Etikedoj

, , , , , , ,

Malgraŭ tio, ke mia jaro estis terure malfacila pro mia tutjara senlaboreco, mia movada vivo ne tiom suferis. Aŭ ni povas tiel diri, ke okupiĝo pri Esperanto helpis min tamen atingi kelkajn aferojn dum 2017. Mi sukcesis partopreni plurajn semajnfinajn renkontiĝojn, klubkunvenojn, kaj eĉ pasporta servumis dum la somero! Mi daŭrigis la skribadon, pli ol 20 blogerojn aperigis ĉi jare, kelkaj eĉ vere iĝis tre sukcesaj! Aspektas tiel, ke la legantoj tre ŝatas, kiam mi intervjuas homojn, tiujn oni legis plej multfoje, kaj ankaŭ miaj rakontoj pri mia denaska vivo tra la someraj memoroj de IJS estis legataj kun avida atento. Mi daŭrigos ambaŭ fadenojn. Planoj por antaŭprepari novajn pecojn estos en miaj pensoj dum mia ĉeesto en Pollando. Mi mem tre ĝuis relegi kelkajn skribaĵojn, ekzemple pri merkatikoemocia laboro.

Krom la blogumado estas du Esperantaj mejloŝtonoj por mi ĉi jare. Unue, la aprila reapero de la libreto de Pasporta Servo estas granda persona sukceso. Mi promesis, ke mi faros la laboron, kaj ni sukcesis. Enorma fortostreĉo de Baptiste kaj mi por igi homojn labori, kontribui kaj veki la atenton de la komunumo, ke Pasporta Servo vivas – estis emocie, mense kaj fizike malfacila laboro. Ne vere estis aprezita de tiuj, laŭ kies nomo ni laboris. La publiko ja ĝenerale ĝojis, kaj homoj pli kaj pli reuzas kaj la libreton kaj la retejon tio videblas de la statistikoj. Kun la aperado de mapo longtempa tasko estis plenumita de Baptiste. Ni ne plu envolviĝas en la laboro ekde la 1-a de oktobro, kaj mi jam nun klare vidas, ke retmesaĝoj ne ĉiam estas responditaj, komunikado kaj reklamo efektive ne ekzistas rilate al la projekto. Ĉu mi estas naiva pensi, ke io ŝanĝiĝos, kaj post nia fino de envolviĝo miraklo okazos? Eble jes, sed en la fundo de mia koro, mi ĉiam esperas, ke la oficialaj respondeculoj komprenos iam kiom gravas la laboro de PS. Kiom multe ĝi signifas por Esperanto-parolantoj, kia ebleco ĝi estas por kunigi homojn kaj ĝui senliman komunikadon.

La alia granda projekto kiun mi komencis estas la serio de podkastoj por instrui kiel organizi Esperanto-renkontiĝojn por junuloj. Mi dum du jaroj pripensis kiel transdoni la konojn kaj spertojn de mia aktiveco, kaj fine podkasto donis la formaton, kiu pleje taŭgas por mia stilo. La Bona Renkontiĝo – #LaBoRen projekto ĉi jare havas 14 epizodojn, momente ni estas meze de la dua serio. Plurcent aŭskultantoj, proksimume du mil elŝutoj. Kelkajn epizodojn mi tre ŝatas, en kelkaj aŭdeblas, ke mia energinivelo ne ĉiam estis alta dum la semajnoj, sed tio estas la afero, ke mi faras la laboron. Ke mi daŭre pripensas kiel plej bone klarigi kelkfoje malfacilajn temojn. Kiel dispecigi grandajn temojn, ke ili estu bone kompreneblaj? Kiel kunigi la partojn en koĥera maniero? La diablo estas en la detaloj – la defio estas daŭra. La retpaĝo ĵus ricevis iom pli freŝan aspekton, kaj ni daŭre pripensas kiel pli bone aperigi informojn, kiel ĝi estu utila kaj bela samtempe.

Kion mi rimarkas estas, ke homoj tre malfacile donas komentojn kaj verajn reagojn pri la farita laboro. Ne nur pri mia, ĝenerale. Kun LaBoRen kaj ankaŭ PS estis tiel. Eĉ se oni demandas oni malofte ricevas reagojn, homoj ne vere komunikas pri tio, kiel plaĉas kion vi faras. Persone jes. Kaj tio estas la interesa afero. Oni persone tre volonte pridiskutas kaj parolas pri movadaj aferoj malferme. Dum kongresoj, renkontiĝoj. Ankaŭ tial gravas organizi kaj partopreni. Ebligi kaj kontribui. Tial mi atendas la semajnon en JES por efektive aŭdi de homoj kiel plaĉas la podkasto al ili. Kaj kompreneble diskonigi inter tiuj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis pri ĝi. Mi mem gvidos kvar sesiojn rilate al organizado, ni dispecigos diversajn flankojn de la laboro. Espereble ĉiu inspirite kaj lernante unu de la alia saltos en novajn Esperanto-projektojn. La movado ne ekzistas sen ni. Neniu faros la laboron krom ni. Firmaoj ne vivtenos la paralelan universon, kio estas Esperantujo.

Mi pripensis multe da financaj aferoj dum la jaro pro mia senlaboreco. Mi ja havas la subtenu-butonon sur la retpaĝo de LaBoRen… Mi scias, ke oni devas ĝenerale ne nur atendi, sed aktive varbi por ricevi mondonacojn. Rememorigi homojn, ke eble ili pripensu subteni projekton, se ili povas al si permesi kelkajn eŭrojn fordoni. Tamen, interesis min, ke se mi faras “nenion”, ĉu iu el inter la aŭskultantoj tamen aprezos mian laboron per donaco. Mi ne volas devige pagigi la homojn, ĉar mi deziras, ke ĉiu povu aliri la podkastojn. Kaj jes, unu paro donacis 10 eŭrojn dum Zamenhof tago! 🙂 kun tre afabla mesaĝo eĉ! Koran dankon D&O!

krokodila sako

La prototipo de la sakoj kun krokodiloj!

Momente mi tre okupitas pri finpreparado de sakoj por JES. Mi vendos ilin dum la semajno, kaj kiuj restas, tra la retejo de LaBoRen – mi ekhavos vendejeton. Ni vidu kiel mi sukcesos. Mi preferas povi vendi utilajn aferojn, ne nur simple forĵeteblajn stultaĵojn nome de subtenado. Tamen, eblas subteni sen mono ankaŭ. Oni povas diskonigi ŝatatajn artikolojn, videojn, podkastojn al siaj amikoj. Rekomendi legindaĵojn. Organizi la kolektadon de interesaj ligiloj en redito kiel Robert (Teo kaj Libroj) faras, montri ŝaton per suprenvoĉdono. Subteni la komunikadon per organizado-videbligo de kanaloj en telegramo kiel Robin faras. Helpi diskonigadon, konektadon kaj komunikadon kiel Aleks faras en tvitero. Dankon por via laboro! Dankon, ke vi subtenas ankaŭ mian laboron per via agado. Dankon al Baptiste por mia plibonigita retejo de LaBoRen kaj al Melono por la teknikaj helpoj pri la sono.

Mi revidos vin en Szczecin dum JES, espereble en miaj sesioj ankaŭ. Agrablan ripozadon dum ni alvenas al la fino de la jaro. Se vi emas resumi 2017, fari planojn por 2018 (vere… mi tajpas 2 0 1 8, kaj ne kredas miajn okulojn vidante tiun nombron…) – pli konscie vivi kaj sperti la mondon, tiam plenigu JarKompason! Jam la trian jaron ĝi estas tutlibere elŝutebla, dank’ al la volontuloj de la paĝo, kaj la tradukantoj-korektantoj de la Esperanta versio. Per tiuj pensoj deziras mi feliĉan kristnaskon kaj plenmovadan novan jaron al vi! Ĝis (re)legado en 2018!