Etikedoj

, , , , ,

Mi ne ŝatas poemojn. Povas esti pro la devigitaj deklamo-konkursoj de mia infanaĝo aŭ tiuj amasoj da poemoj, kiujn mi devis parkere lerni… Mi ne scias. Tamen, kelkfoje mi haltas, legas ion, kaj pensas, bone, eĉ se mi ne ŝatas poemojn tio ja estas bela. Ĉe la universitato, kiun mi ĵus komencis antaŭ kelkaj semajnoj unu el la komencaj projektoj temas pri la libro de Primo Levi: Ĉu estas homo? La aŭtoro rakontas siajn nekredeble traŭmajn spertojn de la holokaŭsto. Mi estas en artedukista magistra studo momente, kaj ni devis legi la libron (se ni povis) en 2,5 tagoj. Ĝi komenciĝas per poemo. Forvorante la libron mi decidis tamen traduki tiujn kelkajn liniojn. Fakte, nek traduki mi ŝatas, sed pro io, tiu tasko sentiĝis tiom memkomprenebla, ke mi volos aldoni Esperanton al la kolekto de lingvoj.

Anyu

Panjo kun plena entuziasmo rakontas en nia hejmo.

Kiel tio ĉio rilatas al mia patrino, kiun mi intervjuis ankoraŭ komence de la somero? Simple tiel, ke mi demandis ŝin kiel nia familia historio kunplektiĝas kun tiu nevortigebla tragedio de la dua mondmilito – t.e. kiu mankas de nia familiarbo pro Auschwitz. Kaj ŝi ja estis tradukisto en la plej granda parto de sia profesia vivo, eĉ se ne de literaturaj tekstoj. Nian familion kaj elektitajn profesiojn profunde influis landoj, lingvoj kaj maljustaj judaj leĝoj. Ekzemple kiujn lingvojn miaj geavoj lernis kaj kial? Kiujn intence ne, aŭ ne tuj?

En intervjuoj estas bone havi neresponditajn demandojn. Mi pensas, ke la sento, ke oni povus ankoraŭ daŭrigi estas bona indiko, ke oni agrable diskutis, ĝuis la konversacion kaj volus fari pli. Mi rigardis en la blogo kiam mi aperigis mian unuan pecon. Kiam mi intervjuetis la unuan fojon homojn pri siaj aktivecoj? Temis pri Muzaiko. Ankoraŭ en 2012.

Mi komencis fari la intervjuojn pri denaskuleco kiel temo apud organizado, ĉar tio estas mi, kaj dum longa tempo mi sopiris fari ion pli distran. Kompari spertojn ĉiam estas interese. Mia bonŝanco estas, ke ankaŭ vi – do, kiuj aŭskultas miajn intevjuojn kaj legas mian skribaĵojn – pensas, ke indas esplori tiun temon, kaj vi volas aŭdi pli pri la spertoj de denaskuloj kaj siaj gepatroj. Eble ĉar vi mem konsideras instrui Esperanton al via infano, kaj vi ne scias kiel tio influas la vivon, aŭ vi volas aŭdi de aliuloj, kiuj ja povas rakonti.

Mi ĝis nun multfoje skribis pri denaskuleco, demandante aliulojn pri siaj vivoj, sed tamen mi pensas, ke unu peco mankis de la puzlo. Ne nur por vi, ankaŭ por mi. Mi ankoraŭ ne demandis miajn gepatrojn kiel ekzakte estis tiu tuta afero por mi antaŭ kaj tuj post mi naskiĝis. Bedaŭrinde mian patron mi ne plu povas demandi, sed bonŝance mian patrinon jes, kaj mi faris tion kiam mi estis hejme en junio. Malgraŭ tio, kion vi pensas, mi ne konis ĉiujn respondojn antaŭe, estis novaĵoj kaj surprizaj informoj ankaŭ por mi, ne nur pri mia vivo, sed pri miaj geavoj kaj ankaŭ pri panjo.

Mi sentas tiel, ke tiu babilado bone sukcesis. Vi povas tre bone aŭdi kiom ĝenita mi estas paroli kun ŝi en Esperanto, tio tute ne estas natura afero por mi. Intertempe mi partoprenis REF ankaŭ, kaj jam venas la tempo antaŭprepari la ses intervjuojn de tiu fruktodona semajno kun la du aliaj hungariaj babiladoj ankoraŭ de junio.

Oni devas „altrudi” iun lingvon al la infanoj. Lingvo estas vivbezono. – Anna Besenyei

Kion vi devas scii pri mia patrino? Kutime oni ne forgesas ŝin post unua renkontiĝo. Plej bone eble tiuj du konversacioj prezentas nian situacion en Esperantujo kaj fakte ankaŭ ekster:

– Ah vi estas la filino de Anna? Aŭ kelkfoje estas tiel: Aaaah, Anna estas via patrino?

Aŭ:

Stela estas via filino? Aŭ: Vi estas la panjo de Stela?

Kion pli mi rakontu pri ŝi? Vi ja konas ŝin, ĉu ne? Aŭ se vi ne konas ŝin, tiam vi ja konas min. Sed do por tio estas la intervjuo, kiun mi faris. Aŭskultu ĝin, kaj eksciu pli:

  • pri kiel mia patrino reagis al tio, ke malgraŭ tio, ke mi estas denaskulo, mi neniam respondis Esperante al ŝi,
  • kiom da jaroj pasis inter kiam mia patrino la unuan fojon aŭdis pri Esperanto kaj ĝis ŝi finfine decidis lerni ĝin,
  • kiam ŝi instruis Esperanton al mia adoptita fratino,
  • malgraŭ la entuziasmo kial mia panjo ne uzis la lingvon dum 7-8 jaroj post ĝis lernado,
  • kiel anstataŭ labori ŝi simple iris al la UK en Budapeŝto,
  • dum kiu Esperanto-renkontiĝo mi faris miajn unuajn paŝojn,
  • kial la Renkontiĝoj de Esperanistaj Familioj okazis tiom altnombre en Hungario, do fakte „ĉe ni”,
  • kial ni fine ĉesis paroli Esperanton en la familio,

kaj ankoraŭ multe-multe pli.


La somero pasis, kaj ĉirkaŭ la tempo kiam mi pretigis tiun intervjuon, ni bedaŭrinde perdis denaskulon Matthias Humet de nia mondo. Do estu ĉiuj epizodoj pri denaskuloj dediĉitaj al lia memoro. Ni estis samaĝaj, naskiĝis ambaŭ en 1987. Li estis afabla, bonkora knabo. Mi sendas miajn kondolencojn al la familio ankaŭ tra la blogo.