Etikedoj

El la libro de Daniel Tammet
“Paĝo 112.”
“Kio?”
“Cent dek du.”
“Ĉu vere?”- demandas mi kun hezito en la voĉo foliumante la libron.
Jes, tie estas mia nomo: Stela, sociologue… La libron aĉetis mia edzo dum ni pasigis semajnfinon en Parizo. Li nepre volis viziti librovendejon. Mi surpriziĝis. Mi tute forgesis pri la libro, malgraŭ la longaj intervjuoj, kaj poste mia reciprokita peto: la sukceso intervjui Daniel post kiam ni finis la laboron kun mia historio.
Kiam mi ankoraŭ havis mian antaŭan facebook-konton kelkfoje mi skribis denaskajn historietojn. Ili montris kiajn demandojn aŭ reagojn ricevas tiuj personoj kiuj estas denaskaj Esperanto-parolantoj. Kutime amuzaj aferoj okazis/as al mi, ofte mi devas klarigi, ke ja mia vivo kiel denaskulo ekzistas, jes, tio estas vera afero. Kelkfoje okazis interesaj intervjuetoj, babiladoj, sed vere malofte tiaj, kiuj profunde tuŝis min.
Sed se iu mencias al mi iam ajn mian patron tio certe tuj iras al mia koro.
Kiel tio sub mia pasinta blogero okazis. Se oni nur skribas, ke iu ankoraŭ rememoras lin, malgraŭ tio ke li forpasis antaŭ jam 25 jaroj ĉi decembre… tio ĉiam estas ĝojo por mi. Mi tuj havas iun senton de malpezeco kaj pensas: estas homoj, kiuj ankoraŭ scias kiu li estis! Mi ne estas sole! Estas bona ideo ekfari memorpaĝon por li, ĉar eĉ post tiom da jaroj estas ankoraŭ homoj, kiuj povus skribi kelkajn historietojn pri li. Ja multe da tempo pasis, kaj mi daŭre aprezus legi ajnajn rakontojn pri li.
Ĉi tie mi volas preni momenton kaj paroli pri tio kia estas kiam Esperantisto forpasas. Tio por mi estis ĉiam alia nivelo de funebro. La unua kiun mi memoras ja estis mia patro… La Esperantistaro estas mia komunumo, mia familio, mia unua penso kiam mi cerbumadas pri mia vivo, kion signifas esti mi. Do, se Esperantisto forpasas tio estas ĉiam pli granda ŝoko. Eĉ se mi scias, ke ni same mortos kiel ĉiu, ĉu en akcidento, ĉu pro malsano, ĉu post longa vivo. Kvazaŭ mia patro denove mortus iomete. Nuntempe la novaĵoj jam pli rapide atingas nin, kaj kutime ne plu persone de iu ni ekscias kio okazis. Oni legas ie. Do ne estas la eblo kune rememori kaj babiladi pri la forpasinta persono. Plej ofte oni ja eĉ ne povas partopreni en la adiaŭo, ni ja estas dise en la mondo. Mense kune, tamen aparte.
—
Mi volas paŭzi nun por minuto kaj peti vin ankaŭ sendi ampensojn al la familio Ertl, kiuj devis ĝisi sian patrinon pasintsabate. Mi funebras kun vi István, Klára, Ruben kaj Dorián. Mi sendas forton kaj subtenon al via familio en tiuj malfacilaj tempoj.
—
Interese, ke dum la pasinta semajno komencis mi serioze konsideri, ke eventuale mi skribus kelkajn anglalingvajn artikolojn en tiu ĉi blogo. Mi deziras pli bone komprenigi kia estas denaskulo, kaj kion tio praktike signifas aŭ ĉefe kreskante signifis en mia vivo. Doni perspektivon. Rakonti pri la movado el vidpunkto, kiu ne ofte aperas en la artikoloj. Jes, ekzistas tiu video, la diskuto en Reddit, kelkaj aliaj mencioj. Ili estas tro simpligaj. Tro bazaj. Kiel ni estas denaskuloj hejme, en la lando kie vi loĝas? En la ĉiu taga vivo? Kio ŝanĝiĝas, kion vi lernas? Ĉu estas strange por aliaj aŭ ne? Ĉu vi havas problemojn pro tio aŭ ne? Kion vi rimarkas kion aliaj ne nepre? Kia estas kiel infano? Kiel plenkreskulo?
Por ni Esperanto ne estas nur lingvo, hobio, kuriozaĵo. Estas homoj, kies vivon ĝi signifas. Ekzemple la mian. Mi pripensos kiel bone montri tion per diversaj temoj, kaj se vi havas ideojn, demandojn pri kiuj vi volonte legus, do skribu al mi.
—

Kun bebeto
Videblas, ke tempo pasas, kiam viaj amikoj komencas iĝi gepatroj. Tiam vi jam estas denaskulo de longa tempo! Dum la antaŭpasinta semajnfino mi havis la plezuron gratuli al amikino kaj bonvenigi sian novnaskitan filon al tiu ĉi mondo. Kun ŝi ĉi somere ni konas unu la alian de 25 jaroj. De du kaj duon jardekoj. Mirinde! Ŝi estas tre grava parto de mia juneco, unu el miaj plej karaj konatuloj de la movado. Fakte, ŝi estas tiu pro kiu mi estas konata por multege da homoj kiel Stela. Eble unu el la plej bazaj rakontoj pri mia vivo, kiel mi iĝis Stela, kial estas homoj, kiuj nomas min Eszter? De kio dependas tio? Ja multaj rakontoj komenciĝas per la nomo. Kaj multaj Esperantistoj havas du nomojn pro diversaj – kelkfoje amuzaj – kialoj. Mi ankaŭ. Sed la mia eĉ ligiĝas al la Infana Kongreseto en Hispanio en 1993. Eble iam mi rakontos ĝin…
Sed ĝis tiam, ni festu la vivon, kaj ni ĝoju, ke ni estas parto de la Esperanto-movado! Ke ni havis, havas kaj havos la eblecon sperti kion tiu ĉi komunumo donacas al ni!
Viaj nomuloj el kvar landoj.
Kiam mi prelegvojaĝis kune kun Hoshiko en Skandinavio ni renkontis Stella en Norvegio, Stella en Svedio kaj Tähti en Finnlando. Hoshiko = Stelo en Japanio
Estas viro kiu havas la nomon Stellan krom tiuj kvar inoj.
Stelan aventuron!
ŜatiLiked by 1 persono