• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: vivo

Pli profunde pri aferoj kiuj estas la vivo

17 mardo aŭg 2021

Posted by Stela in esperanto

≈ Komenti

Etikedoj

babiladoj, Budapeŝto, INK, literaturo, noveloj, poemoj, somero, verkado, vivo

Mi ne povas haltigi la rapidan moviĝon de io malseka sur la ena parto de mia brako. Ĝi ekiras de mia akselo kaj haltas apud mia kubuto. Mi observas la grandecon de la guto. Mi ne ĉesas ŝviti ekde tagoj estas tiom varme. Estas dimanĉo, 36 gradoj ekstere, la aero ne moviĝas, malfermi la fenestrojn estas vane. Mi legas poemojn sur la ekrano de mia komputilo en la varmega apartamento. Mi notas kiujn mi tre ŝatas, kiujn mi ne aparte sentas fortajn, kaj tiujn kiuj iel balancas je la limo de la du. Ĉu reverkado helpus, aŭ forĵetado estas la solvo? Mi ankoraŭ neniam helpis redakti poemlibron, do mi ne scias kiel la tuto funkcias, simple sekvas miajn instinktojn.

Post kelkaj minutoj mi havas kunsidon kun la poeto, kiu petas mian opinion pri la tria parto de la trilogio kiun li verkis dum la pandemio. La duan li ĵus sendis al la presejo. Mi subite ricevis ĝin en miaj mesaĝoj post mi komentis pri la unua kolekto, kiun mi ricevis kiel donaco kiam ni renkontiĝis la unuan fojon. Kaj nun laŭ tiuj spertoj mi donos opinion pri la tria.

Mi mencias al li, ke fakte mi ne ŝatas poemojn. Aŭ ne aparte ŝatis en la pasinteco, kaj ke mia magistra diplomiĝo komenciĝis per tiu ĉi vidpunkto. Li pensas, ke mi ŝercas. Mi estas tutserioza, kaj pretas ĵuri je mia vero.

Ni alvokas unu la alian per enŝaltitaj kameraoj. Ni aperas unu al la alia en la bildo: li sidas en mallumo en longmanika, blanka ĉemizo. Mi vidas mian ŝvitantan vizaĝon kaj kompare al li mi aspektas nuda en mia bankostumo. Mi rapide pripensas surmeti ion, sed mia vizaĝo komencas ŝviti eĉ pli je nur la penso de aldona tavolo. Iom sentas min strange, sed kion fari, ni diskutos tiel.

Estas amuze rememori, ke ni loĝas duonhoran promenadon for unu de la alia. La vetero same varmas ĉe li. Kvara etaĝo, 11-a distrikto, Budapeŝto, sama horzono, klimato kaj atmosfero.

Ĉu ek? Kiel ni faru tion? Mi havas mian liston, sed miaj notoj iĝis terure konfuzaj. Ni komencu per la unua poemo. Bone. Ni unu post la alia diras kiun ni ŝatas, kiun ne tiom, kritikas, interkonsentas, diskutas, provas atenti pri la reagoj, ne interrompi aŭ konvinki unu la alian, ĉefe diskutas per poemoj, emocioj, kaj literaturo dum horo kaj duono. Estas intima, kurioza, kortuŝa babilado en kiu ni enprofundiĝas en delikataj detaloj de niaj vivoj.

–

Tiajn spertojn mi ekhavas kvazaŭ subite, ekde kiam mi decidis remalfermi mian koron al verkado, legado kaj homoj, kiuj ankaŭ obstine kredas je la bezono de arto.

Mi nuntempe komunikas per noveloj kaj poemoj. Se iu parolas pri poemo, mi rememoras novelon. Se iu mencias bonan tradukon, mi rememoras subite kiun novelon mi volonte tradukus. Mi ne nur mencias novelon, sed tuj sendas ĝin al la persono, responde ricevas ligilon de la alia al poemo, ni diskutas pri la verkisto, la tempo en kiu vivis kaj kiel tio ĉio ligiĝas al hodiaŭ. Mi ekrememoras linion el alia poemo, serĉas en la reto, laŭtlegas al mi mem aŭ aŭskultas version de iu alia en jutubo kaj observas kion mi sentas.

Tiel povas esti, ke unu invitas min partopreni en konkurso, informas min pri eblecoj, prezentas min al sia amiko, ni ekamikiĝas, mi ricevas senpage poemlibron, oni petas mian opinion, mi legas pli kaj pli, paralele, rekomencante, aldonante al mia abunda listo, babiladas pli interese, pli profunde pri aferoj kiuj estas la vivo.

Intertempe en mia profesia vivo tio ĉio helpas. Jam estas en la plena antaŭprepara fazo de la aŭtunaj verksesioj, pretiĝas la nova paĝo, logotipo, tekstoj, ideoj kaj administrindaĵoj por lanĉi la daŭrigon de io, kio komenciĝis dum la INK-konkurso: la fakto, ke homoj volas verki, kaj bezonas komunumon. Do, se tio interesas vin mi baldaŭ rakontos pli pri la detaloj.

Native Esperanto Speaker – Esperanto, A Natural Language (Part 2)

13 mardo feb 2018

Posted by Stela in esperanto

≈ 9 komentoj

Etikedoj

denaskulo, english, experiences, family, languages, life, native speaker, vivo

Hello, and welcome back! This is the second part of my series about what it is like to be a native Esperanto speaker. Just to get you into the mood I start with two little gems: I am so native that I started walking during an Esperanto event, and even my first word was in Esperanto: vidu! As the tram was passing by I pointed at it and said: look! So, let’s dive in and entangle even further the sometimes challenging relationships of what languages I use and with whom.

As established in the previous blog post, my father was French, and my mother is Hungarian. It made sense to them that when we are together, we would all speak a language that everyone understands. My father never learned Hungarian – if you are unfamiliar with it, Hungarian is considered to be one of the most difficult languages to learn. My sister was not a native Esperanto speaker. How is that possible? Legi plu →

Native Esperanto Speaker – The Jubilee Child (part 1)

04 dimanĉo feb 2018

Posted by Stela in esperanto

≈ 16 komentoj

Etikedoj

denaskulo, experiences, family, languages, life, native speaker, vivo

Hello! Probably you have found this article by looking for experiences of native Esperanto speakers. Or you were just interested whether they exist at all. Maybe, you have seen this video online that has also me in it or you tumbled into the reddit AMA several of us did a few years ago. You googled me and ended up here. Less likely you read my story in the Subcultures comic book about Esperanto by Dan Mazur or the one by Daniel Tammet. Now you are here, and welcome! You are on a blog that is about the Esperanto-community. All the other articles are in Esperanto, because I write about ourselves for ourselves. It is a reflection of my experiences, what I see and also commentary on the topics and events in the Esperanto world.

I am making an exception here to post a few articles in English, because I see the need to explain a few things about native Esperanto speakers. I see many things that are not true, many people are in disbelief that we do exist. So I am here to just tell you about what the experiences of native speakers are like. The truth is what we natives have most in common is that we are all different. We do not share the same stories. Our parents did not decide to teach us Esperanto for the same reason. We do not even talk the same amount, or to the same parents, or in the same situations in our daily lives at all. Honestly, all our stories are very different. The backgrounds, the cultures, the countries, the other languages we speak, I mean literally I cannot think of anything that makes us a group to an outsider apart from the language we share. My mom disagrees, she thinks that we natives were all born into intellectual families. She might be right, I don’t know.

Legi plu →

Denaskaj rakontetoj

29 lundo jan 2018

Posted by Stela in esperanto

≈ 1 komento

Etikedoj

Daniel Tammet, denaskulo, vivo

pagxo112

El la libro de Daniel Tammet

“Paĝo 112.”

“Kio?”

“Cent dek du.”

“Ĉu vere?”- demandas mi kun hezito en la voĉo foliumante la libron.

Jes, tie estas mia nomo: Stela, sociologue… La libron aĉetis mia edzo dum ni pasigis semajnfinon en Parizo. Li nepre volis viziti librovendejon. Mi surpriziĝis. Mi tute forgesis pri la libro, malgraŭ la longaj intervjuoj, kaj poste mia reciprokita peto: la sukceso intervjui Daniel post kiam ni finis la laboron kun mia historio.

Kiam mi ankoraŭ havis mian antaŭan facebook-konton kelkfoje mi skribis denaskajn historietojn. Ili montris kiajn demandojn aŭ reagojn ricevas tiuj personoj kiuj estas denaskaj Esperanto-parolantoj. Kutime amuzaj aferoj okazis/as al mi, ofte mi devas klarigi, ke ja mia vivo kiel denaskulo ekzistas, jes, tio estas vera afero. Kelkfoje okazis interesaj intervjuetoj, babiladoj, sed vere malofte tiaj, kiuj profunde tuŝis min.

Sed se iu mencias al mi iam ajn mian patron tio certe tuj iras al mia koro.

Legi plu →

La brava knabino – IJS – mia vivo (parto 3)

13 vendredo okt 2017

Posted by Stela in esperanto

≈ 1 komento

Etikedoj

ijs, perforto, vivo, ĉikonado

Averto: perforto, ĉikonado, mistraktado

Estis preskaŭ la novjaro en 2009. La 30-an de decembro mi staris en la banĉambro kun malseka hararo dum la 1-a JES en Zakopane kaj bezonis harsekigilon. La knabino apud mi diris, ke ŝi volonte pruntedonos la sian, mi simple reportu post uzado al ŝia ĉambro. Mi devis rapidi, ĉar mia panjo havas sian naskiĝtagon la 31-an de decembro. Amikoj atendis min, ĉar ili promesis iri kun mi al la urbo por trovi ajnan torton por donaci al ŝi tuj post noktomezo. Mi ŝatis tiun tradicion, mi pensis, ke estas gaje festi kvazaŭ alian noktomezon antaŭ la “vera”. Estas magie, kiam vi sentas, ke la nova jaro jam rapide alvenas kaj ĉiu havas tiun ekscititan atendon, ke eble la sekva jaro estos pli bona, aŭ eĉ pli bona ol la pasinta jaro. Oni prepariĝas kune por la festo, ornamas la ejon, kaj komencas jam frue festi, se estas partoprenantoj de foraj landoj, kiel Japanio.

Sed anstataŭ pensi pri tio – miaj haroj malrapide sekiĝis – tiutempe mi havis longan kaj artefarite buklan hararon. Mi nervoze rapidis al la ĉambro kaj konstatis, ke la gepatroj de tiu knabino estis Ĵomart kaj Nataŝa. Mi ne vere forgesis tion, sed iel dum la hastado mi surprize remalkovris tiun fakton. Mi sentis daŭre la honton rilate al ili. Kiam mi komencis klarigi, ke Carina pruntedonis tiun harsekigilon kaj mi nur deziras redoni, kaj dankon, mi tre dankemas, kaj jen… Tiam Ĵomart rigardis pli bone min: kaj demandis: “kio estas via nomo?” “Mi estas Stela. Ni jam renkontiĝis antaŭe, estas en ordo, ke vi ne rememoras min, vi ja renkontas multe da homoj.” Li rigardis mian vizaĝon eĉ pli profunde: “ĉu vi estas tiu brava knabino?” Legi plu →

IJS – mia vivo (parto 2)

16 merkredo aŭg 2017

Posted by Stela in esperanto

≈ 1 komento

Etikedoj

ijs, vivo

Mi komencis pripensi la daŭrigon de la historio inter mi kaj IJS, kaj relegante la pasintan blogeron mi denove konstatis kiom multe donis la kreativeco de nia renkontiĝo al la resto de la junulara Esperanto-movado. Tiom da ideoj, kiujn ni komencis, per kiuj ni eksperimentis oni transprenis por aliaj eventoj, kaj mi ĉiam ĝojas vidi tion. Tamen, estas unu afero transpreni programerojn, tradiciojn kaj alia afero estas liveri ilin. Sed la moralo daŭre restas, ke indas esti kreativa, indas trovi novajn vojojn, kaj perspektivojn.

Mi vere ŝatas, ke ni ne ĉiam volis la samon fari, se io ne funkciis, ni ne persistis. Almenaŭ en la nuna teamo estas tiel. Kaj sidiĝi post la renkontiĝoj estis ĉiam grava parto de la proceso. Mi pensas, ke unu el la plej bonaj signoj de la kvalito de via organiza teamo estas ke ĉu vi kapablas sidi kune post la renkontiĝo. Se tio estas facile, tiam vi bone fartis kune. Se malfacile, tiam eĉ se malbone funkciis dum la renkontiĝo, vi tamen provas prilabori la sentojn, pripensi kio okazis, kaj tamen lerni por la futuro. Se tute ne okazas komuna resumo, aŭ pene nur post longa tempo, tiam klare io tiom fuŝis, ke vi aŭ devos tre multe labori por fiksi la situacion, aŭ decidi ne plu kunlabori. Kelkfoje vi provas, sed simple ne funkcias.

Por mi interesa afero estas, ke ĉiu renkontiĝo kunportas kun si novan teamon. Legi plu →

IJS – mia vivo (parto 1)

12 sabato aŭg 2017

Posted by Stela in esperanto

≈ 2 komentoj

Etikedoj

ijs, vivo

Se mi skribus biografion pri mia vivo supozeble tiu titolo estus unu el la eblecoj. Hodiaŭ estas la fino de IJS, la semajno, kiun mi preskaŭ ĉiam partoprenis ekde kiam mi estis 7 jara. Jes, ekde tiom juna aĝo. Oni scias pri IJS, ke malgraŭ tio, ke en la nomo estas junulara, la etoso ĉiam estis pli familieca, kun sufiĉe vastaj aĝkategorioj. Kaj tio ankaŭ signifas, ke de juna aĝo mi estis bonvena. Mi tute ne scias kial mia patrino volis partopreni ĝin, kaj kiel tio okazis, sed fine inter 1994 kaj 2017 mi partoprenis 17 IJS-ojn. Supozeble iel rilatas al tio, ke mia patro mortis en 1993, kaj ni ne povis kune vojaĝi plu eksterlanden – inter alie pro financaj kialoj. Do, certe ni ne planis vojaĝi al la UK, kiu okazis ekster Eŭropo tiam, koincide ankaŭ en Seulo, kiel ĉi jare.

Mi rememoras la jarojn laŭ tio, kie okazis la IJS, kaj kiel mi sentis min tiam. Ĉu estis bona aŭ malfacila jaro? Ĉu mi fartis kuraĝe, inspirite en la lernejo, ĉu mi laboris, estis studento? Kiel estis la vivo? Mi certas, ke ekzistas aliaj denaskuloj krom mi kiuj kalkulas siajn vivojn laŭ E-renkontiĝoj. Eble REF-oj, aŭ IS-oj, UK-oj, IF-oj, IIK-oj, ajna kunveno, kies ĉiu jara atendita alveno diktis la ritmon de la jaro. Almenaŭ la junecon. Tial por mi estas tre emocia ne povi partopreni IJS-on ĉi jare. Ja ne estas la unua fojo, kiam mi ne estas tie, sed jes la unua, kiam vere emocie tro tuŝas min. Mi estas 30 jara, do, mi volis, ke tiu renkontiĝo estu la lasta kiun mi partoprenas kun tiu ĉi organiza teamo, mi ankoraŭ aparteninta al la “junula” kategorio. Legi plu →

Stela

Lastaj artikoloj

  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero
  • Mi donas al vi la stafeton. Kaptu ĝin!
  • Jarfina kurado
  • Hasta monatĵurnalo de lastminuta verkanto
  • Kaj la magio okazis la 11-an tagon

Pri tio pepas Stela

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Kvazaŭ la maratono ne estintus granda laboro ĉe @bobelarto Jam de semajnoj ni antaŭpreparas nian sekvan eventon:… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @SenlokeOrg Mi tre bone scias tion. Homoj pigras organizi renkontiĝojn por si mem. 6 days ago
  • Verdire mi ne scias kio estas la bona reago aŭ organiza maniero forigi maljunulojn sen soni tre drasta pri miaj ideoj. 6 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado bobelarto brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea uk verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2023/03/29/mul… 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Aliĝi al 1.195 aliaj abonantoj

Blogo ĉe WordPress.com.

Privateco kaj kuketoj: Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por ekscii pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 90 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Registriĝi
    • Ensaluti
    • Raporti ĉi tiun enhavon
    • Vidi retejon en la legilo
    • Administri abonojn
    • Maletendi ĉi tiun breton
 

Ŝargas komentojn...