Etikedoj

, , , , , , ,

Mi ne povas sincere bondeziri al la organizantoj de JES. Kompreneble mi volas, ke la partoprenantoj bonfartu, estu bona festo dum la semajno, kaj bonetosa silvestro ĉi vespere. Evidente, mi – kiel la antaŭa kunordiganto – ne povas ne pensi pri tio, ke normalkaze mi nun devus esti en Germanio. Mi ne ĝojas pri tio, kaj la afero daŭre ne estas facila. Eĉ ne post jaro. Se vi rigardas la organizan teamon nur du personoj estas la samaj, du ĉeĥoj! Neniu el inter la poloj! Ĉiuj kernaj roloj estas de homoj, kiuj eĉ ne partoprenis la pasintjaran renkontiĝon en Eger. Tio montras kiom bona la kunlaboro estis de la germana flanko. Neniu dankis, ke ni donacis jaron da ripozo kaj tempo por prepari la sekvan JES. Neniu respondis al retleteroj, kie mi ofertis transdoni la spertojn, la statistikojn por la sekva jaro. Nek kontaktis min, kiam mi persone babiladis kun helpanto dum IJF. Tio estas kunlaboro laŭ GEJ. Ni ne forgesu, ke al la pasinta JES ne estis kavarano, kaj nun jam klare videblas, ke multege da homoj simple bojkotis la eventon en Eger.

Estas tre malfacile sincere diri, havu bonan semajnon! Fartu bone, estu sukcesaj! Mi, stultulo, kiu eĉ volis rekomenci la JES-fonduson, ke kelkaj partoprenantoj iom pli malmultkoste aŭ senpage povu partopreni. Kiu volis havi veran kunlaboron kaj eĉ doni parton de la gajno al GEJ por eventuala pluhelpado de la evento. Supozeble la IJK en Wiesbaden estis tiom sukcesa, ke ili ne bezonas nun jam financan helpon de iu ajn… Ne kiel antaŭ kelkaj jaroj, kiam la iam sukcesega kaj forta-modela GEJ disfalis pro plena fiasko de JES-organizado.

Estas malfacile sincere bondeziri… Mi rediras, neniu eĉ partoprenis la JES pasintjare el la nunaj organizantoj. Kiujn mi demandis por kontribui ĉiu kvazaŭ kabeis de la junularo, tiajn respondojn ni ricevis. Nun, subite ĉiu reaktivas. Tio estas bona afero por la movado, fia kontraŭ tiuj, kiuj savis tiun damnan renkontiĝon, kiu tute ne meritis savadon. Mia koro doloras, kaj mi ne ĝojas pri tio. Ju pli mi aktivas en la Esperanto-movado des pli seniluziita mi estas. Mi simple ne komprenas kial oni faris la bojkoton kontraŭ la hungaria JES, kial oni ĉie kvazaŭ profunde silentis pri ĝia ekzisto? Ni organizis anstataŭ vi, por helpi, vin, stultuloj! Mi diras al vi, la renkontiĝo estis tre bonetosa, sed esti vere malmulte da homoj kompare al la antaŭaj jaroj (kaj pro tio, ni preskaŭ tute bankrotis, kiun ni evitis nur pro mia malvarma kapo). La preteksto, ke ĝi estas for’… Ĉu vi vidas kie ĝi estas nun? Ke busoj ne iras jam eĉ fruvespere al la ejo? Paisntjare la trajnoj iris ĝis malfrua nokto, kaj la ejo estis 10 minuta piediro de la haltejo, ne 6 kilometroj… Pretekstoj, putinaj, malfortaj pretekstoj… Tio estus la minimumo, ke GEJ dankas nian laboron, kaj videble, neniu el la pola teamo estas inter la nunaj organizantoj. Kial vi volas perdi la spertajn kunlaborantojn? Aŭ se ne gravas la kunlaborantoj, fakte la spertojn… Kial vi ne haltis por momento vidi, kio okazis pasintjare, eble iel komuniki? Ĉu vi pripensis kian servon ni faris al vi, kara GEJ? Ne, ĉio daŭriĝas, kvazaŭ nenio okazintus en 2015. Jarfino plene ignorebla. Kio okazintus, se vi ne havintus la helpon? Evidente, vi ne konas la prezon de tiu helpo. Kaj unu el la plej malbonaj decidoj de mia vivo estas lasi min esti konvinkita, ke ni helpu pri JES. Kiel gesto, tio estintus la minimumo, ke GEJ invitu la antaŭajn orgaizantoj, kiuj savis iliajn pugojn. Same, kiel mi invitis ilin, ke venu, kaj ripozu en Hungario, nun, ke ne devos vere kontribui en la laboro, se tro lacas post la IJK. Estas malfacile sincere bondeziri… Mi scias, kiom fia estas, kiam iu intence volas fuŝi vian renkontiĝon, kiun vi tiom longe antaŭpreparis, ne, tion mi tute ne volas, sed estas malfacilege sincere bondeziri…

Plurfoje dum la jaro kiam mi repensis al mia nova jaro, mi ne memoris, kie mi fakte festis ĝin. Kiom stranga estas la memorkapablo de persono tiom subpresi la sentojn kaj tiel okazas, ke kelkaj aferoj estas forgesitaj. Ĉi foje mi denove festos la novan jaron en Amsterdamo, sed kun la ĝoja aldono, ke mi ne devos poste tuj translokiĝi al Belgio por eklabori. Mia laboro ĉe TEJO finiĝas hodiaŭ. Strange. La laboro pri Pasporta Servo kaj IJS nun komenciĝas. La retpaĝo de JarKompaso plene Esperantigita. La projektoj atendas unu post la alia. Ni nur havu iomete pli bonan jaron ol 2016. Tamen, tio ne estos malfacile, la legenda IJS, la unusola renkontiĝo, kiu meritas mian atenton kaj laboron revenas. Do, ni jam nun komencu trinki al 2017! Feliĉan novan jaron!