Etikedoj

, , , , , , ,

Korekto: intertempe la podkasto jam aŭskulteblas sur Podcast Addict.

Iu konstatis dum la JES plenridante, ke Esperantistoj eĉ pli sankte gardas tradiciojn ol la ekstremdekstruloj ie ajn en la mondo. Oni ofte ŝercas pri tio, ke Esperantio estas sekto, aŭ almenaŭ tiom tradiciema kiel ajna kutima religio. Mi certe kulpas je tio. Mi iris al JES serĉante tradiciojn, volante havi la samajn spertoj dum novjara evento kiel antaŭ 15 jaroj. Kelkaj restis, kelkaj bedaŭrinde ne, mi lamentas. Ĉefe tiuj rilate al la novjara balo.

Kiam mi aliĝis al la JES mi decidis, ke kia ajn estos la organizado (mi vidis la malbonajn antaŭsignojn), kion ajn oni faros dum la semajno mi simple volos partopreni ĝin kiel eble plej bone. Mi volos ĝui, ke mi reestas en Esperanta etoso post tiom multe da tempo por tuta semajno. Kaj tio estis ekzakte kion mi faris. Mi sciis kio estos fuŝite, kio povos eventuale funkcii, ĉar mi jam estas sperta organizanto. Miaj antaŭpensoj ne fiaskis, ĝuste tiuj aferoj ne funkciis, aŭ malbone okazis kiujn mi pridiskutadis en mia kapo dum la vojo en la trajno. Sed la diferenco estis, ke la tuta afero ne interesis min, mi ne volis zorgi pri tiuj fuŝoj. Kaj mi sukcesis nur observi, ne reagi. Granda defio por mi.

DSC_0560

Ni provis fari tiun foton proksimume 8 foje. Ni ridegas en ĉiu.

Estas belege denove brakumi amikojn, kiujn vi fakte eĉ ne scias kiam lastfoje revidis, sed tiu rideto estas la sama kion vi ĉiam rememoris. Mi sciis, ke mi ekkonos novulojn ankaŭ dank’ al amikoj, kiuj nepre volis, ke mi renkontiĝu kun siaj novaj amikoj. Estis belega semajno. Vera festado de longtempa amikeco kun karuloj de mia mondo. Se vi ne ŝatas legi ĝendolĉajn rakontojn pri amikoj, do ĉesu legi nun.

Kutime mi skribas mian organizan analizon de la evento en mia blogo, sed ĉar mi nun jam havas podkaston, mi decidis iom eksperimenti, fari ion novan. Do, se interesas vin miaj teknikaj laŭdoj kaj plendoj pri la semajno en Pollando aŭskultu miajn komentojn en mia retejo. Aŭ en Stitcher, kaj baldaŭ havebla ankaŭ sur Podcast Addict, se de tiuj lokoj vi ekhavas viajn podkastojn.

Antaŭ la JES mi volis:

  • danci iam dum la tuta nokto (Jes! Ĝis la lasta kanto en la diskejo dum la nova jaro. Dankon Gunnar por la kantoj!)
  • babiladi trankvile kun amikoj en la gufujo (Dankon Bertilo, estis agrablege post tiom longa tempo.)
  • drinki kaj babiladi kun amikoj en la trinkejo (Alekĉjo, kiel ĉiam, amo al vi.)
  • movadumi  (Miaj sesioj kaj babiladoj pri organizado de renkontiĝoj donis al mi bonegajn ideojn kaj mi vere dankas la kontribuon de ĉiuj. Eĉ de tiuj, kiuj nepre volis plendi al mi pri la fuŝa organizado de JES. Tio estis kelkfoje lacige, sed ne gravas.)
  • finvenkumi (Ĉar mi ĉiam rekonsideras finvenkismon dum renkontiĝoj. Mi ja devas. Tiam tiuj renkontiĝoj neniam plu ekzistus. Iom triste, ni ĉiam konstatas.)
  • diboĉi (La kvanto de bieroj kaj ŝaumvino kiun mi drinkis… Mi fieras.)
  • manĝi tradiciajn polajn manĝaĵojn en tradicia restoracio (Jes, jes, jes! Plurfoje: bigosz, szaszlyk, salatoj, pierogi kaj barszcz, #porĉiam.)
  • kanti la hungaran himnon novjare (Iom da resisto de la hungaraj junuloj, sed finfine ni kantis eĉ du foje. Nian terure malĝojan himnon eĉ en rok’n’rol versio, estis tiom bonhomure. Kaj poste ni fotis la hungaran teamon kun ne hungaroj. Tradicio+++)
  • krokodili kun la hungaroj (Mi de tiom longe ne vidis ilin, ke mi kapablintus nur kun ili esti la tutan semajnon. Kaj plej parte jes, mi estis. Sed dankon miaj karaj, parte la etoso de JES estis dank’ al ni!)
  • vendi la sakojn (Nekredeble kiom malmulte da ŝanco mi havis fari tion. Elpaki, deĵori, babiladi pri projektoj krom la sesioj de LaBoRen… Mi vendis 7 el 13 – tute ne malbone, la resto aperos sur la retpaĝo de #LaBoRen. Dankon por la subteno de la aĉetintoj!)
  • festi naskiĝtagon de panjo (Tute ne iris laŭ plane pro la longeeeega vespera-nokta programo de la koncerto-trinko-manĝo-nokto-Internacia vespero*nokto. Finfine ni manĝis la kukon la sekvan tagon posttagmeze. Kaj milfoje dankon Carsten, ke vi kantigis la publikon por ŝia naskiĝtago. Mi estas tre dankema pro tiu belega ideo! Kaj vi estas unu el la plej bonaj moderatoroj kiun Esperanto-renkontiĝoj iam ajn havis. Vi devos doni ideojn kaj konsilojn en mia podkasto al la venonta generacio.)
  • disdoni JarKompasojn (Ili tiom rapide malaperis, ke mi vere devintus printi pli. Mi tion ne povis scii antaŭe. Do la sekvan fojon mi scias. Dankon por la entuziasmo pri tiu ĉi projekto!)
  • foti miajn amikojn (Malfacilege. Por fari bonajn fotojn vi bezonas vian okulon, vian cerbon. Drinkado ne estas tiom bona ideo, ĉar la rezulto estos malreviga. Sed, tamen mi sukcesis kelkajn bonajn fotojn fari. Mi alŝutos ilin poste.)
  • travivi la karavanon (10 – jes, DEK trajnojn ni devis kapti tien kaj reen, konektojn ne maltrafi. Ni sukcesis. Ambaŭ direkten. Pfff. Dankon Roĉjo por la planado!)
  • partopreni prelegon (Ankaŭ sukcesis. Bone, nur duonon, sed tamen.)
  • iom diskonigi pri #LaBoRen (Pro la sesioj tio relative bone funkciis. Mi tute ne havis energion fari apartajn afiŝojn por ĝi. Bedaŭrinde. Sed okazas. La sekvan fojon.)
  • ne kritiki la renkontiĝon (Malfacile, sed tamen mi estis tiu, kiu daŭre trankviligis la homojn: ĝuu la etoson. Jes, mi komprenas, jes mi scias, sed ĝuu kion vi povas.)
  • ĝui la etoson (Mi faris.)
DSC_0534

Grupfoto post la hungara himno noktomeze. Unu el miaj plej ŝatataj tradicioj!

Kaj mi povas fiere diri, ke ĉion mi sukcesis fari, kompreneble donacante horojn ĉe la altaro de la Dio de Dormado. Mi ne multe dormis dum la tuta renkontiĝo, kaj ĝuste tio estis la plano. Mi certe ne iris dormi antaŭ la 3a matene, sed poste nur jam je la 6a-7a, ju pli da tempo ni pasigis en JES. Estis bonege. Kiu bezonas dormi, ĉu ne?

Post la JES kiun mi organizis, kaj pro la persona bojkoto de la posta nun mi revenis novjare al Esperantio. Estis bona decio.