Etikedoj

, , , , , , ,

Mi faras tiujn podkastojn por eligi la informojn, konojn kaj spertojn el mia kapo kiujn mi kolektis dum mia plurjardeka aktiveco en la junulara movado. Mi volas helpi, subteni kaj kontribui al la organizado de junularaj Esperanto-renkontiĝoj. Samtempe mi provas atenti kie mi povos plej bone daŭrigi mian laboron. Ne nepre rilate al organizado, sed kiel partoprenanto. Al mi momente ne aspektas tiel ke mi forlasos la movadon aŭ longtempe ne aktivos por komenci familion. Ne, mi ne scias, ĉu se mi iam havos familion tiu infano estos 100%-e denaskulo kiel mi. Eble. Eĉ tiel mi ne certas, ke mia edzo estas de la movado.

Do, mi devas konfesi, ke mi timas. Aŭ eble mi jam parolis pri tio pli frue? Kion mi vidas el la movado, el la nejunulara parto tio estas tre enua. Ne interesas min. La programeroj ĉefe estas prelegoj kaj kunsidoj. Mi ne vidas ajnan aktivecon kiu donus al mi ĝojan perspektivon, ke mi iam eble volus partopreni tiujn aranĝojn. Kaj jes, mi devas rapide kompreni, ke tiujn renkontiĝojn mi mem devos organizi. Ĉar ili ne ekzistas. Same kiel en miaj podkastoj mi substrekas: organizu tion, kio mankas al vi. Kion vi volonte partoprenus. Faru tiajn programeroj, kiuj plaĉas al vi. Kaj mi mem faris tion en la pasinteco. Organizis renkontiĝojn kiujn mi mem volis partopreni. Faris diskutrondojn pri temoj, kiuj interesis min, kiun mi volonte preparis. Elektis temojn kiujn mi honeste kun ĝojo pridiskutis kaj invitis aliajn homojn por kune fari ilin.

En la pasinta semajno mi estis invitita partopreni en la organizado de du grandaj renkontiĝoj. Laboro, kiun kompreneble teknike mi povus fari kaj helpi, sed mi ne volas. Ne plu. Mia koro ne estas en la organizado, ĉar mi estas tiom laca. Mi ne sufiĉe atentas pri tio, ke mi ne tro laboru pri projektoj… kaj pro tio mi decidis, ke en 2018 mi ne organizos ajnan renkontiĝon. Helpos? Jes, mi tre volonte helpas de la flanko. Mi vidas kiam organizaj eraroj okazas. Mi povas doni konsilojn, ja tion mi faras en la podkasto. Mi rekte parolas al vi, ke vi provu havi tiun enan kompason por voli bone okazigi renkontiĝon. Por ke vi faru la laboron de la organizado. Dum JES ĉi jare mi gvidos kvar sesiojn pri kiel organizi.

Estas malfacile paŭzi. Samtempe, min jam ne tro interesas junularaj renkontiĝoj, ĉar mia fokuso estas alie. Ankaŭ ne havi malnovajn amikojn en tiuj renkontiĝoj jam ĝenas min. Ili mankas al mi. Amikiĝi estas bona afero, renkonti novulon povas esti agrabla sperto, sed mi scias ke miaj malnovaj amikoj ne plu partoprenos tiujn renkontiĝojn.

Kiel jam plurfoje skribitie, kion mi vidas ne plaĉas al mi. Kion mi volonte partoprenus estus renkontiĝo kiel por la junularo, sed ne kun junuloj, kun jam iom pli maturaj homoj. Malnovaj Esperantistoj, aŭ novaj, sed tamen pli aĝaj parolantoj.

Mi ne volas esti solena. Mi ŝatas amuziĝi, babiladi, ekskursi. Aŭ eble la senfinaj prelegoj kaj silenta kunsidado estas la amuziĝo por la pli maljuna generacio? Tio povas esti. Sed la meza ja mankas. Ekzistas tiuj, kiuj daŭre partoprenas junularajn renkontiĝojn – ili estas ĉ. 40 aŭ eĉ 50 jaraj. Jes, kelkfoje 60+. Kiel mia patrino. Kiu ja partoprenas prelegojn, sed ĉefe volas esti aktiva, kaj tio nur troveblas en junularaj Esperanto-renkontiĝoj. Kaj mi ne volas esti tia persono. Mi aktive trejnas min ne esti tiu persono. Mi provas instrui al mi mem, ke ne manku tiuj aferoj. Sed ili kompreneble mankos, tiuj renkontiĝoj estas la solaj aferoj kiujn mi konas, kaj ĝuis iam ajn. Ankoraŭ partopreni IJK-ojn en la sekvaj 2-3 jaroj estas en ordo, sed poste mi jam serioze dubas.

Se mi ne havos familion kaj tiel ne iĝos parto de la Esperantaj familioj tiam kie estos la homoj al kiuj mi povos aliĝi? Kial tiu generacio kiu aŭ ne havas infanojn aŭ jam plenkreskajn – efektive sufiĉe aĝajn, do ne kune feriumas – ne organizas aktivajn renkontiĝojn? Aŭ ĉu ili faras, kaj mi ne scias pri tio? Aŭ en tiu parto de la mondo kiu estas for’ de mi? Aŭ ili helpas al la multe pli maljuna generacio kaj perdas la energion por si mem? Ĉu ili organizas klubkunvenojn sed ne pli ĉar eble E-iĝis nejunule, do eĉ ne partoprenis la kutimajn junularetosajn renkontiĝojn? Aŭ ĉar la partneroj, edzoj, koramikinoj ne parolas Esperanton do pasigas la libertempon alie?

Mi estas sociologo, tiujn aferojn mi provas sisteme pripensi. Kion mi vidas? Kio povas esti la kaŭzo? Kaj efektive se mi respondas miajn suprajn demandojn tiam mi scias, ke jes, la homoj de tiu aĝkategorio parte malaperas. Parte ili jes helpas lokajn klubojn, kaj ne faras ion pli grandan. Parte ne volas sole aŭ duope organizi, ĉar ja estas kune relative sufiĉaj el ili, sed en diversaj partoj de la mondo. Kelkaj vere malfrue E-iĝis, do ne scias kiaj estas junularaj eventoj. Kelkaj simple pigras, kaj ankaŭ junule “nur partoprenis”. Kelkaj obstine restas en la junularaj renkontiĝoj, kaj daŭre sentas, ke estas tiuj renkontiĝoj por ili. Multe da havas ne-Esperanto-parolantajn partnerojn. Junule estis en ordo vojaĝi per kaj pro Esperanto – ja estis tempo, kaj eble ne estis partnero aŭ iu el la movado – nun jam la liberan tempon prefere estas kun partnero eĉ se kelkfoje mankas la Esperanto-etoso. 

Do, tio ne aspektas bone por mi. Mi devos organizi la renkontiĝojn por mi mem – kaj kompreneble por la aliaj ankaŭ kiuj pro ajnaj kialoj nun ne faras. Sed tion mi almenaŭ faros ne en 2018.