Etikedoj

, , , , , , ,

Mi estis tre ekscitita pasigi du semajnfinojn en junula Esperantujo. Post longa somero sen Esperanto, kaj tre malfacila jaro ĝenerale, mi plene esperis havi senzorgan ĝuon de renkontiĝoj – kies organizadon mi praktike neniel helpis, aŭ almenaŭ neniel respondecis por ili. Do, unu tre bone sukcesis, la dua estis tiom malbona, ke denove venas renkontiĝo, kiun en la futuro mi eble-prefere evitos. Mi komencu kronologie, per la JER en la vilaĝeto Verőce, Hungario.

Mi amegas aŭtunon, kaj mi vere ŝatas semajnfinajn renkontiĝojn kun ĝuado de la ŝanĝo de l’koloroj en la naturo. Verőce estas en la kurbiĝo de la Danubo, iom norde de Budapeŝto. Ni jam antaŭ du jaroj havis tie JER dum la printempo, do la ejo estis konata. Ĝi tute ne estas luksa, sed en bela loko, simple taŭgas kaj sufiĉas por la kvanto de partoprenantoj kaj la tipo de programeroj. Mi dormis apud la komuna banĉambro, sed feliĉe mi ne forgesis miajn orelŝtopilojn. 🙂 Preskaŭ la plena teamo ĉeestis de niaj pasintaj renkontiĝoj – nun jam ne tiom facilas vidi unu la alian, pli kaj pli el inter ni estas eksterlande.

La programo estis tre taŭga, bunta, kun multe da ebleco por la novuloj por partopreni. Plej multe estis du lingve, do en la hungara kaj en Esperanto kun tradukado aŭ dulingvaj ludoj/tekstoj. Estis la unua ĉeforganizado el unu de niaj plej junaj teammembroj, kaj ŝi faris bonan laboron kaj tiom similajn erarojn kiel mi ;-), rememorigis min pri mia naiveco rilate al kelkaj aferoj. Mi sentis nostalgieme. Kaj kompreneble mi ĉiam inspiriĝas por mia podkasto. Kiel mi klarigus iun taskon? Pri kio mi atentigus aŭ kiel pli bone komprenigus pri la graveco de kelkaj organizaj detaloj la ankoraŭ malspertajn organizantojn?

fotisto

Fotis mia patrino, Anna dum JER

Havi vingustumadon la unuan vesperon estis tre etosiga ideo. La tradukanto-ĉeforganizanto, Vera,  faris altnivelan laboron per la klarigado. Ni havis ankaŭ malgrandan interkonan ludon, kaj poste estis kokteloj en la trinkejo kun agrabla muziko en la malantaŭo. La temo rilatis al la filmo de La baptopatro, ni vestiĝis kvazaŭ ni estus membroj de la Esperanto-mafio, estis tre amuze.

Sabate mi havis diskutrondeton, kaj mi la unuan fojon faris ĝin dulingve por la komencantoj. Mi estis tre dankita por preni la tempon interpreti min mem kaj la respondojn de la aliaj aŭskultantoj/kontribuantoj. Mi tre ĝojis pri tio, ke miaj streboj pozitive influis la sperton de la novuloj. Estis tre interese repensi pri tio, ke en la pasinteco, kiam mi estis proksimume samaĝa kiel Vera mi faris multege da interpretado kaj tradukado por kaj dum niaj junularaj renkontiĝoj.

La ekskurso dum JER estis iom malbonŝanca rilate al la vetero, alikaze ni havintus eĉ pli longan kaj agrablan promenadon en la naturo kaj la urbo Vác. Mi jam estis tie multfoje, por mi ne tiom gravis la malantaŭo por bone povi babiladi. Tamen, fine ni sidis en sukeraĵejo, manĝis kukojn kaj trinkis kafon antaŭ reiri al la ejo per trajno. Ni havis kvizon pri amuzaj Esperanto-teorioj rilate al sektoj kaj sekretaj uzoj de la lingvo kaj mem devis krei konspiraciteoriojn rilate al Esperanto. Poste ni havis karaokeon kaj kantis multege. Dum ambaŭ tagoj mi iris dormi ĉirkaŭ la 3a matene. La etoso estis tre agrabla, mi volonte ne iris dormi.

Malgraŭ la kelkaj misoj de la teamo, kiel la mankado de la skribado de la programo por informi la homojn pri kio okazos, la semajnfino havis tre agrablan ekvilibron kaj mi bone fartis. Mi decidis foti la tutan eventon, ĉar mi ne vere devis zorgi pri aferoj, do mi p(r)ovis kiel ekstera okulo kapti la amuzajn momentojn dum la programeroj. Estis lacega post la babilado-festado kaj amuza kunestado dum la semajnfino. Tamen, mi pretis por pli. Mi esperis daŭrigi la amuziĝon dum la halovina semajnfino en Lunteren, Nederlando.

delft

Mi ne tre seriozis pri kostumo pasintjare. Ĉi jare mi strebis multe.

Kiel mi skribis pasintjare, tiu aranĝo havis relative bonan evoluon dum la jaroj, kaj mi vere esperis, ke la nivelo paŝos supren kun bona bazo de Delft en 2016. Sed ĉi jare ĉio aspektis tiel kvazaŭ la teamo disfalintus, kaj tio videblis dum la tuta renkontiĝo. Ne pro persone videblaj diskutoj aŭ io ajn drasta, simple pro la liverita laboro. La renkontiĝo estis tute ĥaosa, kaj vere je tia nivelo, kiu certe influis la bonfarton de ĉiu partoprenanto. Plurfoje mi pensis: se tiuj organizantoj aŭskultintus miajn podkastojn! Mi plurajn gravajn erarojn de tiu semajnfino povintus malebligi per direktaj konsiloj.

Kial mi skribas tiom strikte pri la eraroj? Vi tuj komprenos. Pri Delft mi skribis, ke la bazoj bone funkciis, sed tamen bezonatas iom pli, oni bezonas ja stiri la etoson de renkontiĝo. Kaj tio signifas, ke la organizantoj devas havi bonan ideon kion ili volas atingi dum la evento, kion ili volas fari kaj laŭeble liveri tion. Dum KKPS tio ne devus esti tiom malfacila afero, ĉar ja estas intence dum halovino kaj tiu bala vestiĝo, dancado en maskoj donas bonan bazan ideon por la etoso de la evento.

Kio okazis ĉi jare estis samkiel pasintjare: miksado de pluraj aĝoj, grupoj, trejnadoj en maniero kiu simple ne funkcias. Mi faris tiun eraron unu foje: okazigadon de trejnado dum renkontiĝo, kiu havas alian celon. Ne funkcias. Ĉi foje kvar aferoj intermiksiĝis, kaj tio aldoniĝis al mankanta bazo. Kiel aspektas domo sen firma bazo? Ĝi disfalas.

Do, ni komencu per tio: ni parolas pri aŭtuna renkontiĝo. En norda parto de Eŭropo tio signifas, ke vi bezonas lokon, kiun oni hejtas. Fine de oktobro oni jam certe bezonas hejti, ĉar estas malvarme. Ne nepre kun neĝo aŭ sub frostiĝnivelo, sed simple “varmjaka” malvarme. Vi ne povas elekti lokon sen hejtado pensante, ke eble estos sufiĉe varme. Jes, vi bone divenas: la ejo ne havis hejtitajn ĉambrojn dum la nokto, kiu situacio estis eĉ malpli bonigita per la bedaŭrinda malklara komunikado de la organizantoj. Ili devintus diri: la lito estos malplena. Kion ajn vi kunportas, tio estos via littolaĵo, varmigilo, kuseno. Vi zorgas pri tio. Anstatŭe eĉ mi, denaskulo, ne sukcesis plene kompreni ĉu estas littuko, kovrilo aŭ ne. Eĉ post plurfoja legado de la konfirmilo. Laŭ la komunikilo kuseno estis, oni ne menciis kunporti tion. Do mi kunprenis nur maldikajn littolaĵojn kaj tio estis mia lito en nehejtita ĉambro. Bedaŭrinde mi alvenis tro malfrue al la ejo vespere, nur antaŭ la 10a. Se mi sciintus tion pli frue mi serioze ne partoprenintus la eventon. Mi sano pli gravas. Jes, mi malsaniĝis dum la evento. Mi daŭre ne estas 100%. La organizanto diris, ke se li mem vidintus la lokon, li ne elektintus ĝin. Hm, ankaŭ mi jam organizis sen vidante persone la lokon, fidante miajn kunorganizantojn, sed ne povi hejti devus esti certa ne por konsideri ĝin kiel ejon por KKPS.

hedero

Mi estis Venena Hedero el la rakonto de Batman

Due, la manĝado. Ho, miaj karaj, se vi atentintus pri la parto en mia podkasto, kiam mi prenas multege da tempo klarigi kial vi ne mem kuiru aŭ preparu la manĝojn… (nur se vi certas pri tio kion vi faras, kaj vi estas malmulte da partoprenantoj, ne tiom da…). Estis tiom multe da klasikaj eraroj, ke mi nur pensis: damne, kion vi faras? Dum la sabata vespermanĝo mi iom malfruis de la komenco, ĉar mi devis komenci pretiĝi frue por havi farbigitan hararon. Mia malfrueto kaŭzis trionan vespermanĝon, hazardan kaptadon de la lastaj buŝplenoj de la manĝo kun jam brulitaj pecoj. Poste oni decidis refari veganan manĝaĵon, ĉar 10-20 homoj efektive tute ne ricevis manĝi. Dimanĉe okazis la samo. Mi malfruis iom de la komenco de la manĝo, sed klare dum manĝotempo. Ne restis manĝo, homoj staris en la vico por la dua servado, ĉar estis simple maltro. Kiam la organizanto respondis per ŝultrolevado, kaj klara malintereso pri tio ke homoj ne ricevis manĝi mi decidis paki mian valizon en kelkaj minutoj kaj simple ekiris al la trajnstacio, esperante tagmanĝi survoje hejmen. Mi estis tiom kolera. Serioza, respondeca organizanto ne reagas tiel. Oni neniam kontrolis kiuj jam manĝis, oni klare ne bone kalkulis kiom da pladoj kaj manĝaĵo bezonatas, oni kuiris ĉiam la saman kvanton, kiu eble sufiĉis la unuan vesperon, sed poste ne, ĉar multege da homoj venis nur por sabato. Klare ne estis pretaj por tiu kvanto de homoj.

photo_2017-11-06_21-03-02

Hedero kaj Batman

Ah, la sabato. Kiam estis la Zamenhof-tago kun aliaj tri Esperanto-organizoj komune realigite. Kio praktike signifis aron de maljunaj Esperantistoj, unu prelego post la alia pri Zamenhof dum horoj kun klara manko de ajna junulara perspektivo. Fine estis Kajto-koncerto. Ilia muziko estis ĝoja afero tamen. Do, estis iel enmetita tiu granda peco de programero meze de la renkontiĝo, neniel sinkronizite kun ajna “etoso” en la pensoj.

Ah jes, estis alia trejnado de TEJO ankaŭ. Sed ĉar estis nur unu granda ejo, do la trejnado, paralele alia prezentado kaj homoj, kiujn nek interesis, nek partoprenis ion ajn estis en la sama loko laŭte babilante. Parto de la trejnantoj devis maltrafi aliajn programerojn, kaj postkuri tagmanĝon en la vilaĝo, kie la tuta Zamenhof-tago okazis, kiu estis duonhora piedirado en la malbona-malvarma-pluveta vetero.

Mi subaŭskultis erojn de la trejnado, kaj mi devas diri, ke la Egalecen-teamanoj faris bonegan laboron rilate al kiel pensigi ontajn organizantojn pri alirebligo de renkontiĝoj. La taskoj estis tre utilaj. Vere la unua fojo en longa tempo kiam mi mem spertas, ke oni pensigas pli, oni vere volas doni rimedojn por komprenigi kial gravas la temo, uzante la ejon, la lokon mem kie la tuta trejnado okazis.

Do, mi havis grandajn esperojn. Vere. Okazis male, kaj tio mi devas diri ŝokis min. Ili tre bone sukcesis pasintjare pri kelkaj aferoj, do mi esperis je fortiĝo, plia sukceso, pli da enhavo. Anstatŭe estis klare pli malgranda teamo, manko de homoj, manoj kaj inspiriĝo. Unu el la pasintaj kernaj membroj ne ĉeestis, kaj tio senteblis. Tiom fraĝilaj estas organizo teamoj nuntempe. Ne nur en Nederlando, ĉie. Tiom malmultaj estas la vere aktivaj homoj, kiuj efektive laboras. Aŭ provas ion fari. Kaj ili devas fari tro. Multaj nur ĉirkaŭstaras kaj rigardas kio okazas, sed mem tute ne kontribuas. La Esperanto-movado ne pluvivos sen personaj renkontiĝoj, kontaktoj, tiu sento, ke jes, ĝi funkcias kiam mi vidas la alian personon vid-al-vide kaj ni kapablas komuniki, kompreni la alian.

Do tiuj aferoj paralele, kiuj ne estas kunplekteblaj… kaj se ni kalkulas la kvaran aspekton, la Verdajn Skoltojn, tiam eĉ plia tavolo de tipoj de homoj, de ni diru tiel diversaj bezonoj. Alia grupo en la partoprenantaro. Sed ilin almenaŭ oni povintus bone kunligi en amuza halovina balo. Tio denove ne okazis. Estis memzorga diskejo kun tute maltaŭga muziko por festi. Denove la voĉdonado por la kostumoj estis nenia, decidita iel de la organiza teamo. La trinkejo bone funkciis – la unusola afero, kiu estis en ordo, malgraŭ la klare elĉerpita ĉeforganizanto, kiu kvazaŭ krom sia edzino tute ne ne havintus helpantojn, krom la foja purigado kaj telerarlavado de la Verdaj Skoltoj.

La ekskursa promenado estis agrabla. Mezo de Nederlando – 300 metrojn for nun, evidente oni devas iom ĉirkaŭpromeni antaŭe pro ne tro rapide alveni. Mi farintus same. La vetero nek en tiu renkontiĝo helpis nin, tamen estis tre agrable promenadi. La aŭtuna naturo estas tre bela. Sed kiel mi skribis: tuj poste la sentagmanĝa sperto simple ne volis min restigi por ankoraŭ iom babiladi aŭ helpi purigi la ejon je la fino.

Mi plene konscias, ke rilate al miaj junaj tagoj en la movado mi jam volas iom pli, mi estas malpli fleksebla kaj volas vidi pli da valoro. Estado kun aliaj Esperanto-parolantoj en la sama loko ne vere sufiĉas por mi. Eĉ se kelkaj amikoj kiujn mi revidis dum la semajnfino estas tre karaj al mi. Kompreneble, mi bone babiladis kun kelkaj, estis agrablaj momentoj. Ne ĉio estis terure. Sed ankaŭ mi devas diri, ke ne pro la nostalgio, sed pro ĝenerale miaj impresoj, tiaj aferoj ankaŭ okazis en la pasinteco. Pri tiaj aferoj, mi parolas pri malbona organizado, pri veraj fuŝoj. Pri primokado aŭ plena ignorado de efektive veraj problemoj de la organizado, de kompreneblaj plendoj de la partoprenantoj. Dum AS-oj en Pollando, dum IJF-oj en Italio, ankaŭ antaŭ 10 jaroj… Do, ne, mia konkludo ne estas tio ke kiam mi estis juna ĉio estis pli bone. Tute ne. Mi same rimarkis la aĉaĵojn. Sed jes, estis multe pli da bonkvalitaj renkontiĝoj, elstaraj IJK-oj kaj multaj malgrandaj, ĉarmaj okazaĵoj. Mi simple bedaŭras, ke oni ne strebas je iom pli da nivelo. Nun, ke mi estas super 30, mi eĉ devas pagi multe pli pro vere malbonaj renkontiĝoj.

Tamen ĉi foje mi bonŝancis pri unu, bonfartis dum la unua semajnfino. Tio ja estas 50%-a rezulto. Ĉu mi ĝoju? Triste. Mi jam antaŭtimas la semajnon en JES…