukcesas eniri la pensojn de la alia homo, kie ni rapide malkovras kial kaj kiel ni similas.
Ni ja ĉiuj iel similas. Pasintsemajne mi havis la plezuron fari eĉ du intervjuojn. Unu marde kaj unu dimanĉe. La konkludo de ambaŭ estas, ke esti denaskulo havas multege da avantaĝoj. Kiam oni ŝatas la Esperanto-mondon, oni ĝojas, ke ni iĝis parto de ĝi june, fakte kiel eble plej frue. Por mi unu el la plej karaj homoj de tiu mondo estas Bertilo.

Bertilo kaj mi en 2001
Ni ne ofte renkontiĝas. Mi devas rimarki, ke krom tiu ĉi foto, ni eĉ eble ne havas pliajn komunajn fotojn. Tiun ĉi maldekstre mi eĉ ne scias kiu faris… (eble mia panjo?) Sed mi tre bone memoras kiam kaj kie: la 1-an de januaro frumatene en 2001 en Cuxhaven, Germanio dum mia unua Internacia Seminario. Vi ja povas vidi la multajn malgrandajn ĉampano-botelojn sur la aŭtomato. Mi estis 13-jara tiam. Kvankam tio ne tro gravas: kiam mi rigardas la foton mi pensas, ke ni ne tro ŝanĝiĝis intertempe. Niaj vivoj jes, sed la vizaĝoj, la amikeco kaj nia seriozeco tute ne. Kvazaŭ ni estus la plej mojosaj, alternativaj reklamvizaĝoj de la kolao- kaj ĉokolado-kompanioj. Plia publika konfeso de amo ne bezonatas, ja videblas de la foto ĉio.
Por la ekstera Esperanto-mondo: vi aŭdis unue pri Bertilo depende de tio, kiam vi naskiĝis kaj kiam vi ekestis Esperanto-parolanto. Ĉu Bertilo la muzikisto kiel la membro de Amplifiki, Persone, aŭ nuntempe kiel duono de la duopo de Bertilo kaj Birke? Aŭ mi supozas tio estas la pli ofta kazo: Bertilo la duondio, kiu kompreneble klarigas pri la gramatiko de Esperanto.
Mi scias ke li bonegas pri tio, sed mi certe ne pro tio altestimas lin. Ĉu vi scias, kio estis la plej duondia afero, kion li faris por mi? La 1-an de januaro ĉ. la 5a aŭ 6a matene, li masaĝis miajn piedojn. Tiom bone ke malgraŭ tio ke mi tiom multe dancis dum la nokto ke mi preskaŭ ne kapablis eĉ stari… Post lia masaĝo mi ankoraŭ reiris danci dum horeto al la festo. Kaj kapablis remarŝi al la amasloĝejo kiu estis 30 minutojn for. Ĉar tiutempe ni ĉiam festis ĝis la fino de la mateno la novjaron… Ho, la kapablo de Bertilo! Oraj tempoj. Legi plu