Feliĉan tagon de virinoj al ni! Kompreneble vi povas pensi: sed Stela, tio ja pasis antaŭ 3 semajnoj, vi nur ne ĝisdatigis vian blogon intertempe. Jes, tio estas vero, sed la ideoj neniam ĉesas svarmi en miaj kapoj rilate al projektoj, artikoloj (vidu la sekvan Kontakton, vi trovos ion de mi en ĝi – espereble), novaj podkastoj, intervjuoj kaj pliaj kreativaj aventuroj. Do, nur pro tio, ĉar mi lasas la ideojn iom kreski en mia kapo, tio ne signifas, ke mi ne aktive okupiĝas pri nia movado alie(l). Legi plu →
Finfine estas ia konkurso kaj publika interesiĝo rilate al tio kiu gajnos la rajton organizi IJK-on en 2019! Ĉu vi scias ke ekde kiom longe tio ne vere okazis? Jes, venas pluraj ofertoj kaj kandidatiĝoj kutime, sed ofte oni scias, ke ili aŭ estas malseriozaj, aŭ klare ne sufiĉe spertaj teamoj volas fari la laboregon de la organizado. En la pasintaj jaroj unuopaj kandidatiĝoj venis de tiuj, kiuj estas tre proksime al TEJO, do minimume en la estraro iel ligita al la vere ena cirklo de tiu parto de la movado pri kiu plej multe da homoj eĉ tute ne komprenas kial gravas… aŭ kio entute okazas kaj rezultas el la laboro de TEJO. Nur la IJK estas klare ligita de jaroj al la organizo kiel ĝia plej granda renkontiĝo. Teorie la plej granda en la mondo. Tamen, se ni rigardas la statistikojn plurfoje aliaj junularaj renkontiĝoj estis pli grandaj ol la IJK. Kio montras la malbonan organizadon de la renkontiĝo. Ĝi ja devus altiri la plej altnombran partoprenantaron sendepende de tio kie ĝi okazas en la mondo. Esperanto-parolantoj ja estas ĉie. La allogo de TEJO devus montriĝi ĉie. Legi plu →
..ankaŭ PS. Mi nostalgiemas. Relative ofte. Mi ja estas Esperantisto. Do, bone, sed tio okazis iom pli intense pasintsemajne, ĉar mi estis hejme. Intence mi komencis ekserĉi fotojn por vidi, ĉu mi trovas ion ajn rilate al tio, kiam mi organizis eventojn. Serĉadis por povi montri kelkajn interesajn fotojn pri la gravaj momentoj de organizado. Sed mi ne vere trovis ion interesan, eble eĉ ne sufiĉe dediĉite serĉis… Tamen multege da bonaj memoroj estis sur tiuj paperaj fotoj.
Mi abunde havis tempon Esperantumi, renkonti por kunsido la junulojn, kaj ankaŭ distri apud biero kun ĉiu kelkajn tagojn poste. La aŭtuno ĉiam rapide alvenas post la somero. Tio ankaŭ trafas min, ke antaŭ jaro ĉirkaŭ tiu tempo mi retranslokiĝis al Nederlando kaj komencis eklabori por TEJO. Nekredeble, ke jam jaro pasis! Mi nur esperas, ke aferoj evoluas en la movado, sed bedaŭrinde mi ne vere vidas tiel. Legi plu →
Miaj blogeroj kutime estas tre longaj. Kekfoje eble tro? Mi ne scias. Mi ŝatas preni la tempon kaj la spacon por bone priskribi, klarigi problemojn, vidpunktojn, aŭ en intervjuoj demandi ĉion kion mi volas, kaj ne mallongigi respondojn – donante spacon ankaŭ por la pensmaniero de la intervjuatoj. Do, por iom balanci tion, mi decidis skribi vere mallongajn kaj utilajn konsilojn en mia blogo. Kion mi probable pilaboros pli longe ankaŭ en miaj podkastoj. 🙂
Venu ĝenerala konsilo por vi de Aleks: “konatiĝu kun la lokaj grupoj, landaj asocioj, TEJO aŭ UEA. Estas multe da lokoj kie oni estas helpemaj. Se vi volas helpi ĉiam estas ebleco labori, kaj per tio vi povas havi belan sperton kaj tio helpas la movadon.” – Li mem redaktis IKU-n, la revuon, kiu enhavas ĉiujn sciencajn prelegojn de la Kongreso. Tiel kunlaboris kun scienculoj kaj profunde inspiriĝis de ilia laboro. Laŭ Aleks, se oni ne scias, ke oni bezonas homojn, tiam oni maltrafas tiujn okazaĵojn. “Se vi volas helpi, diru, kion vi volas fari, kaj vi trovos por vi lokon en la movado, povos labori per Esperanto kaj tio estos mirinda sperto por vi.”
Nun mi finfine devus esti ĝoja. La libreto pretas, ili estas en Roterdamo, la larĝa publiko povas ĝin ekhavi, uzi kaj revigligi la komunumon de Pasporta Servo.
Kaj ne. Mi estas tiom nesatigebla persono. Nur mi simple ne komprenas. Mi ne komprenas kial ne eblas havi iun klaran solvon por kunlaboro? Mi komprenas, ke la laboro de Pasporta Servo estas tro por unu persono. Tial ni laboras en teamo. Ankaŭ tion mi komprenas, ke se projekto sukcesas ĉiam alvenas kritikoj, komentoj kaj enviaj personoj. Ne estas mia unua projekto en Esperantujo… Kritikoj povas alveni de tiuj, kiuj antaŭe devintus finfari la libreton, sed mem ne sukcesis kunmeti la adresoliston. Tiuj, kiuj ne komprenas kiel libreto en 2017 povas servi la Esperanto-komunumon. Tiuj, kiuj ne komprenas kial Pasporta Servo entute ekzistas, se estas aliaj pli bonaj kaj grandaj retejoj kun la sama oferto. (Ne, ne estas aliaj retejoj anstataŭ PS. Mi povas al vi diri, ili ne servas la saman publikon kun la samaj kriterioj kaj promesoj.) Legi plu →
Mi, kiu kritikas TEJO-n tagnokte decidis labori por ĝi. Kial? Fakte, mi ĉiam volis labori profesie por Esperanto. Ne por ĉiam kaj ne dum jardekoj, nur provi iomete. Vidi, kiel tio teorie povus ŝanĝi mian sintenon al la Esperanto-movado, al mia esperantisteco (kio tio estas entute?) kaj mia opinio pri TEJO. Aspektas tiel, ke tiuj ideoj eniri kampojn kiujn mi antaŭe kritikis de ekstere estas io, kio motivas min.
Mi jam laboris pri Esperanto, dum jaroj instruis ĝin al homoj, kiuj bezonis pasi ekzamenojn, sed tio tamen ne estas la sama afero. TEJO ja devas esti almenaŭ unu el la centroj, se ne la centro de la movado por junaj E-parolantoj kaj labori por ĝi devas doni al mi pliajn ideojn pri la stato de la movado.
Verdire mi ne sufiĉe bone vidis la laboron de TEJO antaŭe. Ĝuste pro tio mi decidis provi ricevi postenon kiel merkatikisto. Mi vidis tion, ke mi ne sufiĉe bone komprenas la agadon de TEJO, kaj decidis, ke povus labori pri tio. Mi certis, ke la organizo faras pli ol ĝi sukcesas montri, kaj ke estas aliaj aferoj al kiu ankaŭ indas porti pli da atento, kiel la agado de la Landaj Sekcioj. Tiu kampo gravas por mi, ĉar mi ĝis nun vidis la laboron de TEJO tra estante membro de landa sekcio, nome de HEJ, la Hungara Esperanto-Junularo.
Do, kion mi faras nuntempe? Plej ofte mi decidas kio estas afiŝita en la sociaj retejoj de TEJO. Sed tio evidente ne estas tiom facile ol vi pensas. Unue, mi devis analizi kaj vidi la aktivecon en tiuj kampoj por vidi kion uzi kaj kion prefere ĉesi uzi. Nun por TEJO estas facile, ke mi estas dungite kaj povas influi tiujn kampojn, sed mia tasko klare estos fari strategion, kiu povos helpi al la TEJO-volontuloj en la Centra Oficejo en Roterdamo kaj evidente ankaŭ la TEJO-estraranoj rilate al komunikado.
Mi ankaŭ proponos ŝanĝojn al la retejo de TEJO kaj helpos pri pli efike varbi kaj ĝenerale informi. Ni vidu kiel tio sukcesos. Momente la nombroj montras plian interesiĝon kaj la respondoj estas bonaj. Evidente nun se mi komencos skribi sekretojn kaj enajn klaĉojn mi rapidege estos maldungita.
Tamen tiom mi povas diri, ke internacie labori uzante nur la reton, kaj tiel agordi la laboron estas vere malfacila procezo, kaj mi ofte malpaciencas. Ankaŭ pro tio ĉar ni laboras en malsamaj tempoj dum la tago kaj la semajno. Sed mi jam nun povas diri, ke se vi havas ajnan demandon, proponon aŭ kritikon ne hezitu skribi al mi!
Novembro estas la monato kiam kutime nenio interesa okazas, la fino de aŭtuno, grizeco antaŭ la lumplena decembro. Ĉi jare tamen io estas en la aero! Aspektas tiel, ke post plurjara malrapida morto de la Pasporta Servo ni finfine ekhavos ankoraŭ ĉi monate la retan version de la fama kaj amata libro. Tio estas unu el inter la malmultaj projektoj en Esperantujo, kiu vere interesas la homojn, kaj la ĝenerala publiko deziras rehavi PS-on, ĉar malgraŭ la ekzisto de multaj similaj retejoj, tiuj ne donas la saman sperton de gastigado. Antaŭ la lanĉo mi demandis la ĉefprogramiston, Baptiste Darthenay (Batisteo), pri la projekto.
SĈNK: Kiel vi aliĝis al Pasporta Servo? Kial vi volis partopreni en la relanĉado de tiu ĉi projekto?
Baptiste Darthenay: Estis en aprilo ĉi jare. Mi vidis, ke Roy (McCoy) estis nomumita kiel respondeculo de tiu ĉi projekto. Vidante tion, mi pensis, mi havas iomete da tempo, ke eble mi povus aliĝi helpi. Se dum jaroj neniu povis fari belaspektan faciluzeblan retejon, kial mi ne provu? Do, mi skribis al li, kaj li invitis min al la dissendolisto (ambaŭ de la retejo kaj la libreto) por la organizado de nova PS.
SĈNK: Kio ekzakte estas via tasko? Kion vi faras por PS?
BD: Mia tasko estas nur la programado de la retejo. Do, ke la retejo estu uzebla por ĉiuj homoj kaj ankaŭ por la organizantoj, kiuj kontrolas la datumojn.
SĈNK: Kiel statas nun la projekto? Mi legis, ke ĝi estos relanĉita post du semajnoj, aŭ nepre ankoraŭ en novembro. Kiom da elcentoj estas de la laboro, kiu ankoraŭ mankas?
BD: Povus esti lanĉita jam nun, sed la laboro kiam mi pensas pri la retejo eĉ ne estos preta ĝis la lanĉo, mankos la granda mapo kaj kelkaj detaloj. La programado ne haltos je la publikigo de la retejo. La granda laboro estis enmeti la datumojn de la drupala retejo al la nova, dĵanga retejo kaj tio estis malfacila afero, sed fine sukcesis. Nun mi laboras por ke ĉio estu pli uzamikeca.
SĈNK: Do, kiu faris tion? Ĉu vi aŭ fakte, kiom da homoj vi dirus, ke laboras por la PS? Unue por la retejo, kaj poste mi supozas, ke ankaŭ por la libro sekvos. Ĉu vi programas sole?
BD: Pri la programado estas helpantoj: unue estis Manuel Ortega, kiu helpis meti la programon sur la retejon, sed post la somero li malaperis, mi aŭdis, ke li translokiĝis, do mi pensas, ke pro personaj kialoj li ne povas plu kontribui nuntempe. Mi esperas ke li reaktiviĝos ĉar mi ŝategis labori kun li. Ankaŭ estas amiko mia, kiu estas franco, vivanta en Anglio, neesperantisto, kiu multe helpis, proksimume 20%-ojn, ĉefe por la aspekta parto de la retejo.
Pri la datumoj kaj la libreto la kunordigadon faras Roy, plejparte li laboras pri la kontrolado de la datumoj, respondas al multege da retpoŝtoj, kiujn la PS-teamo ricevas. Ankaŭ estas Christine & Lars, Alex Baudry, Richard, Alekĉjo kaj Veronika Poór helpas pri la testado de la retejo, mi esperas, ke mi neniun forgesis mencii, la aliaj nur babiladis. Ankaŭ Joop helpas pri la teĥnikaĵoj kun la servilo. Tiu servilo, kiu momente ne funkcias, bedaŭrinde.
SĈNK: Kie estas TEJO en la tuta laboro? Ĵus aperis antaŭ unu tago artikolo en sufiĉe granda ĵurnalo en la angla, kaj mi pensas, ke tio alportos pli grandan interesiĝon aŭ ekkonadon pri la PS almenaŭ por la usonanoj komence. Do, tie estis klare menciite, ke tio estas la projekto de TEJO, sed ĝis nun mi ankoraŭ tute ne komprenas kiel TEJO estas en la tuta projekto. Originale PS estas unu el la taskoj de TEJO. Vi diras, ke la servilo ne funkcias. Do ĉu tio estas la zorgo de TEJO, ekzemple?
BD: Kiu estas TEJO? (ridoj) Pri la servilo estas volontuloj, ne nepre la volontuloj de TEJO. Ankaŭ ĉefe nuntempe Manuel, Joop, estas Piotrek ankaŭ, kaj ili uzas la servilon por la retejo, ekzemple por la germana IJK la sekvan jaron. Fakte, sur tiu servilo estas multe da retejoj: tiu paĝo de IJK, la pasinta PS, la nuna PS, kaj ankaŭ internaj iloj por TEJO. Kaj kompreneble la nova kaj malnova retejo de TEJO. Do la servilo ploras nuntempe.
SĈNK: Ankaŭ la retpaĝo de TEJO ne funkcias de kelkaj tagoj.
BD: Do estas la tuta servilo, kiu paneas. Joop, kaj mi ankaŭ pensas, ke tio estas pro la ĉefretejo de TEJO en drupalo kiu kaŭzas la problemon.
SĈNK: Kiel vi klargius, kio estas la diferenco inter la drupala kaj la dĵanga-pitona versio de PS? Mi scias, ke multaj homoj ne komprenis, kial vi volas nepre ŝanĝi la programan lingvon. Kaj se jam ekzistis drupala versio, kial vi volis tiom fervore uzi ion alian kaj reprogrami la tuton prefere? Kiel vi konvinkis la homojn por la ŝanĝo?
BD: Fakte, unuflanke mi konas neniun, kiu ŝatas drupalon uzi. Estas kelkaj kiuj laboras profesie kun ĝi, sed neniu ŝatas uzi ĝin, nek la administrantoj, nek la uzantoj vere. Mi volis fari ion por PS, do mi volis uzi, kion mi konas plej bone. La alia afero estas, oni komencis la retejon en 2009, kaj ekde tiam estis problemoj kun ĝi, ankaŭ kun la eldonaĵo de la libro. Do, mi neniam vidis la daŭrigon kun drupalo kiel solvo. Fine, la grandeco de la drupala datumbazo estas 180 MB kaj de la dĵanga versio tio estas 750 kB. Tio estas 245 foje pli malgranda kaj evidente tio rezultas en multe malpli da problemoj kun ajna servilo.
SĈNK: Ĉu vi ne timas, ke homoj ne povos daŭrigi vian laboron, se vi ne plu volas/povas fari, aŭ mortas hazarde? Tamen homoj konis ĝis nun unu sistemon, poste vi venas kaj ŝanĝas ĝin.
BD: Ja estas pli da Esperantaj drupalistoj ol dĵanguloj, kaj estas risko. Sed ĝuste pro tio mi programas en la angla kaj poste tradukas al Esperanto. Tiel eksteruloj povus daŭrigi la laboron, se bezonatas. Kaj mi ŝatus disvolvigi la programadon en dĵango, en la gikaj Esperanto-rondoj.
SĈNK: Ĝis nun kio estis la plej granda/grava kritiko kiun vi ricevis rilate al PS? Evidente, ĝi estas tre pasia temo de Esperantistoj, preskaŭ ĉiu havas iun historieton pri ĝi. Homojn interesas tiu ĉi projekto. Multajn ili prifajfas, sed pri tiu ĉi ili tamen atentas, kaj sufiĉe malpaciencas supozeble pro la plurjara malsukceso de la retejo, kaj neaperado de la libro.
BD: Malfacilas konvinki la homojn, ke dum jaroj estis fuŝa projekto, kaj nun estas alia homo, mi, kiu faras ion novan, kaj tio funkcios finfine! Nuntempe mi ŝatus diri, ke ja funkcias, iru testi, rigardu ĉe la servilo, sed nun la servilo ne funkcias momente. Do eĉ pli malfacilas konvinki la homojn! La homoj ŝatas la projekton, volonte donas ideojn, kiel plibonigi ĝin. Mi estis inter tiuj homoj antaŭe, kaj nun mi agas por PS. Ankaŭ estas tiuj homoj, kiuj pensas, ke pro airbnb, couchsurfing aŭ bewelcome, ne plu indas fari tiun verdan projekton. Ke prefere ni konservu la forton por aliaj projektoj.
SĈNK: Kio okazos per la libro? Ĉu nun, se jam funkcios la retpaĝo, vi havas kaj kontrolis la datumojn, ĉu estos facile tiel printi/aperigi la libran version aŭ ĉu tio estos denove iu granda projekto por la futuro?
BD: Estas projekto. Fakte, mi ne vere scias, kion oni devas fari por la libro. Mi scias, ke unuflanke bezonatas kelkaj mapoj por ĝi. Aliflanke pri la datenoj, mi havos rolon en tiu parto por eksporti ilin en bona formato por Roy, kiu respondecas pri tio.
SĈNK: Evidente estas alia sento trafoliumi libron ol rigardi retpaĝon. Ĉu vi devis aŭ decidis ŝanĝi ion ajn de la libro rilate al la retpaĝo pro malnovstileco aŭ neuzeblaĵoj? Aŭ ĉu vi havas la saman version nur en la reto?
BD: Fakte, ne estas la sama versio. Pri la datenoj estas kelkaj diferencoj, sed nur detaloj: nun estas aldonebla pli ol tri kunloĝantoj, ne estas nur la naskiĝjaro, sed vi povas enmenti vian naskiĝtagon. Oni ankaŭ povas doni pli ol unu loĝejon.
SĈNK: Do al unu persono, se apartenas pluraj loĝejoj, aŭ havas ankaŭ someran domon, oni povas ankaŭ tion enmeti. Brile! Kaj vi parolis pri retejo kaj poste pri la libro, ĉu vi provos uzi la novajn teĥnologiojn? Ĉu la retpaĝo estos bone uzebla sur saĝa telefono, ĉu estas plano fari PS-aplikaĵon por vere tutmodernigi PS-on? La libro estas tre tradicia kaj kara afero por ni diru, iom pli maljunaj Esperantistoj, sed tamen junuloj/novuloj tuj rigardus, ĉu ekzistas aplikaĵo. Ĉu estas planoj evolui en tiu direkton?
BD: Pri aparta aplikaĵo ankoraŭ ne. Mi aŭdis, ke kelkaj brazilanoj, kiu spertas pri tio volus/volis kunlabori, sed mi ne plu aŭdis pri ili. Tio estus ankaŭ pli da laboro por mi kaj por la retejo. Ĝi ne nur estas retejo, sed fakte datumbazo, do la aplikaĵo bezonas „babili” kun la datumbazo, sed eblas uzi la retejon sur saĝaj telefonoj estas bela sur tiuj aparatoj.
SĈNK: Se vi provas kunkalkuli kiom da tempo vi laboris ĝis nun por PS, ne nepre horojn, sed kiom da tagoj vi dediĉis al tiu projekto? Vi komencis envolviĝi en la retlisto en aprilo, sed kiam vi fakte komencis la programadon de la kerno?
BD: Ekde septembro. Mi havas plentempan laboron apude, do mi nur povis labori vespere kaj semajnfine. Kompreneble mi forprenis multe da tempo ankaŭ de mia persona vivo por PS. Du kaj duon monatojn proksimume entute.
SĈNK: Ĉu vi ricevos monon por via laboro? Mi komprenas, ke oni volontulas, sed tamen tio estas vere multe da tempo kaj kono kiun vi donas. Ĉu temis pri tio, ke vi ricevus monon, eĉ se simbolan? Klare ne tiom, kiom vi estas pagata normale kaj tamen estas la laboro de la aliaj ankaŭ. Ĉu estas interkonsento pri tio aŭ io simile?
BD: Interkonsento ne estas, tamen en 2012 estis decido pri buĝeto, mi ne konas la sumon, sed eble ĉ. 1000 eŭroj por la riparo de la retpaĝo de PS. Kompare al la 100 000 de UEA por sia retejo…
SĈNK: Sed vi ne scias ekzakte. Do, kiu estas la TEJO-kunordiganto de la afero? Tamen temas pri TEJO-projekto, kaj buĝeto de TEJO. Ĉu kontribuas per diskonigo, tempo, ajna informo pri tiuj aferoj? Fine tio ne estos „la projekto de Baptiste”, sed eniros la publikon kiel la projekto de TEJO.
BD: Eble estos konata kiel la projekto de Roy! (ridoj) Fakte mi ne vere scias, mi nur scias, ke interesiĝas pri la projekto LukiZ kaj Veronika, kiuj estas en la TEJO-estraro. Krom tio mi aŭdis, ke Pawel estis la respondeculo, sed ne respondis dum monatoj pri tio, do eblas, ke tio tute ne aktualas plu. Iu devus klarigi al mi, ĉar mi tute ne scias.
SĈNK: Do, iomete pri vi: ĉu vi havas aliajn amprojektojn en Esperantujo? Vi jam laboras pri PS pli ol duonjaron. Ĉu faras ankaŭ ion alian krom tiu granda laboro por PS?
BD: Fakte jes, mi komencis tiun projekton en januaro, sed haltis pro PS: estas esperant.io. Temas pri bela mapo, kiu kolektas la Esperantajn renkontiĝojn tutmonde. Restas multe da laboro, mi havas multajn ideojn por disvolvigi. Mi esperas ke iam TEJO akceptos tiun projekton kiel la sia.
SĈNK: Fine, kiun mesaĝon vi havas por tiuj, kiuj jam tre atendas la PS-on?
BD: Mi povintus diri: BALDAŬ! Sed tio signifas nenion en Esperantujo… Mi vere tre atendas viajn reagojn pri kion ni faras. Kontaktu min @batisteo aŭ retletere.
SĈNK: Dankon por la intervjuo kaj bonan laboron al la teamo!
Restas nur kelkaj tagoj kaj espereble tradicia parto de Esperantujo retroviĝos unue rete kaj poste ankaŭ en niaj dorsosakoj!