Ĉu pri la IJF? Michael Boris estas tuj rimarkebla je ĉiu E-renkontiĝo. Li estas laŭta, bonhumora, lia voĉo plenigas la ĉambron. Se li faras ‘gravan anoncon’ ĉiu atentas. Estrarano de TEJO ( dua vicprezidanto kaj zorgas pri eksteraj rilatoj), ankaŭ de IEJ. Ankoraŭ fine de januaro mi demandis lin pri IJF 2013, la plej granda E-aranĝo por junuloj dum pasko.
Kiam vi partoprenis IJF-on la unuan fojon?
MBM: Mi partoprenis unuafoje en 2006, ĝi estis la plej malgranda IJF… cetere estis mia unua Esperanto-aranĝo kaj mi eklernis esperanton unu jaron antaŭe.
Ĝuste tiu! Ĉu oni rakontis al vi pri la antaŭaj “grandaj kaj famaj” IJF-oj dum la renkontiĝo?
MBM: Ne vere… Mi aŭdis pri ili (ekzemple pri la mito de Cavallino 2000 kun 300 homoj) poste kiam mi estis en la estraro. Por mi, kiu movade devenas el blankharula lokklubo, estis jam tre entuziasmiga afero esti en junulara renkontiĝo, amikiĝi kun junaj esperantistoj kaj ĝui fortegan senton de amikemo, familieco kaj solidareco kio estis io tute nova por mi.
Do laŭ vi, krom tio, ke IJF estas la plej granda evento dum pasko por junuloj en Eŭropo, kion signifas IJF? Kial vojaĝu homoj al IJF?
MBM: ĜI signifas Internacian Junularan Festivalon 😛
IJF signifas junularan renkontiĝon en la senco ke ĝi mojosas: oni retrovas siajn junajn amikojn, ni ofertas ĝuindajn koncertojn vespere kaj nokte ni amuziĝas diboĉe en la trinkejo… kaj ankaŭ la prezoj estas tre junularaj en la senco ke ili tre malaltas por junuloj.
Tamen IJF signifas ankaŭ kvaliton: estas valora kultura programo dumtage kiun alkontribuas ankaŭ elstaraj profesoroj kaj ni estas en Italujo do estas ekskursoj al belegaj lokoj naturaj aŭ historiplenaj, la kvalito de la manĝaĵo (kaj de la trinkaĵoj) signife pli altas ol en aliaj renkontiĝoj kaj ofte bona vetero kaj maro finkondimentas bonan eventon…
Ni mojosas sed kvalite!
Sonas bone, sed mi tro ofte aŭdis plendojn pri la organizado, la manko de programeroj, pri “nenio okazis la tutan tagon” ankaŭ la vespera progarmo komenciĝis 2 horojn pli malfrue ktp. Sed ĉi jare aspektas tre promesa la frua aliĝilo kaj varbado. Kio ŝanĝiĝis kompare al la pasinta jaro?
MBM: Nu, ke aferoj eku kun malfruo estas parto de IJF. Ni estas italoj kaj tio estas nia kulturo.
Pri manko de programeroj tio povis rilati nur la jaron 2011 kiam ni memzorgis ankaŭ kuiradon kaj purigadon kaj ne sukcesis varti la programon, sed ĝenerale tio ne estas vero: kutime ni havas 3 programerojn samtempe matene (de la 10a) kaj posttagmeze kaj unu aŭ du koncertojn vespere.
Mi dirus ke tre grava ŝanĝo estas la pligrandiĝo de la teamo: mi memoras ke en 2010 la organizantoj kalkuleblis per unu mano… ĉi-jare ni estas 10 diversaj homoj plus loketa helpanto kiuj laboras al la organizado de IJF. Ni estas multaj kaj ni havas diversajn spertojn kaj kapablojn do mi kredas ke tio efektiviĝos en tre bona aranĝo.
Mi konsentas kun tio. Kiom junaj estas viaj organizantoj? Kiu estas la plej sperta kaj kiu estas la malplej sperta? Kiel vi varbis novulojn por helpi pri la IJF?
MBM: Ni ĉiuj estas en IEJaĝo, inter 20 kaj 29 jaroj kaj nia lokano aĝas 17. Mi certe estas la plej sperta laŭ la esperanta vidpunkto, mi partoprenis pli malpli 40 esperanto-renkontiĝojn kaj organizas IJFn okafoje sed ankaŭ estas en la teamo Ilenia kiu profesie organizas eventojn. Tamen por plejmulto de la teamo estas la unua IJF kiel organizanto kaj por iuj estos la dua esperanto-renkontiĝo partoprenata post la unua IJF.
Ni kutime varbas novulojn dum IJF mem… Unua paŝo esta venigi ilin al IJF kaj tial ni havas premion por tiuj kiuj finas retan kurson aŭ ekzameniĝas. Poste kelkajn ni pridemandas nokte en trinkejo antaŭ la asembleo kaj demandas ĉu ili volas helpi nin nome la venontan tagon elektiĝi en la estraro de IEJ kaj organizi la IJFn… Kaj funkcias! Eĉ se jam okazis ke iu la postan matenon ŝanĝis ideon…
Sonas tre efike! Do bv. rakonti pli pri kiel vi decidis pri la kotizoj. Malmultekoste por junuloj, tre favore por memzorgantoj, sed la kritiko kio ĉiam venas, se oni volas/provas iel pagigi maljunulojn pli! Kial vi elektis 2€/jaro super 31?
MBM: Kutime ni uzas sistemon kiu aŭtomate kalkulas la prezojn laŭ iuj parametroj kaj de tie venas la baza strukturo, tiun sistemo mi jam trovis je mia estraraniĝo, iom ampleksigis kaj nun nia kasisto pluumis tion. Kutime mi preparas bazon kun la kasisto kaj poste la estraro amendas ĝin.
La principo estas ke, malgraŭ esceptoj, junuloj kutime havas malpli da mono ĉar temas pri studentoj aŭ malstabilaj laborantoj. Do la kotizoj estu solidarecaj tiel ke danke al nejunuloj kiuj pagas signife pli multe neriĉaj junuloj povu partopreni la aranĝon; tiel junuloj el neriĉaj landoj pagas al ni malpli ol kiom ni pagas por ili al la festivalejo.
Tamen tio rezultiĝis en granda ŝtupo por 30jaruloj, tial iu proponis mildigi la ŝtupon malaltigante la bazan kotizon de krom30jaruloj kaj aldonante tiun laŭaĝan malrabaton. Tio ne estas malinvito al kromaĝuloj, ili tre bonvenas, sed strebo havi iom pli solidarecan kotizaron.
Kial vi pensas, ke tamen homoj, kiuj jam ne estas en la junula kategorio ofendiĝas pri tio? Klare vi diras: bonvenon, sed bv. subteni la aranĝon por la junuloj. Kion vi pensas, kiam okazos la ŝanĝo en pensmaniero de homoj tiurilate?
MBM: Ni jam altigis la ŝtupon plurfoje inter “junuloj” kaj “kromaĝuloj” kaj tio ne estis problemo kaj nejunaj partoprenantoj daŭre venadis kaj kunĝuis la IJFn. Ja tiuj homoj mem estis junuloj kaj komprenas kion signifas partoprenemi kaj ne havi monon do solidarecas: ofte aĝaj programkontribuantoj eĉ ne volas rabaton ĉar ili volas subteni la aranĝon.
Mi kredas simple ke la ĉijaran rimedon de la kromjara malrabato ili ne ŝatis ĉar ĝi estis perceptita kiel malbonveniga. Mi esperas malerari kaj ke ne temas pri pensmaniero.
Bone, tiam aspektas tiel, ke vi estas pli sukcesa tiurilate. La germana junularo por la IS, ĝuste okazis samloke en Naumburg antaŭ 9 jaroj kie la 4-a JES pasintvintre, kie enkondukis la 40 eŭroj super 40 malrabaton, kaj la skandalo estis sufiĉe granda. La hungaraj junuloj decidos pri kotizoj por la IJS en februaro. (Intertempe jam decidis.) Mi ĝojas, ke pli maljunaj kontribuantoj ne petas rabaton!
Do kie kaj kiam okazos IJF?
MBM: Ĝi okazos katolikpaske do de la 27a de marto ĝis la 2a de aprilo ĉe Ostuno, en la itala regiono Apulujo. Ĝi estas la plej suda kaj la plej orienta IJF dum ties tuta historio!
Mi deziras al vi sukcesas organizadon kaj multe da partoprenantoj! 🙂 Dankon por la intervjuo!
*(Kaj kial banano? Do, se vi jam alklakis al la ligilo de la IJF-retpaĝo vi povas vidi, ke estas banano tie. Mi tute ne sciis kial, same ne komprenis kial estis banano en la prezentado de IJF dum JES.
MBM: Nu, Pierre kaj Lorenzo metis ĝin en la prezentaĵo kiun ni uzis la 31an dum JES… estis por fari ŝerco al mi kaj vidi kiel mi elturniĝus se aperus banano ekrane X-D Kaj poste ni ŝatis la ideon kaj do reuzis ĝin. Ni diru ke ĝi povas esti metaforo pri kion la italaj organizantoj pretas oferti al eksterlandaj partoprenantinoj cetere 😛
Ĝuste pro la daŭra ŝercado kaj bonhumoro ni amas tiom la italojn! Nur 3 semajnoj restas ĝis IJF! Aliĝu kaj ĝuu la eventon!)