Etikedoj

, , ,

Interese estas, ke ĝuste hodiaŭ, kiam mi aperigis la epizodon pri GLAT-aferoj kaj ĝenerala alirebligo en mia podkasto-serio venas la novaĵo, ke TIME elektis la #AnkaŭMi kampanjon kiel “Persono de la jaro”. Mi ĝojas pri tio. Kvankam aspektas tiel de kie mi rigardas la mondon, ke la redakcio ne vere havis eblecon elekti iun alian. La premo de ekstere estis tro granda. Ne hazarde.

En mia epizodo mi rakontas pri tio, kaj provas estontajn organizantojn kuraĝigi, ke Esperanto-renkontiĝoj havu regulojn pri konduto. Tio estas relative nova afero. En la pasinteco oni tute ne havis tiun koncepton pri atenti pri tio kiel partoprenantoj agas kaj fartas dum la renkontiĝo. Oni eĉ povus diri, ke Esperantistoj ofte tre arogante pensas pri si tiel, kvazaŭ ili ne bezonus ajnan rememorigilon pri tio, ke kelkaj formoj de kontakto ne estas en ordo. Ne estas dezirata kaj ke oni ĝenerale atentu pri unu la alia. Kion vi diras, kiel vi agas.

La laboro de Egalecen estas tre grava en tiu batalo. Mi esperas, ke aperos artikoloj pri la aferoj kiuj okazis kaj okazas en la movado dum renkontiĝoj. Kun nomoj, sen nomoj, honeste. Ne por fortimigi homojn de Esperanto, tute ne. Simple por montri la malperfektecon de la movado, la mankojn, kaj ke ni ĉiu ĉiam povas lerni multe pli. Eĉ pli. Indas rigardi en la retejo la artikolojn, la Esperantlingvajn tradukojn kaj klarigojn pri esprimoj, kiujn la anglalingva feminisma movado jam kun memfido uzas, sed ni, en Esperantujo ankoraŭ ne vere konas, aŭ eĉ vortojn ne havas por ili.

La Esperanto-movado tute ne estas sendependa de la ekstera mondo, la idealismo ofte estas blinda al tiuj problemoj pri kiuj la #AnkaŭMi movado parolas. Pri la malkonsentoj dum kunestoj en renkontiĝo. Pri la nevolataj tuŝoj. Pri la ofta malkomprenemo pri tio, kion “ne” kaj konsento signifas. Mi ja scias, mi partoprenis kaj organizis kelkajn diskutrondojn rilate al feminismaj temoj. Kelkfoje ŝokiĝis pri la sintenoj kaj opinioj, sed mi provis ne montri tion nur pli kompreni la situacion. Demandi pli. Esplori pli. Kompreni pli. Jes, kelkaj Esperantistoj efektive estas terure seksismaj, kaj eĉ ne komprenas tion, kial tio estas problemo. Efektive ni povus ankaŭ pri tio paroli kial estas multe malpli da inoj inter la Esperantistoj ol viroj. Eble estas konekto ie. Mi ja ofte observis kiel armeo de viroj ĵetas sin sur novulinoj odorante la freŝecon de ies ĉeesto kompare al la malnovaj aŭ malliberaj inoj. Post la unua renkontiĝo rapide malaperis tiuj homoj, hm, kial?

Mi nun kiel jam sperta organizanto povas vidi kiom multe pli oni povintus kaj povas fari por ke oni sentu sin pli sekuraj dum renkontiĝoj, ke rimedoj estas je nia servo por certiĝi, ke ĉiuj niaj partoprenantoj bone fartu. Kiam mi estis multe pli juna aktivulo en la movado, mi memoras, ke organizantoj ne kuraĝis haltigi tro ebriajn partoprenantojn. Ke oni daŭre servis alkoholon al junuloj, kiuj jam plene ebriis. Ke oni ne tro atentis pri la sekureco de la partoprenantoj. Ke pli gravis protekti monon kaj timi de la ŝtato kaj perdado de subvencio ol atenti pri la bonfarto de la partoprenantoj. Okazis kelkaj malhelaj aferoj antaŭ 10-15 jaroj. Sed ni ne devas tiom retroiri en la tempo por trovi aliajn ekzemplojn… Do, estu tiu tago ankaŭ rememorigilo, ke por bona etoso signifas, ke ĉiu bone fartas dum via renkontiĝo! Ke tio estas respondeco de la organiza teamo, ke vi donas la bazan tonon de via renkontiĝo. Ĉu vi klare indikas kian konduton vi ne akceptos? Ĉu vi helpas al novuloj partopreni vian renkontiĝon?

Kaj ne, tio ne signifas, ke nun jam oni ne rajtas brakumi unu la alian dum renkontiĝoj! Ke oni ne rajtas amindumi, danci kaj ĝoje kunesti, ĉar venas la polico kaj forĵetos nin! Ne, tute ne. Temas pri tio, ke la ekstera mondo, la patriarkeco ja havas efikon en nia vivo, kaj ni ĉiu povas esti pli singardemaj kaj atentemaj pri unu la alia. Ankaŭ dum Esperanto-renkontiĝoj. Mi pensas, ke la movado donas multege da ebleco lerni de unu la alia, pli libere demandi kaj havi informojn pli rapide kaj persone de aliaj partoj de la mondo. Kun respekto demandite, akceptante, se eble iu tamen ne volas havi tiun konversacion. Vi scias kiel fari. Kaj se ne, do lernu iom pli el mia podkasto.