Etikedoj

, ,

“Mi ne komprenas, kial mi devas al vi klarigi dum la unua tago de IJK, kiam la partoprenantoj jam estas ĉi tie, ke havi organizantejon en la gufujo estas malbona ideo!” “Vi ne seriozas, ke vi volas movi ĉiujn amasloĝejumantojn al la 3a etaĝo?! – mi kriante en mia sonĝo pasintnokte. Jam la dua fojo sinsekve, ke mi havas tiom buntan vivon en mia kapo.  kaj matene mi vekiĝis tutlace. Videblas, ke miaj pensoj vere estas ĉirkaŭ la organizada temo en la pasintaj kelkaj semajnoj.

Ne hazarde. Mi kutime laboras tutsole. Preparas kaj pripensas miajn podkastojn kiel unu tasko de la semajno, surbendigas ilin, poste sonmastrumado de Melono (dankon!), kaj mi alŝutas kaj afiŝas ilin en kelkaj lokoj. Tio estas multe da laboro, sed mankas la kerna afero, kio igas organizadon ĝojplena afero por mi: la kunpensado kun aliaj homoj. Dum la pasinta JES persone kaj poste aliĝante al la aktivaj diskutoj en diversaj telegramaj grupoj mi havis la eblecon vere engaĝiĝi en la temo kun multe da homoj. Mi ne plu estis sola. Mi pensas, ke ideoj pli boniĝas per diskutado. Ĉiu ideo. Eĉ jam komence tre bona ideo pli fajniĝas, detaloj aldoniĝas aŭ per helpemaj demandoj pli klariĝas la volo kaj la celo je ajna parto de la organizado.

Sidado sole, tajpado ĉe la komputilo kompreneble sufiĉe bone funkcias – mi ja lasas al mi tempon rememori miajn spertojn kaj strukturigi kion mi volas diri pri io ajn. Sed ĉiam post la surbendigado venas eĉ pliaj ideoj kaj la komentoj: kial vi ne parolis pri tio? Sed ne eblas ĝis la fino pli bonigi la podkastojn. Ne estas tempo por tio. Se ni en profesia teamo farus la tuton novaj epizodoj aperus pli rapide kaj eĉ pli bonkvalite sendube.

Do, pro tiuj spertoj, mi tre ĝojas, ke baldaŭ mi sukcesos fari ion, kion mi volis ekde la komenco de #LaBoRen! Mi povos intervjui mian unuan gaston, kaj tio finfine estos persone! Kiel vi scias, mi jam faris plurajn intervjuojn por tiu ĉi blogo. Tiuj estas miaj plej ŝatataj pecoj, ĉar pli bone montras la valoron de Esperanto laŭ mi. Interŝanĝo inter du aktivuloj – kelkfoje en la sama tereno ni laboras – kelkfoje kun similaj vidpunktoj, kelkfoje tute ne. Sed ni babiladas kaj montras ion novan pri unu la alia. Ĉefe tion, kiom bone oni povas komuniki kaj malkovri per Esperanto. Mi jam antaŭĝojas, ke mi povos demandi aferojn de spertulo. Kolekti la temojn kiujn mi volonte pridiskutos kun iu ajn, kiujn tiom interesas kiel okazigi bonajn renkontiĝojn, kiel min. Eĉ se kelkfoje aspektas tiel, mi tute ne estas sola en mia pasio! Mi planas prezenti al vi plurajn aktivulojn de la movado.

Kompreneble nun, mi ne diros tuj al vi, kiun mi intervjuos. Estu surprizo!

Intervjuo aŭskulteblos en februaro sur la retpaĝo de #LaBoren (aŭ Stitcher, Podcast Addict).

Advertisements