Etikedoj

, , , , ,

Praktike mi jam skribis libran longecon pri mia perspektivo de la movado. 100 artikolojn mi publikigis ĝis nun en SĈNK. Mi ŝatas rondajn numerojn. Ili igas min paŭzi kaj iom repensi pri la progreso kiun mi faris. Ĉefe, ke oni ne scias komence:

photo_2018-06-26_12-05-13

Gratulo de WordPress

  • ke estos 100-a artikolo,
  • ke eĉ post 7 jaroj mi daŭre skribos,
  • ke pli ol 14mil homoj iel trovos miajn skribaĵojn.

Kiam mi komencis, mi ne celis legantojn. Mi volis trovi lokon, kien mi povas skribi pri miaj spertoj, kaj jes, kritikojn pri la Esperanto-movado. Ĝenis min, ke ĉion, kio estas Esperanto bezonis laŭdi, subteni, festi kaj nepre ne kritiki. Kvazaŭ kritikado estus la problemo. Mi bezonis tiun ejon por esprimi mian vidpunkton, pensojn kaj aperigi aferojn laŭ mia ritmo kaj volo. Tio iĝis SĈNK en la pasinteco, kun evidentaj ŝanĝoj intertempe.

Do, venu iom da rerigardado: 10 aferoj, kiujn mi lernis dum tiuj 100 artikoloj.


Gravas, ke la nomo daŭre taŭgas

Mi ŝatas la nomon Stela ĉiam nur kritikas. Mi eĉ ne scias de kie venis la ideo… supozeble estis nur ŝerco, aŭ minimume ironio… Povas esti, ke Paul Roberts – kiu parte inspiris la blogon – diris dum tiu semajnfino en Novkastelo, „Stela, vi estas terura, vi ĉiam nur kritikas!”

Nuntempe amuzigas min, kiam homoj demandas: ĉu tiu Stela, kiu (ĉiam nur) kritikas? Poste mencias al mi tuj kiun artikolon ili legis. Foje okazis, ke oni eĉ citis liniojn el ĝi reen al mi! Kia honoro! Kaj samtempe: freneze! Sed la nomo ja algluiĝis al mi. Tute ne bedaŭrinde. Mi fieras.

Skribi gravas

photo_2018-06-26_12-04-13

Ofte mi verkas en la lito

La movado daŭre havas tiun ideon, ke ĉefe paperaj gazetoj kaj publikaĵoj gravas kaj tiel oni informiĝu pri kio okazas. Sociaj retejoj tute fuŝas la komunikadon, oni ja ne povas certi ĉu la homoj legas tiujn kelkajn liniojn sen pagi por reklamservoj. La komunikmetodo estas mallonga kaj ne vere retrovebla post iom da tempo. Dokumenti en pli detala maniero pri kio okazas gravas. Ĉefe, ke malmulte da homoj skribas pri renkontiĝoj, okazaĵoj, libroj, kaj novaĵoj. Do tiuj tekstoj multe valoras. Ne nur nun, sed retrorigardante. Aldone mi pensas, ke oni eĉ ne vere povus imagi kiel la movado aspektas en diversaj partoj de la mondo, se kelkaj homoj ne prenus la tempon iomete rakonti.

Gravas verki kiam temo aperas

Miaj plej grandaj bedaŭroj rilatas al tiuj artikoloj kiujn mi fine ne skribis, aŭ ne kiam ili estis ankoraŭ aktualaj. Do ekzemple, kiam mi atendis tro longe por sidiĝi sur mian pugon ĝis mi eligis la pensojn el mia kapo. Nuntempe mi tre atentas pri tio, ke se mi sentas la fortan volon esplori temon en mia blogo, tiam mi faru tion kiel eble plej rapide. Aŭ almenaŭ freŝe eknotas miajn argumentojn en kelkaj vortoj, kaj poste havas la bazon por ekverki rekaptante miajn originalajn ideojn kaj emociojn.

Verkado ne ĉiam facilas

Kelkfoje la vortoj kaj frazoj fluas el mi, preskaŭ ne kapablante tiom rapide tajpi kiel ili aperas en mia kapo. Sed multe pli ofte okazas, ke mi reverkas frazon 13-foje kaj daŭre ne plaĉas la rezulto. Skribi malfacilas ĝenerale. Oni devas prepariĝi por la laboro kaj ne atendi, ke iu dio de inspiriĝo aperu – eraro kiun mi faris en la pasinteco. Se mi sukcesas verki antaŭ la 11a matene, mi povas certi, ke mi bone progresos. Kaj pri podkastoj, kaj pri ajnaj tekstoj.

Gravas kiu legas kion mi skribas

Komence ne gravis kiu trovas mian blogon. La celo ja ne estis, ke oni legu SĈNK. Sonas iom kontraŭdireme, sed tio estas la vero. Nun mi jam ne povas diri, ke ne gravas kiu legas mian blogon. Mi volas, ke ĝi estu utila. Ne nur por mi, por eligi la pensojn kaj frustriĝojn el mia cerbo, sed por montri alternativojn kiel fari, kiel evolui, kiel reprovi, kiel ne senesperiĝi…

Nun, ke mia publiko videble kreskis, mi devas konscii pri tio, ke la artikoloj kaj menciitaj aferoj ne estas memkompreneblaj. Komence mi skribis por mi mem kaj por homoj, kiuj konis min, aŭ partoprenis pri kio ajn mi parolis. Nur ili povis profunde kompreni kion mi emis esprimi en miaj skribaĵoj. Sed kelkfoje eĉ se vi mem partoprenas en la movado, oni ne povas esti ĉie, koni ĉiujn… Oni ja devas aldoni pliajn informojn, kie eblas trovi pluajn materialojn, fontojn se ili ekzistas. Tio ja facilas, oni simple enmetas la ligilojn. Tio helpas la informadon, diskonigadon pri diversaj renkontiĝoj kaj interesaj okazaĵoj. Nun mi jam faras tion, sed dum longa tempo mi tute ignoris tiun taskon.

Intervjuoj gravas (kaj la plej bonas!)

Mi pleje ŝatas fari intervjuojn. Komence mi tajpadis ilin ĉi tien, sed ekde kelkaj monatoj mi finfine teknike kapablas ankaŭ publikigi voĉajn intervjuojn. Mi volas montri la laboron de aktivuloj ekde longa tempo. Monologoj povas esti informplenaj, sed la dinamiko inter du homoj plej bone prezentas la praktikan utilon de Esperanto. Kiam estas aŭdebla la interŝanĝo de pensoj kun la diversaj akcentoj, la natura rapideco de babilado; tio bele pentras bildon pri la multkoloreco de la movado.

Kritikado gravas

„Via silento servas neniun.” – ie mi legis tion antaŭ kelkaj tagoj. La frazo pensigis min pri tio, ke nur ĉar ni ne prisdikutas la problemojn de la movado, pro tio ili ne ĉesas ekzisti. Ankaŭ Libera Folio estas ofte atakata – same kiel mi – pro tio, ĉar ili prenas la tempon skribi kio okazas, alportas atenton al negativaj okazaĵoj kaj fakte demandas la homojn por komenti.

Eble la malkosento de la homoj estas, ke la perspektivo de la grandaj institutoj de Esperantujo ne sufiĉe ofte aperas. Ke oni ne skribas kion ili bone faras, kaj tiuj institutoj mem ne raportas sufiĉe pri sia laboro. Tio ne estas la kulpo de tiuj, kiuj prenas la tempon vekigi la interesiĝon pri la problemoj kaj defioj en la movado.

Organizado gravas

Sen fizikaj renkontiĝoj ne ekzistas la movado. Mi scias, ke estas homoj, kiuj kaŝante malantaŭ la komputilo neniam renkontus homojn praktiki Esperanton persone, sed feliĉe tio estas nur minoritato kaj ili havas nenian ideon kion ili perdas. Ankaŭ malmultas tiuj homoj, kiuj diras, ke interreto plene sufiĉas por Esperanto, kial renkontiĝi persone?

Mi sentas daŭre la premon kontraŭbatali tiun pensmanieron, kaj provi instigi homojn organizi aŭ partopreni renkontiĝojn. Jes, ĝi estas multe da laboro, kaj tute ne facila, sed tamen tio estas la bazo de nia movado. Nenio kompareblas al persona renkontiĝo. Dankon al ĉiu, kiuj sindoneme ofertas sian tempon kaj organizas por ni!

Aŭ pli simple dirite: „Ne eblas brakumi tra ekrano.” – el la ĉi jara kalendaro de Movado Sen Nomo.

Spertoj gravas

mikrofonnazo

Mi ne certas ankoraŭ kiel uzi tiun parton de mikrofono…

Kritikado estas tute en ordo kaj mi daŭre faras tion, ĉar mi pensas, ke mi kapablas juste skribi pri okazaĵoj, sed eventuale la ideo de SĈNK iĝis helpi, evolui kaj montri, ke ĉiuspecaj spertoj, kiujn ni havas en la movado gravas. Ke aktivi gravas, kaj ni fakte scias kiel fari aferojn. Oni ne devas reinventi la radon por la mila fojo!

Ni provu ne fari la samajn erarojn, prefere trovi novajn fuŝojn. Sen SĈNK ne ekzistus La Bona Renkontiĝo. Mi konkludis, ke estas malfacile elĉerpi la informojn el miaj blogeroj por kiel bone organizi renkontiĝon. Mi devis trovi manieron por pli direkte povi konsili kaj rakonti pri miaj spertoj (=fuŝoj). Tiel iĝis post longa cerbumado, helpo de amikoj la podkasto-serio #LaBoRen.

Indas koni rakontojn pri la fono de organizado, ĉar oni ofte miskomprenas kiel aferoj funkcias kaj kial ili (mal)sukcesas. Do mi povas fari ambaŭ nun en miaj podkastoj.

Esti kuraĝa gravas

Tio ke mi laŭ mia plej bona scio honeste skribas mian opinion tute ne estas facila tasko. La malkomforteco de la situacio kiam vi scias, ke eventuale vi diros ion, kion la aliaj ne kuraĝas aŭ eĉ kolerigas ilin povas igi vin ege malpopulara. Kiu volas tion? Oni volas esti amataj. Ankaŭ mi. Kaj tamen… mi pensas, ke tiuj temoj tro gravas kaj mi preferas esti kuraĝa por povi helpi ŝanĝi ion.

Ofte miaj artikoloj aspektis kiel personaj atakoj… Sed fakte bezonatas granda kuraĝo kapabli skribi ankaŭ pri tio kiuj aferoj fuŝas, kiam okazas maljustaĵo, kiam oni tristas aŭ kiam ies konduto ja tute ne estas en ordo. Mi kiel denaskulo spertis la plej profundajn kaj la plej pintajn momentojn de mia vivo en Esperantujo. La plej grandan amon kaj la plej acidajn, fiajn okazaĵojn. Eĉ kiam jam pasis dek jaroj pri kelkaj aferoj restas nekredeble malfacile skribi, sed la sento de devo kaj la daŭre kreskanta kuraĝo helpas al mi rakonti.

+1 Dankemo gravas

Mi pensas, ke tuj apud kuraĝo, dankemo estas la plej grava parto de mia blogo, kaj de la movado ĝenerale. Ĉiu, kiu donas sian liberan tempon por okupiĝi pri Esperanto estas heroo. Oni bezonas paciencon, profundan volon kaj bonajn projektojn por voli partopeni. Dankon, ke vi aktivas, kaj mi povas verki pri ĝi! Dankon, ke vi iel trovis mian blogon kaj legas ĝin!


Tiuj estis miaj spertoj el la pasintaj 7 jaroj kaj 100 publikigitaj artikoloj ĉi tie. Ni vidu, ĉu mi sukcesos atingi 200! Ja restas nur 99 por kontribui al la kolekto…