• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: teamo

Komunikado, konekteco, komunikado

29 merkredo jan 2014

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

artikoloj, esperanto renkontiĝo, esperanto renkontiĝoj, gazetaro, hej, hungara esperanto junularo, ijs, internacia junulara semajno, jer, komunikado, laboro, negativaj komentoj, nova jaro, organizado, teamo, tejo, uea

Januaro jam preskaŭ finiĝis, kaj mi provos rezumi almenaŭ parton de la milojn da pensoj kiujn mi havis dum la monato, kiam mi restis en Hungario antaŭ la lasta semestro de mia universitato.

Hieraŭ mi partoprenis konferencon por virinaj asocioj en Hungario pri kiel plibonigi la vivon kaj la ekonomion en la provincaj partoj de la lando. La invito venis tra la centra retadreso de HEJ, kaj ĉar ekde pli ol jaro mi respondas, administras ĉion kio alvenas tien do mi uzis la eblecon por miaj studoj. Evidente mi ricevis multe pli de la konferenco ol atendite. La laboro de diversaj asocioj, la defioj, la solvoj, la malfacilaĵoj tre ofte similas, ne gravas pri kio precize oni laboras. Antaŭ tio, sabate HEJ-aktivuloj havis grandan kunsidon pri JER, IJS, la jarĉefkunsido kaj aliaj teĥnikaĵoj rilate al nia movado. Antaŭ tio denove aperis negativa artikolo rete sur populara retpaĝo en Hungario rilate al Esperanto. Mi jam skribis pri tio plurfoje, ke eblas fari lingvoekzamenon kaj ricevi poentojn dum la aplikoj al la universitato. Kion fari nome de HEJ? Kiel reagi al tiaj artikoloj?

Ĉio rilatas al komunikado. Al aktivula laboro. Al homoj kiuj volonte kaj diligente laboras. Al ĉiu, kiu produkteme, sindone dediĉas sian tempon al iu ajn temo.

Mi komencos per la kunsido pasintsabate. Laŭ la numeroj: pasintjare preskaŭ samtempe estis 8 homoj por organizi kaj kunlabori, ĉi jare 13 homoj, kalkulante helpon de HEA ankaŭ. La grupo pligrandiĝis. Plus 4 homoj al la kerna teamo estas bela rezulto. Pri la detaloj de la kunsido ne indas skribi, nur pri unu afero kiu ligiĝas al la gazetaro kaj negativaj artikoloj. Estis propono skribi al la persono, kiu skribis la artikolon, kaj eĉ pli laŭte oni instigas homojn skribi komentojn sub la artikolojn por montri, ke Esperanto vivas. Ĉu vi jam legis komentojn sub ajna artikolo en la reto iam ajn en via vivo? Ĉu ĝi ŝanĝis vian opinion pri temo? Mi pensas, ke ne. Eble se alia, pozitiva artikolo aperas pri la same temo tiam vi komencas cerbumi, do, ne nur negative oni povas pensi pri temo, ĉar ĉi tie estas la “alia flanko” de la historio. Bona artikolo kompreneble devus havi ambaŭ en unu, sed tamen, ne ni skribas ilin.

Do, ĝuste pro tiuj aferoj mi pensadis kaj mi pensis, ni simple bezonas pozitivajn artikolojn, kiuj montras la aktivecon de la uzantoj de Esperanto. Se estas junuloj, eĉ pli bone. Se la Esperantistoj vere ne faras ion ajn pri tio ne eblas skribi. Komentado estas malŝparado de valora tempo. Pasintjare ni vere malmulte okupiĝis pri kiel disvastigi IJS-on al la hungara publiko. Ĉi jare tamen estos la 25-a, jam havas sufiĉe grandan historion, kaj ni havas pli grandan teamon, do mi demandis ĉu iu emus okupiĝi pri tio. La rezulto estas kvaropa teamo, kiu serĉos la lokajn kaj regionajn gazetojn, retejojn, radiostaciojn, eĉ ĝeneralajn retejojn por skribi unue pri JER, kaj poste IJS estos samloke, do eble povos konstrui iomete pli fortajn rilatojn kun la gazetaro. Laŭ mi tio estas nekredebla evoluo kompare al pasinta jaro. Vere organizite, pripensite serĉi la eblecojn por pozitive aperi. Tiel eblas ŝanĝi aŭ almenaŭ influi kiel la ĝenerala publiko rigardas Esperantistojn kaj la movadon. Samtempe kun JER okazos SPAMO (organizite de UEA), kaj unu el la gvidantoj de la sesioj parolos ĝuste pri tio, kaj instruos la partoprenantojn kiel komuniki kun la gazetaroj. Mi nur povas rekomendi la partoprenon de la trejnado al aktivuloj de la junulara E-movado. UEA donas ankaŭ monan helpon al tiuj, kiuj ne povus alikaze partopreni.

Kaj nun koncize pri la konferenco hieraŭ kaj kiel tio povas rilati al la E-movado. Esence mi povas diri al vi, ke temas pri tio, ke homoj kaj organizoj ne estas sufiĉe bone konektitaj. Ili ne scias kaj konas la laboron de la aliaj organizoj. Eble ĝuste ili havas la rimedojn, solvojn, kiujn vi serĉas, sed ne trovis ĝis nun. Tiuj asocioj kunvenis, ĉar ili ĉiuj celas virinojn en Hungario, sed se ni rigardas la E-movadon, ni bezonus kunveni kiel gvidantoj de E-asocioj eŭrope aŭ monde ankaŭ. OKEJ-MEJK kaj poste TEJK havis tiun rolon, dum JER oktobre mi daŭre pensis kiom tio mankas. Du aferoj pensigis min pri tio: la aktivula diskutrondo dum JER kaj la fakto, ke TEJO petis nin plenigi KODEJO-n. Mi ŝatus vidi la rezulton de tio, se ĝi estos preta, sed mi ankoraŭ ne aŭdis pri tia ebleco, ke oni rajtas vidi la respondojn, eĉ ne aŭdis pri ĝenerala raporto iam ajn. Nun, ke mi serĉis en la reto, mi trovis, ke ie, iam ĝi ekzistis, sed la tuta laboro de TEJO estas vere malbone komunikita, kaj tio ne estas la kulpo nur de la komitatanoj. Tamen, mi anticipas la rezultojn. Mi estas pli malpli ekde jaro denove aktiva en la E-mondo kaj ne estas tute blinda. Ĉefe, ke rigardante la retpaĝon de TEJO mi rimarkis, kiom malaktivaj estas la junularaj asocioj. De kie mi scias tion? Mi alklakadis al la ligiloj de la junularaj asocioj. La ligilo de HEJ ne funkciis (ni jam petis korekti la eraron). Pluraj asocioj ne havas hejmpaĝon. Mi trovis lastfoje aktualigitan en 1999 aŭ 2003… (Intertempe HEJ aktualigas kaj funkciigas 4 malsamajn hejmpaĝojn.) Mi pensas, ke TEJO devus doni eblecon por tiuj asocioj por montri sin. Sed vidante la aĉan hejmpaĝon de TEJO mi povas kompreni, ke ili ne tuj pensas pri tio. Kiam mi vojaĝis al la geedziĝfesto de Opi kaj Paul, reen en la trajno dum ĉiuj dormis mi desegnis plenan planon por nova retpaĝo por TEJO, kiu bone servus la Landajn Sekciojn kaj la eksteran publikon. Same mi pensas pri la kalendaro. Bezonatas kalendaro kun mapo, kien eblas simple alŝuti kaj trovi renkontiĝojn, klubeventojn, semajnfinojn, aktivecon de tiuj junuloj, kiuj volas. Estas tiom da gikoj en Esperantujo, kiel tio povas esti, ke TEJO daŭre ne havas ion, kio allogas aktivulojn kaj kunlaboron de la LS-oj. Interete eblas kunlabori. Komentado apud la laborplano ne alportos novulojn, interesiĝantojn. Estas enue, kiu legas tion. Tio gravu por la estraro, la aktivuloj devas allogiĝi al projektoj. Simple ne estas praktika solvo. Do, TEJO vere bezonas reorganizi la kunvenon de aktivuloj, ĉar vidante la (mal)rezultojn de la laboro, kion ili faras mi ne vidas multe. Homoj ne scias pri la laboro de la alia, kaj malpli kaj malpli aktivulas. Vilgligado bezonatas. HEJ jam laboras. Ne, fakte HEJ ne ĉesis labori. Ni vidos kion alportos 2014. 🙂

Reen al la laboro kun envio, sen honto

15 merkredo jan 2014

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

esperanto renkontiĝoj, hej, hungara esperanto junularo, hungario, ijf, ijs, internacia junulara semajno, italio, jer, kkps, kunlaboro, laboro, nova jaro, spertoj, teamo, tejo

Venu la unua enskribo de la jaro, kiu estos iomete kiel puzlo, kunmetita de pecoj el 2013, de la aŭtunaj renkontiĝoj, pri kiuj ankoraŭ mi ne rakontis kaj pri novaĵoj jam el 2014, dum 2 semajnoj multo okazas, kiel ĉiam!

Kio interesa okazis pro kio mi tuj volis skribi en mian blogon (denove daŭris du tagojn por fakte fari)? Do, kompreneble la anonco pri la kuniĝo kaj koncerto de Amplifiki en Italio dum la printempo. La afero kortuŝis min pro pluraj kialoj. Mi re-kunordigas la teamon por IJS 25! kaj ni volas havi la tradician balon kiel omaĝo al la antaŭaj IJS-oj, sed samtempe ankaŭ renovigi la koncepton de IJS. Ĉar ni alvenas al jubileo, jam la 25-a IJS (mi denove organizas jubilean IJS-on, la 20-a estis mia unua ĉefumado), oni devas iom rerigardi, sed ne tro, por ankaŭ trovi kion bezonas, kion volas la (hungaraj) junuloj en 2014. La renkontiĝo devas evolui, sen vifio ne povas esti evento. 😉 Mi iomete timas okazigi la balon, malgraŭ la devo, ke tio estas io tre simbola dum la antaŭaj IJS-oj. Mi sentas, ke nun tio jam ne tiom gravas. Estas multege da laboro, tre kompleksa, bezonatas viva muziko, detala plano pri la vespero, invitado de antaŭaj organizantoj ĉi foje ktp. Sed kiam mi pensis pri ĝi mia unua ideo estis inviti Amplifiki por ludi. Tio nun sonas eble ne tiom kredeble, sed estas vero. La cerbumado komenciĝis per revado pri koncerto de Amplifiki. Tio estus simbola, jubilea, Esperanta (la balo estos la 26-an de julio), juneca, roka, eĉ tradicia, unu vorte: perfekta! Ili ludis dum la IJK en ’99, legenda renkontiĝo, ĉiu scias tion… sed venas la demandoj kaj defioj: supozeble neniu, aŭ preskaŭ neniu el inter miaj kunlaborantoj konas Amplifikin. Jes, ili estas tiom junaj. Kaj tio gravas! Tamen pli grave: due, nia buĝeto estas malgranda (ni volas malmultekostan renkontiĝon por la hungaraj junuloj, tio estas malfacile!).

Okazis, ke ni invitis E-bandon por ludi ĉe ni, kaj tio iĝis la duono, aŭ du-triono de niaj kostoj. Unu vespera programo! Se nur unu vespero kostas tiom multe, kio restas por la resto de la renkontiĝo? Malmulto. Sen subvencioj, sen ajna ekstera financa helpo. Sen energio por povi subvencipeti. Riĉaj renkontiĝoj havas pli da energio por plani. Mi ankoraŭ neniam povis nur elektadi kion mi volas. Eĉ ne iomete. Ĉiam mono estis kaj daŭre estas la unua pripensindaĵo. Do, mi nur revis pri tio. Kaj IJF kapablas fari tion. Sendube mi envias. Ankaŭ pri la TEJO-seminario pri ĝenra egaleco. Tre interesas min kiuj prelegos, kiel ĝi sukcesos. Tiu temo estas mia fako, mia pasio. Mi studas ĉe la universitato por iĝi spertulo pri  socio kaj politiko. Eĉ mia tezo estos pri egaleco inter viroj kaj virinoj, problemoj, solvoj en Hungario. Do, mi vere aplaŭdas la organizantojn de IJF, kaj nur esperas, ke se ni havos tempon kaj forton, ni ankaŭ sukcesos ricevi helpon kaj subvenciojn de TEJO por pliriĉigi IJS-on. Ni bezonas havi pli bonajn kontaktojn en TEJO kaj pli da hungaroj; vidante kiom bone funkcias, ke TEJO havas italajn estraranon kaj partatempan oficiston.

Dum JER 2014 parte ni kunlaboros kun UEA, kaj gvidate de Stefan McGill, la seminario AMO estos prezentota la unuan fojon kiel nova projekto por trejni aktivulojn en Esperantujo. Pri la detaloj la retpaĝo pretiĝas kaj dum nia kunsido multo estos priparolata.

Mi preferas skribi freŝe pri la okazaĵoj, kaj nun jam ne volonte rerigardas al la aŭtuno, ĉar mi sentas tiel, ke ĝi estis antaŭ tiom longa tempo! Tio pravas. Mi ne volas havi malnovan blogon, mi preferas uzi memoraĵojn nur se ili rilatas al aktualaĵoj. Sed mi jam tro multfoje elektis ne skribi pri io, kio vere interesis min, ĉar mi pensis, do kiu volas legi pri malnovaĵoj? Mi malfacile skribas, malmulte da tempo havas, sed pasie volas krei diskutojn pri la Esperanto-movado. La balanco estas sufiĉe delikata.

Iom da rerigardo al JER kaj KKPS:
Do JER okazis unue, fine de oktobro, estis tre trankvila renkontiĝo kun multe da diskutoj kaj spertoj por mi. Okazis, ke en marto, do printempe, kiam JER ĝenerale estas organizita de la hungaraj junuloj la duono de la renkontiĝo malaperis pro neĝoŝtormo. La partoprenantoj malfrue alvenis, la karavano daŭris 8 horojn pli ol planite kaj praktike tuta Hungario paneis dum la semajnfino. Ĝuste pro tio la planado de la aŭtuna JER estis multe pli atentema procezo. La entuziasmo kaj diligenteco de la teamo donis la eblecon okazigi duan JER, kio ankoraŭ antaŭe ne okazis. Ni planis ĝin por povi iomete pli fortigi nian teamon kaj ankaŭ pridiskuti interesajn movadajn temojn. La vetero estis vere tro bona, pli ol 20 gradoj, kaj ni planis neniajn aktivaĵojn ekster la ejon, kiu estis kompreneble ne tiom agrable, ĉar ĉi foje ni ja havintus la eblecon ĝui la urbon sen problemoj pri neĝo aŭ pluvo. Mi gvidis tri diskutojn: unu pri la aktivaĵoj en junularaj asocioj en diversaj landoj depende de la partoprenantoj (ni havis spertojn el pli ol 10 landoj!), poste ankaŭ pri maljunuloj en junulaj renkontiĝoj kaj fine estis TEJO-diskuto, pri kion TEJO faras, kion ni deziras, ke TEJO faru kaj ĝenerale kiel helpi la laboron de TEJO. Mi tre ĝojis revidi ĉiujn, kaj tempo pasis tre rapide.

KKPS semajnon poste estis simila sperto por mi, ĉar venis amikoj, nur la etoso estis iom pli okcidenta, kaj mi faris la saman diskutrondon, tie nomita “Eternaj junuloj”, do, mi volis havi malsimilan perspektivon pri la aĝdiferencoj en junularaj renkontiĝoj tie ankaŭ. Por mi la diskutrondo helpis grandskale difini kion mi deziras de la IJS ĉi jare.Mi tuj ricevis novajn ideojn kaj volis ĉion rakonti al miaj kunorganizantoj, sed tion mi povis fari persone nur dum la novjara festo, kiun mi partoprenis en Győrújbarát.

Ni festis 7ope la 31-an de decembro, kaj antaŭ komenci drinki havis kelkhoran kunsidon pri IJS, JER kaj nia junulara aktiveco. La laboron ni daŭrigos la 25-an de januaro, sabate, kaj tiu kunsido daŭros horojn, kaj ni provos ĉion pridiskuti por IJS, JER, la jarĉefkunveno dum JER kaj detalojn pri niaj retpaĝoj. La tempo estis elektita tuj post la ekzamenoj de la universitatanoj kaj mi persone ankoraŭ estos en Hungario pro esplorado por mia tezo.

Vi povas vidi, ke ni ne haltas, 2014 estos plena de Esperanto por ni! 🙂 Agu por Esperanto laŭ via sperto, sento kaj volo! Mi esperas rakonti pri la maratona kunsido en mia sekva blogo.

Tiel? Tiel estas facile!

12 lundo aŭg 2013

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

esperanto renkontiĝoj, hej, hungara esperanto junularo, hungario, ijs, internacia junulara semajno, laboro, organizado, teamo, Tiszafüred

Indas skribi pri la renkontiĝo nur kelkajn tagojn post ĝi finiĝis, tamen mi pensas, ke sidante ĉe la universitato en iu sociologia seminario en oktobro mi komencos kompreni, kion ni vere faris, kiel ni vere sukcesis. Ni sukcesis, mi scias tion, jam tiom da dankoj mi ricevis letere, voĉe, skribe, kise, ke momente mi tute ne kapablas kion fari per tiom da amo.

Kiel tio povas esti, ke ĉio funkciis? Ke eĉ kio ne funkciis ankaŭ tio funkciis? Ne estis sufiĉe granda fuŝo dum la semajno por diri, jes, tie, en tiu momento, aŭ tiu programero, aŭ tiu parto de la organizado estis aĉa. Mi pensas iom racie, kiam mi pensas pri tio, ke antaŭ la renkontiĝo kiam mi rigardis miajn listojn, miajn taskojn kaj ĝenerale ĉion antaŭ ekiri al Tiszafüred mi simple konstantis: ni ne fuŝos, ni tro laboris por tiu ĉi semajno. Kaj kiam ni ne fuŝis, mi pensis: kiel ni povintus fuŝi? Ni laboris tiom multe por tiu ĉi semajno. Do, prave kaj klare, sed tamen devas temi pri iom pli.

Kiam mi la unuan fojon estis kapo de teamo tiam mi fuŝis kaj mi havis multe malpli da spertoj. Estis tio antaŭ 6 jaroj… do, mi ne hazarde dubis pri tio, ĉu mi kapablas aŭ ne ion ajn organizi propre. Tiam pro pluraj kialoj mem la aranĝo estis vere bona, sed ene mi sentis terure. Tio, ke mi preskaŭ nenion manĝas dum la semajno ne estas novaĵo. Kiam mi ekstaris 6 foje de apud la sama supo estis pli facile post horo rezigni pri la dua plado (unu el miaj plej ŝatataj: lensaĵo).

Mi pensis, ke mi devos duoble pli labori. Mi simple ne devis. Ĉiam estis iu kiun mi povis peti helpi min, kaj mi ofte povis sidiĝi. (Tio estos eĉ pli bone, se ni havos organizan ĉambron la sekvan jaron.) Mi ne petis aferojn de klare lacaj organizantoj, nur de tiuj kiuj videble havis tempon kaj emon fari ion. Okazis, ke plurfoje oni ne petis aŭ demandis min pri io, sed solvis la aferojn sen mi, tute sendepende. La plej bona estis kiam ni kunsidis dum tagmanĝo kaj ni ridegis. Ni ĉiam ridis kune, daŭris la ŝercoj pri mia delfeno en la akvo, pri la koaloj sur la arbo, dum la nokta banado kaj matena kurado.

Mi ne volis streĉiĝi, nervoziĝi, krii, malbonfarti, forpreni tempon de amuziĝo per negativeco. Kompreneble mi petis aferojn, kiam oni volintus partopreni prelegon, kurson, iri al la lago, sed ĝenerale la etoso en la teamo estis tre bona. Mi nervoziĝis nur unufoje dum la semajno, tiam mi malaperis por horo, ĉar mi ne volis esti negativa antaŭ la teamo. Mi scias, ke ili komencis serĉi min, kaj mi malĝojis, ke mi ne diris al ili antaŭe, ke mi decidis malaperi. Sed se mi diras, ke mi malaperos, tiam kio estas la celo de la malapero? Mi ne koleris kontraŭ ili, sed kontraŭ stulta germano, kiu preskaŭ fuŝis la vesperon, kiun mi pleje atendis.

Estis prelego pri kiel organizi Esperanto-eventon, kaj mi laboris kaj aŭskultis samtempe. Estis orelfrape, kiam la preleganto diris, ke do, la organizantoj streĉiĝas la tutan semajnon, kaj estas ĉiam problemoj ktp. Kaj mia unua penso ankaŭ tiam estis: sed mi simple ne streĉiĝas, mi nur laboras, pripensas aferojn, disdonas taskojn, printas, provas havi bonan etoson en la teamo, sed mi simple ne streĉiĝas, kaj strebas (sukcese) ne streĉiĝi. Eĉ ne tiam, kiam mi staris sursceneje. Kaj mi malŝategas stari sursceneje. Mi faras, ĉar mi devas. Do, mi decidis malrapide, por mallonga tempo, sed tamen inviti miajn kunorganizantojn, por ke ili ankaŭ povu iomete ekzerci. Zsófi faris la interkonan vesperon, mi kun Laci la kvizvesperon, Esperantio havas talenton kun Saci, kaj fine de la semajno jam ne mi prezentis la gravajn anoncojn. Kaj tion mi ŝategis.

Plej grave estis, ke kiam ni parolis pri la daŭrigo, krom unu dubanto pro laboro ĉiuj diris, ke jes, ni daŭrigu kune. Kun tia teamo tiel estas facile!

Mi tre dankas al la kerna teamo de: Saci, Zsófi, Teó, Zsozsi, Anett, Bálint, Laci kaj Imre.

Kio okazas, se entuziasmo elĉerpiĝas?

18 ĵaŭdo apr 2013

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

esperanto aranĝo, hungara esperanto junularo, hungario, ijs, internacia junulara semajno, organizado, teamo

Tio eventuale okazas laŭ mi. Jes, mi skribas denove pri nia teamo de IJS. Mi pensas, ke ankaŭ tiuj kelkaj homoj, kiuj profesie laboras por Esperanto kelkfoje perdas entuziasmon, aŭ devas ion alion fari por povi daŭrigi la laboron. Ne nepre temas nur pri Esperanto, sed tamen. Mi jam skribis pri tio plurfoje, ke nia teamo estas bunta, sed ĝenerale studanta, kaj tio signifas, ke aprilo kaj majo estas malfacilaj monatoj rilate al laboro. Ankaŭ mi dronis ĉe la universitato. Ni simple devas koncentriĝi al la vivo, kiun ni havas ekster IJS. Tio kompreneble montriĝas tiel, ke leteroj ne estas responditaj, aferoj ne priparolitaj, kunsidoj ne okazas, organizado ne daŭriĝas. Mi rolas kiel kunordiganto, kion mi faru? Ĉu mi skribu leteron, hej, homoj! Bonvolu respondi, komenci labori! Ĉu mi estu severa, rigora? Ĉu mi estu ĉarma, kaj petegu? Ĉu mi skribu unuope al ĉiuj? Mi pensas, ke mia kelkfoja ĉagreniĝo ankaŭ rilatas al la distanco inter ni.

Kiam oni vere povas kiel ajn konekti, sed ne persone tio estas por mi malfacile. Mi ĝuste la personan flankon ŝatas de la laboro. Do, kion fari, se organizado ne moviĝas antaŭen? Ĉar tio okazas. Mi decidis skribi leteron. Jes, mi timis, ĉar mi ne povas esti 100% certa pri mia teamo. Kelkajn mi konas sufiĉe bone, sed plurajn ne, kaj la retleterumado ne helpas. Ni komunikas, sed ni ne povas trinki kafon kune. Kaj tio terure mankas al mi.

Ĝoje mi povos veturi hejmen kaj ni havos kunsidon kun sufiĉe multe da homoj. Sed antaŭ tio mi decidis skribi tiun leteron. Estas pli facile tiel. Mi komprenas, ke ĝuste pro tio, ke mi estas nova por kelkaj homoj, tiel pli malfacilas ekkoni aŭ fidi min. Laŭ mi prefere oni komencu per fido kaj poste eblas perdi ĝin, sed ne estas mia decido kiel la aliaj rilatas al tiaj demandoj. Ĉar entuziasmo daŭras por kelkaj homoj ĝis kiam oni vere devas komenci labori, por aliaj ĝis la unuaj malfacilaĵoj, ĝis la unuaj kritikoj, aŭ la unuaj promesoj, kiujn oni bezonatas fari post divido de taskoj.

Nia teamo estas iomete timema, hontema. Ankoraŭ ne kuraĝas sole elpensi, fari taskojn sen mia helpo, gvidado aŭ klara peto. Tio estas kompreneble malfacile, ĉar malrapidigas la organizadon, kaj klare mankas kuraĝigo de antaŭaj jaroj aŭ organizaj spertoj. Ekzemple malgraŭ tio, ke mi vivas eksterlande, plej multo de la teamo vivas aŭ en aŭ en la proksimeco de Budapeŝto. Ili povus renkonti de si mem kaj alvoki min skajpe. Kial tio ne okazis? Mi pensas, ke ili eĉ ne pensis pri tio. Videble estas ĉe ni la kutimo, ke unu centra persono estas bezonata. Ne, mi ne mian gravecon priskribas ĉi tie. Mi parolas pri tio, ke la teamo alkutimiĝis al unu ĉefo, kaj homoj ĝenerale ne kuraĝas proponi aferojn aŭ alpreni taskojn. Pli simplas atendi kaj vidi kio okazas. Sed aferoj okazas pro ni! Ni kreas ilin! Niaj ideoj bezonatas!  

Mi esperas, ke mi povos eble instrui aŭ montri, ke nur tiuj ne fuŝas, kiuj faras nenion. Mi devas pri tiu frazo tre ofte pensi, ĉar ĝi estas tiom prava. Bezonatas memfido, ke novaj ideoj povas sukcesi.

Do kio estis la respondo al mia letero? Venis multaj respondoj! Ne al la letero mem, sed al preskaŭ ĉiuj aliaj leteroj kun la gravaj enhavoj. Kiom mi ekĝojis kiam post reveno de la tuttaga universitata studado atendis min 11 retleteroj! De pluraj homoj! Tiom daŭris mia zorgo. Mi ne plu estis laca! Kaj mia entuziasmo reiris al 100%. Indas paroli pri la problemoj kaj zorgoj, klare.

 

Krizo…?

11 lundo feb 2013

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

ijs, internacia junulara semajno, krizo, laboro, organizado, programoj, rezultoj, teamo, Tiszafüred

Ĉio iris tre bone ĝis nun. Do, kompreneble mi atendis kiam io fuŝiĝos. Kio okazis? Unu el niaj organizantoj forlasis la grupon. Nun ni restas kvinope. Mi povas diri, ke tio ne estis tute subita decido, aŭ grandega surprizo. Mi skribis pri tio pli frue, ke kelkaj homoj en la grupo estas pli sentemaj, kiam temas pri klaĉo aŭ se mi decidas ion, pli malfacile akceptas tion. Mi pensas, ke tio estis du kaŭzoj. Oficiala klarigo ne venis, nur io pri energio, ke organizado forprenas tro de ŝli, kaj sentas tiel, ke ŝli ne donas sufiĉe al la renkontiĝo mem. Kion eblas fari? Ne, vi restu!? Aŭ kiel vi povas tion fari al la teamo?! Sed kial?! Ni estas volontuloj. Ĉiuj, ĉefe estas mia respondeco, ke homoj tamen ne forlasu la teamon.

Jes, kompreneble , mi tre bedaŭras, ĉar ĉiuj en la teamo estas tre kapablaj, kaj laboras bone, same ŝli. La unu afero kiu ne plaĉis al mi rilatis al tio, ke ŝli simple diris, ke la kontribuo ne estis tiom multe, kaj ke ni ne bezonas ŝlian helpon, ĉar do tiujn aferojn oni ne bezonas en la programo. Ŝli reprenis la proponitajn programerojn kaj poste senkulpe (naive?) vere provis malbezonigi sin. Do, tio estas klara mensogo, evito de konflikto, kaj tio estas la unusola afero, kiu koleregis min.

Sed do kion fari? Mia krizo/paniko daŭris proksimume duonminuton kaj poste racie pripensis, ke iu (kiu?) devas trapreni taskojn. Tiu estas mi. Kompreneble mi ne ĝojegas pri tio, ĉar mia universitato estas tre streĉa, mi havas multe por fari, kaj miaj bazaj taskoj kiel kunordiganto estas ŝtopi truojn (multege da). Miaj taskoj ankaŭ ĉiam devas atendi ĝis la fino de la semajno por povi propre pripensi pri la solvoj. Samtempe la retpaĝo pretiĝas, kaj pri tio oni devas labori ankaŭ dumsemajne.

Tamen, eblas ion lerni de tiu sperto. Kaj ankaŭ pozitivajn aferojn. Ekzemple, se tio okazintus pli malfrue dum la jaro tio estas pli malbone por la renkontiĝo. Kaze, ke ne ĉio estas organizite ĝis tiam, kaj poste forlasas iu la teamon. Sed kial vi forlasus organizan teamon, se vi jam finis viajn taskojn? Kutime okazas antaŭ oni devas ion fari/rezultojn produkti. Nun ni iomete devas reorganizi la taskojn, mi devas pli pensi pri kiel ne superŝuti la tre okupatajn membrojn de la teamo per eĉ pli da laboro. Unue la retpaĝo, kaj do poste… Sed ni solvos ĉion, pri tio mi ne dubas. 

Newer posts →

Stela

Lastaj artikoloj

  • Kaj la mateno venis, kaj la homlupoj mortigis neniun…
  • Poezio en vestaĵvendejo
  • 11
  • Kiam (ne) mankas la vortoj
  • Surmetu viajn ĉapelojn! La Bona Usona Filmfestivalo okazas nun 🎬

Pri tio pepas Stela

  • Mi pensas, ke je iu momento tiu ĉi libro troviĝis en ĉiu hejmo en Hungario. Tiuj junulinoj estis tiom famaj. Anekdo… twitter.com/i/web/status/1… 2 hours ago
  • Mi abonas la novaĵleteron #5BulletFriday de @tferriss de pluraj jaroj. Estis la unua fojo, ke li menciis Esperanton… twitter.com/i/web/status/1… 2 hours ago
  • Ĝojo estas kiam mi vekiĝas je la sono, ke iu preparas kafon por mi. 1 day ago
  • @TiuUlo 🤩 3 days ago
  • Havi la laboron liveri bonajn novaĵojn estas privilegio. 3 days ago
  • Mirci wants to say hi to @alicesparklykat https://t.co/uWUR3lVEyI 4 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijf ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej podkasto pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Mi pensas, ke je iu momento tiu ĉi libro troviĝis en ĉiu hejmo en Hungario. Tiuj junulinoj estis tiom famaj. Anekdo… twitter.com/i/web/status/1… 2 hours ago
  • Mi abonas la novaĵleteron #5BulletFriday de @tferriss de pluraj jaroj. Estis la unua fojo, ke li menciis Esperanton… twitter.com/i/web/status/1… 2 hours ago
  • Ĝojo estas kiam mi vekiĝas je la sono, ke iu preparas kafon por mi. 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Sekvu kun 1.054 aliaj sekvantoj

Create a free website or blog at WordPress.com.

Privateco k. kuketoj: tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por lerni pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 1.054 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Sign up
    • Ensaluti
    • Report this content
    • Vidi retejon en la legilo
    • Manage subscriptions
    • Maletendi ĉi tiun breton