• About / Pri SĈNK

Stela ĉiam nur kritikas

~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Stela ĉiam nur kritikas

Tag Archives: kritiko

Agrabla etoso – elstara teamo (JES 2018)

31 ĵaŭdo jan 2019

Posted by Stela in esperanto, organizado

≈ 1 komento

Etikedoj

gej, germanio, jes, junulara esperanto semajno, kritiko, organizado, pej, renkontiĝo, storkow

Mi trovis mian liton ĉirkaŭ la 5a kaj duono matene, malgraŭ tio decidis vekiĝi frue por matenmanĝi la lastan tagon de JES. Pro tio mi havis la bonŝancon vidi scenon kiu perfekte montras kia estis la semajno en Storkow, Germanio. Mi sidiĝis kun miaj teleretoj, lace ĉirkaŭrigardis en la manĝejo kaj tuj rimarkis, ke la du plej gravaj organizantoj estas ridantaj babilante, rigardante la partoprenantojn. Aŭ eble eĉ ne nin, nur simple la ĉirkaŭaĵon. Ili aspektis lacaj, sed fakte ne tiom… kaj tre malstreĉite bonhumoraj. Tio estis pejzaĝo, kiun mi ne spertis de jaroj.

Ĝi estis jam la 10-a novjara-junulara renkontiĝo en tiu ĉi formato. Legi plu →

Estas malfacile sincere gratuli…

31 sabato dec 2016

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

eger, esperanto renkontiĝoj, gej, germanio, ijs, jes, junulara esperanto semajno, kritiko

Mi ne povas sincere bondeziri al la organizantoj de JES. Kompreneble mi volas, ke la partoprenantoj bonfartu, estu bona festo dum la semajno, kaj bonetosa silvestro ĉi vespere. Evidente, mi – kiel la antaŭa kunordiganto – ne povas ne pensi pri tio, ke normalkaze mi nun devus esti en Germanio. Mi ne ĝojas pri tio, kaj la afero daŭre ne estas facila. Eĉ ne post jaro. Se vi rigardas la organizan teamon nur du personoj estas la samaj, du ĉeĥoj! Neniu el inter la poloj! Ĉiuj kernaj roloj estas de homoj, kiuj eĉ ne partoprenis la pasintjaran renkontiĝon en Eger. Tio montras kiom bona la kunlaboro estis de la germana flanko. Neniu dankis, ke ni donacis jaron da ripozo kaj tempo por prepari la sekvan JES. Neniu respondis al retleteroj, kie mi ofertis transdoni la spertojn, la statistikojn por la sekva jaro. Nek kontaktis min, kiam mi persone babiladis kun helpanto dum IJF. Tio estas kunlaboro laŭ GEJ. Ni ne forgesu, ke al la pasinta JES ne estis kavarano, kaj nun jam klare videblas, ke multege da homoj simple bojkotis la eventon en Eger. Legi plu →

Soifo

15 ĵaŭdo dec 2016

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

esperanto renkontiĝo, esperanto renkontiĝoj, ijk, kkps, kritiko, nederlando

Jam estas pluraj semajnoj, ke mi revenis de KKPS, la dua renkontiĝo, kiun mi ne mem organizis aŭ helpis en la pasintaj mi-ne-scias-kiom-da jaroj. Ĝi multe evoluis ekde la pasinta tempo, kiam ĝi estis en la sama ejo, en Delft (2012). Ĝi estis agrabla renkontiĝo, sed ne vere memorinda. La ekskurso estis la sama, biciklado kun bona distanco kaj bela pejzaĝo. Bona ekzemplo por tio, ke se io bone funkciis ankaŭ pasintfoje, do ne nepre indas ĝin ŝanĝi. Ni eĉ ĉi foje havis bonan veteron, kaj bongustan manĝaĵon. Alia pozitivaĵo estis la Poŝ-Amiko, ĝi estas 4-paĝa ĵurnaleto de la evento, vere amuza kun saĝaj ŝercoj en ĝi. Unika por KKPS, kaj mi ĉiam ridas legante la novaĵojn de Koko. Evidente vi devas almenaŭ iom koni la junularan movadon por kompreni la tuton, sed eĉ sen tio indas legi ĝin. Vidu la lastan numeron ĉi tie. Legi plu →

Miaj larmoj fluas

19 merkredo okt 2016

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

amuze, esperanto, humuro, kritiko, mojoseco, movado

Serioze, mi ne estas sufiĉe Esperanta nerdo por esplori sufiĉe da retejoj en Esperanto, pri Esperanto kaj tio videblas. Mi scias, ke tiu retejo neniel estas nova, aŭ por kelkaj amuza, sed miaj larmoj fluas, kiam mi legas ajnan artikolon de tiu ĉi retpaĝo.

Pleje plaĉas al mi tiu enskribo en eta bildo: “*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.” (fonto kaj retejo)

Jes, mi jam ricevis merdpluvon. Konfirmite.

P.S.: Mia kunikleto nomiĝas Joga. Kia signo! Kaj nun mi reiras iom ridi.

Inspiriĝo por la sekva ĉapitro

12 mardo apr 2016

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 1 komento

Etikedoj

dinnyés, hej, hungario, iej, ijf, internacia junulara festivalo, italio, jer, junulara renkontiĝo, kritiko, laboro, organizado, spertoj

Kompreneble mi nur ŝercis en mia antaŭa blogero. La IJF estis unu el la plej malbonaj E-renkontiĝoj de mia vivo, kaj la nomo de mia blogo supozeble neniam ŝanĝos de la ĝenerala kritikado al plenaj laŭdoj de la movado. Estas sufiĉe da retejoj kaj homoj kiuj volonte faras tion. Tamen, malgraŭ tio, ke mi jam preskaŭ komencas alkutimiĝi al vere malbone organizitaj renkontiĝoj, mi volas komenci kun la laŭdoj de la semajneto en Pesaro, Italio.

Kiam ankoraŭ la organizantoj ne estis lacaj, streĉitaj (komence de la renkontiĝo) ili atentis pri tio, ke partoprenantoj ne sidu sole kaj parigis homojn ĉe la tabloj aŭ petis homojn sidi kune kaj ŝanĝis la tablojn por povi tion fari. Tio estis eble la unuajn du tagojn, sed mi tamen ŝatis, ke almenaŭ tiam ili provis fari ion por la etoso.

Due, aspektis tiel, ke la diversaj generacioj de la italoj bone kunlaboras, aŭ almenaŭ la pli maljunaj movaduloj (ne mal)helpas al la junuloj pri la varbado por la IJF. La loka klubo de Torino (urbo for de Pesaro) ankaŭ multe helpis al la organizantoj subtenante la aranĝon ankaŭ per teĥnikaĵoj. La kontrasto kun nia semajnfino en JER estas granda, kie mi aŭdis de maljunulo en Hungario, ke en la pasintaj tri jaroj mi neniel kontribuis al la hungara movado. (Koran dankon, Szilvási, kaj nun forfikiĝu, dankon. Tio estus helpema sinteno de vi.)

Trie, IJF ne sekrete okazis en la urbo, sed estis prezentado de Esperanto al la urbanoj ĉe la urbodomo en la itala, kaj ĝenerale mi vidis sufiĉe multe da afiŝoj en la urbocentro varbante por tio, gratulojn.

Kaj nun post mia strebo trovi la pozitivajn aferojn venu nur kelkaj de fuŝoj, ĉar mi ne volas troe humiligi la organizantojn. Ĉiukaze mi ne plu partoprenos la aranĝon (ĉi foje mi estis senpage pro la ŝanĝo inter IEJ kaj HEJ – la kontrakto finiĝis per mia partopreno, mi persone dubas ĉu renovigi ĝin, sed feliĉe tio ne estos mia decido). Do mi provos koncize.

Estis vere malbona ideo fari tiom grandan paralelan trejnadon kun la programo por multe da homoj (dum la tuta semajno), ĉar poste neniel sukcesis kunigi la homojn de la trejnado kaj la averaĝajn partoprenantojn. La organizantoj elektis vesperajn programojn, kiujn ili mem ne vere ŝatas, do preskaŭ neniam partoprenis. Kaj ni ne konfuzu tion kun ili estante tre okupataj organizante ion alian intertempe. Ne tiel aspektis. Babiladis meze de la ejo kun aliaj italoj. Kio okazintus sen la preskaŭ senpaga trejnado? Ni estintus vere malmulte. (Aspektis tiel, ke la trejnado mem multe pli gravis ol la renkontiĝo. Tio vere ne funkcias. Homoj organizu aparte la trejnadojn, se ili estas tiom longdaŭraj, la du kune simple ne funkcias – ankaŭ propra sperto, vere neniam plu.)

Mallonge pri la ekskursoj: se vi havas pli ol 40 homojn vi mendu apartan buson kaj ne uzu lokajn busojn por transporti la homojn. Pro la timo, ke la homoj ne aperos por la ekiro ne diru al ili 1 kaj kvaron horon pli frue aperi. Homoj estas plenkreskuloj. Se maltrafas la buson estas ilia propra kulpo. Sufiĉas 20 minutojn pli frue renkontiĝi por fari komunan foton kaj grupiĝi. Sed tio solveblas bone kun aparta buso. Ĉu ne?

La programo estis ĝenerale katastrofo, kaj mi ne komprenas kial havi temon (migrado – ĉu iu rimarkis, ke la evento havis temon krom trejando por trejni trejnistojn?), se nur tri aferoj okazas rilate al ĝi kaj krom tio, kion ajn la partoprenantoj ofertas. La prelegejo mem estis malvarmega, homoj partoprenis malplinombre ĉar ĉio estis en malvarma ĉambro. Ĝenerale aspektis tiel, ke la organizantoj faris programon, kiun mem ne vere partoprenus, kaj ne volonte varbis por ili ĉiukaze. Laŭte babili ekstere kiam estas koncerto ene kun eble 10 partoprenantoj estis vere nekredebla sperto vidi per miaj propraj okuloj, ke tio povas okazi dum IJF. Kie estas la kreivo de la antaŭaj organizantoj? Vere ne indis reviziti post 14 jaroj Italion pro la IJF. La lando kompreneble belegas, sed mi povus viziti laŭ deziro, ne pro tiu evento.

Sed kompreneble kio pleje ŝokis min estis kiom malĝentilega estas la kunordiganto. Ni provis pagi nian kotizon kvar (!) foje kaj du foje estis klare ignoritaj. Rigardante nin kaj poste komencante pli laŭte paroli itale al iu alia homo, turnante sian dorson al ni sen diri ion ajn. Min ne tro interesis, ke ni povis vidi la organizantojn klare kverelegi, mi komprenis nenion. Unue ni pensis, ke estas iu ŝerco, sed poste kiam oni devis apartigi la du kverelantojn (plurfoje dum la semajno) tamen tio estis tro. Mi jam ankaŭ kverelis antaŭ partoprenantoj, sed tio estis antaŭ proksimume 10 jaroj. Prefere ne faru, se eblas eviti. Por tio vi havas organizantejon (tio estis centre de la ejo, do teĥnike ili ja kverelis en la organizantejo, maloportune pro la loko). Aliajn stultajn detalojn mi ne skribos sendependaj aferoj kiel aĉa manĝaĵo, bona vetero estas sufiĉe hazardaj, sed do vi povas imagi la ĝeneralan etoson. Rezume, mi vere volis, ke la semajno finiĝu kaj mi povu iri hejmen.

La semajnfino poste pasis en JER, kiu estis bonetosa kaj plenlabora por mi. La sunbrila kanuumado, multe da babilado, ludoj (kaj mia koktelejo 😉 ) rezultis tre ĉarman tempon apud la lago Velencei. La novuloj tre bonfartis, kaj tio vere gravas por mi. Sed mi simple tiom lacis, ke ĝojis, ke tio ankaŭ finfine pasis. Nun mi devos koncentriĝi al mia sekva ĉapitro de E-vivo, kio temas pri miaj spertoj en la mondo de organizado. Estos strange la somero sen IJS. Teorie mi multe organizos. Praktike mi iros nenien dum la somero por E-umi. Kiel mi vidis post tiuj du eventoj… Gvidlinioj klare bezonatas en la junulara E-movado.

Artikolo pri TEJO por Kontakto

25 sabato okt 2014

Posted by Stela in Uncategorized

≈ 5 komentoj

Etikedoj

esperanto renkontiĝo, esperanto renkontiĝoj, hej, hungara esperanto junularo, internacia semajnfino, kritiko, organizado, pasporta servo, planoj, problemoj, solvoj, tejo

Mia artikolo pri la ŝanĝoj en la teamo de IJS devas ankoraŭ atendi, ĉar la komenca stato de nia teamo pli ŝrinkis kaj pro novaj projektoj niaj energioj estos tute aliel uzitaj ol antaŭe planite. Pro tio mi petas plian paciencon rilate al tio. Mi mem tre volas jam rakonti kaj analizi la situacion, kiun ni ekhavis post mia dua sinsekva IJS-kunordigado.

Intertempe Massimo de TEJO-Tutmonde petis min verki artikolon (5000 literan) rilate al la hungara movado kaj kiel TEJO povus helpi nian laboron. La celo estis paroli pri “konkretaj problemoj, necesoj, kiujn la junaj hungaraj esperantistoj havas”. Mi devis proponi solvojn, kiuj estas “konkretaj kaj realigeblaj”.

Se vi legas mian blogon de longa tempo vi tre bone scias, ke mi parolas nur pri tiuspecaj aferoj: pri problemoj kaj iliaj solvoj en la Esperanto-movado. Estis amuze legi en la retletero, ke oni vere substrekis por mi, ke la proponitaj solvoj devas esti realigeblaj. Mi supozas, ke tio signifas, ke TEJO ofte ricevas tute “revajn” aŭ nerealigeblajn ideojn de sia membraro aŭ de naivaj homoj. Aŭ male, eble ili tro ofte pensas, ke bazaj aferoj, kiel propre funkcianta retpaĝo apartenas al la kategorio “nerealigebla”. Ĉiukaze estis la unua fojo, ke mi skribis ion ajn por Esperanta gazeto, ĉar ĝenerale mi tute ne ŝatas verki tekstojn, sed ĉifoje pro la nekredebla superŝutiteco de mia teamo mi akceptis la taskon. Mi ne scias kiam ĝi aperos, pri tio mi ne havas informojn.

Tion mi skribis:

“Saluton, Stela raportas, unu el inter la aktivuloj en la Hungara Esperanto-Junularo. Mi estas feliĉa, ke mi laboras en malgranda, sed forta Esperanto teamo, kie ni volonte organizas renkontiĝojn al la junuloj en kaj ekster Hungario. Mi pensas, ke ĉe ni bone funkcias la elpensado kaj realigo de aranĝoj – ekzemple nia semajnfina JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo) printempe, IJS (Internacia Junualara Semajno) somere, unutagaj ekskursoj kaj aktivaĵoj dum la jaro kune kun la partneradoj kun aliaj eventoj. Al ni mankas la pli vasta varbado al la eventoj enlande kaj internacie. Ni havas la kutimajn kanalojn de informado, kiel niajn retpaĝojn, retlistojn kaj leterojn, krome vizaĝlibron kaj pepejon. Tamen, la novuloj ne trovas nin tiom bone aŭ rapide. Ankaŭ tio malfaciligas nian laboron, ke malgraŭ tio, ke en Hungario multe da homoj lernas Esperanton, tio ne estas por plezuro aŭ honesta interesiĝo pri la lingvo, sed daŭre pro la reguloj de la hungara ŝtato rilate al diplomoj. Por ricevi la oficialan paperon pri la finstudado oni devas havi lingvoekzamenon el ajna vivanta lingvo. Por multaj homoj tiu estas la facile lernebla Esperanto. Do, estas defio prezenti la uzeblecon de la lingvo post la pasado de deviga ekzameno.

Mi pensas, ke se forta TEJO kun la nova retpaĝo povas montri la internacian interesiĝon kaj kunlaboradon de junuloj tra la mondo, tio povas esti unu el la solvoj al nia problemo en Hungario. Mi supozas, ke multaj krom ni en HEJ jam tre atendas la renovigon de la centra hejmpaĝo kaj havas grandan esperon rilate al la informoj kaj uzado de ĝi. HEJ povas oferti bonkvalitajn renkontiĝojn kaj trejnadon por tiuj, kiuj interesiĝas pri organizado ambaŭ praktike kaj teorie, TEJO povus helpi disvastigi la rezultojn de la Landaj Sekcioj. Ni estas bonŝancaj, ke ni povas funkciigi plurajn retpaĝojn por niaj eventoj aparte kaj dulingve de HEJ, sed tio estas vere multe da laboro kaj tempo por ni. La centra retpaĝo de la monda junularo povus havi la eblecon oferti lokon por tiuj LS-oj, kiuj ne havas propran retpaĝon. Tio estas realigebla kiel profiloj por la LS-oj kun almenaŭ bazaj informoj por tiuj lokaj junuloj, kiuj ŝatus trovi aktivulojn en siaj landoj. Ne nur pro tio, sed ankaŭ pro propra informado estus oportune, se TEJO pli hastus aperigi ĝustatempe KODEJO-n por ke la LS-oj bone konu la defiojn kaj komunikilojn de aliaj LS-oj. Krome, mi esperas, ke realiĝos plena kalendaro nur por junularaj eventoj por ke homoj vidu, kie ili povas uzi Esperanton. Ekzemple se TEJO decidas subteni kaj disvastigi la projekton de esperant.io, tiam sur mapo bone videblus la renkontiĝoj plej proksime al vi.

Rilate al renkontiĝoj: se TEJO instigu la organizadon de malgrandaj eventoj, unutagaj projektoj en siaj LS-oj. Mi pensas pri tio, ke ekzemple ekzistas la tiel nomata Eŭropa Tago de Najbaroj. Rilate al la disvastigo de Esperanto kaj informado pri la internaciaj kunlaboradoj oni povus okazigi najbarajn renkontiĝojn en ĉiuj partoj de la mondo dum tiu tago. En Hungario tio povus esti renkontiĝo ĉe la landlimo kun la slovakoj aŭ aŭstroj, en pli grandaj landoj renkontiĝo de proksimaj Esperanto kluboj de diversaj urboj. Tio povus esti pozitiva mesaĝo de la uzeblo de la lingvo. Ĝenerale TEJO devus instigi la okazigon de eventoj, kaj malgraŭ tio, ke ekzistas helpilo (fakte, tio estas nur listo de taskoj, ne vera priskribo de ili) por grand(eg)aj eventoj, tio estas vere la escepto, ke junuloj organizas por multe da homoj kaj dum longa tempo. Ĝuste pro tio pli bone estas instigi malgrandajn okazaĵojn, kiuj ne bezonas multe da sperto kaj tempo. Helpilo por tiaj programoj por organizado kaj disvastigo plene bonvenas.

Se TEJO volus havi oftan novan enhavon por la retpaĝo, estas facile peti homojn/organizojn por skribi nur inter du kaj dek frazojn pri siaj aktivaĵoj (mencii urbon kaj landon) por konigi kun la homoj en la mondo pri klubvesperoj, vizito de eksterlandano, ekskursoj, kunsidoj, organizado de eventoj. Tio montrus, ke ne nur tion indas raporti se okazas unusemajna grandskala evento, sed ankaŭ pri la ĉiutaga uzado de Esperanto. Tio prezentus multe pli bone la vivadon de la lingvo, kies pinto estas la kongresoj. Rilatas al tio, ke la malrapide revivanta Pasporta Servo estas pretigata teĥnike, kaj bezonatos helpo disvastigi ĝin denove inter la junuloj. La nunaj gastigantoj estas plej multnombre maljunuloj. Estas multe pli alloge gasti ĉe junuloj, sed por tio ili devas scii pri la ekzisto de PS. Tiu laboro jam nun povus komenciĝi per preparado de la historio de PS por regajni ĝian antaŭan rolon kiel unu el la bazaj servoj de TEJO. Ankaŭ la malriĉaj hungaroj bone profitus de la gastiga servo en Esperantio. Se ĝi refunkcios, ĝi estos bona varbilo por Esperanto.

Konklude mi vidas la rolon de TEJO en la LS-oj, kiel helpon por fortigi la movadon en la diversaj landoj donante konsilojn, helpante disvastigon de aranĝoj, sekurado de bone funkcianta retpaĝo, kies informriĉeco helpas la interesiĝantojn de la ekstera mondo kaj aktivulojn en la asocioj.”

Tempo por la demando:

 

Kio ne okazas nuntempe?

14 sabato jun 2014

Posted by Stela in Uncategorized

≈ Komenti

Etikedoj

esperanto, hej, hungara esperanto junularo, ijs, jer, jes, kritiko, spertoj, teamo, tejo, uea

Se io ne okazas nuntempe, eble mia opinio estas, ke io ja devus okazi. Kial mi skribas tion post pluraj monatoj da silento? Aspektas tiel, ke eĉ ne videblas kio okazis pasinttempe, ĉar ne indis skribi pri io ajn. Kiel ĉiam, la vero ne estas tiom simpla. Mi skribos pri kiel okazis la UEA eksperimento dum JER en marto, kaj ankaŭ pri tio kiel la IJF forprenas mian entuziasmon okazigi IJS-on. Sed unue pri TEJO.

La retpaĝo de TEJO dum la tempo de skribado denove ne funkcias. Mi supozas, ke ĝi revenos post kelkaj horoj/tagoj, sed tamen. Finfine la serĉado de nova retpaĝisto komenciĝis (kaj finiĝis). La alvoko aperis ĉe vizaĝlibro, kion kompreneble ne ĉiuj legas, kaj ne estas atingebla al neuzantoj, sed do, almenaŭ io por renovigo de tiu honto videblas. Estis kelkaj semajnoj por sendi la proponojn, finfine ne la kutima limdato estas morgaŭ sinteno. La aktiviĝo de TEJO, se io estas/okazas, tio montriĝas ĉe vizaĝlibro, sed ne tro en la retpaĝo. Eĉ se aĉa, ĝi tute ne estas ĝisdatigita, kion mi tute bedaŭras.

Mi provis trovi la unuan parton de la Konsultado por la strategio de TEJO, ĉar mi surprize vidis, ke estis alvoko por jam la dua rondo en junio por kiel pli bonigi/funkciigi TEJO-n? Mi tre ŝatas la iniciadon de tiu agado, ĉar evidente ne multo okazis en la pasintaj jaroj, la organizo malrapide mortadis kune kun pluraj landaj sekcioj. Sed mi ne komprenas: kiel bezonatas dua konsultado? Post kiam la retpaĝo denove komencis funkcii, mi decidis rigardi, ĉu estas io rilate al tio sur tejo.org? Jes, estis. Do, mi legis la longegan kaj tre titolajn ideojn kaj pensis: ĉu TEJO komune jam sukcesis tion ĉion atingi, ke jam la dua fazo bezonatas? Ne, kompreneble ne. Kial oni ne komencas fakte realigi almenaŭ kelkajn ideojn anstataŭ kolekti pliajn?

Do, reen al la konkurso pri retpaĝisto. Laŭ mi, se la organizo havas publikan (khm, preskaŭ) alvokon al posteno, tiam kiam la limdato pasis kaj iu estis elektita kiel gajnonto… do, kiel mi diru? Ĉu oni ne devus eble anonci tiun personon, kiu espereble realportos la gloron al la organizo farante propan retpaĝon? Mi skribis retleteron al la Centra Oficejo demandinte, ĉu eblus scii, kiu gajnis. Nenia respondo. Sed ne nur tion mi demandis.

Promesite por mezo de majo, la KODEJO de TEJO ankoraŭ ne estas preta – preskaŭ meze de junio. Ĝi estas tre valora raporto kiu kolektas informojn pri la Landaj Sekcioj. Saci kaj mi nome de HEJ proksimume du horojn pasigis plenigante ĝin. Ni pensis, ke se ni povos vidi la respondojn de la aliaj asocioj ni povos lerni kaj profiti de tio. Ni ĉiuj. Videble, la retadresojn oni jam komencis uzi por kelkaj retleteroj, ĝenerala komunikado, sed la raporto ne estas preta. La limdato por plenigi ĝin estis la 15-an de februaro. Se mi bone informiĝis ĉ. 20 LS-oj sendis la respondojn. Vidante la abundon de demandoj mi povas kompreni, ke daŭras pli longe pretigi la raporton. Tamen ne komprenas kial la rezultoj ne videblas post preskaŭ kvar monatoj?

European Youth Event 2014 okazis fine de majo kun la partoprenado de pluraj Esperantistaj junuloj. Ili iris por reprezenti TEJO-n. Prenante la informojn de kelkaj vl-paĝoj mi vidis, ke tiu grupo de gejunuloj tre bone amuziĝis, rigardis la urbon, festis ktp. Sed mi demandas: kio estas la utilo por TEJO? Kaj por la aliaj E-gejunuloj ĝenerale? Tiu estis anoncite kun la kutima hasta limdato morgaŭ, kaj la hungaroj pro la tre studema majo ne povis konsideri tiom rapidege partopreni, ĉefe ne varbi por ĝi anstataŭ ni. Do, niaflanke mi tute ne havas ideon kio okazis tie. Mi povas vidi ĉe la oficiala retpaĝo, ke oni provis kunhavi multajn junulojn. Bone, tion vi sukcesis. Sed kiel plu? Mi malĝojas ne vidi ion ajn pri tio, nur kelkajn junulojn tre malmultkoste festi por semajnfino. Kial la energio pri subvencipetado iras al tiaj aferoj? Kial ne koncetriĝi pri helpi la LS-ojn, fakajn sekciojn anstataŭe? Aŭ se vere tiom indas partopreni en tiuj ekster Esperantaj internaciaj eventoj kial ne videblas kio estas la valoro de tio? Mi vidas, ke unuopuloj bonfartis, sed krom tio kion oni reprezentas, se la agado de TEJO iĝas tiom ekstera?

Ekzemple kial ne helpi la redaktoron de la TEJO-Aktuale? Pro la translokiĝo de la redaktoro la aperado de la pasinta numero malfruis. Kune kun la alvoko al nia renkontiĝo, kaj post la unua limdato. Mi tute ne kulpigas ŝin, mi simple vidas, ke neniu estas helpanta, se io simile urĝa okazas. Translokiĝo ne okazas ofte. Aspektas tiel, ke ne estas rimedoj por iel tamen aperigi TA-n bontempe. Supozeble ŝi ne ricevas iun ajn helpon, alikaze iu povintus transpreni la devojn partatempe. Domaĝe. Por la IJS, JER, HEJ-aferoj estas klare kiu respondecas pri kio, tamen, se bezonatas ni transprenas kaj transdonas taskojn por provi ne forgesi aŭ malfruigi ilin.

Same pri la efikeco de la Babiladu kun estraranoj! iniciato mi ne certas. Mi vidas, ke ili disponeblas por unu-du horoj rete, kaj eblas kontakti ilin. Bone, interese. Mi volonte legus pri la spertoj, ja pluraj tiuj okazaĵoj estis. Kiuj novaj ideoj aperis? Kiu serĉis ilin por babiladi? Ĉu estas helpa aŭ informa afero? Mi vere ne kompenas por kio ĝi estas utila, sed eble mi ekscius pri tio, se estus informado. Ne estas, do mi ne scias.

Daŭrige la linion de aferoj, kiujn mi ne komprenas: kio okazas al Pasporta Servo? Antaŭ la IJF kunsidis la estraro de TEJO (en aprilo) kaj donis la taskon por aperigi la PS-on al Roy McCoy. Scias tion mi de vizaĝlibro. Tie la papera eldono de PS 2014 estas promesite antaŭ la fino de junio. Mi atendas la rezultojn. Ankoraŭ ne estas la fino de junio. Tamen, neniaj detaloj aperas rilate al la proceso, sukcesoj, defioj, nur unu leteron ricevis HEJ al la centra retadreso serĉante drupalistojn… Roy trovis nin, ĉar la retpaĝo de nia renkontiĝo, IJS, uzas drupalon. Ni malŝategas ĝin, kaj esperas ŝanĝi la programadon al alia lingvo por la sekvaj aranĝoj. Sed tio, ke oni serĉas ankoraŭ drupalistojn fine de majo ne donas al mi esperon, ke papera versio aperos en junio… Oni ja planis kaj bezonas ĝisdatigi la datenojn unue kaj per tio ne finiĝas la taskoj por aperigi libreton. Fakte, se mi plupensas: ĉu la libreto vere tiom gravas? Denove eble bone funkcianta retpaĝo helpus solvi kaj ĝenerale modernigi PS-on. Mi ankoraŭ ne vidis ĝian iam ajn bone funkcii. Bedaŭrinde.

Kiel okazas la organizado de la IJK? Sufiĉe silentas ĉio ankaŭ pri tio flanke de TEJO. Ion mi aŭdetis pri vojaĝoj antaŭ longa tempo, sed ne multon pli. La retpaĝo mem aspektas bone, multaj informoj troviĝas tie, sed la ligiloj al pepilo, G+ kaj youtube ne funkcias, al vizaĝlibro jes, sed tio ne estas publike videbla de ĉiuj. La nombro de aliĝintoj estas momente 135. Malmulte. Kion helpas TEJO pri la procezo?

Fine, mi rigardu kiel la TEJO-trejnado okazos dum IJS en Hungario. Do, kiel jam skribite, mi petis tre frue havi trejnadon dum la IJS. Unue, mi deziras helpi TEJO-n. Mi ne petis ion ajn novan, nur ke ili faru la saman trejnadon kiel antaŭe dum la JES, do nenia nova materialo devus esti pripensita, ni bezonas nur trejniston, kiu povus veni. Donus senpage la restadon por kontribui. Unue mi planis la programon, demandante kiam estus bone havi la trejnadon, tiam ni priparolis, ke mi rajtas decidi. Poste venis la peto ŝanĝi la programon al la semajnfino nur, ne dum la semajno. Do bone, mi faris tion. Poste venis la decido, ke malgraŭ la fruega peto pri trejnado, tamen ne povos veni la trejnisto. Mi scias, ke parto de TEJO-estraranoj estos en la alia flanko de la mondo pro la aliaj du kongresoj, sed mi ankaŭ supozis, ke pro mono kaj laboro, tamen ne ĉiuj sukcesos iri tien. Ili certe atendis tro longe pri la decido kaj fine la flugbiletoj tro kostis por veni por 3 tagoj al Hungario. La IJS estos tre proksime al Budapeŝto, ne estas granda peno veni al la ejo de la flughaveno. TEJO decidis elekti iun por la tasko de la jam aliĝintoj. Praktika solvo, sed ne tio estis la interkonsento. Mi ne hazarde petis jam plurajn monatojn antaŭe trejniston. Aŭ diru ne, aŭ vi ankaŭ komencu pli frue plani. Kompreneble 2 monatojn antaŭe oni ne trovos malkostajn flugbiletojn. Sed eble 6 monatojn pli frue jes. La rezulto estas, ke ni ne povas plej efike varbi por la trejnado, ĉar ankoraŭ ne haveblas informoj pri ĝi. Ni ne povas doni detalojn pri la tipo de programeroj dum ĝi al la Esperanto-mondo. La trejnisto partoprenos la tutan semajnon, sed mi ne refaros la programon, ŝanĝi denove? Malbona ideo kaj troa laboro. Same interesus min kiel funkcias, sukcesas la rettrejnado, kiun TEJO ofertis en marto pri negocado. Taskoj kaj klarigoj rete, iu tipa trimonata aktivula trejnado. Ĝi devus nuntempe finiĝi. Kiom da aliĝintoj estis/estas? Kiel evoluas la lecionoj? Kiel fartas la eksperimenta fazo? Pri tiaj aferoj eblus vere multe lerni, se ni aŭdus pri la spertoj de la trejnistoj. Sed nek tio okazas.

Mi demandas: kial ne? Ni vere ne tre scias, kion TEJO faras krom kolektado de ideoj. Eĉ ne ĉe vizaĝlibro, nek ĉe pepejo, kiu estus tre rapida 140 karaktera mesaĝo simple ĝisdatigebla, nek sur la retpaĝo. Mi tre bedaŭras tion, ĉar mi serioze pensas, ke se ni scius-vidus pli pri la aktiveco de la oficiale tutmonda organizo, aŭ almenaŭ mi ne ekhavus la ideon, ke ĉio nur komenciĝas, sed fakte nenio donas rezultojn. Verdire TEJO ne estas la unusola, kiu donas la impreson, ke multe, multe pli da homoj parolas pri la aferoj ol faras ilin. Mi denove ricevis retleteron pri kial mi ne lasas helpi la maljunulojn helpi la organizadon? Sed kiam mi demandas fakte kiajn taskojn ili imagas, ke povus pli bone fari por junulara renkontiĝo ol la junularo mem tiam ne venas respondo. Alia retletero povas doni (tute ne helpajn) saĝajn ideojn pri kiel organizi, ekzemple per listado de homoj, kiuj kapablis bone organizi antaŭ dek jaroj. Ĉu ili helpas organizi nun? Evidente ne. La laboro devas esti farita nun, ne en 2004. Mi pensas, ke mi scias, kion mi faras, kial kaj kion mi organizas. Ankaŭ mia teamo. Nur du semajnoj restas, kaj mi estos la lasta en la vico kiu finstudas por la jaro. Nekredeble kiom rapide pasas la tempo kaj kiom da homoj daŭre provas forpreni tiun malmulte da, kion mi uzas por organizi. Kiam ili komencos labori anstataŭ paroli?

← Older posts

Stela

Lastaj artikoloj

  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero
  • Mi donas al vi la stafeton. Kaptu ĝin!
  • Jarfina kurado
  • Hasta monatĵurnalo de lastminuta verkanto
  • Kaj la magio okazis la 11-an tagon

Pri tio pepas Stela

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Kvazaŭ la maratono ne estintus granda laboro ĉe @bobelarto Jam de semajnoj ni antaŭpreparas nian sekvan eventon:… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @SenlokeOrg Mi tre bone scias tion. Homoj pigras organizi renkontiĝojn por si mem. 6 days ago
  • Verdire mi ne scias kio estas la bona reago aŭ organiza maniero forigi maljunulojn sen soni tre drasta pri miaj ideoj. 6 days ago
Follow @Stela_Bee

aktivado bobelarto brita kongreso denaskulo esperanto esperanto aranĝo esperanto renkontiĝo esperanto renkontiĝoj gej germanio hej hungara esperanto junularo hungario ijk ijs INK internacia junulara semajno internacia kunlaboro intervjuo is jer jes junulara esperanto semajno junulara renkontiĝo junuloj kkps kritiko kunlaboro laboren laboro literaturo maljunuloj movado nederlando nova jaro organizado pasporta servo pej pollando problemoj renkontiĝoj ses somero spertoj teamo tejo uea uk verkado vivo

legu pli en la arkivo

Serĉu en la blogo

Stela pepas

  • Estas tiom amuze, ke homoj diras: via lasta memfoto estas kio vi estas ekstere, kaj la lasta memeo, kio vi estas en… twitter.com/i/web/status/1… 1 day ago
  • @eurosport Rybakina ;-) 1 day ago
  • Multe da ĝojo kaj multe da sufero stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2023/03/29/mul… 1 day ago

Ekskribu vian retadreson se vi deziras ricevi retleteron kiam aperas nova blogero de Stela

Aliĝi al 1.195 aliaj abonantoj

Krei senpagan retejon aŭ blogon ĉe WordPress.com.

Privateco kaj kuketoj: Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por ekscii pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Sekvu kun 90 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Stela ĉiam nur kritikas
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Registriĝi
    • Ensaluti
    • Raporti ĉi tiun enhavon
    • Vidi retejon en la legilo
    • Administri abonojn
    • Maletendi ĉi tiun breton