Etikedoj

, , , , , ,

Averto: mi estas konsilanto de la teamo.

Finfine estas ia konkurso kaj publika interesiĝo rilate al tio kiu gajnos la rajton organizi IJK-on en 2019! Ĉu vi scias ke ekde kiom longe tio ne vere okazis? Jes, venas pluraj ofertoj kaj kandidatiĝoj kutime, sed ofte oni scias, ke ili aŭ estas malseriozaj, aŭ klare ne sufiĉe spertaj teamoj volas fari la laboregon de la organizado. En la pasintaj jaroj unuopaj kandidatiĝoj venis de tiuj, kiuj estas tre proksime al TEJO, do minimume en la estraro iel ligita al la vere ena cirklo de tiu parto de la movado pri kiu plej multe da homoj eĉ tute ne komprenas kial gravas… aŭ kio entute okazas kaj rezultas el la laboro de TEJO. Nur la IJK estas klare ligita de jaroj al la organizo kiel ĝia plej granda renkontiĝo. Teorie la plej granda en la mondo. Tamen, se ni rigardas la statistikojn plurfoje aliaj junularaj renkontiĝoj estis pli grandaj ol la IJK. Kio montras la malbonan organizadon de la renkontiĝo. Ĝi ja devus altiri la plej altnombran partoprenantaron sendepende de tio kie ĝi okazas en la mondo. Esperanto-parolantoj ja estas ĉie. La allogo de TEJO devus montriĝi ĉie.

La pasinta jaro estis iom alia ekzemplo pro la unua afrika IJK. Ne facila tasko, iel liverita kun multege da fuŝoj kaj malklaraj respondecoj-organizantoj kaj rezultoj. Malgraŭ la multege da subvencio kiun la projekto ricevis. Ne gravas. En la futuro oni ĉiam povos paroli pri ĝi kiel LA unua IJK en Afriko. Kaj jes, ĝi ja estis tio. Ĝi okazis, tiuj iom pli ol 100 homoj estis tie kune kaj rememoros ĝin kiel la unuan vere egzotikan-malkutiman IJK-on de sia vivo. Antaŭ tio la IJK en Pollando estis klara fiasko laŭ la rakontoj. La eĉ pli frua en Germanio tute ne. Tamen estis klare, ke ĉiu jare nur eta manpleneta grupo de aktivuloj kapablas iel organizi la IJK-on. Ke ne estas vera konkurso.

Se ni iras eĉ pli reen en la tempo al Brazilo aŭ Izraelo.. Nu, neniu memoras jam pri iliaj kunkonkursantoj. Argentino havis la UK-on, do ricevis apuda lando la IJK-on. Izraelo havis eĉ malpli ol 100 partoprenantojn, vere ne estas vortoj kiom malbone oni informis pri tiu aranĝo. Plurfoje movis la lokon de la renkontiĝo, oni semajnojn antaŭ la IJK ne sciis kie ĝi okazos fine, kien oni flugu, se oni tamen partoprenus lastmomente? TEJO certe ne fieras pri sia propra laboro en tiuj landoj. Antaŭ Izraelo la kompatindaj vjetnamanoj restis sole kun la pezego de la laboro kiu ĵetiĝis al ili post Japanio rezignis fari la laboron en decembro la antaŭan jaron… Konkurso? Kie? Kelkaj landoj donas oportunon al kelkaj riĉaj eŭropanoj vojaĝi al egzotikaj landoj kaj ĝui plurajn semajnojn tie krom la IJK-oj. Sed rilate al la renkontiĝo ne multego rememorindas. Kaj certe ili ne fortigis la movadon, sed kvazaŭ donis pliajn kialojn por elreviĝi el TEJO.

La lasta IJK pri kiu oni tiel parolas, ke ĝi estis BONEGA estas tiu en Liberec’. Oni multege da laŭdoj povas daŭre aŭdi kaj rakontojn pri la etoso, la ekskursoj, la vesperaj programeroj kaj profesieco de la internacia organiza teamo por la ĝenerala strebo fari ion neforgeseblan. 2009. Vi komprenas, antaŭ 9 jaroj. Ĉi jare jam estas krizo en la organiza teamo, efektive nur tiom, ke estas eta teamo, eble kun 4 dediĉitaj homoj momente. Por Internacia Junulara Kongreso. Eĉ 8 homoj ne sufiĉas. Kaj oni bezonas ankaŭ helpantojn! Do, se vi emas helpi al la hispana IJK en Badaĥozo, bonvolu sinproponi al la teamo kaj ensaltu la laboron nun, kiam ankoraŭ ne estas tro malfrue. La loko vere estas ideala, la ejoj taŭgaj por esperi bonetosan eventon. Sed tion ja oni devas antaŭprepari…

Kaj ni alvenas al januaro 2018, nun ni estas semajnojn for de la decido de la estraro de TEJO. Kiu organizu en 2019? Finfine vere du tiaj teamoj kandidatiĝas kiuj ambaŭ klare kapablus organizi la IJK-on. Ne duone, ne iel, sed vere. Simple estas finfine la bonŝanco, ke ambaŭ taŭgas kaj samfortas. Do la decido ne estos facila, ja multege da aferoj oni povas listi por ambaŭ teamo. Mi tamen diras al vi, ke TEJO eraros, se ne Nederlandon elektos por 2019. Mi diras tion tiel, ke kiam la unuan fojon mi aŭdis, ke ili kandidatiĝos, mi pensis, ke estas malbona ŝerco. Kaj tio estis nur antaŭ kelkaj semajnoj.

Mi mem skribis negativan kritikon pri la pasinta semajnfina renkontiĝo de NEJ kiom plenplena je fuŝoj ĝi estis. Aldone, mi devas diri, ke mi ne scias kiam mi partoprenis lastfoje bone organizitan junularan renkontiĝon kie mi ne mem faris ion… Mi ne memoras. Mi parolas pri bone organizita, ne pri bonetosa. La ĵus pasinta JES estis bonetosa, sed ĝi havis tiom da elstaraj fuŝoj, ke putine… vi ja kredas, ke neniu plu jam kapablas organizi en la Esperanto-movado… Kaj tio ja ne estas vero.

Do, reen al kial la nederlandanoj, kial Someren, kial NEJ? Mi devas reiri al mia unua epizodo de mia podkasto. Tie mi komencas per la baza demando de organizado. Kial vi volas fari tion? Kial vi volas pasigi plurajn semajnojn, monatojn el via vivo volontulante por io tiom grandega kiel la IJK? Kaj jes, nur ĉe la nederlandanoj mi vidas vizion, profundan volon okazigi IJK-on. Mi vidas maturan ĉeforganizanton, kiu produktas novajn kaj daŭre pli kaj pli detalajn ideojn pri la vizio. Kiu kapablas kunigi homojn kaj estri ilin. Kiu ne timiĝas se ricevas kritikon. Mi certe ne estis karesema per la mia. Li akceptis respondecon por la fuŝoj kaj volas pli bone fari. Li diras, ke li nun jam scias kiel certe ne fari.

Dum la JES mi gvidis kvar sesiojn pri kiel (pli) bone organizi Esperanto-renkontiĝojn. Pluraj organizantoj de la nederlanda teamo partoprenis ĉiujn sesiojn kaj uzis tiujn kvar foje unu kaj duon horojn por pli bonigi siajn ŝancojn por gajni la rajton. Laboris pri siaj kialoj. Kaj mi ne permesis al ili pigre respondi. Konvinku nin! Vere, diru kial oni permesu al vi organizi tiun renkontiĝon? Kial vi volas fari ĝin? Ĉu vi vere estas pretaj?

Do kiam ili pretiĝis por sia prezentado de la kandidatoj antaŭe havis ankoraŭ kunsideton kaj invitis min partopreni. Kiam mi vidis, ke alia tre sperta organizanto de junularaj eventoj sidas tie kiel helpanto-konsilanto mi havis la fortan senton, ke ili ne ŝercas, ili je plena rapideco iras antaŭen kaj prepariĝas por meriti tiun honoron inviti IJK-on. Eĉ mi povas diri, ke tiu konkurso redonas la honoron, ke organizado de IJK signifas ion. Mi devas diri, ke ekde longa tempo mi ne sentas tiel, ke mi vidis teamon tiom klare voli organizi ion elstaran, unikan, memorindan eĉ neforgeseblan. Ili koncetriĝas pri si mem. Kial NEJ? Kaj mi ankaŭ demandis teamanon de la alia flanko. Kion mi aŭdis de tiu alia flanko vere ne estis tro. Kaj mi nun ne volas forpreni la atenton de la nederlandanoj listigante kiajn problemojn mi havas per la sinteno kaj sinprezento de la kunkonkursantoj.

Revenante de JES ni babiladis longe kun mia edzo, ke eĉ ĉe la hungaraj junuloj ni jam ne plu vidas tiun fajron, kiun elstara renkontiĝo bezonas. Oni ja havas spertojn, kapablon, kaj povas fari bonan renkontiĝon, aŭ ne tute fuŝi ĝin kiel la ĉi jaran JES aŭ pasintjaran IJS-on… sed ne elstaran. Tiu telegramo-aktiveco de NEJ pri IJK svarmas je ideoj, kaj mi nur rememorigi povas ilin: nepre notu tiujn detalojn, ne forgesu ilin! Vi bezonos ilin poste. Vi revenos al ĉiu temo kaj metos ilin orden, se la decido estos favora por vi.

Ili ne nur atendas kiam ajn en januaro okazos la kunveno de la estraro de TEJO, sed daŭrigas la laboron intertempe. Kaj tio estas impresa. Tio estas io, kio mankis al mi de jaroj: vidi teamon kiu volas. Ne devas, ne duonfaras, sed volas. Volas meriti, volas fari elstaran laboron. Tial TEJO provu rompi la tradiciojn, kaj ne fuŝu ĉi foje la elekton. Elektu Nederlandon por 2019. Ili konvinkis min.