Etikedoj

, , , , ,

Mi neniam pensintus, ke fine podkasto estos la solvo al miaj streboj kaj ideoj. Mi eĉ ne ŝatis podkastojn ĝis antaŭ proksimume kelkaj monatoj. Mi ne aŭskultas la radion, ĝenerale tre ŝatas sidi en la silento kaj aŭdi miajn proprajn pensojn sen aŭskulti iun ajn la tutan tagon. Mi klare maljuniĝas 🙂

Pasintsomere kiam mi serioze ekpensis kiel krei sisteman katalogon pri miaj spertoj pri organizado de junularaj renkontiĝoj, mi komencis ekseriozi pri farado de videoj. Aĉetis bonkvalitan fotilon kun piedoj kaj ankaŭ sonsistemeton, ni faris provelsendojn, atentis pri la lumo ktp. Sed mi fakte ne ŝatas esti antaŭ la kamerao kaj laŭ mi la longeco de video simple ne permesas sufiĉe bone klarigi la diversajn temojn. Skribado estas parto de la laboro, kaj eĉ se mi komencos ekkrei helpajn pdf-ojn, mi pensas, ke tio denove estas afero, kiu iĝus tro longa, se mi nur priskribus kiel organizi. Tion mi jam faras de jaroj en mia blogo, ĉi tie, ĉu ne?

Do, kiel eduki, kiel relative rapide transdoni la bazajn ideojn de organizado? Podkasto estas la solvo! Mi volas havi la tempon klarigi pri kio mi parolas. Mi volas doni plurajn ekzemplojn. Ne limigi min inter 2 kaj 4 minutoj. Mi fine sentis tiel, ke mi ne volas tion fari en videoj, kie oni tamen devas esti sufiĉe koncizaj, se oni volas havi la atenton de la spektanto ĝis la fino. Kaj oni devas ŝati munti videojn. La afero ne sufiĉe interesis min. Podkastojn oni povas aŭskulti dum veturado al la universitato, laboro, purigado. Ne bezonatas rigardi. Plurfoje povas reaŭskulti partojn de ajna ludilo se vi tion preferas.

La podkastoj de La Bona Renkontiĝo estas elŝuteblaj en altkvalita versio kaj ankaŭ en iom pli malpeza varianto por tiuj kiuj havas malbonan retkonekton aŭ limigitan retaliron. La nomo venas de la simpla ideo, ke homoj volas bone farti, amuziĝi dum renkontiĝoj. Intence ne estas “perfekta”, “elstara” aŭ iu alia adjektivo. Bona sufiĉas. Kaj vi rimarkos, ke eĉ por havi ion nur bonan, vi devas multe labori depende de la longeco kaj skalo de via renkontiĝo.

Krei la logoon, la retejon, la enhavon estas tre interesa defio, kaj kompreneble mi jam antaŭĝojas aŭdi la komentojn, legi la demandojn kaj krei konversacion kiel rehavi la bonan organizan kulturon de la Esperanto-movado. Mi pensas, ke ni iomete perdis tion en la pasinta jardeko. Mi tre deziras rehavi tiun entuziasmon por organizado kion mi spertis kiam mi ekaktivis helpante dum renkontiĝoj. Ne nur deziras, sed volas aktive helpi. Mi komprenas la malfacilaĵojn, la timon, kial oni ne volas komenci, ekfari, pripensi, varbi. Sed mi ankaŭ tre bone konas la senton kiam organiza teamo lace, sed ĝoje sidas kune kaj feliĉas, ke dediĉis tempon, konon kaj energion por krei ion neforgeseblan. La plej bonaj momentoj de mia vivo ligiĝas al tiuj bonetosaj, festaj, amuzaj kunestoj dum Esperanto-renkontiĝoj. Mi deziras, ke ĉiu Esperanto-parolanto povu tion sperti almenaŭ unu foje aŭ memfarante, aŭ helpante al iu alia en la realigado.

La enkodukan, “nulan” epizodon pri la projekto vi jam povas aŭskulti ĉi tie. La unuan epizodon pri la plej baza demando de organizado ĉi tie. Bonan aŭskultadon kaj bonvenon al La Bona Renkontiĝo!