Etikedoj

, , , ,

Preskaŭ de unu jaro ekzistas La Bona Renkontiĝo-projekto. Bone, en mia kapo ĝi jam okupis multe da loko ekde 2015. Sed finfine tio gravas, ke fine de julio mi publikis la unuajn du epizodojn. Haltante por momento pripensi kion mi atingis mi devas diri, ke estas nekredeble, ke la 30a epizodo aperos post semajno.

Hodiaŭ mi traktas la temon de mono-malmultkosteco en la 3-a serio. Ne, ĝi ne estas aparte facile aŭskultebla, eble vi eĉ bezonos duan provon por kompreni ĉion pri kio mi parolas. La temo longege restis en malneta versio, kaj mi minimume 10-foje rekomencis la surbendigadon-reverkadon daŭre pensante, ke ne, mi ne kaptas la esencon de tio, kion mi volas diri. La nuna versio ne estas perfekta, certe bezonatos pliaj epizodoj, tamen ĝi estas plen-plena per solvoj kaj ideoj.

Malgraŭ tio, ke vere bone plani budĝeton oni vere lernas nur per spertoj, ĝi ne nepre tuj bone sukcesos. Tamen, estu kreativa! Ne ĉagreniĝu. Serĉu solvojn, provu vidi kion vi farus, se vi havus absolute nenian monan subtenon de la partoprenantoj (=programkotizon)? Kiajn programerojn vi farus tiam? Kiel vi pripensus vian programtabulon? Kion vi vere bezonus? Kio gravus tiam?

Mono, kaj ĝenerale kostoj de junularaj renkontiĝoj nekredeble gravas. Mi ne povas sufiĉe substreki al organizontoj, ke por havi sukcesajn renkontiĝojn por la junuloj, oni devas certi, ke oni ofertas (almenaŭ version) de vere malmultkosta evento. Mi mem ne kapablis pagi por multe da renkontiĝoj, kiujn mi volonte partoprenintus, ĉar simple kun la vojaĝkostoj ne eblis ie ajn trovi la sumon por mi. Nek helpis mian triston poste aŭdi kiom bonajn semajnojn mi maltrafis.

Tial gravas, ke oni sufiĉe frue decidu kiam kaj kie okazos evento, kaj vere, kiom ĝi kostos? La aliĝilo en la pasinteco signifis, ke oni povas kontroli la prezojn, ne la simplan anonacadon, ke oni volas partopreni. Oni fakte povas kalkuli kiom ĝi estus minimume, kaj vidi ĉu oni havos sufiĉe da tempo por ekhavi la financajn kondiĉojn. Nun, ke mi vidas en pli okcidenta parto de Eŭropo, mi konstatas la falsan bildon kiun mi havas de relative facila partoprenado de junuloj en diversaj renkontiĝoj. Mi preskaŭ forgesas, kiom malfacile estis por mi, kaj restas por pluraj junuloj…

Se mi komencas iom pli seriozi pri la analizado de la partoprenantaro mi havas la impreson, ke la orientaj landoj malpli kaj malpli kapablas memforte ĉeesti en eventoj. Se mi pensas “nur” pri la hungaraj kaj polaj amikoj, ili vere ne povas partopreni grandajn eventojn, eĉ malgraŭ tio, ke io okazas en siaj propraj landoj…

Do, mi provis kontribui al la streboj de tiuj organizantoj, kiuj kreative, zorgeme, pripensante, entuziasme kaj sukcese laboras malaltigi la kotizon de siaj eventoj por la junuloj. Dankon al vi!


La plej nova epizodo de La Bona Renkontiĝo aŭskulteblas ĉi tie.