Homoj daŭre kuniĝas kaj disiĝas dum Esperanto-renkontiĝoj. Mia unua granda amo estis Esperanto-parolanto. Malgraŭ tio, ke intertempe mi havis plurajn koramikojn, kiujn mi ne ekkonis tra Esperantujo fine mia edzo iĝis Esperantisto. Mi renkontis lin organizante la renkontiĝon, kiun mi plej ofte partoprenis: IJS.

Mi konas senfinajn rakontojn pri naciaj kaj internaciaj paroj, kiuj renkontiĝis dum semajnoj, kiujn mi kunhelpis. Vidis per miaj propraj okuloj kiel homoj trovas unu la alian en la dancejo dum aliaj renkontiĝoj, eksidas unu apud la alia en la buso dum ekskursoj, interkonatiĝas en la gufujo aŭ hazarde estas en la sama teamo dum iu ludvespero. Nur antaŭ kelkaj semajnoj okazis alia geedziĝfesto de paro, kiu renkontiĝis dum mia ĉeforganizado.

Kelkaj kiam komencas familion forlasas Esperantujon, ĉar decidas ne eduki denaskulojn. Mi povas tion tre bone kompreni. Ne estas tiom facile eduki kun Esperanto kiom oni pensas… Kelkaj tamen restas aktivaj en la movado, kaj transformas siajn kutimojn gardante Esperanton kiel unu el la gluo de siaj rilatoj. Mi intervjuis homojn dum la REF pri siaj familioj, kaj pri la rolo de Esperanto en siaj vivoj, ĉu estis komuna decido, ĉu peto de unu al la alia. La rezulto estas ĉiu kaze tio, ke la infanoj kreskas kun Esperanto same kiel mi kreskis. Simile kiel miaj gepatroj, kelkaj renkontiĝis dank’ al kongresoj. Vi aŭdos pri tiaj aferoj en diversaj versioj en la sekvaj interesaj intervjuoj de LaBoRen.


DSC_0854

Samĉambranoj dum la lasta nokto de IJK

Mi preskaŭ neniam skribas eksplicite pri mia persona vivo en la blogo, ĉar ja ĉio estas sufiĉe persona. Estas mia opinio kiu legeblas ĉi tie, ilustrite per la eventoj, kiujn mi spertas en la movado. Tamen, kiam mia edzo decidis divorci min tuj post la IJK, mi pensis, ke mi tamen skribos kelkajn vortojn por ke la homoj aŭdu de mi (kaj li) la novaĵon, ne tra klaĉado. Ni partoprenis tiun IJK-on kune en Badaĥozo 10 jarojn post ĝi estis en Hungario, la lasta por ni ambaŭ. Ja estis memorinda evento – nia lasta kune…

Ne gravas kio okazis, la decido estis farita. Mi ne volas, ke vi demandu min en la komentoj: sed kial? Mi povas diri, ke praktike nenio okazis. Baptiste decidis, ke li ne plu volas esti en nia geedziĝo kaj mi diris (post iom da plorado) bone.

La kialo por skribi pri tio estas, ke mi scias, ke Esperantujo estas relative malgranda loko. Ĉefe se vi loĝas en la sama parto de la mondo vi partoprenas la samajn renkontiĝojn. Mi bedaŭrinde tro ofte vidis tion ĝis nun, ke „duono” de iama paro malaperas, kaj ni neniam plu renkontas tiujn personojn nur pro decido kiu praktike koncernas nur tiujn du homojn.

Ni volas resti amikoj, kaj tio praktike signifas, ke ni volas povi trankvile partopreni la samajn renkontiĝojn, kaj peti homojn „ne elekti” inter ni. Kompreneble estas kelkaj amikoj, kiuj subtenas prefere unu el ni al la alia, kaj tio estas tute normale. Ĝenerale mi pensas, ke gravas malferme peti la homojn: ke bonvolu ne fiparoli pri mi al Baptiste aŭ inverse, kaj kompreni, ke divorco estas dolora ankaŭ por tiu persono, kiu originale petis ĝin.

DSC_0014

Mojosa projekto por HEJ-renkontiĝo

La afero ne funkciis por ni kiel ni ambaŭ esperintus, do kion tio signifas? Mi ne scias. Nur tion mi scias, ke ni faris multege da Esperanto-projektoj kune, kaj iel ili montras, kiel ni ambaŭ estas parto de la movado al kiu ni volonte kontribuis, kaj sendube daŭre kontribuos. Nur por mencii kelkajn: la retpaĝoj de JER, kaj IJS-oj, la Pasporta Servo libreto de 2017, La Bona Renkontiĝo-projekto, esperant.io, insignoj kaj afiŝoj, kiujn ni dizajnis kune, vikio por la HEJ-aktivuloj kaj aliaj kreativaj aventuroj.

Kiel fini tiom doloran-personan blogenskribon? Eble nur per tio: dankon al ĉiu, kiu helpas al ni ambaŭ iel ajn sukcese trairi al niaj novaj vivfazoj! Via subteno estas bezonata kaj esenca.

Advertisements