Etikedoj
abituro, aktivado, Espéranto France, intervjuo, sociaj retoj, tvitero, uea
Se vi uzas tviteron en Esperanto, vi konas lin. Tiom simple. Li estas la aktivulo, kiu konstante engaĝiĝas kun interesiĝantoj de Esperanto – kun novuloj kaj spertuloj – por vigligi la movadon per pepoj. Li trovas la ĵusfinantajn Duolingo-kursanojn, la plej novajn jutubistojn, demandas pri kaj por la movado, kaj uzas kiun ajn lingvon por paroli pri Esperanto kun homoj el ĉiu angulo de la mondo. Informas, demandas, rekomendas, helpas, interligas, sed ĉefe: subtenas ĉiujn, kiuj montras ajnan emon al Esperanto. Ekkonu Aleks André. Legi plu