Etikedoj
gej, germanio, jes, junulara esperanto semajno, kritiko, organizado, pej, renkontiĝo, storkow
Mi trovis mian liton ĉirkaŭ la 5a kaj duono matene, malgraŭ tio decidis vekiĝi frue por matenmanĝi la lastan tagon de JES. Pro tio mi havis la bonŝancon vidi scenon kiu perfekte montras kia estis la semajno en Storkow, Germanio. Mi sidiĝis kun miaj teleretoj, lace ĉirkaŭrigardis en la manĝejo kaj tuj rimarkis, ke la du plej gravaj organizantoj estas ridantaj babilante, rigardante la partoprenantojn. Aŭ eble eĉ ne nin, nur simple la ĉirkaŭaĵon. Ili aspektis lacaj, sed fakte ne tiom… kaj tre malstreĉite bonhumoraj. Tio estis pejzaĝo, kiun mi ne spertis de jaroj.
Ĝi estis jam la 10-a novjara-junulara renkontiĝo en tiu ĉi formato. Se mi bone kalkulas, mi spertis la duonon de ili dum la pasinta jardeko. Ĉi jare jam dum la somero mi decidis nepre partopreni la tutan renkontiĝon. Iel sentis la volon esti en Esperanta etoso por silvestro, sciante, ke mi restudos en la oriento de Nederlando ekde septembro, kaj relative facile povos vojaĝi de tie kien ajn en Germanio. Ankaŭ la tradicio festi la naskiĝtagon de mia patrino dum la semajno estas io, kion mi tre volonte organizetas por ŝi.
Post la pasintjara renkontiĝo, mi vere volis vidi – sen ajna sarkasmo –, kio kiel ŝanĝiĝos por la nova jaro. Ĝenerale pro persona intereso vidi la ŝanĝojn en ajna teamo estas io kion mi priatentas kaj tuj rimarkas. Mi kredas, ke bona renkontiĝo grandskale dependas de la homoj, kiuj organizas ĝin. La kreivemo, la ideoj, la laboremo kaj la spertoj de la kerna teamo estas tio, kio fine aperos en diversaj formoj dum la renkontiĝo.

Devid – ĝoja kunordiganto dum la lasta nokto (fotis: mi)
Mia plej ŝatata momento de la tuta semajno okazis dum la lasta vespero. La dankvortoj de la ĉeforganizanto, Devid, montris veran klason. Oni povas diri, ke tio ne estas vera programero, eble eĉ tedas homojn… sed mi kun tiom da intereso aŭskultis la longan liston de homoj, kiuj iel helpis ke la renkontiĝo en tiu formo ankaŭ post dek jaroj ekzistu. Li ne nur listigis la gravajn personojn, sed donacis ion simbolan kaj aldonis kial li dankas ilin: donante ideon kiom da homoj bezonatas por ke tradicioj kaj renkontiĝoj kapablu pluvivi dum tiom da tempo. La ĉeesto kaj klara parolkapablo de Devid sursceneje ankaŭ estis tre impresa.
Fakte kion mi skribu pri JES? Verdire mi ne povas multon rakonti, ĉar por mi la renkontiĝo estis emocie sufiĉe malfacila, kaj tio estis tute sendependa de la organizado. Tamen, mi iel strebu rememori detalojn. Kaj mi devas diri, ke tio estas lukso, ke mi ne devas pridiskuti la bazajn aferojn. La ejo estis relative taŭga, la administrado, la informado bona, la akceptado rapida. Tiuj aferoj kompreneble estas daŭre multege da laboro, sed ne vere determinas renkontiĝon. Kaj ĵus skribante tion, mi devas konsideri, ke eble tamen jes. Mi pensas, ke la teamo mem sentis sin preta, kaj tio malaltigis sian propran streĉiĝnivelon – kio rezulte igis la etoson aliel multe pli agrabla ol pasintjare.
Finfine, la detaloj, kiuj igas la renkontiĝon tia, kia ĝi estas. Tiom da agrablaj ideoj! Belaj iniciatoj kiuj montras, ke krom la kovrado de la bazo oni havis la spacon komenci iom ekrevi pri kiel mojosigi la tagojn de la semajno. Kaj samtempe mi sentis tiel, ke malgraŭ tio, ke estas agrabla, amikeca, bonetosa, sed ne estis aparte speciala. Bone organizita? Certe!

Organizantoj ricevas mesaĝojn meze de la nokto (fotis: mi)
Mi pensas, ke la elektado de la ejo kulpas pri tio kial mi sentas tiel. Kelkaj ĝojis, ke kompare al la pasinta jaro, ili ne estas ĉiam ene, kaj estas iom da promenado inter la ejoj. Sed malgraŭ la granda kvanto da homoj, ni perdiĝis iel inter la domoj. La ejo taŭgas por somera evento. Homoj povus sociumi ekstere. Sed ni estas en vintro. La ĉefa ejo kiu enhavis la manĝejon ne havis bonan komunan lokon kie multe da homoj povis simple esti. La loko antaŭ la bela programtabulo ne sufiĉis, la leterkestoj estis en koridoro, kie ne estis loko babiladi ĉar oni tuj blokis la vojon.
Kaj ĝi estis for de ĉio. Vere for. Kun Saci ni faris la novulan programon. Mi tre ĝojis, ke ni tiel envolviĝis, mi reiris mense iom al la komenco de mia kontribuo al Esperanto-renkontiĝoj. Ankaŭ iom kunlaboreti kun ŝi estis por mi memoro de niaj ĝojaj organizteamaj tempoj. Dum tiu programero pluraj freŝbakitaj Esperantistoj vere ne komprenis, kial oni devas tiom for organizi de ĉio. Kaj mi konsentas pri tio.
Kompreneble tio bonas, ke oni estas sole, oni ne ĝenas kiun ajn, oni nek ĝenas nin. Sed tio ankaŭ eblas kiam oni havas simple ejon por si mem – ĝi ne devas esti vere en la mezo de nenio. La stacidomoj estis for, la busoj veturis nur kelkfoje tage, ofte kun duhoraj atendoj, kaj ne post la 18h vespere. La vendejoj en la apuda vilaĝo estis je 40 minuta promenaddistanco. Tiom for por la memzorgantoj (kaj eĉ kompreneble la nememzorgantoj kelkfoje volus eniri la urbon, bezonas apotekon, monaŭtomaton, ktp.).
La alia afero estis, ke la novjara balo por mi estis iom stranga denove. Malgraŭ tio, ke mi ŝategis la ideon oferti piroteknikaĵojn… Ĝi estis antaŭ noktomezo! Kiom konfuza elekto por mi persone. Denove ne estis rekalkulado por pluraj landoj, nenio speciala rilate al la diversaj ĉeestantaj naciecoj de la partoprenantoj. Iel la internacieco perdiĝis de la renkontiĝo.
Por mi la tagaj programoj simple ne estis interesaj, sed povas esti simple, ke nuntempe miaj pensoj estas simple alie kaj la nunaj temoj de la junularo simple estas for de tio pri kio mi mem okupiĝas. Mi ne vere vidis kiel ili estas junularaj, kaj ajna kunsido de TEJO ne estas kion mi alcelas. Ekskursi mi ne iris pro la kostoj, ja mem vojaĝis al Berlino poste.

Goŝka kaj mi dum la jaroj (1-a JES kaj 10-a JES, nenia ideo kiu fotis nin)
La vesperaj programoj estis en la manĝejo, kiun oni daŭre devis reordigi antaŭ kaj post la manĝoj. Tio estas problema afero, ĉar la grandaj tabloj de la servado estis daŭre en la vojo, kaj la ejo mem estis tro granda por etosigi ĝin por la vespero. Malgraŭ la elstara sonteknikisto kaj la scenejo kun lumoj. La trinkejo dum la vespera programo estis en la malantaŭo de la halo, kaj ofte kiam homoj tediĝis de la programo, kiel la teatraĵo pri la vivo de Zamenhof aŭ ajna koncerto oni komencis brui kaj babiladi restante en la ejo, tiel ĝenante la artistojn sursceneje kaj fakte la spektantojn ankaŭ.
Ĉar la trinkejo estis en fora kontstruaĵo do oni povas diri, ke unuflanke bonegis havi bierojn pli proksime, kaj la fridujoj ne bezonatis, ĉar bieroj malvarmiĝis ekster la pordo, sed la fonaj lumoj kaj la bruo fuŝis la sperton por mi persone je ĉiu vespera programo. La koncertoj estis tre bonaj, sed en malbona loko, tiel eblas plej bone resumi tiun kritikon. Kiam oni havis ilin en la gufujo aŭ en la trinkejo: ne taŭgis por tiom da homoj, aŭ estis malfacile krei etoson. Krom la vere danciga (kaj sufiĉe laŭta) klezmerbando kaj la harpokoncerto mi pensas, ke la ejoj mem ne helpis etosigi la programerojn tiusence. Mi bedaŭris tion, ĉar la elekto de koncertoj estis tiom bone ekvilibrita inter la stiloj kaj bezonoj.
La gufujo agrablis, sed iel mi ne vere emis pasigi tempon tie ĉi foje. La trinkejo havis alkoholaĵojn por vendi, sed oni ne atentis pri la lumoj, nek pri havi iun etosigan muzikon, aŭ ordigi iel la meblojn por drinkejigi ĝin. Ĉar estis uzata dumtage kiel prelegejo la aspekto estis ĉiam hazardeca. Tio okazas, kiam oni ne povas uzi unu ejon por unu funkcio por bone plani ĉirkaŭ tio la aspekton/bezonojn de ejo. Mi tiom ŝatus vidi iam bele skribitan prezliston, kaj iom pli da emo bonetosigi drinkejon. Tamen, malgraŭ ĉio, la longe malfermita drinkejo estis bona loko sociumi, la biero bongustis, la drinkejestro estis afabla.
La diskejo estis bona, iom malnovstila, tamen mi multege sukcesis danci. Kie estas la junaj DĴ-oj kun iom pli da nuntempaj muzikoj? Kie estas la karaokeo? Supozeble pro la malbona retkonekto tio estis defio por organizi, sed se oni volas, oni ja kapablas fari ĝin sen reto ankaŭ. Sed do, eblis bone komuniki per mesaĝoj, tio estis amuze. Mi sendis kaj ricevis multe da ĉarmaĵoj. Mi kunportis kelkajn JarKompasojn, plenigis la mian antaŭ semajno… Daŭre indas fari laŭ mi.

Panjo kaj mi dum ŝia naskiĝtago en 2012 kaj 2018
Do post tiom da miksitaj kritikoj, mi devas paroli pri la plej grava afero. Pri kio mi tre-tre ĝojis dum la renkontiĝo estis la homoj. Kaj mi ĝojas, ke la bona-frua organizado sukcesis allogi tiom da homoj, ke ni havis vere agrablan kvanton da partoprenantoj. Multajn amikojn mi revidis dank’ al la arda laboro de tiu ĉi teamo! Ankaŭ familioj venis kun pli junaj infanoj, kaj mi tre ĝojis pri tio. Kompreneble estis homoj, kiuj plendis pri ili, ke tiu ĉi estas junulara renkontiĝo, ne vintra REF. Iel mi komprenas tion, ĉar la infanoj bruis frumatene, kriante en la tuta ejo, kaj tio povis esti ĝena. Kaj tio ja estas bruado, sed alitempe ol atendeble, ĉu ne? Sed tiuj infanoj estas denaskuloj, kaj samaĝe mi tutsame estis en junularaj renkontiĝoj kiel IJS aŭ JER, do mi kun plezuro interagis kun ili. Kaj ĉefe: mi komprenis ilin. Mi ŝategis esti inter plenkreskuloj je tiu aĝo 7-8-10-jara mi volontege babiladis, dancis kaj kuris en la ejoj de junularaj renkontiĝoj. Kaj jes, mi scias, ke mi mem ĝenis partoprenantojn kelkfoje per mia konduto. Kompreneble multe el la gepatroj estas karegaj amikoj miaj, do mi simple ridis pri la plenduloj, kaj samtempe komprenis la koleriĝeton de la gepatroj de tiuj denaskuloj pri la maltoleremo de kelkaj partoprenantoj.
Por listigi la ideojn-aferojn-spertojn kiujn mi ŝatis venu listo en nenia strikta ordo (supozeble mi daŭre redaktos ĝin):
- skribi sur la tabulo kion oni volas atingi/fari/pli bonigi/ĉesi fari en 2019. En 2019 mi volas: … (Mi skribis: finfine divorci.)
- bela programtabulo, bone legebla, ekster la manĝejo, do en centra loko
- agrabla gufujo
- tre bona akceptejo, rapida kaj afabla akceptado
- bone elektita loko por la organizantejo en la ejo mem
- belaj-utilaj donacoj: dorsosako, skribileto, lumigbrakringo por biciklantoj
- bela duflanka ŝildo
- bela JES-libreto
- retejo
- Internacia Vespero ne estis la lastan nokton
- fonduso subtenado per aĉetado de frotkartetoj (estus bone scii, kiom da mono oni sukcesis kolekti, mi ĉiam ŝatas travideblajn monkolektadojn kaj kiel oni decidas uzi la fonduson)
- la organiza teamo ❤️
- la koncertojn (dancigan klezmer bandon, harpokoncerton de Tabĉjo, violonkoncerton de Garo, B&B&A kaj Tim Gallego)
- diskejo
- novjara bufedo
- ĝenerale la manĝojn kaj manĝotempojn
- bele dekorita novjara festejo
- la partoprenantojn
- infanojn dum la renkontiĝo
- la naturon
- multege da paperpecoj kaj skribiloj por la mesaĝmuro
Kelkaj aferoj kiuj laŭ mi estis ne oportunaj:
- la loko ne havis relative grandan komunan ejon, kie estas nenia programero nur homoj aŭ tabloj por ludi
- la diferenco inter la ĉambroj estis tre grandaj por la sama prezo
- iom pli klare komuniki pri la ekzaktaj bustempoj
- prelegejoj diversloke, kaj ankaŭ en gufujo kaj trinkejo
- vespera programo en la manĝejo
- varmaj ŝaŭmvinoj novjare (bone, mi scias, tio estas luksa problemo)
- maldikaj kovertoj por la homoj (se oni mem faras ili estas pli fortikaj)
Kio persone mankis al mi:
- karaokeo
- ne lasi, ke TEJO invadu la programon tianivele. (Novula ne povis okazi samtempe kaj samloke tri foje, ĉar devis esti movata pro TEJO, krome estis novuloj, kiuj devis sidi en komintatkunsidoj anstataŭ sociumi kun ni).
- iom pli da volo mojosigi la trinkejon
- la balo ne havis la horloĝon, nek la aferon pri la landoj la komunumo
Bone, tamen post tiom da kritikado mi devas diri, ke por mi la plej grava afero estas, ke mi ĝojas pri tiu ĉi teamo. Eĉ ĝojegas!! Kiom videble ne tre streĉitaj, helpemaj-agrablaj ili estis la tutan tempon. Tio estis vera lukso. Tiom da ridetoj, klara bona energio inter la anoj, daŭra helpo en la organizantejo tre-tre plaĉis al mi. Mi ne memoras kiam mi vidas ion eĉ similan en la pasintaj kelkaj jaroj de ajna Esperanto-renkontiĝo. Kaj tial mi pensas, ke tiu ĉi JES estis tre bona! Bonan daŭrigon al la teamo, ĝi espereble en Pollando la sekvan jaron!
Feliĉan novan jaron kun multege da Esperantumadon deziras mi al vi!
Bonega analizo! Mi persone ege gxojis rividi multajn karajn geamikojn, unuavice vin! Por infanoj mi estis “patrino de Stela” kaj ankaux tio helpis amikigxi kun ili. Mi sopiras REF trigeneracian kan ankau JES denove kun vi!
ŜatiLiked by 1 persono