• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: pasporta servo

Eventoplena jaro!

23 sabato dec 2017

Posted by Stela in esperanto

≈ Komenti

Etikedoj

aktivado, jarkompaso, jes, junulara esperanto semajno, laboren, nova jaro, pasporta servo, pollando

Malgraŭ tio, ke mia jaro estis terure malfacila pro mia tutjara senlaboreco, mia movada vivo ne tiom suferis. Aŭ ni povas tiel diri, ke okupiĝo pri Esperanto helpis min tamen atingi kelkajn aferojn dum 2017. Mi sukcesis partopreni plurajn semajnfinajn renkontiĝojn, klubkunvenojn, kaj eĉ pasporta servumis dum la somero! Mi daŭrigis la skribadon, pli ol 20 blogerojn aperigis ĉi jare, kelkaj eĉ vere iĝis tre sukcesaj! Aspektas tiel, ke la legantoj tre ŝatas, kiam mi intervjuas homojn, tiujn oni legis plej multfoje, kaj ankaŭ miaj rakontoj pri mia denaska vivo tra la someraj memoroj de IJS estis legataj kun avida atento. Mi daŭrigos ambaŭ fadenojn. Planoj por antaŭprepari novajn pecojn estos en miaj pensoj dum mia ĉeesto en Pollando. Mi mem tre ĝuis relegi kelkajn skribaĵojn, ekzemple pri merkatiko aŭ emocia laboro. Legi plu →

Aŭtune ne nur la folioj mortas…

26 mardo sep 2017

Posted by Stela in esperanto

≈ Komenti

Etikedoj

aŭtuno, komitato, pasporta servo, ps, tejo

..ankaŭ PS. Mi nostalgiemas. Relative ofte. Mi ja estas Esperantisto. Do, bone, sed tio okazis iom pli intense pasintsemajne, ĉar mi estis hejme. Intence mi komencis ekserĉi fotojn por vidi, ĉu mi trovas ion ajn rilate al tio, kiam mi organizis eventojn. Serĉadis por povi montri kelkajn interesajn fotojn pri la gravaj momentoj de organizado. Sed mi ne vere trovis ion interesan, eble eĉ ne sufiĉe dediĉite serĉis… Tamen multege da bonaj memoroj estis sur tiuj paperaj fotoj.

Mi abunde havis tempon Esperantumi, renkonti por kunsido la junulojn, kaj ankaŭ distri apud biero kun ĉiu kelkajn tagojn poste. La aŭtuno ĉiam rapide alvenas post la somero. Tio ankaŭ trafas min, ke antaŭ jaro ĉirkaŭ tiu tempo mi retranslokiĝis al Nederlando kaj komencis eklabori por TEJO. Nekredeble, ke jam jaro pasis! Mi nur esperas, ke aferoj evoluas en la movado, sed bedaŭrinde mi ne vere vidas tiel. Legi plu →

Blinda merkatiko: La defio de mezurado sen nombroj

07 merkredo jun 2017

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 4 komentoj

Etikedoj

Duolingo, duolingo-generacio, informado, internacia kunlaboro, internacia projekto, kunlaboro, libroservo, maljunuloj, merkatiko, mezurado, pasporta servo, Seulo, sociaj retoj, uk

Mi ne komprenas kial ni ne seriozas pri merkatiko. Ni signifas la Esperanto-movadon. Hieraŭ mi recevis retmesaĝon, kiu tiom kolerigis min, ke mi preskaŭ respondis al ĝi ion malbelan. Sed mi prefere uzas la energion por mia blogo, ĉar la temo estas ampleksa kaj interesa.

Min neniam interesis merkatiko. Aŭ ni povas diris tiel, multe pli gravas al mi aliaj aferoj en la mondo ol provi vendi aferon. Sed fakte, se mi kreas ion kio havas valoron, mi ja volas ke la mondo sciu pri ĝi, ĉu ne? Do, tamen ne ĉiam. Mi pensas ke mia blogo havas valoron, tamen mi tute ne serioze diskonigas ĝin. Kelkfoje, se mi pensas ke blogero bone sukcesis, tiam mi eble mencias al miaj amikoj ke indas legi ĝin. Alifoje, mi ĝojas ke mi havas spacon en la reto, kie mi ne devas kaj volas fari kompromisojn. La kritikoj estas la miaj, kaj supozeble eĉ estas kelkaj homoj, kiuj silente konsentas kun mia pensmaniero pri kelkaj aferoj.

Sed. Ne estas same pri Pasporta Servo. Mi povas diri, ke mi kvazaŭ hazarde, de la flankaj riveroj enfluis la projekton, kaj tute ne konscie komencis pli kaj pli proksimiĝi al la laboro. Pasporta Servo ĉiam ekzistis ie en la malantaŭo de mia vivo. Supozeble pro tio, ĉar mi estas Esperanto-parolanto de pluraj jardekoj, kaj tiu projekto ĉiam ekzistis. Eĉ se mi mem neniam havis la libreton, ni ne aperis en ĝi, sed tamen gastigis kaj mem gastis ĉe PS-gastigantoj. Bone, ni diru tiel ĉe amikoj, kiuj fakte ankaŭ estis en la libreto. Mi ĉiam pensis pri ĝi kiel kerna parto de la movado. Vere tutmonda. Tial mi serioze ekpensis kiel helpi ke ĝi ne malaperu, kiam mi vidis la signojn kiel rapide ĝi komencis ekiri al sia morto. Post la envolviĝo de Batist, mi komence helpis (espereble) per miaj ĝeneralaj konsiloj aŭ opinioj pri lia laboro. Kaj vi konas la reston de la historio.

Ĝenerale mi preferas projektojn. Legi plu →

Povus esti (pli) Simple…

18 mardo apr 2017

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 2 komentoj

Etikedoj

kunlaborado, kunlaboro, laboro, libreto, pasporta servo, ps, teamo, tejo, uea

Nun mi finfine devus esti ĝoja. La libreto pretas, ili estas en Roterdamo, la larĝa publiko povas ĝin ekhavi, uzi kaj revigligi la komunumon de Pasporta Servo.

Kaj ne. Mi estas tiom nesatigebla persono. Nur mi simple ne komprenas. Mi ne komprenas kial ne eblas havi iun klaran solvon por kunlaboro? Mi komprenas, ke la laboro de Pasporta Servo estas tro por unu persono. Tial ni laboras en teamo. Ankaŭ tion mi komprenas, ke se projekto sukcesas ĉiam alvenas kritikoj, komentoj kaj enviaj personoj. Ne estas mia unua projekto en Esperantujo… Kritikoj povas alveni de tiuj, kiuj antaŭe devintus finfari la libreton, sed mem ne sukcesis kunmeti la adresoliston. Tiuj, kiuj ne komprenas kiel libreto en 2017 povas servi la Esperanto-komunumon. Tiuj, kiuj ne komprenas kial Pasporta Servo entute ekzistas, se estas aliaj pli bonaj kaj grandaj retejoj kun la sama oferto. (Ne, ne estas aliaj retejoj anstataŭ PS. Mi povas al vi diri, ili ne servas la saman publikon kun la samaj kriterioj kaj promesoj.) Legi plu →

Ses jaroj da kritikado, kaj mi iras nenien

08 merkredo mar 2017

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 2 komentoj

Etikedoj

feminismo, GLAT, naskiĝtago, organizado, pasporta servo, renkontiĝoj, virintago

Pli ol du monatoj pasis ekde mi lastfoje skribis… Jes, estintus bone pli frue fini la Pasporta Servo libreton, sed aspektas tiel, ke la internacia virina tago donacas al mi tion. Unue mi devas verki artikolon por Revuo Esperanto pri ĝi, kaj poste mi kompreneble pli detale (kaj kun iom pli da kritiko) rakontos miajn spertojn rilate al tiu ĉi projekto.

Hodiaŭ markas jam la sesan jaron, ke mi skribas mian blogon. Mi iras nenien. Ne mankas renkontiĝoj, aŭ interesaj kunlaboroj pri kiuj indas skribi. Ekzemple mi pensas, ke estas vere amuze kaj brile, ke la telegrama komunumo estas tiom aktiva. Almenaŭ la grupoj en kiuj mi partoprenas havas multe da konversacio. Se vi volas ekzerci la lingvon, tio estas la vojo por vi! Kiom interese estas tiel havi Esperantajn konversaciojn ĉiu tage! La alia afero estas, ke el la Egalecen-grupo aspketas tiel, ke ni kreos la unuan klare feminisman Esperanto-renkontiĝeton. Sed, ŝhhhh, tio estas sekreto. (Vere! Eble mi estos duonmortigita, ke mi skribas pri ĝi nun.) Temas pri semajnfino de maksimume 30 homoj, kiuj laboros pri temoj strikte rilate al feminismo kaj Esperanto. Hieraŭ mi finis la skizadon de la semajnfina programo, kaj ni vidu, ĉu ni vere sukcesos kunorganizi tiun renkontiĝeton. Momente la labornomo estas FEK’. Mi lasas al vi diveni kial…

Malgraŭ tio, ke mi ankaŭ ricevis belegan bukedon de tulipoj, mi ne forgesas, ke pri kio temas Tago de Virinoj. Persone, mi festos sabate kun la marŝado en Amsterdamo, kaj organizos ankaŭ klubon por junaj virinoj tiun tagon. Do, kion mi deziras por la Esperanto-komunumo?

  • organizantojn, kiuj emas lerni pri kiel GLAT-igi siajn renkontiĝojn,
  • multajn GLAT-anojn envolvi en E-renkontiĝojn, ke ankaŭ la ideoj de GLAT-anoj pli forte aperu en la renkontiĝoj,
  • partoprenantojn, kiuj komprenas la profundan signifon de respektema konduto en E-renkontiĝoj (tiom da negativaj perfortaj memoroj subite inundas mian cerbon… mi ne volas tion al la nunaj 18 jaruloj…),
  • prilaboritan terminologion pri feminismo, por ke ni povu pli bone diskuti pri ajnaj temoj, kaj kompreni pri kio ni parolas,
  • specife feminismajn renkontiĝojn, kiu eblas gikumi rilate al niaj interesoj

Kaj kompreneble estas multe ne E-rilataj deziroj, kiujn mi havas kaj volonte realigos iom post iom.

Feliĉan virintagon al vi! Ek al la laboro!

Kabei? Aŭ nur paŭzi?

26 ĵaŭdo feb 2015

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 2 komentoj

Etikedoj

esperanto renkontiĝoj, gej, hej, iej, ijk, ijs, internacia junulara semajno, jer, jes, junulara esperanto semajno, movado, organizado, pasporta servo, pej, ps, renkontiĝoj

Se mi dek foje ne komencis skribi tiun ĉi blogeron eĉ ne unufoje tiam. Estas tiom granda tempomanko inter mezo de novembro kaj nun, jam fino de februaro, ke mi eĉ ne scias kiel koncize priskribi kio okazis. Ĉar ĉio ligiĝas al ĉio. Ne estas apartaj projektoj sendepende de la movado. Mi pensis multe kiel kunligi la perlojn al ĉeno por montri kiel ni estas en la mezo de ĉio, kiel HEJ, IJS, JER, JES, IJK, PEJ, GEJ, IEJ kaj PS kunligiĝas multe pli influante la laboron de ĉiuj kiom oni originale pensus kaj kiel tio eventuale malrapidigas kaj mortigas la laboron, la fluon de informoj en la junulara E-movado.

Tio estas unu afero, ke en mia persona vivo post la kampanjo de la balotoj en oktobro, ni komencis la longegan procezon de la eventuala kunlaboro pri la JES kaj en decembro mi subite ricevis laboron en Bruselo, do devis denove translokiĝi al alia lando. La alia okazaĵo estis la veraj malfacilaĵoj trovi ejon por la IJS. Tio daŭris tro longe (ni trovis la ejon meze de decembro). Fakte la mezo de decembro tute taŭgas rilate al la aliĝilo kaj varbado, sed mem la procezo trovi la ejon estis vere mortlaciga. Tri kialoj estis por tio: parte ni volis helpi la publikon de la renkontiĝo kaj nepre trovi ejon en okcidenta Hungario. Tio estas vere multe pli kosta ol en aliaj partoj de Hungario, maltaŭgaj ejoj abundas kaj montriĝas, ke ne hazarde ekde 11 jaroj ne estis IJS en tiom okcidenta parto de Hungario. Poste pro la negocado kun JES ĉiuj niaj energioj malaperis. La hezitado de la germanoj, la daŭra tempopetado de la poloj post kiam ili donis striktajn limdatojn al ni (kiujn ni ĉiuj respektis) kaj fine, sed samgrave la malaktiveco de tiu parto de la hungara teamo kiu promesis helpi/okazigi IJS-on, sed ne faris. Kaj malgraŭ tio, ke mi plurfoje petis mi ne ricevis uzeblan helpon. Tiuj aferoj mense estas treege lacigaj por mi. Estas limo, kiam mi ne plu povas labori por Esperanto.

Do ni vidu la ligojn kaj la finan kialon por la problemoj laŭ mia vidpunkto. La IJK en 2015 estos en Germanio (organizata de GEJ kaj IEJ – serioze la germanoj organizas kune kun la italoj? Ĉu tio estas pro la itala estrarano de TEJO? Tute en ordo, mi simple ne vidas konekton inter la du organizstiloj, same kiel mi ne vidis inter la germanoj kaj la poloj); la IJK en 2016 estos en Pollando. Tiuj du IJK-oj forprenas multege da energio kaj restas la JES 2015-2016 meze, tutsole, sen organizantoj, ĉar la germanoj estos mortlacaj post la IJK, kaj kiam ili devus antaŭprepari la renkontiĝon estos plejege okupataj per la monda kongreso. La poloj kiam devus plej multe labori por la IJK estus plej okupataj de JES kaj poste lacaj pro la renkontiĝo, la tempo pasas, la IJK pli rapide ol pensite alvenas.

Do la solvo estis peti helpon de ni, la hungaroj. Post 3×2 jara periodo, ni vidu kio okazas, sed povus esti eventuale en Hungario la renkontiĝo. En mia lasta skribaĵo ni estis antaŭ la ĈAR-renkontiĝo. Kaj por ni ĉiuj triope, kiuj reprezentis la hungarojn estis evidente, ke ni vere ne devus akcepti kunorganizi la JES, ĉefe, ke klare ne estas dediĉitaj homoj al la projekto krom unu. La aliaj partoprenis la renkontiĝon, sed ĉefe estas en la IJK-teamo aŭ tamen ne interesiĝis pri helpi. Tiu unusola homo poste iĝis la ĝenerala sekretario de TEJO , do ricevis eĉ pli da laboro de alia Esperanta organizo krom esti la estrarano de PEJ. (Noto surflanka: kiel tio povas esti, ke eĉ du estraranoj de TEJO estas ankaŭ estaranoj de PEJ? Ĉu tio ne igos TEJO-n transformiĝi al PEJO? Kial ne doni alian nomon al TEJO kun tria polo ankaŭ en la kontrala komisiono pri la elektado de nova estraro? Laŭ la influoj, tiel ankaŭ ne estas surprizo, ke TEJO-IJK konkursojn tiom grandnombre gajnas poloj.) Nun aspektas tiel, kvazaŭ mi malŝategus la polojn kaj kolerus kontraŭ ili. Tute ne, mi tre ŝatas ilin kaj mi pensas, ke tiuj aferoj estas rezulto de kelkaj malbonaj decidoj unu post la alia.

Do, la tamen pozitiva/akcepta reago de la hungaroj, kiuj volonte partoprenas la teamon de JES volis unufoje organizi renkontiĝon en Hungario. Ĉar tio ja estas speciala afero. Alie, tio ankaŭ gravas, ke oni ne volas perdi tradicion de granda E-renkontiĝo en la junulara movado. Sed la kunlaboro malrapide funkcias. Kaj tio ne estas la kulpo de la hungara flanko. Mi volis, ke ni pretu per baza hejmpaĝo kaj la aliĝilo por la JES, por montri, ke la laboro okazis multe pli frue ol por la lasta JES. La retpaĝo pretis, la aliĝilo ne, ĉar ni ankoraŭ ne findecidis pri la kotizoj. Ni progresas, sed malrapide. (Laŭplane ni povintus iom paŭzi en la laboro januare kaj reparoli februare pri la programoj antaŭ la JER, kiam ni havos kunsidon pri la strukturo de la tutsemajna programo. Kiel ni iris al ĈAR, nun poloj kaj aliaj naciuloj de la teamo venos al JER (dankegon Saci, ke mi nenion organizas!).) Sed tion ni ne povis fari, la plano ne funkciis, ĉar la buĝeto daŭre ne estas findecidita.

Intertempe pro tio ni ne tre evoluis nian propran aranĝon, IJS-on. Tial mi diras tiel, ĉar dum pluraj atentigoj kaj antaŭkritikoj venas, ke oni timas, ke la JES estos tro-IJS-eca, ni mem ne povas okupiĝi pri la IJS mem, kaj tiuj, kiuj devus pleje inlfui la programon de JES ne montris tro grandan aktivecon rilate al tio. Kompreneble tio ŝanĝiĝos en marto, sed ĝis tiam ideoj jam povus veni, aldoniĝi al la excel-organiza programo, kie ĝis nun estas neniu propono. Tiu skemo de la programo atendas la ideojn ekde la 29-a de novembro. Kompreneble tio ĉio zorgigas min, sed ĉefe malĝojigas. Mia reago ne kolero estas, se oni promesas ion, sed poste ne faras, nur simpla malĝojo.

Mia propra teamo la hungaroj laŭ mia sento iom perfidis la fakton, ke se mi petas, sed poste oni sendas reagon – nur ke oni ne havas tempon – tute ne ofertante kiam fakte havos duonhoron por okupiĝi pri aferoj, tiam mi faros la aferojn, ĉar post iom da tempo ili ne plu povas atendi. Nenio okazas de si mem. Se oni laboras, tio videblas, se oni ne laboras, tio ankaŭ videblas. Tio estas nenio. Nenion en Esperantujo oni ankaŭ tre bone kapablas klarigi, ke tamen estas io. Vidante ekzemple la kazon de Pasporta Servo, estas homoj kiuj promesas la retpaĝon, promesas la ĝisdatigon kaj informojn, kaj estas iu, kiu fakte faras. Kiu estas pleje atakata? Tiu, kiu volas, ke oni simple lasu lin labori. Jes, tiu, kiu laboras pleje povas montri rezultojn. Tion eblas kritiki. Tamen, nun kiam vera libro en 2015 post 2011, do 4 jaroj(!) povus aperi, oni ne volas plenigi malmultajn, vere bazajn petojn por helpi la laboron. Oni trovas kialojn, parolas pri aliaj aferoj… Kiu demisiis ne malaperas de la tasko. Kion signifas tiam demisii, se ne forfikiĝon de la laboro? Kial oni ne akceptas la respondecon malaperigi tiun homon kaj daŭre engaĝiĝas en pli kaj pli da dramo? Kiel tio povas esti, ke nun kun programoj, komputiloj, teknologio estus multe pli facile aperigi ĝisdatigitan libron antaŭ la somero (homoj vojaĝas ĉefe tiam, sed ne nur – fakte povus pleje uzi la PS-on), sed neniu kuraĝas diri: faru la laboron tiu, kiu fakte laboras kaj donas la promesitajn rezultojn? Kial?! Pri la mono jam mi eĉ ne volas paroli. Indus, sed tio estas vere surflanka afero kompare al la grandegaj problemoj ene de TEJO kaj la PS-teamo. (Ĉar se vi ankoraŭ ne sciis, PS estas ja projekto de TEJO, sed tio laŭ mi tute ne videblas.) Kompreneble publike oni ja ne parolu pri la problemoj, ĉar tiam la homoj ekscios. Kion signifas tio, ke la lasta libro aperis en 2011? Ĉu tion, ke ĉio iras glate? Ĉu vi (TEJO-estraro) pensas, ke homoj estas vere tiom stultaj?

Do tiuj aferoj okazis en la pasintaj monatoj kaj mia laboro ne helpas mian entuziasmon. Mi ŝatas agi, kiam ni kune faras. Tio estas la plej bona parto de ĝi. La spirito de la grupo, la kunkreado. Rigardi de ekstere, kaj atendi kio okazos estas sinteno de unu el miaj tre bonaj amikoj. Mi serioze ne komprenas kial oni pensas, ke io ajn ŝanĝiĝos, se oni ne partoprenas helpi solvi la problemojn. Oni ne devas esti spertaj, ne ĉiuj devas kunordigi, oni simple devas voli helpi iomete. Tiam neniu devas labori multe, nenies bonintenco estas eluzita kaj misvojita. Mi scias, ke ekzemple pro mia kono de aferoj igas min fari/pripensi/rememori aferojn pli rapide. Sed oni povas tion lerni. Kaj ĉefe, se oni akceptas taskon, oni faru. Se oni malakceptas taskon, tiam ne faru kaj foriru, ne restu kaj konfuzu homojn pri via rolo. Ĉar supozeble vi nur aspektigas vin kiel grava persono, sed fakte vi plene malhelpas la laboron de la aliaj. Aŭ ne daŭre koleru kaj plendu pri aferoj kiuj okazis antaŭ 10 jaroj. Tio estas simple stulte. Kio okazis, okazis. Forgesu kaj vivu en la prezento. Faru aliel. Helpu nun! Aŭ finfine damne silentu! Neniu el tiuj du tipoj de homoj (estas fakte unu tipo, du variantoj) estas pli venena por la movado laŭ mi.

Ni reiru al la JES, ni vidas kiel fine estas preskaŭ 2/3-one la tasko de HEJ momente, unue helpo, poste pli, kaj pli. Aŭ kunordigado aŭ financoj estis la demando. Kiel kvazaŭ tio estus bela oferto por ni. Vere pretendema. Sed povas esti, ke pro la grandaj taskoj la poloj eĉ ne rimarkis, kion ili fakte petis de ni. Kaj ni povintus diri ne, sed ni ne faris. Pro la amikeco, pro la espero, ke aferoj ŝanĝiĝos en la movado, se ni helpas. Mi bedaŭras, ke mi momente ne vere vidas helpon de ene. La duono de la TEJO-estraro ne laboras, jes, mi rimarkas tion, ĉar eĉ ili mem skribis tion en la letero pri siaj propraj taskoj. Kiel tio estas rolmodela? Kiel tio inspiru homojn? La fiŝo ja malbonodoras pro sia kapo. Tiuj, kiuj ja laboras okupiĝas ĉefe pri eksteraj rilatoj, do ekstere de Esperantujo al la mondo. Ne gravas, ke iom post iom tute ne eblos kion oferti kion TEJO faras, ĉar tio estus fakte, kion la LS-oj faras.

Ah, pardonu! Mi forgesis la IJK-on! La plej grandan junularan renkontiĝon en la mondo dum la jaro! Fakte jam ne plu, kaj jam de longa tempo ne plu. Sed la aspekton oni ja devas havi, do tiu IJK, kiu jam de jaroj ne allogas multe da homoj pro ĝia vere disfalanta organizado en ĉiuj landoj. Ekzemple ĉu la IJK finfine okazis aŭ ne en Isrealo? Fakte en kiu urbo? Oni tiom foje ŝanĝis, ke mi ne plu scias. Sed, la IJK ja devas okazi. Ne gravas kiom da forto ĝi kostas de tiuj aktivuloj, kiuj lastmomente provas ion fari, kaj ankoraŭ laboras en la movado… IJK devus esti la pinto de la jaro, la honoro, sed nun ĝi estas nur pezo sur la movado. Plej bone videblas tio, ke tiuj okazigas ĝin, kiuj ankoraŭ iom povas fari ion en siaj landoj por Esperanto. La bankrota GEJ, kaj poste PEJ kun siaj estraranoj en TEJO. Tiu mensogo kostas multe, ĝi forprenas de tie, kie ankoraŭ estas iom da forto kaj postulas pli kaj pli de malpli kaj malpli da homoj. Terure, same, kiel en aĉa demokratio. Ne funkcias, kaj fakte tio ne plu estas demokratio. Tial aktivaj homoj kiel mi volas kabei. Aŭ, do en mia kazo eblas eble nur paŭzi, ĉar mi estas denaskulo. Sed tion nepre. Estas malfacile ne reagi kiam oni vidas, ke ĝi bezonatas kaj lasi, ke la aliaj (ne) faru la laboron. Sed do estu tiel. Laŭ mi IJK ankaŭ meritus paŭzon. Tio devus esti nur la ĉerizo sur la kuko. Sed se la kuko ne ekzistas, kial nepre voli meti la ĉerizon en la aeron? Ĝi ne restos tie, ĝi falos. Kaj tio estas la tragedio. Tiom aĉe kiom la movado de ene putras. La ideo de IJK vere malrapide mortigas la movadon. Bedaŭrinde. Por povi pensi pri solvoj kaj rehavi la enan fajron mi bezonas paŭzon.

Ĉio, kion vi ne kuraĝis demandi pri la Pasporta Servo sed ĉiam volis scii

14 vendredo nov 2014

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

internacia projekto, intervjuo, kunlaborado, pasporta servo, problemoj, programado, tejo, uea

Novembro estas la monato kiam kutime nenio interesa okazas, la fino de aŭtuno, grizeco antaŭ la lumplena decembro. Ĉi jare tamen io estas en la aero! Aspektas tiel, ke post plurjara malrapida morto de la Pasporta Servo ni finfine ekhavos ankoraŭ ĉi monate la retan version de la fama kaj amata libro. Tio estas unu el inter la malmultaj projektoj en Esperantujo, kiu vere interesas la homojn, kaj la ĝenerala publiko deziras rehavi PS-on, ĉar malgraŭ la ekzisto de multaj similaj retejoj, tiuj ne donas la saman sperton de gastigado. Antaŭ la lanĉo mi demandis la ĉefprogramiston, Baptiste Darthenay (Batisteo), pri la projekto.

SĈNK: Kiel vi aliĝis al Pasporta Servo? Kial vi volis partopreni en la relanĉado de tiu ĉi projekto?

Baptiste Darthenay: Estis en aprilo ĉi jare. Mi vidis, ke Roy (McCoy) estis nomumita kiel respondeculo de tiu ĉi projekto. Vidante tion, mi pensis, mi havas iomete da tempo, ke eble mi povus aliĝi helpi. Se dum jaroj neniu povis fari belaspektan faciluzeblan retejon, kial mi ne provu? Do, mi skribis al li, kaj li invitis min al la dissendolisto (ambaŭ de la retejo kaj la libreto) por la organizado de nova PS.

SĈNK: Kio ekzakte estas via tasko? Kion vi faras por PS?

BD: Mia tasko estas nur la programado de la retejo. Do, ke la retejo estu uzebla por ĉiuj homoj kaj ankaŭ por la organizantoj, kiuj kontrolas la datumojn.

SĈNK: Kiel statas nun la projekto? Mi legis, ke ĝi estos relanĉita post du semajnoj, aŭ nepre ankoraŭ en novembro. Kiom da elcentoj estas de la laboro, kiu ankoraŭ mankas?

BD: Povus esti lanĉita jam nun, sed la laboro kiam mi pensas pri la retejo eĉ ne estos preta ĝis la lanĉo, mankos la granda mapo kaj kelkaj detaloj. La programado ne haltos je la publikigo de la retejo. La granda laboro estis enmeti la datumojn de la drupala retejo al la nova, dĵanga retejo kaj tio estis malfacila afero, sed fine sukcesis. Nun mi laboras por ke ĉio estu pli uzamikeca.

SĈNK: Do, kiu faris tion? Ĉu vi aŭ fakte, kiom da homoj vi dirus, ke laboras por la PS? Unue por la retejo, kaj poste mi supozas, ke ankaŭ por la libro sekvos. Ĉu vi programas sole?

BD: Pri la programado estas helpantoj: unue estis Manuel Ortega, kiu helpis meti la programon sur la retejon, sed post la somero li malaperis, mi aŭdis, ke li translokiĝis, do mi pensas, ke pro personaj kialoj li ne povas plu kontribui nuntempe. Mi esperas ke li reaktiviĝos ĉar mi ŝategis labori kun li. Ankaŭ estas amiko mia, kiu estas franco, vivanta en Anglio, neesperantisto, kiu multe helpis, proksimume 20%-ojn, ĉefe por la aspekta parto de la retejo.
Pri la datumoj kaj la libreto la kunordigadon faras Roy, plejparte li laboras pri la kontrolado de la datumoj, respondas al multege da retpoŝtoj, kiujn la PS-teamo ricevas. Ankaŭ estas Christine & Lars, Alex Baudry, Richard, Alekĉjo kaj Veronika Poór helpas pri la testado de la retejo, mi esperas, ke mi neniun forgesis mencii, la aliaj nur babiladis. Ankaŭ Joop helpas pri la teĥnikaĵoj kun la servilo. Tiu servilo, kiu momente ne funkcias, bedaŭrinde.

SĈNK: Kie estas TEJO en la tuta laboro? Ĵus aperis antaŭ unu tago artikolo en sufiĉe granda ĵurnalo en la angla, kaj mi pensas, ke tio alportos pli grandan interesiĝon aŭ ekkonadon pri la PS almenaŭ por la usonanoj komence. Do, tie estis klare menciite, ke tio estas la projekto de TEJO, sed ĝis nun mi ankoraŭ tute ne komprenas kiel TEJO estas en la tuta projekto. Originale PS estas unu el la taskoj de TEJO. Vi diras, ke la servilo ne funkcias. Do ĉu tio estas la zorgo de TEJO, ekzemple?

BD: Kiu estas TEJO? (ridoj) Pri la servilo estas volontuloj, ne nepre la volontuloj de TEJO. Ankaŭ ĉefe nuntempe Manuel, Joop, estas Piotrek ankaŭ, kaj ili uzas la servilon por la retejo, ekzemple por la germana IJK la sekvan jaron. Fakte, sur tiu servilo estas multe da retejoj: tiu paĝo de IJK, la pasinta PS, la nuna PS, kaj ankaŭ internaj iloj por TEJO. Kaj kompreneble la nova kaj malnova retejo de TEJO. Do la servilo ploras nuntempe.

SĈNK: Ankaŭ la retpaĝo de TEJO ne funkcias de kelkaj tagoj.

BD: Do estas la tuta servilo, kiu paneas. Joop, kaj mi ankaŭ pensas, ke tio estas pro la ĉefretejo de TEJO en drupalo kiu kaŭzas la problemon.

SĈNK: Kiel vi klargius, kio estas la diferenco inter la drupala kaj la dĵanga-pitona versio de PS? Mi scias, ke multaj homoj ne komprenis, kial vi volas nepre ŝanĝi la programan lingvon. Kaj se jam ekzistis drupala versio, kial vi volis tiom fervore uzi ion alian kaj reprogrami la tuton prefere? Kiel vi konvinkis la homojn por la ŝanĝo?

BD: Fakte, unuflanke mi konas neniun, kiu ŝatas drupalon uzi. Estas kelkaj kiuj laboras profesie kun ĝi, sed neniu ŝatas uzi ĝin, nek la administrantoj, nek la uzantoj vere. Mi volis fari ion por PS, do mi volis uzi, kion mi konas plej bone. La alia afero estas, oni komencis la retejon en 2009, kaj ekde tiam estis problemoj kun ĝi, ankaŭ kun la eldonaĵo de la libro. Do, mi neniam vidis la daŭrigon kun drupalo kiel solvo. Fine, la grandeco de la drupala datumbazo estas 180 MB kaj de la dĵanga versio tio estas 750 kB. Tio estas 245 foje pli malgranda kaj evidente tio rezultas en multe malpli da problemoj kun ajna servilo.

SĈNK: Ĉu vi ne timas, ke homoj ne povos daŭrigi vian laboron, se vi ne plu volas/povas fari, aŭ mortas hazarde? Tamen homoj konis ĝis nun unu sistemon, poste vi venas kaj ŝanĝas ĝin.

BD: Ja estas pli da Esperantaj drupalistoj ol dĵanguloj, kaj estas risko. Sed ĝuste pro tio mi programas en la angla kaj poste tradukas al Esperanto. Tiel eksteruloj povus daŭrigi la laboron, se bezonatas. Kaj mi ŝatus disvolvigi la programadon en dĵango, en la gikaj Esperanto-rondoj.

SĈNK: Ĝis nun kio estis la plej granda/grava kritiko kiun vi ricevis rilate al PS? Evidente, ĝi estas tre pasia temo de Esperantistoj, preskaŭ ĉiu havas iun historieton pri ĝi. Homojn interesas tiu ĉi projekto. Multajn ili prifajfas, sed pri tiu ĉi ili tamen atentas, kaj sufiĉe malpaciencas supozeble pro la plurjara malsukceso de la retejo, kaj neaperado de la libro.

BD: Malfacilas konvinki la homojn, ke dum jaroj estis fuŝa projekto, kaj nun estas alia homo, mi, kiu faras ion novan, kaj tio funkcios finfine! Nuntempe mi ŝatus diri, ke ja funkcias, iru testi, rigardu ĉe la servilo, sed nun la servilo ne funkcias momente. Do eĉ pli malfacilas konvinki la homojn! La homoj ŝatas la projekton, volonte donas ideojn, kiel plibonigi ĝin. Mi estis inter tiuj homoj antaŭe, kaj nun mi agas por PS. Ankaŭ estas tiuj homoj, kiuj pensas, ke pro airbnb, couchsurfing aŭ bewelcome, ne plu indas fari tiun verdan projekton. Ke prefere ni konservu la forton por aliaj projektoj.

SĈNK: Kio okazos per la libro? Ĉu nun, se jam funkcios la retpaĝo, vi havas kaj kontrolis la datumojn, ĉu estos facile tiel printi/aperigi la libran version aŭ ĉu tio estos denove iu granda projekto por la futuro?

BD: Estas projekto. Fakte, mi ne vere scias, kion oni devas fari por la libro. Mi scias, ke unuflanke bezonatas kelkaj mapoj por ĝi. Aliflanke pri la datenoj, mi havos rolon en tiu parto por eksporti ilin en bona formato por Roy, kiu respondecas pri tio.

SĈNK: Evidente estas alia sento trafoliumi libron ol rigardi retpaĝon. Ĉu vi devis aŭ decidis ŝanĝi ion ajn de la libro rilate al la retpaĝo pro malnovstileco aŭ neuzeblaĵoj? Aŭ ĉu vi havas la saman version nur en la reto?

BD: Fakte, ne estas la sama versio. Pri la datenoj estas kelkaj diferencoj, sed nur detaloj: nun estas aldonebla pli ol tri kunloĝantoj, ne estas nur la naskiĝjaro, sed vi povas enmenti vian naskiĝtagon. Oni ankaŭ povas doni pli ol unu loĝejon.

SĈNK: Do al unu persono, se apartenas pluraj loĝejoj, aŭ havas ankaŭ someran domon, oni povas ankaŭ tion enmeti. Brile! Kaj vi parolis pri retejo kaj poste pri la libro, ĉu vi provos uzi la novajn teĥnologiojn? Ĉu la retpaĝo estos bone uzebla sur saĝa telefono, ĉu estas plano fari PS-aplikaĵon por vere tutmodernigi PS-on? La libro estas tre tradicia kaj kara afero por ni diru, iom pli maljunaj Esperantistoj, sed tamen junuloj/novuloj tuj rigardus, ĉu ekzistas aplikaĵo. Ĉu estas planoj evolui en tiu direkton?

BD: Pri aparta aplikaĵo ankoraŭ ne. Mi aŭdis, ke kelkaj brazilanoj, kiu spertas pri tio volus/volis kunlabori, sed mi ne plu aŭdis pri ili. Tio estus ankaŭ pli da laboro por mi kaj por la retejo. Ĝi ne nur estas retejo, sed fakte datumbazo, do la aplikaĵo bezonas „babili” kun la datumbazo, sed eblas uzi la retejon sur saĝaj telefonoj estas bela sur tiuj aparatoj.

SĈNK: Se vi provas kunkalkuli kiom da tempo vi laboris ĝis nun por PS, ne nepre horojn, sed kiom da tagoj vi dediĉis al tiu projekto? Vi komencis envolviĝi en la retlisto en aprilo, sed kiam vi fakte komencis la programadon de la kerno?

BD: Ekde septembro. Mi havas plentempan laboron apude, do mi nur povis labori vespere kaj semajnfine. Kompreneble mi forprenis multe da tempo ankaŭ de mia persona vivo por PS. Du kaj duon monatojn proksimume entute.

SĈNK: Ĉu vi ricevos monon por via laboro? Mi komprenas, ke oni volontulas, sed tamen tio estas vere multe da tempo kaj kono kiun vi donas. Ĉu temis pri tio, ke vi ricevus monon, eĉ se simbolan? Klare ne tiom, kiom vi estas pagata normale kaj tamen estas la laboro de la aliaj ankaŭ. Ĉu estas interkonsento pri tio aŭ io simile?

BD: Interkonsento ne estas, tamen en 2012 estis decido pri buĝeto, mi ne konas la sumon, sed eble ĉ. 1000 eŭroj por la riparo de la retpaĝo de PS. Kompare al la 100 000 de UEA por sia retejo…

SĈNK: Sed vi ne scias ekzakte. Do, kiu estas la TEJO-kunordiganto de la afero? Tamen temas pri TEJO-projekto, kaj buĝeto de TEJO. Ĉu kontribuas per diskonigo, tempo, ajna informo pri tiuj aferoj? Fine tio ne estos „la projekto de Baptiste”, sed eniros la publikon kiel la projekto de TEJO.

BD: Eble estos konata kiel la projekto de Roy! (ridoj) Fakte mi ne vere scias, mi nur scias, ke interesiĝas pri la projekto LukiZ kaj Veronika, kiuj estas en la TEJO-estraro. Krom tio mi aŭdis, ke Pawel estis la respondeculo, sed ne respondis dum monatoj pri tio, do eblas, ke tio tute ne aktualas plu. Iu devus klarigi al mi, ĉar mi tute ne scias.

SĈNK: Do, iomete pri vi: ĉu vi havas aliajn amprojektojn en Esperantujo? Vi jam laboras pri PS pli ol duonjaron. Ĉu faras ankaŭ ion alian krom tiu granda laboro por PS?

BD: Fakte jes, mi komencis tiun projekton en januaro, sed haltis pro PS: estas esperant.io. Temas pri bela mapo, kiu kolektas la Esperantajn renkontiĝojn tutmonde. Restas multe da laboro, mi havas multajn ideojn por disvolvigi. Mi esperas ke iam TEJO akceptos tiun projekton kiel la sia.

SĈNK: Fine, kiun mesaĝon vi havas por tiuj, kiuj jam tre atendas la PS-on?

BD: Mi povintus diri: BALDAŬ! Sed tio signifas nenion en Esperantujo… Mi vere tre atendas viajn reagojn pri kion ni faras. Kontaktu min @batisteo aŭ retletere.

SĈNK: Dankon por la intervjuo kaj bonan laboron al la teamo!

Restas nur kelkaj tagoj kaj espereble tradicia parto de Esperantujo retroviĝos unue rete kaj poste ankaŭ en niaj dorsosakoj!

← Older posts

Stela

Lastaj artikoloj

  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero
  • Mi donas al vi la stafeton. Kaptu ĝin!
  • Jarfina kurado
  • Hasta monatĵurnalo de lastminuta verkanto
  • Kaj la magio okazis la 11-an tagon

Pri tio pepas Stela

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Kvazaŭ la maratono ne estintus granda laboro ĉe @bobelarto Jam de semajnoj ni antaŭpreparas nian sekvan eventon:… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @SenlokeOrg Mi tre bone scias tion. Homoj pigras organizi renkontiĝojn por si mem. 6 days ago
  • Verdire mi ne scias kio estas la bona reago aŭ organiza maniero forigi maljunulojn sen soni tre drasta pri miaj ideoj. 6 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado bobelarto brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea uk verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2023/03/29/mul… 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Aliĝi al 1.195 aliaj abonantoj

Krei senpagan retejon aŭ blogon ĉe WordPress.com.

Privateco kaj kuketoj: Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por ekscii pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 90 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Registriĝi
    • Ensaluti
    • Raporti ĉi tiun enhavon
    • Vidi retejon en la legilo
    • Administri abonojn
    • Maletendi ĉi tiun breton