Etikedoj

, , , , ,

Tiu somero temis pri teamlaboro. Mi tiom sopiris finfine sperti agrablan kunlaboradon, ke mi simple ne volis kredi mian bonŝancon, kiam tri foje okazis tio dum la somero, en tri diversaj projektoj rilate al Esperanto. Pri la ĝojo labori dum REF mi jam skribis, pri la projekto rilate al instruado pri egaleco dum IJK mi verkos pli detale en la peco pri la renkontiĝo mem, do nun venu kelkaj vortoj pri la lasta projekto de la somero, kiu okazis en malsekega Londono.

Mia amiko, Tim Owen, verkis libron por la serio Teach Yourself. Ĝi jam estas mendebla ĉi tie: la nomo estas Complete Esperanto. Mi sciis vere nur minimume pri la projekto kaj ĝi ja devis resti sekreto dum longa tempo. Somere venis la tre surpriza peto, ke mi voĉaktoru en la projekto. Mi diris bone, sed la unua ofertita studiotempo tute ne funkciis por mi pro la partoprenado-trejnadorolo en IJK. Mi kun peza koro rezignis pri la laboro. Kelkajn tagojn poste venis la novaĵo, ke feliĉe por aliaj ankaŭ ne bonis la unue proponita tempo kaj oni decidis movi ĝin al la fino de aŭgusto. Tiu novaĵo tre feliĉigis min, ĉar tiel mi povis reesti en la kunlaboro.

Tiel iĝis mi „Sara” en la libro. Vi eble ne komprenas kiom granda honoro estis tiu laboro por mi. Kiam mi demandis kial oni min elektis por esti la ĉefrolanto de la libro, la respondo – kvazaŭ tio estus memkomprenebla al la tuta mondo – estis: „ĉar vi havas tre belan voĉon” – tial oni nomumis por la projekto. Dum mia daŭra surprizo nur simple respondis: dankon, kaj mi esperas, ke mi meritas la fidon.

DSC_0037.JPG

LA viraj voĉoj de la teamo! – fotis mi

Fini la someron kunlaborante en internacia etoso estis vere pinta sperto. Mi alvenis iom pli frue al Anglio, do havis aldonan tagon iom renkonti amikon kaj ripozite alveni al la tuttaga laboro.

La tuta sperto de la surbendigado estis mirinda. Se vi volas legi pli pri la detaloj, tiam iru al la blogo de la libro mem, ekkoni la vidpunkton de Tim, kaj aŭskulti mallongajn filmetojn(!) por havi imagon kiel la tuta afero okazis dum la tago. Mi skribas nur mian personan sperton ĉi tien.

Mi ŝatas labori kun homoj kiuj komprenas, ke ni ĉiu estas tie por unu celo, kaj ni ĉiu kontribuu al tiu celo laŭ nia plej bona scio. En tiu ĉi kazo surbendigi preskaŭ 250 paĝojn da teksto por doni praktikon pri la prononco de Esperanto por anglalingvaj lernantoj. Du kunlaborantoj de la eldonejo kontrolis la ĝustecon de la tekstoj, Tim estis la gvidanta spirito – donante konsilojn kiel refari la frazojn. Simile atentis pri tio, ĉu ni fakte ĉiujn vortojn diris kiel ili ekzakte aperas en la libro. La sonteknikisto estis la elstara orkestestro. Lia atento al detalo, ĝentile helpaj komentoj kaj daŭra amika instigado, ke ni povas fari bone la laboron estis kerna por fini la tagon sukcese. Fed fakte tiom bone prononcis la vortojn, ke mi plurfoje pensis, ke li tre facile povus esti aldona voĉo en la konversacioj.

Kompreneble bezonatis angla rakontanto, kiu gvidas la lernanton tra la libro. La eldonejo petis Emma por la projekto. Ŝi estis tiom elstara elekto, ke kiam mi ekaŭdis ŝin paroli, mi tuj ektimis, ke mi neniel povos labori je ŝia nivelo, ke mi fuŝos la libron. Kia talento! Mi estis plene ravita sed provis ne tro montri por ne timigi ŝin, ke ŝi ne pensu mi estas ia kripulo. Krom mi estis Marteno, kiu belege faris plurajn akĉentojn, brazilan, japanan kaj slovakan. Same Sally, kiu bezonis krei plurajn karakterojn per ŝia voĉo: kaj junajn kaj maljunajn. Ian brilis kiel la vortarvoĉ’. Sed ne nur! Li estis ankaŭ mia plej bona amiko laŭ la rakonto. Li estis vera partnero de Emma. Estis plezuro rigardi ilin kunlabori kiam ili instruis la gramatikaĵojn, prononcojn kaj vortojn tra la 14 ĉapitroj.

Estis laborego… bezonatis daŭra-nelaciĝanta koncentriĝo, sed la projekto okazis vere glate dank’ al la kunlaboro de la tuta teamo. Mi sentas tiel, ke mi ne povas sufiĉe bone esprimi kiom da energio kaj ĝojo donis al mi esti parto de bone kunlaboranta teamo. Estis klare kion ni devis diri, ĉiu profesiulo atenteme kaj ĝentile gvidis nin en la laboro. Ni havis daŭras fluon de kafo kaj vere tre agrablan etoson dum la tuta surbendigado. Por tiu ĉi sperto mi estas eterne dankema! Mi ŝategas esti parto de io ajn, kiu montras la bonan flankon de Esperanto. La ne-Esperanto-parolantoj en la projekto admiris nin, kiom pasiaj ni estas pri la lingvo, kiom volonte ni fakte parolas ĝin. Vere grandparte dank’ al Tim, ni finfine montris, ke la movado ne konsistas nur el kretenoj. Kia atingo! Dankegon por tio!