Etikedoj

, , , ,

..ankaŭ PS. Mi nostalgiemas. Relative ofte. Mi ja estas Esperantisto. Do, bone, sed tio okazis iom pli intense pasintsemajne, ĉar mi estis hejme. Intence mi komencis ekserĉi fotojn por vidi, ĉu mi trovas ion ajn rilate al tio, kiam mi organizis eventojn. Serĉadis por povi montri kelkajn interesajn fotojn pri la gravaj momentoj de organizado. Sed mi ne vere trovis ion interesan, eble eĉ ne sufiĉe dediĉite serĉis… Tamen multege da bonaj memoroj estis sur tiuj paperaj fotoj.

Mi abunde havis tempon Esperantumi, renkonti por kunsido la junulojn, kaj ankaŭ distri apud biero kun ĉiu kelkajn tagojn poste. La aŭtuno ĉiam rapide alvenas post la somero. Tio ankaŭ trafas min, ke antaŭ jaro ĉirkaŭ tiu tempo mi retranslokiĝis al Nederlando kaj komencis eklabori por TEJO. Nekredeble, ke jam jaro pasis! Mi nur esperas, ke aferoj evoluas en la movado, sed bedaŭrinde mi ne vere vidas tiel.

Ankaŭ pro tio mi komencis la podkaston pri kiel organizi, ĉar mi ne vidas, ke tio okazus kio bezonatas. Mi vere kredas, ke la manko de bonkvalitaj renkontiĝoj estas unu de la plej granda problemo de nia movado. Momente ne povas daŭrigi la epizodojn pro mia malsaniĝo, tamen baldaŭ. Mi vere bezonas mian voĉon por povi rakonti pri la partoprenantoj kaj kotizoj en la sekvaj du epizodoj. Poste mi rezumos miajn unuajn epizodojn por doni plenan bildon pri la organizado, kaj kion konsideri kiam vi komencas. Kiel doni formon al viaj pensoj, simple prenante paperon kaj kunordigante viajn dezirojn por via renkontiĝo. Mi estas ekscitita plu labori pri tiuj epizodoj.

Pasporta Servo certe ne evoluis kompare al la esperoj, kiujn mi havis por ĝi. Nun venas la tempo plene lasi la projekton kiun mi tre forte stiris kun Batist ĝis la apero de la libro. La klara nevolo preni la respondecon de la financa kaj persona-organiza parto de la projekto simple perdis mian intereson. Ne nur la mian, sed mi parolas ĉi tie nur por mi mem. Se finfine kapablus TEJO diri, ke ni ne plu volas okupiĝi pri la projekto, mi havus almenaŭ 20 ideojn en kiun direkton iri, kie daŭrigi la evoluon kaj kiel fari la aferojn. Kiel nun statas la aferoj… mi ne donos plian tempon kaj energion. Tiuj, kiuj ne respondas al reteleteroj, atentas pri mesaĝoj kaj trankviligas homojn pro la fuŝoj de UEA aŭ TEJO ne komprenas kiel tiu laboro aspektas malantaŭ la kulisoj. Mi plurfoje atentigis la organizojn ne fuŝi la faritan laboron. Heroe kaj plurfoje ni devis savi la reputacion de PS, ke jes, ĝi funkcias, jes, ĝi daŭre ekzistas, jes, uzu ĝin. Do, bone, tiu bona sento de la homoj rilate al PS denove malaperos, kaj relative rapide, kaj mi honeste bedaŭras tion.

Tamen, mi ne surpriziĝas pri tiuj evoluoj, kaj tio ne estas la unua fojo, ke TEJO tute ne atentas pri projekto. Vidu kiel aspektas la IJK-organizadoj. Katastrofo. Kompatinda nova estrarano pri PS, ricevis la taskon kiel kutime aliaj estraranoj en la pasinteco: ĵetita al iu, kiu ne scias kion akceptas, kiu ne havas ideon kiel la tuta afero aspektas, kiel ĝi devus okazi. Kie akceptas, ĉar devas, kaj eble provos ion fari, sed plej supozeble ne, ĉar por tio oni bezonus simple scii kaj interesiĝi pli. Mil aliaj taskoj iĝos pli gravaj, la vivo okazos kaj PS neniam estos sufiĉe alte en la prioritatoj. Mi ne koleras kontraŭ iu ajn. Ne estas kulpo de ajna persono. Se mi volus kulpigi iun ajn strikte mi dirus: kial la komitato de TEJO ne faras klaran decidon pri la futuro de PS kaj igas la estraron agi laŭ tio?

Sed efektive kial kulpigi la komitaton? Nek ili kulpas. Nur tiuj personoj kulpas, kiuj strikte volas gardi PS-on kiel projekton de TEJO, kiu ĝi ja ne estas. Nur daŭre ripetante, ke ĝi ja estas projekto de TEJO. Bone, ripetu, kaj kredu, ke tiel io ajn okazos. Mi komprenas, ke oni volas montri, ke estas finfine sukcesa(?) projekto de la organizo, sed ĝi ja estas tio malgraŭ TEJO. Kaj mi bedaŭras tion. Do, prefere perdi pli da tempo skribante pri tio, mi atendas la Esperanto-renkontiĝojn de la aŭtuno!

Denove okazos aŭtuna JER! Kiom belajn memorojn havas mi pri la lasta fojo kiam tio okazis en 2013! Ni reiros al ejo, kie ni antaŭe tre bone pasigis tempon en 2015, al Verőce. Tre agrabla loko apud la Danubo, facile atingebla, proksime al la naturo, ejo nur por ni mem! Aliĝu ankaŭ vi! Aŭtuno en Hungario estas belega! Kaj tuj poste, la sekvan semajnon venos KKPS! Alia junulara semajnfino kun la nederlandanoj kaj ĉi foje ankaŭ kun amikino, Zsófi de Hungario, kiu vizitos nin por du aldonaj tagoj! Mi ŝategas la aŭtunon…

La unusola demando restas: ĉu aliĝi al JES, aŭ ne? Restas kelkaj tagoj por decidi kaj laŭ tio plani la vintrajn feriojn.