Etikedoj
aktivado, jarkompaso, jes, junulara esperanto semajno, laboren, nova jaro, pasporta servo, pollando
Malgraŭ tio, ke mia jaro estis terure malfacila pro mia tutjara senlaboreco, mia movada vivo ne tiom suferis. Aŭ ni povas tiel diri, ke okupiĝo pri Esperanto helpis min tamen atingi kelkajn aferojn dum 2017. Mi sukcesis partopreni plurajn semajnfinajn renkontiĝojn, klubkunvenojn, kaj eĉ pasporta servumis dum la somero! Mi daŭrigis la skribadon, pli ol 20 blogerojn aperigis ĉi jare, kelkaj eĉ vere iĝis tre sukcesaj! Aspektas tiel, ke la legantoj tre ŝatas, kiam mi intervjuas homojn, tiujn oni legis plej multfoje, kaj ankaŭ miaj rakontoj pri mia denaska vivo tra la someraj memoroj de IJS estis legataj kun avida atento. Mi daŭrigos ambaŭ fadenojn. Planoj por antaŭprepari novajn pecojn estos en miaj pensoj dum mia ĉeesto en Pollando. Mi mem tre ĝuis relegi kelkajn skribaĵojn, ekzemple pri merkatiko aŭ emocia laboro. Legi plu