Etikedoj

, , , , , ,

urbo

Mühlhausen kaj la REF-ejo de ekstere

Mi sciis, ke mi ne havos tempon skribi tuj post REF en Mühlhausen, do mi diligente preparis miajn notojn pri la renkontiĝo dum la vojaĝo hejmen. La lastan tagon de la renkontiĝo mi decidis pli frue ekiri ol planite, por certe kapti mian vesperan trajnon al Amsterdamo. La post sekvan tagon matene mi forflugis al geedziĝfesto de tre bona amikino de miaj nederlandaj studoj. Do, mi havis tiun ĉi solan merkredon por elpaki, lavmaŝinumi, enpaki, kuri por la ringoj al la nordo de Amsterdamo, rapide trarigardi miajn notojn por la IJK-trejnado, printi, respondi la neglektitajn retmesaĝojn, kiuj ne povas atendi ankoraŭ du semajnojn, kolorigi mian hararon kaj kudri la subon de pantalono, kiun mi aĉetis en Germanio por la IJK. Mi ne havas tempon, damne.

 

Kaj tamen, atendante la sekiĝon de miaj vestaĵoj, subite mi aŭdis kanton en iu tute hazarda kantolisto kiu kiel ŝtormo igis min sidi antaŭ la komputilon, ke mi verku, kaj ne atendu ĝis post la IJK. Mi komencis merkrede nokte, kaj nun en Stokholmo vendrede matene finas mian rakonton.


Alvenante al Göttingen, mi sciis, ke tiuj kvar horoj utilos por cerbumadi kiel kadrigi la eksplodajn emociojn de la pasintaj 10 tagoj. Tirante mian valizeton kaj balancante tri sakojn sur miaj ŝultroj rigardadis mi la urbon en la varmego, serĉante glaciaĵon kaj parkon por trankvile sidiĝi. Mi preterpasis homojn, esperis trovi konatajn vizaĝojn, sed la partoprenantoj de REF estis pli kaj pli for de mi. Mi iel eliris la centron, mi volis iri al la direkto de la arboj, esperante trovi iun verdan terpecon por trankvile spiri.

Mi prenis mian kajereton kiu enhavis la rapide notitan recepton de tiuj kokosaj globetoj, kiujn mi faris kun la infanoj dum REF. Sekva paĝo: informoj pri la matenmanĝo por la partoprenantoj kaj kiu volus eventuale fari manĝpakaĵojn. Plia foliumado: nombrado de viandaj kaj vegataraj sandviĉoj, petoj pri kukumoj, ĉokoladaĵo kaj ruĝaj kapsikoj…

supo

Spica maizsupo

Se vi ne divenis ĝis nun, mi estis unu el la tri personoj, kiuj organizis la manĝon dum la renkontiĝo. Estis hazarda afero la tuta partopreno-helpado. Momente mia vivo ne estas iel ajn stabila, do mi unue diris ne al la peto de Karulin’ (Carolin Weemeyer). Mi eĉ ne vere komprenis, kiel venis al ŝi la ideo peti ĝuste min. Sed la afero restis en mia kapo en formo de fortaj argumentoj kial partopreni. Mi ŝatas kuiri, mi eĉ kapablas, homoj kutime manĝas kion mi ofertas. Mi jam kuiris por multege da homoj dum tiom longa tempo; plie mi ja estas denaskulo kaj tre ŝatas infanojn, do povus eventuale helpi pri infanaj programeroj ankaŭ. Kaj kompreneble mi estas sperta organizanto. Karulin’ estas amikino de longa tempo kaj mi ĝojis, ke ili, la Weemeyer familio organizas la REF-on. Kial ne helpi iun, kiun mi amas? Mi tamen diris jes, bazite sur tio, ke mi povus esti utila.

 

karolin

Carolin kaj mi

Ĝi estis la 40-a REF. Kiom bela-ronda nombro. Ekde minimume 40 jaroj ekzistas tiaj familioj, kiel la mia, kie Esperanto estas parto de la ĉiuaga vivo ekde la plej komenco.

Homoj surprizis revidi min tie. Ne hazarde. Mi simple havis tiom da taskoj por fari antaŭ la ekiro, ke dum la semajnoj ĝis REF mi eĉ ne aparte menciis al iu ajn, ke mi estos en la helpa teamo. La demando de la aliaj vidante min ne tio estis kion mi faras tie, sed kiam mi partoprenis ĝin lastfoje? Kaj tiam mi komencis kalkuladi, kiom da jaroj pasis inter inter 1996 kaj 2018? Kial mi ĉesis iri? Kiom jara mi estis?

tocho

T-ĉemizo-farado

22 jaroj… Multege okazis en ĉies vivo, nur la baza ideo de la renkontiĝo ne. Mi ne havas infanojn. Mi iomete timis, ke tio eble tamen ne estas en ordo. La reguloj estas striktaj: Esperantistaj familioj. Kaj mi estis la unusola tie sen iu ajn. Mi esperis, ke tio sufiĉas ke mi helpos. Mi tute ne timis la demandojn de la infanoj. Unu demandis min: “kie estas via viro?” Mi eĉ ne komprenis unue la demandon. Ŝi ripetis ĝin. Mi respondis, mia edzo ne havas liberajn tagojn, do ne povis veni kun mi. Sama infano dum ni ĝoje saltadis en la ondojn dum la naĝeja ekskurseto: “ĉu vi havas infanojn?” Mi ne havas. “Vi ne volas?” Jes, iam. “Ĉu vi devas atendi por ricevi unu?” Ne, ne pro tio mi ne havas.

La demandoj de infanoj ĉiam malfermas mian cerbon por vidi la mondon kie ili momente estas en ĝi. Mi antaŭĝojis povi surmeti miajn sociologajn okulvitrojn dum la renkontiĝo. Volis vidi kiaj estas denaskaj infanoj nun. Ĉu ni similas? Mi estas observanto, kiu nuntempe faras intervjuojn. Do mi esperis, ke kiam mi ne estos mortlaca pro la daŭra planado-aĉetado-antaŭpreparado triangulo mi kaptos la okazon babiladi kun kelkaj gepatroj aŭ infanoj antaŭ la mikrofono. Mi havis tute raciajn kialojn por esti en REF, kaj nur flanke pensis, ke estos interese sperti, kiel mi sentas reesti en tiu kerna renkontiĝo de mia infanaĝo.

1233048_10200463236769693_2109107759_o

Mi la lastan tagon de IJS 2013 – fotis Luana França

Mi ne estis preparita por tio kio okazis. Kio komenciĝis kiel ĝenerala bonfarto, kaj feliĉo revidi malnovajn amikojn kun la laboro en tre agrabla teamo iĝis pli kaj pli euforia sento dum la semajno. Tiom puran ĝojon kiel dum tiuj dek tagoj en Mühlhausen mi spertis lastfoje en 2013, kiam la teamo de IJS sukcesis okazigi nekredeblan semajnon en Tiszafüred. Kvazaŭ ĉiuj steloj starintus en la ĝustan linion por havi neforgeseblan renkontiĝon.

 

Sed tamen la du ne tute kompareblas pro la diferenco inter mia rolo en ili. Ambaŭ IJS kaj REF estas mia junaĝo. Dum la IJS-ĉeforganizado mi ĝojis, ke la teamo tiom elstare kunlaboris kaj ni havis bonegajn programerojn, ekskursojn, veteron, naĝumadon kaj etoson. Sed miaj respondecoj estis multe pli grandaj… Mi ĝojis, ke estis mia unua renkontiĝo kiu vere estis tre bona, ke finfine post tiom da jaroj mi sukcesis.

Pri la REF antaŭ ekiri, mi pensis, ke mi simple utilu dum la aranĝo, ne ĝenu la verajn partoprenantojn, kiuj rajtas esti tie. Klare sen infanoj estas pli facile labori, kaj atenti pri la petoj kaj bezonoj. Mi ne sciis, ke homoj tiom ĝojos revidi min kaj mi ilin. Mi ne imagis, ke la infanoj emos babiladi kun mi, ludi, petos min saltadi kun ili en la basenon kaj venos sidi apud min dum la vesperaj programoj kiam mi sukcesis partopreni.

Mi ne sciis, ke estos tiom granda ĝojo vidi miajn amikojn kun siaj infanoj. Kun miaj okuloj vidi kiom amoplene ili edukas ilin kun Esperanto. Kun ĉiu amiko depende de tio kiom aĝa estis la plej granda mi povis diri kiam ni renkontiĝis lastfoje. Ni rimarkis, ke 9, 10, 13 jaroj pasis sen renkonti unu la alian.

Estas nekredeble, ke en Esperantujo tempo ne gravas. Kiam mi dum 4 jaroj ne partoprenis en junularaj renkontiĝoj, mi estis konvikite, ke neniun mi konos kiam mi denove provos realiĝi la movadon. Mi tute malpravis. Homoj ĝojis, ke mi revenis kaj mi sentis min hejme.

En REF la signifo de hejmo estas eĉ pli profunda. Ĝi estas la unusola loko, kie esti denaskulo estas la normo.. Eble pro miaj junulaj spertoj, kaj la ĝenerala ideo kion signifas sukceso en nuna socio mi ne vere sentas min hejme ie ajn. Ni vivas en tempoj, kie oni volas (ne nepre konscie) esti la plej bona, elstara, speciala, nur iom pli bona ol ĉiu alia. Kie oni ne komprenas, ke niaj agoj ne estas sendepedendaj unu de la alia. Kie oni vere kredas, ke oni “sole” atingas aferojn, nur per arda laboro. Mi ne volas konkursi, mi simple volas bone labori, kontribui, ne batalante aŭ kaŭzante malgajnon al iu alia per miaj agoj.

Mi ĉiam volis esti la normo, esti en la grupo, kun la grupo. Ne iom ekster. Kaj tiam subite mi ekkomprenis, ke dum REF mi estas la normo! Mi ne plu devas klarigi, defendi, entuziasmi pri aŭ simple kiel maŝino respondi al demandoj pri mia junaĝo. Ne miskomprenu, ne ĉiam estas problemo klarigi aŭ babiladi pri denaskuleco, nur la libereco scii, ke dum REF mi ne devos fari tion.

Ĉiu sen escepto komprenas min je tiu tre esenca nivelo, ĉiu havas la saman sperton aŭ kiel denaskulo aŭ estante la homo, kiu faris la decidon. Ili komprenas, ke ankaŭ por mi tiu decido estis farita antaŭ pli ol 31 jaroj. Eĉ la plej etaj komprenas, ke mi estas denaskulo, eĉ se mia panjo aŭ paĉjo ne estas surloke. Ili komprenas, kiam mi parolas al ili, eĉ se ne nepre respondas al mi en Esperanto.

Mi estas mi. Simple Stela. Akceptata kaj amata. Mi povas trankviliĝi kaj ĝui, ke mi estas tie. Mi ne plu estas hungaro en Nederlando, ne estas virino en “minoritato” de nia seksisma mondo, ne estas la sola denaskulo en junulara renkontiĝo por esti gapata-demandata de aliaj partoprenantoj kiel iu speciala, preskaŭ formortanta besto. En REF estas pluraj el mi, grandaj, mezgrandaj, malgrandaj, etaj. Laŭtaj, timemaj, babilemaj, kriantaj, pacaj, amuzaj, saĝaj, friponaj.

Ni estas la plej multo. La gepatroj estas tie pro kaj por ni. Neniu pridemandas mian eston. Neniu sentas tiel, ke havi Esperanton kiel bazo de vivo estas eraro. Mi ne devis klarigi, protekti, respondi kiam mi ne emis. La diskutrondon pri la edukado de denaskuloj mi partoprenis pro la aparta peto, ke mi estu tie. Mi sentis honorite, ke homojn honeste interesas miaj spertoj, kaj aŭskultas kion mi diras. Mia opinio gravis.

Kaj en ĉiu denaskulo mi vidas min. Mi daŭre pensis: je tiu aĝo mi estis ekzakte tia!

Mi rememoras mian infanecon, ke dum REF mi same ludis kelkfoje nur kun la samaĝuloj, kelkfoje mi volis ke la pli aĝaj permesu al mi ludi kun ili. Mi same ne volis dormi frue (aŭ malfrue) ĉar estis tiom multe por fari, babiladi kaj kial dormi se la tagoj estas tiom mallongaj? Ni same estis proksime al naturo, kun bestoj, kun ekskursoj kaj manlaboraj programeroj. Nur observante la infanojn mi retrovis ion, pri kio mi ne pensadis dum longega tempo.

Mi ne estis preparita por la amaso da donacoj kiujn mi ricevis dum la semajno. Glumarkoj, ventumilo, desegno, sako, vino, dorsmasaĝilo, ridetoj, kaj tiuj subitaj brakumoj! Kelkaj venis al mi kun la plej granda rideto sur la vizaĝo, brakumis min kaj foriris. Eĉ tiuj, kun kiuj mi preskaŭ neniam babiladis. Aŭ la Stelaaaaa vi estas amuzaaaaa! – kriado de la alia flanko de la ejo.

Mi neniam pensintus, ke mi partoprenos plurajn diskutojn pri Esperanto-gramatiko, kaj mi ne tuj fuĝos ilin kiel antaŭe, sed fakte interesiĝos pri la afero.

kvizo

Amuza momento dum la kvizvespero inter Timwi kaj mi. Kategorio “Famaj infanoj” – malfacileco 3, fotis Marek Blahuš

Mi ne estis preparita por tio, kiom oni insistos, ke mi estu en la denaskula foto, kaj ke pluraj plurfoje rememorigos min, ke ankaŭ vi, Stela, vi estas denaskulo! La grandaj kaj la malgrandaj! La honoro esti petata teni la plej junan inter miaj manoj por la foto.

Mi ne estis preparita por tio, ke mi sukcesos fari tiom kortuŝajn intervjuojn (6!), en kiuj pluraj gepatroj havos larmojn en siaj okuloj (kaj mi ankaŭ) parolante pri siaj infanoj. Esprimante kiel mirinda estas por ili vidi la evoluon de la lingvokono kaj la ĝojon vidi siajn infanojn uzi Esperanton en internacia etoso, same kiel ili faris antaŭe. Ke ni babilados tiom malferme pri la diversaj defioj de la edukado, la ĝojoj kaj la malfacilaĵoj, reago de la familianoj, kiel instrui egalecon al la infanoj kaj pri eĉ multe pli da aferoj.

Mi ne estis preparita por tio, ke kiam mi ne ekskursas, kaj havas iom da tempo trankvile sidiĝi kun kafo kaj tiuj, kiuj restis en la ejo mi povos tiom agrable kaj profunde babiladi. Ke mi ekkonos novajn homojn, kun kiuj mi ne nur surface povos babiladi, sed tiel, kiel mi ĉiam sopiris dum renkontiĝoj. Sed kiam oni estas organizanto oni praktike neniam havas tempon por tio.

Mi ne estis preparita por tio kiom bona estos revidi miajn amikojn kaj vere brakumi unu la alian. Babiladi kaj rakonti pri niaj vivoj, pri la fuŝoj, la doloroj kaj la bonaĵoj ankaŭ. Mi portis tiujn homojn en mia koro en la pasinta jardeko, pensante pri ili de tempo al tempo, esperante la ŝancon povi vere scii kio okazis, koni la tavolojn de okazaĵoj, ne nur la faktojn. Povi persone aŭdi la historion pri Gustav, la unua filo de Carolin kaj Robert en la hanovra stacidomo dum atendado al mia malfruanta trajno, kaj ne nur scii la fakton, ke li pro io mortis.

Tiuj 10 tagoj estis mirindaj, kaj donis al mi multe pli ol mi povintus unue pensi. Kiam mi eksidis en la preskaŭ malplena buso forlasante Mühlhausen kiel unu el la lastaj partoprenantoj mi ploris pro la ĝojo, ke mi rajti esti parto de ĝi. Mi sentis eternan bonŝancon esti denaskulo.


Estos pli simple fari podkaston aparte pri la organizaj sukcesoj kaj fuŝoj (rilate al la manĝado, kion ni faris, kaj kiel ni povintus pli bonigi por la sekva fojo la tuton), sed mi mencios la plej du plej gravajn aferojn ĉi tie pri kial REF estis bonega evento de organiza vidpunkto.

La loko estis elstare elektita. Tiu  kaj tia estas la loko kiun REF bezonas. Bone protektita, kiu ofertis al la infanoj naturon, bestojn kaj multe da diversaj lokoj por ludi. Bonan kuirejon por antaŭprepari la manĝaĵojn, bonajn ejojn ĝenerale por okazigi programerojn. Mi havis aparte agrablan ĉambron.

La alia afero estas la detaloj. Kiam mi vidas detalojn de kreativeco, mi tuj pensas: tiuj homoj pripensis kion volas fari por bonetosigi la eventon. Senteblis la amo. La belaj ŝildoj por la dormoĉambroj, la programo, la kantareto kaj la t-ĉemizfarado. La volo bone fari. La detaletoj en la granda jubilea kvizo, la aliaj ludoj, la komuna kantado, la antaŭpreparado de la ejo. Pli gravas havi tiun ideon kian renkontiĝon oni volas fari, kaj havi la fantazion imagi kiel ĝi estu ol fari ion perfekte antaŭpreparitan, kiu estas senanima. Por tiu ĉi ejo oni atendis plurajn jarojn, kaj nun kiam finfine povis tie okazi la renkontiĝo, ĝi certe pruvis, ke indis esti pacianca. Mi ĝojas, ke la decido fari samloke la sekvan jaron naskiĝis dum la renkontiĝo.

ripozo

Carolin dum la lasta tago de REF 2018 – fotis mi

Pro mia blogo kaj ĝenerala nuntempa reputacio organizantoj timas mian akran kritikon pri siaj renkontiĝoj. Karulin’ diris al mi: “mi sentas tiel, ke neniam sufiĉas kion mi faras.” Mi konas la senton. Oni ĉiam povus fari pli, komenci pli frue, fari pli precize, kaj ne fari tiom da eraroj. Oni ĉiam pli negative vidas sian propran renkontiĝon ol la partoprenantoj de ekstere.

 

Pro tio mi ankaŭ ĉi tie volas konfirmi: karaj Carolin kaj Robert, vi faris elstaran laboron por REF 2018 kaj mi elkore dankas, ke mi rajtis esti parto de ĝi!